La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Unua duono de 2004

14 februaro 2004

Bonvenon, ĉiuj!

Estas longatempe post mia lasta poŝto je oktobro 2002. Mi malatentis la parton Esperantan de mia vebejo. Por tio mi pardonpetas.

La jaro 2003 estis tre malbona jaro al mi. Mi traktis tro multe, ke mi ne povis trovi la tempon por prilabori la Esperantan parton de mia vebejo.

Mi ankoraŭ loĝas en la blanka domo apud la fervojo kun la tri katoj. La kalkuloj por natura gaso estas dolora, sed alie mi estas bonstata malgraŭ du ĉefaj malfaciloj en mia vivo.

Unue, necesis al mi alkutimiĝi min al mia nova sanstato. Mi eltrovis, ke mi havis plenaĝan diabeton. Por batali kontraŭ ĝi mi forlasis nutraĵojn kaj trinkaĵojn kun sukero; mi ekzercis pli ofte; kaj mi prenis metforminon, kiu plibonigas la hepaton kaj renojn.

Rezulte mi perdis dek unu kilometrojn peze.

Due, mia ofico kiel komputila teknikisto tre tedis dum la pasinta jaro. Tamen, mi havis ĝin tiel longe (ok jaroj kaj duono), ke miaopinie mi estis tie por ĉiam. Mi estis malprava: La kompanio maldungis min je 11 novembro 2003.

Mi vere ne vidis la venontan finon. Mia estro estas bona sistemadministo sed malbona homadministo. Li malofte kunvokis departamentajn kunvenojn, kaj li ofte ne diris al mi tion, kion mi bezonis scii kaj fari. Mi sciis, ke mi eraris serioze unu aŭ du foje, sed mi ne kredis miajn erarojn sufiĉe serioze por meriti maldungon.

Mi ne estas malĝoja pri la maldungo. La ofico estis tiel teda kaj fojfoje ĉagrena, ke mi pripensis rezignon. Mi estas kolera je mia estro, ĉar li ne donas al mi la okazon por rezigni antaŭ maldungado.

Tamen, la maldungo estigis iom da bono. Mi perdis peze aliajn kvin kilometrojn, kaj mi havas pli multajn okazojn ekzerci. Mi ne manĝas plu ĉe restoracioj, kaj hejme mi manĝas malpli.

La ŝtato decidis, ke mi maldungiĝis nejuste; do mi ricevas maldungan kompenson, por ke mi manĝu, nutru la katojn kaj pagu la kalkulojn. Mi poŝtis multe da vivresumoj, kaj ĝis nun havis kvar intervjuojn. Mi ne ricevas jam dungoproponojn, sed mi ankoraŭ serĉas.

Kvankam mi estas pli sperta pro la eksofico, mi bezonas pli multajn lertojn. Tial, mi intencas peti edukon por estiĝi retadministo. Mi forlasas programadon, kiun mi studis ĉe Ball Ŝtato, ĉar komputila programado ne havas estontecon pro la eksportado de oficoj komputilaj al suda kaj orienta Azio.

Se Dio volas, mi esperas al pli bona estonteco por mi mem, por miaj gepatroj kaj gefratoj, por miaj malmultaj amikoj, kaj por mia preferata aktorino Katlino Clarke.

25a februaro 2004

La vetero estas jam milda malgraŭ la sezono. La multa neĝo de la frua februaro preskaŭ malaperas. Mi pli piediras pro la milda vetero.

vizito ĉe kuracisto

Mi vizitis la novan kuraciston je la pasinta lundo. Ŝi diris al mi, ke mi devas kontroli la glukozon en mia sango. Ŝi zorgis, ke mia glukoznivelo ne estis tro alta (kutime por diabetuloj) sed tro malalta (pro mia granda dozo de metformino). Ankaŭ provaĵo de mia sango elpreniĝis el mia brako por du provoj: unu por funkcio de miaj renoj kaj la alia por la nivelo hemoglubina. Mi lernis la sekvantan tagon, ke ambaŭ provoj estis normalaj.

Mi devis aĉeti mezurilon por mezuri la nivelon de glukozo en mia sango. La mezurilo mem estas malkara; la provstrioj kaj piketoj por la mezurilo estas karaj, kiel mia kuracisto avizis.

Nun ĉiumatene mi unue pesas min, poste piketas min kaj provas sangoguton por mezuri glukozon. La sana nivelo de sanga glukozo estas 80-250 miligramojn decilitre. Feliĉe mia propra nivelo estas ene de tio ĉi.

Estas kurioze, ke kuracisto konsilas min uzi sapon kun haŭtmoligaĵo anstataŭ mia kutima sapo. Tamen mia kutima sapo sekigas la haŭton. Kaj mia haŭto estas rugxa kaj seka, speciale sur miaj gamboj kaj la postmanoj. Do mi aŭetis tian sapon.

asististo biblioteka

Estas havebla ofico en la biblioteko Bracken kiel asististo en la fako por registaraj eldonaĵoj. La asististo traktas novajn dokumentojn far la federa registaro kaj direktas studentojn, kiuj bretas dokumentojn kaj stabas helpoburoon. La ofico estas nerilata al komputiloj krom bonteno de la fakvebejo.

Mi petis por tiu ĉi ofico. La ofico estas bone en mia kapablo. Vere, la ofico estas nerilata al komputiloj krom subteno de la fakvebejo. Sed mi konas bone la ĉirkaŭon de la biblioteko pro miaj ses jaroj kiel studenta bretisto. Kaj kvankam la salajro estas ete malpli ol tio, kiun mi gajnis en la banko antaŭ mia maldungiĝo, la avantaĝoj estas tre pli bonaj ol de la banko.

la serĉo por nova ofico

Tiu ĉi monato ne estas bona por oficoserĉo. La solaj haveblaj oficoj, kiujn mi povis trovi, estas en la universitatoj kaj ŝtata registaro. La pasinta monato estis pli bona, ĉar miaj komercoj havis haveblajn oficojn, por kiuj mi petis.

CCNA

Mi sciiĝis, ke mi ne estas preta por ofico kiel retadministo. Reto uzas enkursigilon por konekti retojn aŭ unu reton al la interreto. En la plejmulto de retoj, la enkursigiloj estas far Cisco Systems. Cisco havebligas plurajn nivelojn de atestiloj por kompetento en ĝiaj enkursigiloj. La plej malalta atestilo estas la CCNA (Cisco Atestita Retasociulo). Mi esploras libron pri la CCNA kaj intencas preni la ekzamenon por havigi ĝin.

La unuaj tri el dek unu ĉapitroj de la libro traktas la bazon de la interreto. Tioj ĉi estas la plej malfacila, ĉar la ceteraj ĉapitroj bezonas ilian scion. La ceteraj estas pri la internan mastruman sistemon de enkursigilo far Cisco, kaj pri kiel instali retojn por la plej bona funkcio.

cindra merkredo

Hodiaŭ estas la unua tago de la granda fasto. Tradicia kristanismo ne estas tiel influa en la usona socio kiel dum la pasinteco. Tial oni ne aŭdas pri la granda fasto (angle Lent) plu. Mi mem ne povas fasti pro mia diabeto. Oni ne estas supozita manĝi ian ajn viandon krom fiŝaĵo, sed mi ne manĝas viandon ofte ĉiuokaze, do al mi estas bone.

La granda fasto daŭras kvardek tagojn kaj finas je la kristana Pasko. Ĉi-jare la Pasko, la dimanĉo de ovoj kolorigitaj kaj ĉokoladoj (disdonite de la fabela Paskkuniko), estas je la 11a aprilo.

la pasiono de la Kristo

Ĉi-jare la Pasko estas granda afero al multaj usonanoj pro la hodiaŭa disdono de la nova kinefilmo far la aŭstralia aktoro Mel Gibsono pri la suferoj kaj morto de Jeŝuo Kristo. Onidiras, ke la filmo estas tre sanga kaj perforta pri la realaspekta ludado de la tormento kaj krucumado de Kristo. Onidiras, ke estas timoj de kontraŭjudaj agoj pri la ludado de la judestroj en la filmo.

Onidiras multe.

