La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Dua duono de 2002

2a julio 2002

Hieraŭ miaj gepatroj kaj Tinjo ekvojaĝis al Suda Karolino hieraŭ vespere. La domo estas la mia ĝis ilia reveno.

Estis kvieta tago ofice. Mi pretigis du komputilojn kaj evitis laboron por ĉi tiu semajnfino ĉar mia estro bezonas la semajnfinon post ĉi tio por pretigi sin por lia ĉiujara dusemajno en la armerezervo.

Mi ĵus lernis, ke nia tria vendisto en Gateway estas movita al alia ofico. Nun mia kompanio havas kvar vendistojn komuniki. Jaŭ!

Hieraŭ vespere mi aĉetis kaj kuiris bifstekon en ruĝa vino kaj herboj. Mi manĝis ĝin kun spicaj terpomfingroj. Estis tre bona manĝo.

Hodiaŭ ne estas tiel bona. Mi trodormis. Mi lasis sen matenmanĝo. Mi devis pagi kalkulon por telefono/doalo/interreto antaŭ mia konduko el la vilaĝo. Mi preskaŭ kondukis en blankan vanon dum mia iro oficen. Nia aplikaĵisto decidis komenci ŝiajn feriojn hodiaŭ anstataŭ morgaŭ. Iu dungito en unu el la nordaj filioj sukcesis panei du laborstaciojn.

Poste mi iris al filio en la vilaĝo Albanio por anstataŭi laborstacion. La aplikaĵisto penis nesukcese instali ĝin la pasintan vendredon. La instaloj de la filie dependaj programoj ne estis malfacilaj. Miaopinie ŝi pli malfaciligas ol necese.

La gepatroj revenis ĉi-vesperon. La aviadilo reportite de Paĉjo metiĝis en la parkejo de la urbdomo pro ĝia grando.

6a julio 2002

Miasupoze la kvara de julio ĉi-jare estis malsimila al pasintaj jaroj pro la islamaj atakoj. Ŝajne fajrfloroj estas pli multekostaj, ĉar mia vilaĝo havis pli malmultajn fajrflorojn ĉi-jare. Ankaŭ la fajrbrigado, kio pafis la fajrflorojn, pafis ilin duope aŭ triope, do la montrado estis ankaŭ pli mallonga. Iom da la fajrfloroj estis tre bele. Unu estis ruĝa koro, kio mi neniam vidis antaŭe.

La parko estis pli homamasa ĉi-jare pro vizitantoj el Kokomo, kio ial ne havis montron fajrfloran ĉi-jare. Proable la urbo Kokomo elspezis ĝian fajrfloran monon por enketi la originon de la mistera malalte-frekvenca zumo, kio freneziĝas iom da la urbanoj.

La vilaĝa fajrflora montro estiĝis je la vespero de la tria, do la kvara estis libera. Mi kondukis al Indianapolo por aĉeti esplorlibron pri la adminado de Novell NetWare (mastruma retsistemo) 5.1. Mi prenos ekzamenon por akiri akreditiĝon kiel CNA pri NetWare 5.1. Mi studos dum la venontaj dusemajno por esti pretigite por ĉi tiu ekzameno.

9a julio 2002

La vetero promesas esti pli malvarma ĉi-semajnon. Hieraŭ, tamen, estis varmege. Mi ŝvetis multe dum piediro al la poŝtoficejo en la komerca kvartalo de Muncio. Hodiaŭ ne estas pli bone, ĉar la oftaj pluvoj plimalsekigis la aeron, kio nun estas pli nekomforta.

ratoj

Mi ĵus legis pri la ratoj, kioj pestas la orientajn burĝajn kvartalojn de Blumintono. Ratoj, kutime noktaj, aperas en la taglumo en multe da la pli riĉaj adresoj de la urbo.

Mia fratino Tinjo estas supozita loĝi kaj labori tie komence de Aŭgusto. Ĉu ŝi scias pri la ratoj?

ofice

Ofice kvin jaroj pasigas post la adoptado de datumprocezejo por la spezoj de mia kompanio. La tempo estiĝas, kiam la kompanio bezonas elekti datumprocezejon aŭ uzadi la nunan.

