La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Unua duono de 2006

24a januaro 2006

feliĉan novjaron!

Mi scias, ke la saluto estas malfrua tri semajnojn. Mi estas tre okupata, tamen, kaj mi ĵus trovis la tempon por freŝigi mian vebejon Esperantan.

Mi esperas, ke vi (ho leganto) havas tre bonan jaron venontan.

aŭto

Mi devis elekti inter la riparo de mia hejtilo kaj la riparo de miaj bremsoj. La elekto estis facila: La bremsoj, kiuj pulsis kiam mi piedpuŝis la pedalon, pli minacis ol nebulitaj fenestroj. Mi povas ĉiam malfermi fenestron por forklarigi la nebulon.

Post du tagoj mi ekkondukis oficen kaj estis kvin kilometroj el mia hejmurbo kiam mi ekkonsciis pri la sono de flubado malantaŭ mi. Mi haltis kaj kontrolis la pneŭmojn: unu el ili estis krevinta. Necesis al mi retrokonduki hejmen por ŝanĝi la krevintan pneŭmon, telefoni la oficejon por mia devigan foreston, kaj telefoni mian aŭtoriparistejon.

Nun mi havas novajn pneŭmojn. Ili estas pli larĝaj ol kutime. Tio estas bona ĉar nun mia aŭto estas malpli probabla skui pro ventego dum mi kondukas.

Ĝis nun mi anstataŭis la bremsojn, la pneŭmojn, la radiofonon kaj la ĝagpanelon dum la pasinta jaro. Ŝajnas, ke mi pograde anstataŭas la aŭton mem, sed la riparoj estas pli malkara ol la aĉeto de alia aŭto.

ofico

Mia laboro estas dividita inter tri ĉefaj temoj: La presatoroj (speciale la publikaj), la iMakoj, kaj la vebejo por poŝkomputiloj.

Studenta presado ne estas jam la plej multa (kiu ne estas apud la fino de la duonjaro), do mia laboro pri tio ne estas bona. La malkaptigaj stacioj havis fuŝetojn, sed mi elprenis ilin. Miaj ĉefaj problemoj estas la daŭrado de taskoj en la presvico post du horoj (kiam malkaptiga stacio devas forpreni ĝin) kaj laboro pri la stacioj (speciale la aldono de presvicoj) sen mia scio. Ties estiĝis hodiaŭ, kaj mi devis forpreni la ekstraj presvicoj el ĉiu stacio.

Mi kredis, ke mi trovis rimedon konekti iMakon al la universitata reto. Poste kontekto perdiĝis. Mi estigis kopion de la durdisko de iMako kun plej freŝa mastruma sistemo (Mak OS X 10.3.x), kaj laboris pri lerni la konvenan agordon por kontektita iMako. Estas malfacile scii ĉu mi sukcesis ĉar mi scias tre malmulte pri kiel iMako funkcias vidalvide al Vindoza reto.

La projekto por poŝkomputila vebejo estas dorminta por monatoj krom rutina subteno. Mi estas dirita, tamen, ke la projekto estos revivigita.

komputilo

Mi komence planis aĉeti novan komputilon post la eluzado de ripar-garantio de mia nuna komputilo je fine de la venonta monato. Tamen nova komputilo estas kara. Poste mi pensis, ke se mi instalos rapidan durdiskon, la komputilo funkcios pli bone.

Tial mi aĉetis novan durdiskon SATA (plej nova speco de datumkableto por pli rapida traigado), adapta karto por konekti la durdiskon al la ĉefa tabulo de mia komputilo (al kio la durdiko ne povas konekti direkte), kaj ekstera kesteto por nuna durdisko.