Estas evidente, ke malmultaj legas la evangeliojn. Jeŝuo estis arestita, maljuste akuzita kaj juĝita, tormentita sub kaj la judestroj kaj la romia estro, kaj mortigita per la krucumo—unu el la plej dolorigaj mortigiloj de la antikva mondo. Do jes, spekti tian ludadon estas dolorige.

Tamen se la homo ne estus miema kaj malbona kaj malamanta Dion, ne necesus al Jeŝuo morti. Se la filmo estas doloriga al vi, ne spektu ĝin.

Ankaŭ oni malamas la judojn ĉar oni malamas Dion, la protektanto de la judoj. Dio estas la Dio de la judoj, la infanoj de Abrahamo, malgraŭ ilia rolo en la morto de Kristo. Dio promesas al Abrahamo kaj al ties nevo Israelo, ke la judoj (iliaj prafiloj) estos Lia popolo kaj Li estos ilia Dio. Kaj Dio ne estas homo, do Li nek mensogas nek ŝanĝas lian intencon. Se tio ĉi ankaŭ estas doloriga al oni, kiel domaĝe!

Krome, la morto de Kristo estis provizora. Li ja releviĝis el morto, ĉu ne? Li venktis morton, ĉu ne? Li nun estas vivanta, ĉu ne? Se oni ne kredas tiojn, kio estas la filmo al oni?

Ĉiuokaze mi opinias, ke la bruo pri la filmo estas fola. Mi mem ne spektas la filmon; ĝi ne estas sciencfikcio.

10a marto 2004

vetero

Dum la pasinta semajno la vetero estis mirinda. La suno brilis en parte klara ĉielo. La aero estis varma, kaj la vento blovis forte. Ĉi-semajne la vetero estas iom tiel bona.

intervjuo

Aldone al la milda tago de la kvina, mi ricevis telefonan vokon de iu doktoro Butler. Li direktas etan kompanion nHarmony, kiu desegnas, projektas kaj servas vebejojn aŭspiciate de Ball Ŝtata Universitato. Unu el miaj dungopetoj al la universitato iris al li. Nun mi iros al la kompanio por intervjui por provizora ofico tie. Mi estas tiel ĝoja, ke mi ravas.

Mi kredis (kvankam mi ne estis certa), ke tiu ĉi estis la provizora ofico por programisto je Ĝavo. Ĝavo estas objektema prafilo de tiu lingvo C amata de kodumuloj.

Hieraŭ mi iris al la intervjuo kun D-ro Butler.

Ball Ŝtata Universitato aĉetis domojn laŭ mallonga senelira strato malantaŭ ĝia sanejeto. En tiuj domoj estas kompanioj nove starigitaj por uzi tute novan teknologion por komerco. nHarmony estas unu el tiuj kompanioj. Desegnado kaj planado de vebejoj estas ĝia ĉefa celo.

Tamen mi trovas dum la intervjuo, ke la ofico, por kio mi petas, estas apenaŭ rilata al nHarmony. Planata estas nova speco de serĉmotoraro por grandaj vebejoj. Mi diras 'serĉmotoraro' ĉar ĝi estas kunefunkciantaj serĉmotoroj en ĉiu fako de vebejo. La estonta oficisto estos respondeca por la estigado de iloj, por ke la serĉmotoraro por komerco estu konstruota. Frua eldono de tiu serĉmotoraro jam funkcias en la vebejo nHarmony por Ball Ŝtata Universitato.

Se la projekto estas sukcesa, nova kompanio estiĝos por vendi la serĉmotoraron. La ofico de la estonta oficisto daŭros en tiu kompanio. Alie, nu, … .

La ofico uzas Ĝavon kaj aliajn lingvojn, sed super tioj la modelan lingvon UML. Mi scias, kion UML estas; kaj mi scias, ke ĝi havas en ĝi datumdiagramadon de DeMarco. Se mi estas elektota, mi devos lerni UMLon rapide. Feliĉe libro pri UML estas havebla de O'Reilly.

Mi parolis kun D-ro Butler kaj la ĉefa programisto de la kompanio. Mi kredas, ke mi faris bonan imponon al ili. Mi trovis, ke la D-ro havas historion de programado retroe al la tagoj de magnetaj datumtamburoj; ke li konas la patrinon de mia amikino DeAnne Powers; kaj ke estas malfacile al li (nesimile al iuj profesoroj) kombini akademian kaj komercan laborojn.

Mi atendas por vorto de D-ro Butler ĉu mi elektiĝos. Dum mi atendas, mi puriĝis la banejon kaj la parton de la domo kie la katoj manĝas kaj 'purigas' ilin.

morto en Muncio

Antaŭ du tagoj iu studento de Ball Ŝtata Universitato estis murdita de tri homiĉoj, kiuj rabis lin de du dolaroj, pafmortigis lin, kaj lasis lian kadavron en lia aŭto.

La studento ne konis la tri homiĉojn, kiujn li renkontis dum tutanokta festo, sed donis al ili rajdon iuokaze. Estas kia domaĝo, sed la studento estis malsaĝa veturigi tutajn nekonatojn.

La kvartalo, kie la murdo okazis, protestis, ke la murdo estis nekutima kaj ke la kvartalo estas ja sekura. La kvartalo timas, ke studentoj kaj aliaj urbanoj evitos la kvartalon.

Tamen la morto de la studento estas nerilate al la reputacio de tiu kvartalo, kiu estas malriĉa, kolera kaj provokema.

Mia eksestrino dum miaj tagoj kiel studenta bretisto ĉe la universitata biblioteko loĝis tie ĝis ŝia emeritiĝo. Poste ŝi ne restis tie unu tagon plilonge, sed tuj eliris al Florido.

Tamen, pro justo, mi devas aldoni, ke la plejmulto da la kvartaloj de Muncio estas malbonhava. Oficoj kaj proleta kaj mezklasa multe malaperas jam el Muncio, do estas multe da homoj kaj nigrulaj kaj blankulaj sen laboro. Tiuj homoj estas malbone instruitaj, do la publika lernejaro en Muncio (kiel en cetere de Indianio) emfazas sportojn pli ol lernado. La disfalo de kristanismo kaj la socia bazo far ĝi signifas, ke ofte tiuj homoj senlaboraj ne povas elteni kontraŭ ilia senespera vivo sen alkoholo, drogoj, aŭ ekscitoj--inkluvize de la ekscito de murdo.

presidenta balotado

La balotado por la usona presidento venos je novembro. La kandidatoj estas nun evidentaj: Buŝo kaj Kerrio.

Mi ne ŝatas Kerrion: Li estas lakeo de la distroindustrio, kiu volas kripligi diskturnilojn kaj ĉiajn diskingojn por gajni multan profiton. Kerrio kiel prezidento povos difekti la komputilan industrion per malhelpo por monavida miopa Holivudo.

Tamen, mi balotos por Kerrio kontraŭ Buŝo, ĉar Buŝo estas la plej malbona el la du. La malsukcesoj de Buŝo estas dolore evidentaj. Mi ne scias kiu de liaj malsukcesoj estas la plej malbona:

Miaopinie la perdo de tiaj oficoj al orienta Azio estas minaco al la usona burĝaro, multe da kies familioj baraktas por subteni sin kaj por eduki siaj infanoj. Evidente Buŝo ne komprenas ĉi tion, kaj eblas, ke tia nescio kostos al li reelektadon.

Aldone lia troreakcio al la islamaj atakoj antaŭ tri kaj duono jaroj rezultigas perdon de liberoj; malhelpon de artoj kaj sciencoj pro rigidaj vizlimigoj al eksterlandaj artistoj, sciencistoj kaj studentoj; kaj kreskegon de bugetdeficito registara federa.

Miaopinie LaHajo estas strasa eldono de kristana instruisto Hal Lindsejo, kiu ankaŭ estas konata por interpretado de bibliaj profetaĵoj. Tamen LaHajo havas la orelon de la presidento, probable pro lia influo inter sudusonanoj, sed ankaŭ pro lia kredo al granda parto de la Usono en la tempoj tuj antaŭ la altera reveno de Jeŝuo Kristo. Lindsejo kredas alie: Pro la ĝenerala nemoraleco de usonanoj, Dio lasos Usonon estiĝi malplia nacio kaj nur malĉefa parto en tiu tempo. Se oni fidus tro al onia patrujo, al kiu vi aŭskultus, LaHajo aŭ Lindsejo? Ĉu Lindsejo estus prava, onia elekto estus evidenta. Kiel domaĝe por Buŝo.

