La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Dua duono de 2006

10a julio 2006

vetero

La pasinta monato estis varma kaj humida. Ne plaĉas al mi varma, humida vetero: Ĝi estas malkomforta kaj ŝvitiga. Mi povas toleri tian veteron, sed kandide ne plaĉas al mi ŝviti. Danke estas jam kelkaj tagoj komfortaj.

mia ofico

Mi reŝarĝis la iMakojn kaj iLibrojn kun novaj kaj pli bonaj aplikaĵoj por pli servi la kutimajn uzantojn de la iMakoj, kiel pedagogiaj kaj ĵurnalistaj studentoj. Mallonge poste Apple eldonis novan plibonigon al la Mak OS X, kiun necesis al mi instali en ĉiom da la iMakoj.

Mi trovis, ke Vindozo Servilo 2003 havas laŭvolan servilon, kiu funkcias kiel vebservilo por dosierojn aŭdan kaj vidan. Ni povus disdoni niajn proprajn dosierojn kiel fluaĵo al iuj ajn, kiujn ni lasus. Malfacile ekzistanta servilo tie ĉi devos restartiĝi se ni aktivigis la fluaĵservilon.

mia aŭto

Dum la unua de julio mi prenis ferian tagon kaj kondukis al aŭtoriparejo por agordado kaj oleŝanĝo. La riparisto trovis, ke la startilo estis parte kaduka; tamen nova startilo ne estis trovebla ie ajn en Muncio.

Mi vizitis alian aŭtoriparejon por ripari mian hejtilon. La riparistoj tie trovis nenion malbonan pri la hejtilo, tamen ili drenis kaj replenigis la devarmigan sistemon de mia aŭto.

miaj ferioj

Mia unua somera ferio komencis je la 23a de junio kaj daŭris tra la kvara de julio. Tiu estis mia plej longa ferio pagita. Plejmulte mi ripostis kaj faris nenion, krom la jenoj:

Mariono

En la Usono naskatestilo estas havebla en la kontedomo de la konteo, kie oni naskiĝis. La ĉefurbo de mia konteo estas Mariono, dek kvin kilometrojn norde de mia vilaĝo. Mi malamas iri tie ĉar tie estas tre [seedy and rundown] pro malpliiĝo de ĝia industria bazo dum la pasintaj dek kvin jaroj.

sangotestoj

Unusemajnon post la testoj la oficejo de mia kuracisto telefonis. Mia sanga sukero estas bona, sed ne mia sanga graso (triglicerido). Necesas al mi piediri almenaŭ duonhore ĉitage, uzi la ŝtuparon anstataŭ lifto, kaj ĉesi manĝi viandon kaj buteron.

tria de julio

Mia vilaĝo faras ĝian montraĵon fajrfloran dum la vespero de la tria de julio por ne konflikti la montraĵojn de la apudaj urboj. La montraĵo estis pli malfrua (2200 h anstataŭ 2100 h) pro la taglumŝpara tempo.

Estas benite, ke estis la montraĵo ajn ĉar la ŝtorma vetero de la tria. La montraĵo ĉi-jare estis impona, malgraŭ la humida aero, kiu malhelpis la bruladon de la fajrfloroj. Almenaŭ kvar el ili eksplodis surtere, farante belajn fajrkopulojn. Kaj sole la malsupra duono de la fajrflora usona flago brulis.

Tinjo prenis al la montraĵo geston Tomo el Japanujo.

Tinjo

Estos bonaĵo kiam mia fratino Tinjo gajnos ŝian doktoran diplomon. Estos bonaĵo kiam ŝiaj filinoj gajnos iliajn bakalaŭrajn diplomojn. Sed dume mi fojfoje nutris iliajn katojn iliaforeste.

Bebi

La plej maljuna kato Bebi estas pli malbonhumora ol kutime: parte pro la pli novaj katoj, kiuj koleretas ŝin, kaj parte pro ŝi sentas la efikon de ŝia multa aĝo. Ho, ke Tinjo lasu tiujn novajn katojn en Blumintono!

Erino

La malfacilo pri mia fratino estas ŝia neebleco aŭ nevoleco diri "ne" al ŝia filino Erino. Erino estas ŝi, kiu adoptis la novajn katojn en Blumintono, kvankam ili jam havis tri katojn. Erino ankaŭ parolis al ŝia patrino, por ke ili rehejmeniris pli frue, kvankam mi ne estis preta retransloĝigi min. Erino estas obstina junulino, kaj Tinjo kutime ne volas diskuti kun ŝi.

najbaro de Tinjo

Dum tia tago mi renkontis unu el ŝiaj novaj najboroj. Li estas unu el la familio Mahonio (Mahoney), kiu nun posedas ĉiom da tiu kvartalo de la vilaĝo krom ĉe Tinjo. Mi renkontis lin tuj post ol mi trovis tri rakunojn manĝantajn el la katnutrejo de Sinjorino Mahonio, kiu vartas plurajn senhejmajn katojn. La najboro diras al mi, ke la rakunoj venis el la subtegmento de la domo de S-ino Mahonio (la domo kaj malnovega kaj kaduka) post ol branĉo falis sur la tegmento kaj malfermis truon. Li jam kaptis tri aliajn rakunojn, sed tiuj, kiujn mi vidis, evitis lin. Li volas pafmortigi la rakunojn, sed timas eblan vilaĝan leĝon kontraŭ ĝi.