Mi instalis la durdiskon kaj ĝian karton. Poste mi instalis Vindozon en la nova durdisko. La rezulto estis impona: Eĉ la plej grandaj programoj (kiel SimCity 4 kaj Doom 3) lanĉis kaj funkciis pli rapide.

jarreveno

La aĉeto de nova speco de durdisko por mia komputilo estis mia donaco jarrevena. Mi ricevis tritagan ferion (mia jarreventago estis dum la Tago de Pastro King) kaj tagmanĝo de spica kokidaĵo, terpomkaĉo, spinaco kaj "germana" ĉokolada kuko kun kokosa glazuro. (Kutime mi petis por rostita porkaĵo, sed ni havis tion antaŭ du semajnoj.)

19a februaro 2006

provaj strioj

Diabeto estas longatempa malsano, kiu estas nekuracebla sed kontrolebla. Mi kontrolis mian diabeton per la medikamento metfo(rmino) kaj la provado de mia sanga glukozo ĉiumatene antaŭ mia manĝo.

Por la provado mi uzas jenojn:

La malfacilo pri la ĉiumatena provado estas la elspezo. La mezurilo kaj piketoj estas malkaraj. La provaj strioj estas tre ja karaj! Skatolo kun kvindek strioj en du plastikaj boteletoj kostas kvindek du dolaroj! (US$52 egalas ĉirkaŭe UK£30 aŭ €43 aŭ ¥6100)

aŭto

En la registrero antaŭa unu el la novaj partoj en mia aŭto dum la pasinta jaro estas radiofono. Mi ne uzis ĉiom da la trajtoj de la radiofono, sed mi ŝatis la ilon. Tial mi estis tre kolera kiam unu matenon mi eniris la aŭton, startis la motoron, elatingis mian fingron al la radiofono kaj premis vakon. Mia radiofono ŝteliĝis!

La plej malbona pri tion ĉi estas la facilo de la ŝtelo: La ŝtelisto nur tiris la ilon el la ilujo en la panelo.

Mi raportis la ŝtelon al la vilaĝa polico kaj donis al ili la serian numeron al la radiofono. Tamen mi dubas, ke mi iam regajnos ĝin. Kaj mi ne aĉetos novan radiofonon almenaŭ ĝis la ŝtelisto kaptiĝos.

imposto

Kutime mi faras la formulojn por miaj impostoj federa kaj ŝtata pli frue ol ĉiuj aliaj. Mi povas faris tion ĉi ĉar dum la pasintaj kelkaj jaroj mi enspezis de sole unu fonto. Miaj ŝparkontoj estas tro malmultaj por estigi rimarkindan enspezon.

Ĉi-jare, tamen, estis al mi multaj seriaj fontoj de enspezo, kvankam el la sama dunginto (Ball Ŝtata Universitato). Fine mi eltrovis, ke mi ŝuldis ja imposton al la federa registaro.

27a marto 2006

mia ofico

La estro kaj la oficejasististo (la hodiaŭa usona vorto por sekretario) estas en ferioj. La oficejo estas tre kvieta tamen oni ne telefonas ĝin: Ĉiuj en la biblioteko scias ke la estro estas for ĉi-semajnon.

iMakoj

La komputiloj iMakoj (krom iu uzadata) ricevis sekur-freŝigon kaj novan fonbildon. La fonbildo estas la sama al la kutima bildo, sed havas la jenan mesaĝon: "Ĉiuj dosieroj savitaj al la durdisko forpreniĝos kiam tiu ĉi komputilo malŝaltiĝos aŭ restartiĝos. Bonvolu protektu vian verkon per savi viajn dosierojn al [diversaj mediaĵoj]". Tiu ĉi estas la baza mesaĝo sama al la fonbildo de la publikaj vindozaj komputiloj. La kialo ankaŭ estas la sama: Ĉiu publika komputilo (vindoza aŭ iMaka) estas "frostigita" pro sekuro kaj subtenfacilo, do dosiero savita en tiu komputilo malaperas kiam la komputilo restartiĝas.