12a marto 2004

ne ofico

Mi ne ricevas la oficon en nHarmony. D-ro Butlero informis min tiel per retpoŝto. Pri li mia spertado universitata kaj labora ne estas sufiĉa por la ofico.

Mi povis kredigi nek D-ron Butleron nek lian programiston, ke mi estas la ĝusta homo por tiu ofico. Mi malĝojiĝis kiam mi legis la retpoŝton, ĉar mi tro deziris tiun oficon. Vere la deziro estas malbona.

la bombado de madrido

Serio da bomboj eksplodis samtempe tra la tuta metroo de Madrido, la ĉefurbo de Hispanujo. La bomboj mortigis preskaŭ du centoj da homoj.

Ni kunigu kun la popolo de Hispanujo, por ke ni lamentu la viktimoj de tiu ĉi murdo, kaj por ke ni trovu la murdintojn. Ne movado—ĉu por islamo ĉu por vaskona libero—justigas murdon.

la islamana atako de septembro 2001

Antaŭ tri kaj duono jaroj la du turoj de la Mondkomerca Centro en Novjorko estis detruitaj, kaj la usona ministrejo de defendo apud Vaŝintono estis difektita, de islamanaj teruristoj, kiuj flugis tri kaptitajn jetojn en ilin.

Estunta kvara atako estis malhelpita de la kuraĝaj pasenĝeroj de la jeto, kiuj devigis la islamanajn teruristoj en la kajuto kraŝigi en la herbejon ĉe Pensilvanio.

Tiu ministrejo (la "Pentagono") rapide ripariĝis.

Tamen la loko de la du turoj en Novjorko estadas vaka, dum barakto estas pri tio, kio devus metiĝi tie. La kvartalo de la du turoj neripareble difektiĝis: Centoj da oficoj en ili malaperis aŭ fuĝis ien alie; kaj ilia detruado disĵetis asbeston kaj alian venenan polvon tra la kvartalo, devigante civitanojn kaj komercojn foriri.

Poste manpleno da mortoj estiĝis pro leteroj kun polvo antraksa. La antrakso venis de federa labo en Marilando kun malbone salajrataj oficanoj kaj tre malbona sekuro. Troviĝas fine, ke tio ĉi estis alia islamana atako. Tamen, dum monatoj post la atako kelkaj senkulpaj usonanoj estis persekutitaj de la federa polico.

efikoj de la islamana atako

La islamana atako havis multajn efikojn, plejmulte pro la troreakcio de presidento Buŝo kaj liaj kunpartianoj en Kongreso. Tiu ĉi troreakcio—kutima al la malkuraĝa kaj sekur-adiktata usona komercisto—limigas niajn liberojn kaj difektas la artojn kaj sciencojn (kaj tial la ekonomion) de la nacio.

sekuro kiel demando balotelekta

La presidento uzas la supozitan sekuron kontraŭ terurismo (kaj ankaŭ la demandon pri samseksama edziĝo) por lia kampanjo rebalotelekta. Lia komitato kampanja ne faras tiun ĉi bone. Multaj usonanoj estas koleregaj pri lia uzo de la islamanaj atakoj en lia kompanjo.

Kaj, miaopinie, la demando de sekuro ne helpos lin kontraŭ la perdo de oficoj informatika, inĝeniera kaj finaca (t.e., burĝaj) al la pli malkara (kaj pli lerta) laboro de orienta Azio. Burĝanoj komercaj tradice balotas por la partio de Buŝo, tamen ne balotos por li dum ili ne dungiĝos.

16a marto 2004

Feliĉan Tagon de Sankta Patriko.

Estas multe da usonanoj, kies prapatroj venis de Ejro. Mi mem estas okona ejrano tra patrina praavino. Tial la festa tago de Sankta Patriko estas granda al mi.

Laŭ iu kutimo inter usonanoj (speciale tiuj kun ejraj prapatroj), licas al oni pinĉi tiujn, kiuj ne vestas ion ajn verdan. Mi vestas kravaton post longatempe, ĉar la kravato estas mia sola verda vesto. Neniu pinĉos min!

La alia kutimo estas la trinkado de verda biero. Mi malofte trinkis bieron, kaj ne licas plu al mi trinki ĝin pro mia diabeto. Mi supozas, ke mi devas vivi plu sen la simpla plezuro de verda biero. :)

memore de eks-ŝtatestro

Roberto Orr, kiu estis ŝtatestro de Indianio dum la 1980-oj (kiam mi estis studento ĉe Ball Ŝtata Universitato) kaj poste ambasadoro usona al Singaporo, mortis je 10a marto.

Orr helpis tiri Indianion el serioza ekonomia malfacilo kaj reformis edukadon dum liaj du kvarjaraj deĵortempoj. Evidente la tempo de Orr kiel ambasadoro estis malgrava: La gazeto de Singaporo, la Strejts-Tempo, ne mencias lian morton (almenaŭ en ĝia vebejo).

oficserĉo

Se oni ne legis mian paĝon pri la fola reklamo de la urbo Riĉmondo por informatikisto, la jena ne estas pli bona. Varejo, kies ĉefoficejo estas en norda antaŭurbo de Indianapolo, reklamas por oficisto kun longa titolo tradukanta al "programisto/vebejprojektisto". La bezonoj de tiu ĉi ofico ne estas tiom fola kiel malpreciza:

Dependinda. Laborema. Pruvita historio de programara estigado, vebeja projektado, kaj efektivigado de ambaŭ. Neceso labori senhelpe.

Tio ĉi estas malpreciza, ĉu ne? Ĉiu dungonto esperas ĉiun dungoton esti dependinda kaj laborema. Ĉiu dungonto esperas al pruvita historio de bona laboro el ĉiu dungoto. Tro ĝeneralaj estas tiuj ĉi bezonoj!

Ĉiuokaze, tiu la kompanio havas filion en Mariono, do mi vizitos ĝin por lerni plu pri ĝin.

Almenaŭ la kompanio estas sufiĉe honesta, por ke ĝi nomu sin en ĝia reklamo. Alia kompanio reklamis interesan oficon, sed ne donis ĝian nomon: nur "konfidenca"! Tio ne estas bona! Ŝajnas, ke tiu kompanio kaŝas ion. Mi ne petos al tia kompanio.

28a marto 2004

vetero

Ŝajnas longatempe, sed printempo venas al mia hejmurbo.

La aero ne estas plu malvarma kaj seka. La suno brilas pli varme. La terkultivistoj ekster la urbo plugas iliajn kampojn. La infanoj promenas kaj ludas plu. La krokusoj, dafidiloj kaj aliaj bulbaj vegetaĵoj floras jam el la tero. La herbaro komercas kreski. Kaj vivo estas, se ne bona, almenaŭ milda.

Iujn tagojn la ĉielo estis griza, kaj minacas pluvi kaj neniam faras. Tiaj tagoj estas bonaj por promenoj. Sole la pasintan vendredon la pluvo venis.

Mi povas diri sekure, ke la vintro estas finita. Miaj kalkuloj por natura gaso malpliiĝos. Mi povas forpreni la tavolojn de dika plastiko el la fenestroj kaj pordo de la okcidenta flanko de mia domo (kiuj frontas la vintran venton).

aceroj

En mia hejmurbo estas multaj maljunaj aceroj laŭ la stratoj. Antaŭ dekjaroj la aceroj estis plantitaj inter la strato kaj trotuaro por sumera ombro kaj aŭtuna belo. Ili beligas la vilaĝon, speciale la folia kanopo super la norda ĉefstrato.

Tamen la aceroj estas nun tiel granda kaj dika, ke ili eltiras la trotuaron apud ili. Ili glutas gluecan sukon sur aŭtoj kaj stratoj. Ili ŝtupas kloakojn kaj akvotubojn per iliaj radikoj. Iom da la aceroj estas speco, kiu elmetas dolĉaĉan odoron. Aŭtune iliaj folioj falantajn glitigas la stratojn kaj ŝtopas la stratdrenojn.