21a aŭgusto 2006

Tiu ĉi estos longa eniraĵo ĉar estas longa tempo post la lasta.

dua feriaro

varmego

La unua semajno de aŭgusto estis miaj duaj ferioj. Miaj ferioj samokazis kun la plej varma vetero post jaroj. Necesis al mi resti endome dum plejmulte da la semajno.

operacio

Kiom varmega estis la vetero? La antaŭkrepeska mateno de mardo estis nekomforte varma kaj humida kiam Panjo kondukis min al la malsanulejo en Elvodo. Tie mi riceivs operacion por eltondi pendaĵojn el mia dikintesto.

Mi unue opiniis, ke limigita dieto necesos post la operacio. Fakte necesis al mi sole malpeza manĝo tuj post la operacio; mi povas manĝi normale poste.

Poste mi atendis al la plej dolora parto de la operacio: La kalkulo. Kiam mi recevis ĝin, la kalkulo ne estis tiel malbona kiel mi kredis. Fakte ĝi estis iom pli malkara ol la antaŭa operacio. Mi suspektas, ke la malsanulejo faras multe da tia operacio dum la ĉi-tiea homamaso pliaĝiĝas.

La malkareco de la operacio estas bona al mi, ĉar mi povas ekserĉi al mia propra domo.

malplivarmiĝo

La varmego malpliiĝis semajnon post ĝia komenco. La vetero estis sufiĉe agrabla por stiri al Indianapolo por ĉiumonata kunveno de la Whoosier Network. La klubo estis sukcesa dum la kunveno InKonĵunktio dum la unua semajnfino de la pasinta monato. Mi vidis novajn homojn en la kunveno.

jarreveno

Poste dimanĉon mia familio celebris la jarrevenon de mia fratino Viki per dimanĉa ĉefmanĝo kun karota kuko. Mi aĉetis por ŝi kiel donaco unu-gigabitokan poŝmemoron. Espere la poŝmemoro funkcios kun ŝia tre antikva surgenua komputilo.

mia patrino

La pasintan vendredon mia patrino iris al la malsanulejo en Fuerto Ŭejno, por ke la arterioj en ŝia koro elpuriĝu. Mi unue opiniis, ke Panjo ne revenos ĝis mardo; tamen ŝi revenis la dimanĉan posttagmezon. Mi aŭskultis al Panjo diskutanta kun Paĉjo pri la signifo de la preskriptoj dum mi laboris pri ilia komputilo.

Mi uzis la foreston de miaj gepatroj por ripari likon en la kranoj de la banujo, kaj purigi la ŝliman enan surfacon de la duŝkurteno. Mi ankaŭ lavis la aŭton, kvankam la ĉi-tieaj kolomboj poste malfaris mian lavadon.

mia aŭto

Parolante pri mia aŭto, la elspirtubo de mia aŭto malfiksis sin. Mi stiris kun laŭta [rattle] dum tagoj. Mi trovis, ke la muflilo kaj multe da la tubo estis elrustitaj. La aŭtoriparisto povis anstataŭi la muflilon, sed ne la tubon konektantan la muflilon al la motoro. Necesis mendi tiun parton; ĝi venos frue ĉi-semajnon.

31a decembro 2006

La dua parto de la jaro finonta estas tre okupita al mi. Mia nova ofico en la biblioteko de Ball Ŝtata Universito donas al mi bonan laboron kun komputiloj, presatoroj kaj programado. La laboro premas min iam; tamen la ofico estas tre bona kompare al la antaŭa ofico en la banko, do mi ne povas plendi. Sed almenaŭ se mi plendas, oni aŭskultas al mi!

La biblioteko ricevis novan publikan presatoron kaj tri novajn surgenuajn makintoŝojn. La vebsubtenisto rezignis, kaj post du monatoj ni akiris novan vebsubteniston. Kaj ni ne havas jam novan kafujon.

Mi estis okupita en la Amikoj de la Biblioteko por mia vilaĝa biblioteko. Mi laboris en la tendo de la Librovendo dum la vilaĝa festivalo; pro tio mi ne vidis multe da la festivalo (and neniom da la parado). Mia deĵuro kiel sekretario finis ĉi-monaton post la Ĉiujara Kunveno, kiam nova sekretario elektiĝis.

Mi elektiĝis kiel komisiito de la komisio de la vilaĝa biblioteko ĉi-aŭtunon, anstataŭante tiun, kiu rezignis pro studenteco. Mi estiĝis la provizora sekretario ĝis la fino de la jaro, kaj eble mi estiĝos sekretario oficiale.

Mi anticipas pli bonan jaron.