presatoroj publikaj

La publikaj presatoroj konduktas sin bone post kiam la ambaŭflankiloj (angle duplexers) malŝaltiĝis en du el la plej uzataj presatoroj. Estis malmultaj raportitaj paperblokoj kaj nur unu okazo de "fantoma teksto" (teksto brulinta en la hejtrulon de la fandigilo de la lasera presatoro). Kompare al la preskaŭ ĉiutagaj paperblokoj de la antaŭa monato, tiu estas tre bona.

vetero

La unua tago de la printempo estis la pasintan semajnon, sed la vetero tute ne estis printempa. Estis tre malvarme kaj dum unu tago eĉ neĝis. Tio ĉi estis la vintro dirante, "Mi estis facila pri vi, sed neniam malmemoru, ke mi povas esti tre malvarma!"

krupo

La alternado inter varmo kaj malvarmo pri la vetero ne estas bona por la sano mia (aŭ ies ajn). Rezulte antaŭ tri semajnoj estis al mi malvarmumo. La malvarmumo komencis kiel nazkataro, kiu laboris sob en miaj gorĝo kaj bronkoj. Mi tusis malmilde kaj mia voĉo raŭkiĝis dum mi akiris la krupon. Kaj dormado estiĝis pli malfacila. Tamen fine mi resaniĝis.

Hall's

Ne plaĉas al mi ke eŭkalipta oleo ne estas plu en kontraŭtusa lozanĝo Hall's. Tamen la oleo estas ankoraŭ en la generikaj varnomoj de kontraŭtusaj lozanĝoj. La ĉeesto de eŭkalipta oleo kune kun mentolo estas grava por la malakrigo de dolora gorĝo pro kataro. Mi ne scias kial la oleo estis forprenita de Kadburi-Adamzo, la korporacio fabrikanta kaj vendanta Hall's.

mia aŭto

La aŭto konduktis sin bone dum la vintro, ĉefe ĉar la vintro estas milda. Tamen la varmigilo estas jam malfacilo; do post kiam mia venonta pagado ĉi-vendredon, la varmigilo estos riparata.

Von's

Ĝis mia maldungo el la banko mi antaŭe iris al la universitato Purdue dum miaj ferioj. Tiam mi vizitis la mirindan librovendejon Von's en la komerca vilaĝo apud la universitato. La librovendejo ankaŭ vendis incenson (inter aliaj strangaj varoj), do la vendejo odoris ekzota. La librovendejo havis tre vastan diverson de libroj en striktaj interbretaroj kaj ĉambroj. Tio plaĉas al mi: La Von's estis pli supera ol ĉenlibrovendejo kiel Borders aŭ Barnes kaj Noble.

Mi ĵus eksciis, ke la librovendejo brulis la pasintan novembron pro elektra fajrero far antikva drataro. Mi estis ĉagrena ĝis mi lernis, ke sole parto de la subtegmento estis detruita. Estis difektado pro akvo, sed ne tiel malbona kiel komence kredite. Von's estas ankoraŭ tie, kaj mi intencis viziti ĝin ĉi-printempon.

28a aprilo 2006

bela vetero

La folioj kaj floroj elvenas el la arboj. La fiŝetoj neĝas en la klara akvo de la vilaĝa rojo. La vetero estas varma kaj milda. Kaj la birdoj minacas mian aŭton per ilia senrega elfluado. La printempo estas vere ĉi tie.

ferioj

Estos al mi ferioj kun salajro unuafoje post mia maldungo antaŭ du kaj duona jaroj. Mi havos tri tagojn liberajn de la tria de majo al la kvina. Dum la unua tago mi vizitos la universitaton Purdue, kiu estas mia tradicia feriejo. Mi volas viziti la librovendejon Von's en la universitata komerca distrikto, parte ĉar mi ŝatas tion kaj parte ĉar mi volas vidi kiel la vendejo travivas ĝian fajron mansardan je la pasinta novembro.