La tero inter la strato kaj trotuaro estas pli aŭ malpli unu metron mallarĝa. Tio ne estas sufiĉa tero por la nutrado de granda arbo. Tial malsataj aceroj ofte estiĝas malsanaj kaj fojfoje acero mortas. Poste ventego elŝiras la mortan arbon, ofte sur apudan domon. Falanta arbo difektis la remizon de miaj gepatroj antaŭ pli ol dek jaroj. Pli freŝdate alia elblovita acero difektis serizoe la domon de la avino de eks-kunliceano.

La plantado de arboj per si mem estas bona. La arbo donas ombron, ankras la teron ĉirkaŭ ĝi, kaj aldonas oksigenon al la aero. Tamen atentu pri tia arbo, kiun vi plantas, kaj pri tie, kie vi plantas. Bone plantita arbo estas trezoro por via prafiloj; malbone plantita arbo povas porti malfacilon post jaroj.

la falo de Thomson en Indianio

Mariono estas la plej apuda el la grandaj industriaj urboj en la regiono ĉirkaŭ mia hejmurbo. Tie mi naskiĝ is kaj pasigis (ne tre ĝoje) miajn infanjarojn dum la 1960- oj. Tiam Mariono havis grandajn fabrikojn, kiuj dungis milojn da homoj, inkluzive de mia patro.

Oficoj en tiuj fabrikoj plejmulte malaperis pro pli malkara eksterlanda laboro—unue en Japanujo kaj poste en Ĉ inujo kaj Meksikio. Mariono estis malrapida adapti al la perdoj pro apatio inter la urbanoj kaj kvereloj inter la urbkonsilianoj.

Ĉi-monate fermis la plej granda fabriko en Mariono, kiu estas posedita de la franca elektronika konzerno Thomson. La fermado maldungis preskaŭ mil laboristojn. La fermado de la fabriko Thomsona aldonis al ĉenon de vakaj fabrikoj en pli kaj pli kaduka Mariono.

La registaroj de Mariono kaj de Indianio donas helpon al la nove maldungitoj per mono kaj retrejnado. Tia helpo ne estos sufiĉa, miaopinie, por teni la maldungitojn en Mariono. Ili iros ien alie, kaj Mariono pli kaj pli malkreskos.

Ĉi-monaton estas la kvindeka jarreveno de la konatigo de la kolora televidilo. La unuaj koloraj televidiloj estis fabrikitaj de Thomson (tiam RCA) en fabriko, kiu estas nun fermita. Thomson saĝe elektis silentan solenon por la jarreveno pro la fermado de la fabriko en Mariono.

volontuleco

Mi decidis, ke kolekti ĉekojn de la ŝtato kaj sidi antaŭ la komputilo estas malsaĝe. Vere, antaŭe mi kolektis ĉekojn de iu banko kaj sidi antaŭ komputilo, sed tio estas iel malsama. :) Ĉ iuokaze unu vesperon mi estis volontulo por la ĉi-tiea publika radiofonia stacio.

La loka publika radiofonio en orienta centra Indianio estas bazita en Ball Ŝtata Universitato. Ĉi tiu vice estas parto de Nacia Publika Radiofonio (NPR), kiu estas iom simila al tiuj en Britujo kaj Japanujo. Mi diras "iom", ĉar necesas al la stacioj de NPR peti kotizojn de la civitanoj por aĉ eti programojn de NPR kaj PRI (alia reto de usona publika radiofonio). Tri fojon ĉiujare la loka stacio dissendas petojn por kotizoj, kaj kolektas promesojn telefone.

Mi pasigis unu vendredan vesperon por kolekti kotiz-promesojn dum la vesperaj novaĵoj. Mi estis tie kun alia volontulo (maljuna sinjoro), unu stabano, kaj unu studento. Ni estis en tiu ĉi grandega ĉambro kun alta plafono. La ĉ ambro kutime uziĝas kiel prezentoj. En unu muro estas etaj sonimunaj fenestroj en brodkastan studion, kie la anoncistoj estas.

Dum tri horoj, la anoncistoj fojfoje petas por kotizoj, kaj ni prenis la rezultantajn vokojn. Mi alvenis unue, kaj mi metiĝis kun la unua telefono, do mi prenis la plej multajn vokojn. La tasko estis agrabla.

La studenta laboristo tie nomiĝas Lejfa. Dum mia unua duonhoro en la ĉambro grandega, kiam mi legis la demandojn por vokontoj, mi aŭskultis al Lejfa ekzercante rolon. Lejfa estas nativa al Klevlando, kiu ĉefstudas kaj teatron kaj historion. Plejmultaj homoj opinias tion stranga. Miaopinie tio estas interesa: Mia preferata aktorino Katlino Clarke ĉefstudis historion en Monto Holioko antaŭ ol ŝ i elektis la teatron. (Nature Monto Holioko estas tre pli malfacila ol Ball Ŝtata.) Ĉiuokaze Lejfa estas tre ĉarma.

la tuja venonteco

Mi vidas en la tuja venonteco:

Jes, la jaro 2004 ĝis nun ne estas bona kaj probable estiĝos pli bona.

diversaĵoj

sankta vendredo 2004

La vendredo antaŭ pasko celebras la mortigon de Jeŝuo Kristo per torturo. Lia morto estis solidara enscenigo, instigite de la religiaj estroj kaj efektivigite de la Ŝtato.

fastado

Por celebri tiun ĉi tagon mi fastis dum la unua duono de la tago. Matenon mi iris al la magazeno Valmarto en Mariono. Tie mi aĉetis preskripton por la kontraŭdiabeta metformino. Mi trovis, ke la metformino el Valmarto estas malpli ol duona prezo de tiu el apotekoj.

Poste mi piediris al la vilaĝa apoteko por aĉeti skatolon da provstrioj. Necesis al mi aĉeti la cent-provstrian skatolon, kiu estas tre kara.

Dum la duontaga fasto mi ne manĝis, trinkis sole akvon, kaj eĉ ne plenis metforminon. Poste mi mezuris la sangoglukozon. Ĝi estis 237 mg/dl, kiu estis apud la supra limo de sekura nivelo de sangoglukozo.

Tial mi ne refastos baldaŭ.

rekuniĝo

Mi iris al la unua rekuniĝo de diplomitoj, kies ĉefstudio estis informatiko. La rekuniĝo okazis je la unua sabato de tiu ĉi monato.

Post matenmanĝo kaj la rigardado de afiŝoj pri hodiaŭaj projektoj, ni iris al lekciejo por aŭskulti al pluraj horoj de paroloj far komercistoj kaj informatikistoj. Poste ni piediris tra la pli novaj konstruaĵoj al la studenta centrejo por tagmanĝi ĉinaj nutraĵoj. Ĉar la posttagmezo promesis pli multajn parolojn, mi decidis hejmeniri post tagmanĝo.

vespera manĝo

Merkredon mi iris al diplomitejo de Ball Ŝtata por ĉiujara vespera manĝo de la "Amikoj de la Biblioteko Brakeno", organizo de subtenantoj por la universitata biblioteko. Mi aniĝis per donaco de libroj al la biblioteko.

Por la biblioteko Brakeno mi laboris kiel bretisto, remetante librojn sur bretoj dum miaj tagoj studentaj. Mi konis multe da homoj tie. Unu el tiuj estis studento kaj kunbretisto nomite DeAnne. Ŝi post tempo estiĝis inĝeniero, edziniĝis, kaj nun laboras por iu kompanio apud Indianapolo kaj havas du infanojn.

Nature mi ne rekonas iujn ajn krom unu aŭ du homoj. La patrino de mia amiko DeAnne venis, tamen, kaj ni eĉ sidis ĉe la sama tablo. Ŝi laboris en la subtera etaĝo de la biblioteko, kie la instruistaj komunikaĵoj estas. Unu el la studentaj laboristoj sub ŝi faras bone akademie, kaj la ABoBo rekompensas lin tial.