Nia nuna datumprocezejo kaj alia kompanio prezentis sin je la pasinta semajno. Antaŭ kvin jaroj la tuta departamento partoprenis en la elektado; ĉi-jare sole la retaplikaĵisto estis invitita.

Ĉi tio plaĉas al neniu en la departamento: Ne al la retaplikaĵisto (la kunvenoj tedis), nek al la retadministo, nek al mia estro, nek eĉ al la estro de mia estro.

Pro tio ĉi malfacilo ŝajnas ŝvebi super mi. Se la kompanio elektus datumprocezon (speciale novan) sen la partopreno de la departamento, la retadministo, mia estro kaj la estro de mia estro eble rezignus. La malbona jaro 1999 reestiĝos, kaj se tio ja estiĝos, mi ankaŭ rezignos.

Feliĉe mi ne anticipas ĉi tion en la tuja estonto. Senrilate al la elekto de la datumprocezejo, granda ŝanĝo estiĝos pro la bezono movi ĉiujn laborstaciojn al Vindozo XP dum la venonta jaro. Ĉiuj estos okupataj, inkluzive de mi, kaj al ĉiuj ne estos tempo por plendi (kaj certe ne rezigni).

10a julio 2002

Hodiaŭ estis kapdoloro ofice. Mi devus instali presatoron por vicfiliestro. Vokriceviloj en la klientserva departamento ne povis komuniki kun iliaj komputiloj.

subita projekto

Nia datumprocezejo aldonis novan valoron al iu kampo en la adresdosieroj, kion ĝi sendas al ni ĉiutage. Sub tiu valoro mia leter-generilo estigas vakajn liniojn en la adresoj de ĝiaj leteroj. Ĉi tiu malfacilo estis sciata de la efikata departamento dum almenaŭ unu semajno. Tamen, mi ne lernis pri ĉi tio ĝis hodiaŭ. Mi estas tre neĝoja!

La leter-generilo nun enmetas kampovalorojn en konvene markitaj lokoj en formula letero. Tio ne estas funkciebla plu. Mi bezonos kodi funkcion por procezi formulan leteron polinie. Tiel la kampovaloro estos metata en la konvena loko, aŭ la linio estos ellasata se la kampovaloro estas vaka.

la morto de kodumulo

Mi ĵus legis en ArsTechnica, ke la kodumulo de la samtavola dosier-interŝanĝa programaro Gnutella estas morta. Ĝen Kan pafmortigis sin je la 29a de junio. Li estis dudek kvin jarojn aĝa.

Laŭ ĉiu raporto, Sinjoro Kan estis mirinda kodumulo, kies Gnutella donis al interretanoj la kunhavadon de muziko per vera interkonekto de miloj da komputiloj. Gnutella travivis eĉ post kiam la usona muzikindustrio (la RIAA) detruis Napsteron per la justico, ĉar Gnutella estis libera programo. Neniu posedis ĝin, do estis neniu procesebla de la muzikindustrio.

S-ro Kan, tamen, emfazis la kapablon de Gnutella serĉi kaj interŝanĝi ne sole muzikon sed ian ajn dosieron per samtavola komputado. Ĉi tiu kapablo eksmodigas multajn komunajn protokolojn kiel FTP. S-ro Kan kredis al lia verko kaj al la bono de potenco de samtavoleco. Tial li estiĝis la ĉefparolanto de la movado "samtavolismo" kontraŭ tiuj (speciale la RIAA) dezirantaj malpermeson de la teknologio.

S-ro Kan falis en kavon de animdepremo. Liaj amikoj penis helpi lin sensukcese. Lia ofico kiel konsultanto en grandega kompanio (Sun Mikrosistemo) ne helpis lian humoron.

Lia morto estos malfacilo por la muzikindustrio, ĉar iuj ekparolas pri konspirado de la RIAA kontraŭ li.

11a julio 2002

ofice

Hodiaŭ mi komencis la seriozan laboron por reverki la programon leter-generantan. La departamento, kio uzas la programon, bezonas plu de la programo. Ĝi bezonas povi redakti la formulajn leterojn. Ĝi bezonas procezi pli ol unu adreslisto. Ĝi bezonas povi arĥivi antaŭajn leterarojn kaj adreslistojn. Ĉiom da tioj bezonos vidinterfacon, kion la nuna programo ne havas (kaj pro simplo mi penis eviti).