Ankaŭ la tria de majo estas la naskiĝtago de Katlino Clarke. Post mia vizito mi intencas manĝas ĉe la loka restoracio Olive Garden honore de ŝi.

mia ofico

La akademia jaro estas finonta; la semajno finekzamena venos, kaj poste la ferioj someraj por la studentoj. La somero promezas kvietecon, kaj per tio mi povas fari la pli ardan laboron antaŭ la sekvonta jaro.

Mia telero estas plena de taskoj: La kutima laboro pri la presatoroj publikaj kaj iMakoj; densigado de la vebejo de la Universitata Bibliotekaro al ilrubando por kaj Interreta Esplorilo kaj Fajrfokso; esplorado de legiloj kaj brodkastiloj por RSS; kaj la starigo de fluanta video por instruaj filmoj pri korpa kontrolesploro por flegistoj kiel parto de la poŝkomputila vebejo.

Pri poŝkomputiloj la fako aĉetis du novajn poŝkomputilojn Dell Axim X51 por pruntado al stabanoj bibliotekaj. La X51 estas pli potenca sed pli dika kaj pli peza ol la malnova X30. Ĝia mastruma sistemo Vindozo Mobila 5.1 funkcias ne pli malsama ol antaŭaj eldonoj.

benzino

Mi kondukas Aspire, malgrandan aŭton faritan en Koreujo sed venditan de Fordo dum la mezaj 1990-oj. Mi aĉetis la mian de riparisto, kiu rekontruis la malantaŭon de la aŭto post akcidento. La aŭto servis min bone — pli bone ol la diversaj kadukaj aŭtoj donitaj al mi de miaj gepatroj.

La plej bona trajto pri mia aŭto estas ĝia benzina malŝparo. Mi ricevas dek du kaj duona kilometrojn po litro de benzino (aŭ tridek mejlojn po galuno). Mi pagas preskaŭ dudek dolarojn por plenigi mian benzinujon. Miaj stultaj kunusonanoj pagas almenaŭ kvindek dolarojn aŭ pli por plenigi la benzinujojn de iliaj SUVoj.

Mi scias la neceson de la usona aŭtomobil-industrio por konstrui SUVojn: Pro devoj de pensioj, sanasekuro kaj reguloj sindekataj veturilo kostas US$25,000 antaŭ la konstruado de unu aŭtomobilo, laŭ la parolisto el la korporacio Dana (la kompanio kie mia patro laboris kaj kiu pagas pension lian). La Grandaj Tri Kompanioj (Fordo, GM kaj Dajmlero) devas ja konstrui SUVojn. Tamen, ĉu la ordinana usonano devas aĉeti tian karegan monstron? SUVo brulas pli dufoje da la benzino ol mia aŭto. SUVo estas pli probabla renversiĝi ol aŭto pro malalta centro de gravitato. Kaj la kutima kondukanto de SUVo estas rigardita (de eĉ la aŭtomobilaj kompanioj) kiel vanta kaj nesekura pri si.

Ne necesas diri, ke mi ne estas simpatia al la doloro de posedantoj de SUVoj.

15a majo 2006

vetero pluva

Dum la pasinta mercredo potenca ĉelo de malalta aerpremo vizitis lagon Miĉiganon. Tie ĝi sidis, portante pluva malvarma vetero al Indianio dum la pasintaj pluraj tagoj. Pluvis tago post tago. Mi havis piediri rapide por eviti la akvon, kaj necesis al mi iri ekstere por iri al la banko, al la rostejo (por mia sabata tagmanĝo), al ĉe mia fratino (por nutri la katojn).

katoj

Kiam mia fratino Tinjo ne estas hejme — ofte dum ŝia laboro pri la doktora diplomo — estas mia tasko nutri ŝiajn katojn dum la vesperoj de ŝia foresto. Estas nun ses: Mi ne scias kial Tinjo ne povis diri ŝian filinon Erino, ke ŝi ne devis adopti la tri katojn en Blumintono (kaj certe ne povis preni ilin hejmen). La tri originalaj katoj (dika Isis, gracia Tajm kaj speciale la plej maljuna kato Bebi) ne akceptas bone la novajn. La domo estas pli malorda kaj malpura ol eĉ antaŭ la komenco de mia dujara domzorgado je 2002.