La manĝo konsistis el stranga salato, rostita kokidaĵo, rizo kaj rostitaj kukurbetoj. La salato havis foliojn kun purpuraj vejnoj; miaopinie la folioj estis eble rabarbaj. Tamen la kokidaĵo kaj rizo estis bongustaj.

La postmanĝa parolo estis donita de maljuna kuracisto, kiu estis la fina el la originalaj terkultivistaj familioj en Muncio. Li estis ankaŭ rubrikisto kaj poeto kun kurioza bonhumoro.

irako

Estas nun evidente, ke la milito en Irako ne estas finita. Ĝi simple ŝanĝis al gerilo. Nun ŝajnas, ke centra kaj suda Irako estas plena de civitanoj malamantaj, kiuj subtenas bandojn de fanatikaj murdantoj.

Miaopinie la milito Iraka estis malbone planita kaj efektivigita de miopaj usonaj ŝtatoficistoj, kiuj scias nenion pri aŭ araboj aŭ islamo. Dank' al ili la Usono estas mokato antaŭ la mondo. Aliaj nacioj sendube demandas sin ĉu estas saĝe sekvi la Usonon, speciale post la bombadoj en Madrido.

3a majo 2004

feliĉan naskiĝtagon, Katlino Clarke!

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de mia plej ŝatinda aktorino, Katlino Clarke. Malkaŝi la aĝon de homino estas malĝentile, sed mi povas diri, ke S-ino Clarke estas tre bela por ŝia aĝo.

Estas mia propra tradicio festi la naskiĝtagon de S-ino Clarke per manĝo de bifsteko. La tradicio estiĝis kiam mi gajnis ion per loterio kristnaska je 1992. Mi ricevis kuponon por manĝo ĉe bifstek-restoracio. Mi decidis, ke mi enspezos la kuponon dum la naskiĝtago de S-ino Clarke, kaj manĝos bifstekon honore de ŝi. Estis tre bona manĝo, do ĉiujare je la tria de majo mi manĝis ĉe bifstek-restoracio.

Ĉi-jare mi ne povas toleri la elspezon de manĝo ĉe bifstek-restoracio. Ankaŭ, ne estas plu iuj bonaj bifstek-restoracioj en mia regiono. Tial mi aĉetis du bifsteketojn kaj marinis ilin en ruĝo vino kaj spicoj. Mi rostos ilin kaj manĝos ilin kun spicaj terpomfingroj honore de la plej bona el usonaj aktorinoj.

vetero

La printempa vetero, pli ofte ol ne, estas malvarma kaj pluva. Iam la pala taglumo tra la griza ĉielo igas delikatan verdon al la herbaro kaj arbetoj en la malantaŭa korto. Kaj al mi la malvarmeta aero plaĉas: Estas komforte al mi piediri tra la vilaĝo en tia vetero.

oficserĉo

Mia serĉo al nova ofico ne estas bonstata. Mi ne trovis laboron. Mi penas ne zorgi pri tio ĉi, kvankam mi eluzos mia kompenson maldungan post du semajnoj, ĉar mi fidas al Jeŝuo prizorgi mian estontecon. "Ĵetu ĉiom da via zorgo sur li, ĉar mi zorgas pri vi.", diras Petro.

Diversaj oficoj estiĝas ĉe Ball Ŝtata Universitato. Mi tre deziras labori por la universitato, do mi petas intervjuojn por tiuj oficoj. Dum la pasintaj ses monatoj mi faris du intervjuojn. Nek intervjuo rezultis je invito al ofico. Tamen, mi ankoraŭ penas.

malbonŝancaj radoj

Onidiras ke malbona ŝanco estas sekvata de pli multa ŝanco malbona. Estas vere al mi dum la pasinta semajno pri mia aŭto. La radrondo malantaŭa dekstra estiĝis malrekta post konduko super vojtruo. Necesis al mi trovi rubejon, kiu havis bonan radrondon por la speco kaj modelo de mia aŭto. Poste necesis anstataŭi la lagrojn de tiu rado, ĉar ili estis kadukaj. Poste la antaŭa dekstra pneŭmo kreviĝis.

11a majo 2004

Hodiaŭ estas precize ses monatoj post kiam mi estas maldungita de la banko, en kio mi laboris dum ok kaj duono jaroj.

Dum 2003 mi estiĝis memkontenta. Mi ne vidis la kreskantan ĉagrenon de miaj estro aŭ miaj kundungitoj. Mi opiniis, ke mi faris mian oficon bone, kvankam mi faris iom da eraroj. Unu matenon mi maldungiĝis.

Mi estis dirita, ke iuj kundungitoj ne volis paroli al mi. Mi nun scias, ke aliaj volis ja paroli al mi kaj ne ŝatis la aliajn en mia departmento. Tamen tiuj, kiuj ne ŝatis min, estis evidente pli gravaj.

Mi ne estas tro ĉagrena, ĉar mi scias, ke la departmento havas seriozajn demandojn.

Retrorigardante mi ĝojas, ke mi ne laboras plu por la banko. Estas evidente, ke la banko neniam ŝtatas sufiĉe la bonon de ĝia informatika departmento. Ofico informatika en iu ajn banko estas kariera senelirejo. Mi sciis, ke mi neniam promociiĝos tiel longe kiel mi estis teknikisto tie. Mi sciis, ke mi devus lasi la bankon kun miaj originalaj kundungitoj je 1999. Tamen mi stulte akceptis mian sorton; kaj tiu eraro finfine estigis mian maldungon.

La pasintaj ses monatoj ne estis bonaj. Dum la tempo post la maldungo mi sendis pli ol kvindek dungopetoj, kaj faris ses intervjuojn: Estis ne rezultoj. Fakte, dufoje la havebligataj oficoj lasiĝis! Ni ne scias, kion alian mi povas fari. La serĉo estiĝas vana. Tio ĉi speciale kolerigas min, ĉar mi nun havas vendeblajn lertojn kaj spertadon.

Estas alia malfacilo: Tiam ĉi estas la fina semajno de mia maldunga kompenso. Mi esperis helpon de iom da mono el akcioj, kiujn la banko donis al mi dum mia dungo tie. Sed la akcidisdonado ne estiĝas jam. Pli malbone, la prezo de la akcio de la banko falas je kvin dolaroj dum la pasintaj ses monatoj!

Mi ne povas eviti iun zorgon, sed mi esperas, Dio helpas min plibonigi tiun ĉi stultan malfacilon.

Mi plenigis petformulon por provizora varasististo ĉe Ball Ŝtata. La ofico daŭras sole du monatoj kaj promesas duran laboron, sed ĝi pagas pli bone ol mia eksofico.

19a majo 2004

vetero

La hodiaŭa vetero estis varma kaj malseka. Estis malpeza pluvo dum la pasintaj tagoj, sed hodiaŭ estas ŝtormoj. La domo estas malvarmeta dum la mateno kaj tago, sed nekomforte varma dum la vespero. Tamen mi ne volas ŝalti la klimatizatoron, ĉar ĝi eluzas pli multe da elektro ol mi povas toleri la elspezon.

La pluvo estas sufiĉa por kreskigi multe la herbaron en mia gazono. Mi trovas, ke mi devas tondi la herbaron pli ol unufojo ĉiusemajne. Al mi estas tute egale, ĉar tiel mi ricevas multe da bezonata ekzerco. Mia gazono mem estas kolereta. La gazonoj de plejmulte da homoj estas plataj kaj glataj. Mia gazono estas malglata kaj havas tiaĵojn kiel stumpoj, ĝardenetoj kaj rusta pendolo longe neuzita.

miaj fratinoj

Mia fratino Viki ricevis malnovan biciklon de la gepatroj. La biciklo funkcias bone, speciale post kiam mi donis al ĝi iom da oleo. Mi ankaŭ alĝustigis la sidejon por mia fratino.

Mia fratino Tinjo iras al la ŝtato Vaŝintono por scienca somera ofico. Ŝi estos tie dum la venontaj tri monatoj. Ŝia filino (mia nepino) Erino estados en la apartmento en Blumintono ĝis aŭgusto. Poste ŝi estos en dujara privata kolegio en okcidenta Misurio.