Certe ne plaĉas al mi trovi min kun ĉi tiu subita ŝarĝo. Eĉ se mi ne estas kodumulo, tamen, mi estas programisto, kaj mi devas strebi por estigi novan programon, kio plenumos la bezonojn de la departamento.

La presatoro, kion mi instalis antaŭ du tagoj, misfunkcias tiel, ke mi devis reviziti tiun filion por reinstali la presatoran drajvilojn. Mi ankaŭ uzis nove trovitan programon, kio agordis la presatoron per la komputilo. La postinstalaj pruvoj sukcesis.

formulo responda

Antaŭ tri monatoj mi estigis formulon respondan por la Caitlin Clarke Page. La bona novaĵo: mi ricevis la unuan retpoŝton per tiu formulo. La malbona novaĵo: La sendinto kredis, ke lia retpoŝto estos ricevita de S-ino Clarke mem. Mi devis respondi al li, ke retpoŝtoj per tiu formulo iras al mi, ne al S-ino Clarke. Mi ankaŭ devis reverki la paĝon por klarigi ĉi tion.

Legi tiun retpoŝton intencatan por alia homo estis neeviteble. Mi certe ne malkaŝas la enhavon de la retpoŝto, eĉ Esperante. Mi malkaŝas, tamen, ke la sendinto ne ŝajnas esti moteo serĉante al flamo.

15a julio 2002

Ŝajnas, ke mia fratino Tinjo pretigas la domon por la mia. Ŝi anstataŭas la kahelojn de la plafono de ŝia salono. Poste ŝi bezonos ripari la murojn de la banejo.

Mi penis nesukcese instali la Novell NetWare, kio venis kun mia lernlibro por la ekzameno CNA. Nu, fakte, mi sukcesis unufoje, sed fuŝis la agordojn vidkartajn tiel, ke la retsistemo ne volis restarti. Mi decidis studi sen ĝi.

Pri la bonteno de mia aŭto, mi decidis fari tion post mia ekzameno ĉi-merkredon. Ĉi tiel mi havos tri horojn por la laboro kaj la atendado.

La ĉi-tiea rakuno tiel difektis la pordon de la malantaŭa verando la pasintan vesperon, ke la gepatroj anstataŭis la dratgazon en la pordo. La rezulto estas tre impona; espere ĝi ankaŭ baras la rakunon.

Ĉi-vesperon mia fratino Viki venis kun ŝia nove aĉetita surgenua komputilo. Mi helpis ŝin trovi kaj akiri drajvajn programojn por ĝi, ĉar ili ne venis kun la komputilo. (Avizo: bonvolu neniam nomi ŝin "gus" (ansero); ial nekonate al mi la nomo insultas ŝin.)

Atlantido

Mi ne intencis tajpi tiom pri Atlantido kaj animeo. Mi decidis ŝpari ĝin kiel aparta paĝo.

17a julio 2002

Hieraŭ mi iris oficen, kaj oni diris al mi, ke mi bezonis iri al la ĉefa norda filio kun komputilo por la nova estro de la tri nordaj filioj.

La unua pretigita de mi por tiu estro malsukcesis. Mi kredis komence, ke la malsukceso estas pro malfaciloj pri fina instalo. Tamen, mi ankaŭ malsukcesis pri la dua komputilo.

La du komputiloj estis egalaj, kaj egale ili malsukcesis. Ili estas du el kvin nove aĉetitaj komputiloj, kioj venis kun Vindozo XP; mi penis anstataŭi ĝin per Vindozo 98. Strange la komputilo funkciis bone ĉi tie en la ĉefoficejo.

Hodiaŭ mi forrestis duontagon por preni ekzamenon de Novell CNA. Al mi estis malfacilo pri la etaj detaloj de la sekuro de objektoj, dosieroj kaj dosierujoj en NetWare. Mi intencis studi ilin je la antaŭa vespero, sed mi forgesi hejmenpreni mian studlibron. Tial mi ree malsukcesis preskaŭ samkiele.