Mi mem havas nenion kontraŭ la novaj katoj: La tri (Eris, Aki kaj Konor) estas sufiĉe amikaj. Mia plendo estas, ke Tinjo ne volas nei ŝian filinon eĉ kiam diri "ne" estas kaj bone kaj necese.

mia ofico

prestaskteniga stacio

Kiel prestaskteniga stacio por la publikaj presatoroj, ni uzas specon de kombinitaj komputilo kaj plata ekrano laŭ nomo komerca Profilo. La Profilo estas utila ĉar ĝi povas uziĝi kiel unutaska stacio kaj ĝia bazo kovras malgrandan spacon sur tablo.

Oni pensus, ke en iu Profilo la durdisko (kiel meĥanika ilo) estus la unua parto panei. Ne: La unua parto paneanta estas la plata ekrano. Kiam oni startas la Profilon, oni vidas mallongete la startan bildon, poste subite nenion. La komputilo ricevas elektron sed montras vakan ekranon. Tiu ĉi okazas jam al du Profilojn ĝis nun. Ĉi-matenon tria Profilon mortis; necesis al mi prepari pli malnovan (kaj pli malrapidan) Profilon por anstataŭi ĝin.

iMakoj

La tempo venas por reŝarĝi la iMakojn kaj iBukojn. Licensoj por novaj programaroj estas nun haveblaj, do licas al mi instali ilin. La laboro pasigos la plejmultan parton de unu monato.

tagvojaĝo

universitato Purdue

Mi pensis, ke mi jam afiŝis rakonton de miaj ferioj dum la unua semajno de ĉi tiu monato. Mi nun ĝustigis ĉi tion.

La unua tago je la tria de majo estis la jarreveno de la naskiĝtago de Katlino Clarke (de benata memoro). Por celebri mi faris tagvojaĝon al la universitato Purduo. Mi antaŭe faris tian tagvojaĝon ĉi-jare ĝis mia maldungado de la banko antaŭ pli ol du jaroj. Danke al mia nova ofico mi povas fari denove la tagvojaĝojn.

Mi kondukis al Purdue matenon; la vojaĝo daŭras naŭdek minutojn de Fejrmaŭnto al Purdue tra plejmulte terkultivejoj, vilaĝoj, kaj fine trans Lafajeto kaj super la rivero Ŭabaŝo.

Post kiam mi pagis kvin dolarojn por unutaga parkrajto kaj parkis mian aŭton en multetaĝa aŭtotenejo, mi piediris tra la universitata tereno.

Von's

La alta punkto de mia tagvojaĝo estas vizito al Von's. Mi eltrovis, ke la elektra fajro en la konstruaĵo Von's je la pasinta novembro estas limita al la mansardo. Plejmulte da la difektoj estis per akvo anstataŭ fajro, kaj ili estis limitaj al la fako de la varejo vendante rokojn kaj biĵuojn.

La efikoj de la fajro (kaj de la peno por estingi la fajron) ne estis tuj evidentaj. Unu aŭ du bretaroj malaperis kaj la planko estis alta or malalta loke. Malgraŭ tioj la librovarejo estas kiel ĝi ĉiam estis.

Post mia antaŭa vizito antaŭ du jaroj la bildstrimagazinejo estiĝis kafejo. Von's movis la bildstrimagazinojn al la subteretaĝo. Estis bone ĝis la akvo venis sob la kelo el la supraj etaĝoj, oni diris al mi. Mi ne vidis evidentan difekton, tamen. Mi aĉetis plurajn librojn en Von's.

tagmanĝo honore de Katlino

La plej alta punkto de la tagvojaĝo estas tagmanĝo ĉe la restoracio Olive Garden. La restoracio estas laŭ ŝtatvojo 26 kiel oni elvenas Lafajeton. Mi manĝis bonan manĝon: rostitaj brustoj de kokidaĵo kun cepoj kaj kapsikoj sur vermiĉelo en ajla saŭco. La manĝo estis servita kun panbastonetoj kaj akvo minerala.