Mia fratino Tinjo diskutis iom da miaj kutimoj al iom da ŝiaj kunstudentoj ĉe la universitato Indianio. Ili kune decidis, ke mi suferas pro milda aŭtismo. Fakte pli ĝusta priskribo de mia malfacilo estas aspergerismo. La du perturboj estas rilataj; la trajto komuna de ambaŭ estas la nekapablo de kunsentado aŭ sociligado. Ĉiuokaze tiu ĉi trajto malhelpemas mian oficserĉon kaj malfaciligas al mi komuniki al aliaj (speciale al junulinoj). Tamen fine mi travivas, do la perturbo ne estas tro malbona.

miaj gepatroj

Paĉjo estis en Indianapolo por ripari subtenilon en la arterioj de liaj gamboj. Ripozante li estas bonstata. Panjo restis tie tranokte. Mia fratino Viki kaj mi prizorgis la domon dum ilia ĉeesto.

Miaj gepatroj aĉetis malnovan vanon. Ĝi estas malbele blanka kun falsaj lignovejnoj sur la flankoj. La gepatroj kondukis hejmen bone, sed poste ĝi sidis antaŭ la garaĝo dum unu semajno pro malbona drataro.

mia stato

Mia maldunga kompenso ĵus kompletiĝis. Mi nun havas nenian enspezon. Kurioze mi ricevis pli multajn petojn por intervjuoj ĉi-semajnon ol dum tuta monato.

La timo pelis min por piediri, por labori en la gazono, kaj por malpli manĝi. La laboro kaj ekzerco efikas mian pezon. Mi perdis kvin pundojn (du kilogramojn), kaj mi nun estas 195 pundojn (88,4 kilogramojn).

Mi havis du intervjuojn kaj havos trian.

La kondukado estas la pli serioza minaco al mia buĝeto. Benzino estas nun du dolaroj galjone tie ĉi: tio estas ĉirkaŭ 44 eŭraj cendoj litre. Feliĉe la prezo ne estas tiel dolora al mi kiel al aliaj usonanoj: Mi kondukas subkompaktan aŭton po 30 mejloj galjone (12,4 kilometroj litre). Tial mi povas konduki al Muncio kaj retroe per kvin dolaroj da benzino. La SUV aŭ kamioneto de la ordinara usonano metas po 15 mejloj galjone.

Homero

En la Usono, kiam oni parolas pri Homero, oni kutime volas diri la trukfilman rolulon Homero Simpsono. La edukado de la plejmulto da usonanoj estas tiel, ke malmulte da ili ne scias pri la antikva greka bardo Homero. Oni ne povis mencii la nomon de la bardo sen klarigo. Eblas, ke tiu ĉi stato ŝanĝos pro la filmo Trojo kun Brad Pitt kiel Aĥilo. La filmo estas bazita sur la Iliado de Homero. Mi legis la anglan tradukon de E.V. Rieŭo el la angluja eldonejo Pengvino. Krom la bataloj inter la dioj la Iliado estas enuiga, kaj Rieŭo ne povis fari multe por ŝanĝi tion. La traduko far Rieŭo de la Odiseo estas la pli bona libro.

25a majo 2004

La vetero estis varma sed malseka. Post nokto de perfortaj ŝtormoj, tamen, la vetero estiĝis pli malvarma. Hodiaŭ estis sune kaj brile.

Mia patro venis hejmen de la malsanulejo la dimanĉan vesperon. Li ne povas konduki aŭ funkciigi ion ajn dum la venontaj tri aŭ kvar semajnoj.

La Usona Societo Geologia, por kio mia fratino Tinjo laboras en la ŝtato Vaŝintono ĉi-someron, fine pagis ŝin en du partoj, kiujn mi deve deponis en ŝian konton. Nun ŝi kaj ŝia nevino povas travivi tra la somero.

gazontondado

La pasinta sabato ŝajnis esti la granda gazontonditago. Mi eliris tiun matenon kaj tondis mian herbaron. Miaj tri najboroj tondis sian herbaron. Preskaŭ ĉiuj en la vilaĝo, kiu havis gazonon, tondis sian herbaron. Kial? Ŝtormoj estis prognozataj por malfrua sabato. Fakte la ŝtormoj venis dimanĉon.

Mi decidis prunti la benzin-motoran gazontondilon de miaj gepatroj por tondi la herbaron de Viki. Mia patro kutime tondas ŝian herbaron; sed li estis en malsanulejo; kaj Panjo estis laca post kiam ŝi tondis sian herbaron. Do mi faris ĝin.

Post kiam mi relernis kiel starti kaj funkciigi la gazontondilon, mi ŝargis ĝin en mian aŭton kaj konduki ĝin malrapide al ĉe Viki. Mi ektondis la herbaron kiam la tondilo mortis. Mi sciiĝis la kialo: La herboj en la gazono de Viki estas pli dikaj ol en mia gazono. Kaj estis du aŭ tri semajnoj post la lasta tondado. Necesis al mi levi la antaŭon de la gazontondilon fojfoje por lasi la amasigitajn bulojn de herboj fali el ene de la gazontondilo. Kaj la gazono mem estis granda—tre granda. Mi povis tondi mian gazonon (malgraŭ la aĵoj en ĝi) dum malpli ol unu horo per la benzin-motoran gazontondilon. Por tondi la gazono de Viki mi pasigis preskaŭ du horojn.

Viki ne sciis, ke mi estis tondanta ŝian gazonon, ĝis mi estis finonta. Ŝi estis danka; kaj mi ricevis dek dolarojn por mia laboro. Mi reportis la tondilon al Panjo.

bona manĝo

Alia rezulto de la malsanulejado de mia patro estas la manko de dimanĉa tagmanĝo. Panjo devis iri al Indianapolo por ricevi mian patron, kiu ellasiĝis tiun matenon. Panjo aĉetis biftekon por mi. Mi maranadis ĝin en ruĝa vino kaj aromspicoj la tutan nokton; rostis ĝin; kaj manĝis ĝin kun spicitaj terpomfingroj. Bongusta!

oficserĉo

La organizo por migrantaj laboristoj komence ne povis kontakti miajn referenculojn. Mi iris al Muncio por trovi ilin. Unu estis en ferio, do mi donis al ŝi la nombron de la organizo. La organizo fine trovis alian. Finfine, tamen, la organizo elektis iun alian por la ofico. Tiu organizo serĉis al iu, kiu povis paroli ankaŭ hispane. Mi ne konas la hispanan lingvon tre bone, kaj tio probable malhelpis min. Sed mi dankis la du referenculojn por ilia helpo.

Mi aŭdis nenion ĝis nun el la kompanio Jorktaŭna. Mia nescio pri la datumbaza programaro FoxPro probable kostos min.

Mi pripensas senvole doni mian tempon al la biblioteko Muncia, kiu bezonas datumentajpistojn por diversaj projektoj. Tia laboro estas bona en vivresumo, kaj se mi faras bone, mi povas havi ankaŭ alian referenculon.

PHP 5

Mi instalis en mia komputilo la eksperimentan eldonon kvinan de PHP. Tiu ĉi eldono havas, inter aliaj, la malpezan datumbazilon SQLite. SQLite (es-kju-lajt) estas malgranda datumbaza programo, kiu uzas plejmulte da la datumbaza lingvo SQL-92.

Mi pruvis ĝin per programon vebbazitan, kiu konservas kaj montras tabule nombrojn pri mia sangosukaro dum la pasintaj pluraj monatoj. La programo funkcias bone, krom la eraro de SQLite, pro kio mi ne trovis la ĝustan maksimumon inter nombroj.

la venonta rezulto

Mi finfine ricevis la formulojn por la dungitara akciplano de la banko. Mi legis la taŭgan impost-informaron (mi perdos tridek procentojn da la valoro de la akcioj pro impostoj kaj punpagoj); plenigis la formulojn kaj poŝtis ilin. Mi devas atendi dum la venontaj semajnoj por la rezulto.

La venonta rezulto estos bona al mi. Per tio mi povas pagi kalkulojn, kvitigi la prunton por mia komputilo, viziti mian kuraciston, kaj pretigi por lecionoj ĉe Ivy Tech ĉi-aŭtunon. Mi povas ankaŭ etendi mian oficserĉon pli longatempe.

10a junio 2004

nova ofico

La pasintan lundon la personarfako de Ball Ŝtata Universitato telefonis min. Ili proponis al mi la provizoran oficon de partetempa "sendrata retprogramisto". Mi akceptis.

La ofico traktas la havebligon de bibliotekaj servoj al homoj per manetenaj komunikiloj kiel ĉeltelefonoj kaj enmanaj komputiloj. Tio ĉi temos pri stilfolioj kaj sendratreta protokolo. La unuan mi scias; la finan mi devas lerni rapide.

Mi komencos la venontan mardon. Antaŭ tio mi iris al Ball Ŝtata ĉi-matenon por plenigi komencajn formulojn kaj akiri parklicencon. La ties estas tre grava pro malabundo de parkejoj en la universitato.

Nature mi dankis retpoŝte miajn referencojn, inkluzive Debbie, por ilia helpo en la akirado de tiu ĉi ofico.

la transloĝigo

Mia nevino Erino revenos al la domo post ŝia abiturientiĝo ĉi-sabaton. Ŝia patrino Tinjo venos de Vaŝintonio por ĉeesti kaj por preni ŝian meblaron al la domo. Tial necesas al mi elpreni miajn posedaĵojn antaŭ sabato.

Mi kredis, ke mi ne bezonis foriri ĝis la fina semajno de julio. Tamen, Erino ne povis trovi someran oficon. Kaj ŝi estis soleca en Blumintono, ĉar ŝiaj amikoj havis oficojn kaj do ne tempon por ŝi. Ankaŭ mia alia fratino Viki proponis al Erino laboron en ŝia sendependa redaktista kompanio. Tial Erino venos tie ĉi.

Mi pograde retransloĝigas min al mia ĉambro de la gepatraj domo. Dimanĉon mi movis la brakseĝon helpe de mia frato Vilĉo. Lundon mi movis tablon kaj balais la ĉambron. Mercredon moviĝis la komodon, la komputilon, plejmulte da miaj libroj kaj plejmulte da mia vestaro.

libroj

Mi ordigas ĉiom da miaj libroj. Mi intencas donaci multe da ili al la Bracken, por ke ĝi vendu ilin aŭ aldonu ilin al ĝia libraro. Mi havas multajn librojn donaci: iom da ili estas malnove, iom da ili estas ne utile plu, iom da ili mi ne scias kial mi aĉetis originale. Tamen ili iros ĉar mi bezonas la spacon.

Reagano

La homiĉo, kiu estis prezidento de la Usono kiam mi estis studento, estas morta. Ronaldo Reagano estis radiofonia sportanoncisto, poste holivuda aktoro, poste ŝtatestro de Kalifornio kaj fine prezidento de la Usono. "La Granda Komunikanto" estis la inspirulo de la partio Respublika dum ĝia plej malluma horo post la skandaloj de la 1970-oj. Lia elspezo multega por nacia defendo igis la Sovjetunion simile elspezi ĝis sia disfalo. Li lasis lian partion malsaĝe kredi al registaraj deficitoj pro publika bono, nun praktikate religie de la hodiaŭa prezidento.

Transiro de Venuso

Mi ne vidis la transiron de la ombro de Venuso trans la Suno. Mi ne povis veki min sufiĉe frue por vidi ĝin. Mi ne estis vidinta multe, ĉiuokaze, ĉar en mia parto de la Tero la transiro estis finonta ĵus dum la leviĝo de la suno. Mi vidis fotojn de ĝi en la interreto, tamen.

30a junio 2004

Tiu ĉi estas la fina registro en la unua sesmonata paĝo, kaj estas al mi multe da temoj traktendaj.

la nova ofico

Mi komencis la novan oficon je la dek-kvina.

la unua semajno

La laboro estas interesa kaj diversa. La unuan semajnon mi pasigis por lerni la Vidan Studion .NET kaj speciale ĝiajn fenestraĵojn por sendrataj ĉeltelefonoj kaj enmanaj asistiloj (difinote). Mi trovis fenestraĵon stilfolian: nevidebla al la leganto, tiu ĉi regas la aspekton de aliaj fenestraĵoj kiel listoj kaj tekstoj.

Mi povis pruvi paĝojn per similigiloj de multaj (pli malnovaj) specoj de ĉeltelefonoj. La similigiloj estas sufiĉe bonaj, sed la fako deziras ion pli novan kaj pli bonan. Tial mi esperas la aĉeton de almenaŭ du ĉeltelefonoj baldaŭ.

enmana asistilo

Antaŭ ol mi klarigas mian duan semajnon, mi devas klarigas tiun, kiu estas enmana asistilo. Enmana digitala asistilo (angle personal digital assistant, aŭ PDA) estas komputileto, en kio teniĝas rendevuoj, adresoj, telefonaj numeroj, rememoroj de taskoj farendaj, retpoŝtoj, kaj aliaj informoj de onia socivivo aŭ komerco. Tiu ĉi komputileto funckias per aŭ PalmOS aŭ eta eldono de Vindozo nomita PocketPC.

Asistilo ne kutime havas sendratan konektivon. Por akiri retpoŝtojn aŭ vebpaĝojn, asistilo devas meti en asistilingon (angle PDA cradle) konektitan al persona komputilo per seria kablo. Konektado al la interreto iel estas necese mallonga, por asistilo ne estas utila dum en la asistilingo.

Tamen, estas kompanioj, kiuj pretigas vebenhavon por ŝarĝi ĝin en la asistilojn de abonantoj al iliaj servoj. AvantGo estas tia kompanio, kaj mia estro estas tre interesita pri la uzo de AvantGo por la informoj de la biblioteko.

la dua semajno

Mian duan semajnon mi pasigis por kolekti statistikon pri la uzo de asistiloj; por kolekti informojn pri konvenaj servoj de AvantGo; kaj por determini tiujn paĝojn en la vebejo biblioteka, kiuj povas adaptiĝi al servo AvantGo-a. Estis malfacile:

la bibliotekistoj kaj la studento

Mi ankaŭ legis iun artikolon, kiun mi ricevis de la biblioteka dekano per mia estro. La temo de la artikolo estas la manko de komuniko inter bibliotekistoj (kiuj estas meze pli aĝaj ol kvindek jaroj) kaj la hodiaŭaj studentoj.

La hodiaŭa studento estas edukita de televido, de la interreto, kaj probable ne de ties gepatroj. La studento estas akvariulo: Tiu havas ne historion, kaj valoras nek virton nek moron nek eĉ fakton. Al tiu iu ajn informo estas bona, eĉ se malvera, kondiĉe ke tiu informo plaĉas. Tiu prenas temon kaj serĉas multajn fontojn kaj en multaj formatoj al informoj pri ĝi; ŝajne pri la artikolo oni devus elekti fonton kaj poste serĉi al temo. Tiu esperas al bona servo, kaj malsubtile esprimas malkontenton se tiu ne akiras ĝin.

Mia respondo mallonga al la artikolo: Mi scias pri la malfacilo; tamen, tiu scio ne estigas simpation kun la bibliotekistoj. La generacio de la bibliotekistoj ribelis kontraŭ iliaj gepatroj dum la 1960's, kaj eblas rigardi la malfacilon kiel ironia venĝo. Ili pasigis pli multe en ofico ol en hejmo kun iliaj gefiloj. Iliaj gefiloj estis edukitaj de la televido kaj de la interreto kaj de unun la aliajn. Ne mirindas, ke ili ne povas kompreni siajn gefilojn.

la celo

Tamen, la senkomprenado de la bibliotekistoj ne rilatas al mi. Mia celo estas la estigado de bibliotekaj informoj, por ke la studentoj povu navigi tiujn ĉeltelefone aŭ asistile.

posttransloĝiĝo

Kiel pri tiu algluigado?

Preskaŭ ĉiom da miaj propraĵoj estas nun el la alia domo kaj en mia ĉambro. Oni neniam vere scii kiom aĵoj, kiujn oni havas, ĝis oni devas movi ilin. Mi ankoraŭ havis kelkajn propraĵojn konservitajn en la alia domo.