29a majo 2006

vetero somera

La somero ne estas jam oficiale, sed la vetero estas tre varma kaj humida. Mia paĉjo ŝaltis la klimatizatoron por la unua tempo ĉi-jaron.

nova genuo

Mia panjo estas en la malsanulejo por ke ŝia alia genuo anstataŭiĝu per proteza genuo egale al la unu protezo. Ŝi estos el la malsanulejo baldaŭ.

mia aŭto

Mi prenos ĉi tiun ĵaŭdon kiel ferio por ripari la parkbremson kaj hejtilon en mia aŭto. Mi lavis kaj pulvosuĉis la aŭton por la okazo.

mia ofico

Ĉi-semajne estos de klaso, kunvenoj kaj la feria tago. Tial mi laboris rapide por renovigi iom da la iMakoj la pasintan semajnon.

tiu ĉi vebejo

Mi replanis la parton de ĉi tiu vebejo pri mia preferata aktorino Katlino Clarke (benata estu ŝi). La kvar paĝoj pri ŝi estas ligita al sia hejmpaĝo; kaj tio ĉi estas montrata kiel unuopa ligo en la ligbaro dekstre.

4a junio 2006

mia aŭto

Tiu ĉi semajnfino estis por mia aŭto. La pasintan ĵaŭdon mia aŭto ricevis agordadon, novajn sparkilojn, kaj motoroleŝanĝon. Mi estus ricevinta novan startilon (la nuna startilo estas parte elbrulita); tamen nenie en Muncio havas tian startilon por mia aŭto.

La lampo "kontrolu motoron" estis malluma tuj post la riparo. Tamen la venontan tagon la lampo estis luma! Mi ne povas venkti, ĉu ne?

La pasintan sabaton mi iris al la riparistejo Miller Tire por ripari la hejtilon. Tamen neniu povis trovi ion ajn malbonan pri la hejtilo. (Nun mia hejtilo konduktas sin bone!) Tial oni elakvumis la malvarmigan sistemon kaj enverŝis novan malvarmigan fluaĵon.

Dum la semajnfino mi eltrovis la ruston kaj almenaŭ unu truon sur mia dampilo. La tempo venas por novajn dampilon kaj elflutubon. Tiu venos la venontan monaton.

mia sano

Mi estis ĉe la kuracisto la pastintan ĵaŭdan matenon. Tie estis multe da homoj, do necesis al mi atendi duonhoron antaŭ ol mi povis paroli al la kuracisto.

Mi ricevis preskripton por naŭdek-taga provizo de metfo, por ke mi povu poŝti ĝin al la enpoŝta apoteka kompanio, al kiu la universitato abonas. Mi antaŭ diris la kuraciston pri la doloretojn en mia dika intesto. Mi estas malfrua por kolonoskopio (ena ekzameno de dika intesto). Mia kuracisto fiksos tempon, kie mi visitos la malsanulejon por ĉi tiu.

mia panjo

Panjo revenis de la malsanulejo kun novan genuon egalan al la alia. La genuo doloras kaj necesas al ŝi reviziti por ekzerca terapio. Tamen post pluraj semajnoj ŝi povos piediri tiel bone kvazaŭ ŝi havis sanajn genuojn.

mia ofico

Estas prokrasto je mia laboro pri la iMakoj: Iom da la iMakoj estos translokigite ĉar du el ili (kun lumdiskegiloj) servos novajn diafilmilojn.

Mia nuna batalo estas kontraŭ Visual Studio 2005: En tiu programaro ne aperas la fenestraĵoj por porteblaj komputiloj kiel la antaŭa eldono. Tiuj fenestraĵoj estas necesaj al mi ĉar la interfacoj al bibliotekaj servoj por porteblaj komputiloj dependas sur ili.