Mi ne estas ĝoja pri mia nevino. Ŝi ne estas laborema (dirante tiel ĝentile). Post du semajnoj la gazono ne tondiĝas. Mi esperas la najborojn trans la strato plendas unue al ŝi, poste al la urbkonsilo.

nova komputilo por Viki

Ĉi-semajnfine mia fratino Viki purigis ŝian domon. Post la forprenado de multaj ruboj, la planko nun estas videbla, kaj ankaŭ loko por ŝia nova komputilo.

Mi konstruis la komputilon por ŝi. En ĝi mi instalis Vindozon 2000 kaj multe da bonaĵoj. (Notu, ke mi ne nomas Vindozon 2000 "bonaĵo".) Mi vendis la komputilon al Viki. Ŝi rezervis ĝin ĝis ŝi povis trovi la tempon por starigi ĝin.

La tempo estis tiom longe, ke la Vindozo bezonis novan freŝigpakon, kaj poste dek kvar megabitokojn da freŝigaĵoj. Poste mi instalis Majkrosoftan Vorton kaj aron de medicinaj vortaroj. Fine la komputilo estas taŭga por la metio de mia fratino.

Mia fratino volis porti la enhavon de du durdiskoj el la malnova komputilo al la nova. Mi havas durdiskan enkovrilo; ĝi lasas onin eksterigi durdiskon kaj konekti tion al alia komputilo per presila pordo. La unua malfacilo: la enkovrilo ne funkcias kun Vindozo 2000.

Mia fratino ankaŭ volis porti la enhavon de ŝia surgenua komputilo, kiu estiĝas jam kaduka kaj kaprica. Mi starigis lokan reton per ekiparo, kiun ŝi aĉetis per eBay. La reto ne ŝajnis funkcii. Nature la mastruma sistemo de la surgenua estas Vindozo 98…kiu estas preskaŭ neebla konekti al Vindoza reto!

La enkovrilo estas eksmoda (la fabrikanto, H45, ne subtenas plu). Estas novaj enkovriloj konekteblaj per moderna seria pordo (USB), kiuj estas malkaraj. Viki pensas pri aĉeto de unu el ili. Mi havas transiran kablon, kiu lasas onin konekti direkte du komputilojn per iliaj retaj pordoj.

Hieraŭ ŝia komputilo paneis. Ŝajne la procezilo trovarmiĝis kaj elbrulis. Mi venis kun Viki al komputila butiko en Muncio por aĉeti novajn procezilon, ĉeftabulon kaj memoron. Poste ni reiris por interŝanĝi la procezilon, kiu estis la malĝusta speco. Mi instalis la partojn, kaj ŝaltis la komputilon. Vindozo 2000 adaptis sin al la novajn partojn tre rapide. Post la dua restarto la komputilo funkciis pli rapide kaj pli bone.

Viki estis tre ĝoja.

la fina kompenso

Feliĉa mi estas per bona novaĵo.

Mi sendis formulojn pri la traktado de akcioj en mia akciplanado al mia eksdunginto. Mi kopiis la formulojn antaŭ sendado. Estis bone, ke mi faris tiel, ĉar la kompanio ŝajnis perdi la formulojn. Mi sendis al la eksdunginto alian kopiaron de la formuloj.

Finfine la originalaj formuloj sendiĝis al la banko, kiu traktas la akciplanon por la eksdunginto. Tiu banko poŝtis ĉekon antaŭ unu semajno. Mi ricevis kaj deponis la ĉekon hieraŭ.

La deponaĵo estas bonega, ĉar per tio mi povas:

Mi devas apartigi porcion grandan de la deponaĵo al tia deponkonto, el kio dum fiksita tempo mi ne povas elpreni monon. Pro la konstatigo de la akcioj mi devas pagi punimposton de dek procentoj el la valoro de la akcioj. Mi devis ŝpari la monon, por ke ĝi estu tie kiam mi pagu la imposton. Fine mi devis ŝpari duoble de mia intencita kvanto por egali la minimuma bezonata kvanto de la banko. Ho, nu, almenaŭ mi havas monon ŝparitan.

Mi atendis pacience al la ĉeko. La ĉeko helpas min etendi la oficserĉon en Ball Ŝtata. La ĉeko ankaŭ estas rekompenso por la du finaj jaroj en mia eksdunginto, kiuj al mi estis malŝparitaj.

diversaĵoj

la glorigita ruĝkolulo

Tiu ĉi estas respondo al la freŝdata eldonado de la aŭtobiografio de eks-prezidento Klintono. La libro estas sinserva, kaj estas damnata kaj eĉ mokata de recenzistoj. Miaopinie Klintono ne estas sufiĉe maljuna verki aŭtobiografion, speciale ĉar tro multaj homoj memoras liajn pasintajn misfarojn.

Ruĝkolulo estas malriĉa kampana laboranto el la Sudusono, tiel nomata ĉar tiu ne kovras la kolon kontraŭ la brulanta suno.

Aliaj usonanoj rigardas la ruĝkolulo kiel malklera, malĝentila, kaj superstiĉa. La arĥitipa ruĝkolulo:

Tiel estas Vilhelmo Klintono. Li naskiĝis kaj loĝis meze de ruĝkolulujo. Lia kondukto de politika korupto kaj seksaj petolaĵoj provas, ke malgraŭ la fasado de edukado Klintono estas ruĝkolulo ĉiam.

Tiapremise kial mi volas aĉeti kaj legi grandan blokon de papero kun liaj ekskuzoj pri lia vivo?

irako

Estas nun pli ol unu jaro post la britusona invado de Irako. La okupacio ŝajnas ripeti la erarojn de la milito vjetnama dum la 1960-oj. La Usono pretendas batali por libero en Irako, kiel ĝi pretendis tiel por Vjetnamujo. Ĉu vi deziras pli multajn pruvaĵojn? La okupacio:

…kiel en Vjetnamujo.

La okupacio eĉ estigas la minacon de deviga militservo por usonaj gejunuloj far la Kongreso, kiu dum antaŭa tempo "sendis naivajn junuliĉojn al vanaj taskoj de morto". Tamen, tiam ĉi la Kongreso volas kaj inkludi ankaŭ junulinojn kaj fermi la eskapvojon de studentiĝo. Kial? Tial estas kreskanta manko de soldatoj por fari la volon de Georgo "filo de lia patro" Buŝo.

Normale mi balotas por la partio Respublika. Ĉi-jare, tamen, mi balotos tiun plastikan lakeon de Holivudo Johanon Kerion. Fakte mi eĉ balotos por la glorigita ruĝkolulo kiel prezidento (kiun mi neniam faris) se li povos venkti Georgon Buŝon kaj poste finos la vanan militon en Irako. Buŝo kaj liaj lakeoj estas aŭ malkuraĝaj kaj malkompetentaj, aŭ trodeziraj por potenco kaj faros ion ajn por akiri ĝin. Ĉiuokaze ili ne meritas kvar pli multajn jarojn deĵorante.

la cerbodreno de Indianio

La britoj devus esti tre ĝojaj ĉar cerbodreno estiĝas pri iuj alie.

Indianio ĉiujare perdas la plejmulton da ĝiaj novaj diplomitoj al aliaj ŝtatoj. Tiuj ellasas Indianion ĉar la bonaj oficoj estas ie ajn krom en Indianio.

Ne mirindas la kialoj:

La sola bono pri Indianio estas, ke vivado estas malkara tie ĉi. Nutraĵo kaj elektro estas malkara kaj abunda. Benzino estas pli malkara ol en aliaj partoj de la Usono. Vivo malkariĝas sole en la grandaj antaŭurboj; tamen, loĝante tie oni nuligas la celon de vivo en Indianio.

La diplomito volas loĝi ie, kie estas ekscito kaj kamaradeco kun aliaj diplomitoj. Estas nenia ekscito nek kamaradeco en Indianio, tial tiu forlasas la ŝtaton. La indianiaj politikisto kaj parlamentano kaj komercisto ne komprenas la diplomiton: Ili estis aŭ neniam studentoj aŭ diplomitaj iam dum la lasta glaciepoko, kiam la ordinara usonano estis, nu, malsama homo. Tiom longe kiom tiu ĉi estos vera, la cerbodreno daŭros sen ĉeso.