Mi planis reekzameni dum la fina semajno de septembro, kiam mi estas en ferioj post la vilaĝa muzetagoj.

Poste mi iris al aŭtoriparejo por akiri ŝanĝon de motoroleo, lubraĵo kaj interŝanĝo de pneŭmoj. Estis tre teda horo. Poste mi manĝis en la restoracio Olive Garden.

Ofice estis kverelo pri kiu ricevis kiun komputilon. Nu, ĝi estis fakte la retaplikaĵisto aplikante ŝian feran volon kaj mi protestante vane. Ni ne havis iun ajn, al kiu ni povis apeli: nia estro forestas al lia ĉiujara dusemajno en la armereservo.

La rezulto ne estas tro malbona: Ŝi pretigas la komputilon por iu dungito, kiu apenaŭ uzas ĝin pro ties ofico, kio bezonas multan vojaĝon. Mi pretigas mian propran komputilon kiel de la estro de la tri nordaj filioj. Mia nova komputilo estas unu el la novaj, ĉi tiam kun la vindozo XP.

22a julio 2002

Estis varmege matenon, kaj estos pli varmege hodiaŭ. Morgaŭ estos pli malvarmege, feliĉe. Komence mi intencis ne eliri la oficejon dum mia libertempo tagmanĝa. Tamen, la ideo de mia resto ene tutatage ne plaĉas al mi. Tial mi iris ekstere kaj veturis al Ball Ŝtata. Varmegas ja!

Ofice mi planas vojaĝon al la ĉefaj filioj en Mariono kaj Varsavio (Indiania) por instali komputilojn, kaj lasas paneitan laseran presatoron ĉe riparejo. La vojaĝo estiĝas ĵaŭdon.

DoALo (diĝitala abonita linio) estas mirinda. Miaj gepatroj kaj mia fratino Viki ankaŭ kredas tiel. Ŝajnas, ke konsento estiĝas, laŭ kio miaj gepatroj kaj mia fratino pagas trionon da la kosto de la DoALo. Mi, certe, pagos mian trionon plus la aliaj partoj de mia kalkulo (telefono, interreta aliro).

Mi parolis al mia fratino Tinjo la pasintan sabaton. Ne, ne licas al mi ŝanĝi la serurojn. Ne gravas, ĉar Tinjo forprenas la ŝloŝiloj for de mia nevino Megano. Ŝi kompletigis la rekaheladon de la plafono de la salono. Ĝi eĉ havas novan lampon plafonon. Ŝi ankaŭ intencas ripari la banĉambron kaj forhaki iujn mortajn arbojn.

Ankaŭ mi ricevis daton, kiam Tinjo kaj Erino (la alia nevino) transloĝigos sin al Blumintono: la 7a de aŭgusto.

24a julio 2002

ofice

Mi kompletigis la novan eldonon de la leter-generilo, inkluzive de ĝia enprograma helpolibro. La programo funkcias bonege. Ĝia sola fuŝo estas, ke mi kompilis ĝin per Visual Basic en Vindozo XP. Instalante ĝin en laborstacio kun Vindozo 98, la laborstacio tute paneis!

Mi bezonis konstrui novan komputilon por la kompatinda dungito dum du horoj. Mi ankaŭ bezonos iri oficen tre frumatene por helpi ŝin pri la nova komputilo.

Supre de tiu katastrofo, mi pretigos plu du komputilojn, unu el kioj estos por la estro de mia estro. Estas ja la tempo! Lia unua komputilo estas malnova kaj apenaŭ funkcia.

hejme

Estas konfirmite, ke mia fratino Viki ne kunpagos por la DoALo. Mi mem tenados la DoALon, sed mi bezonos rezigni ion alian (probable kabla televido).

Mia fratino Tinjo komencos la transloĝigon al Blumintono ĉi-semajnfinon. La transloĝigo daŭros ĝis la 7a de aŭgusto. Tiam mi transloĝigos al ŝia domo por komenci mia unujara resto.

25a julio 2002

Mi iris oficen tre frue. Normale mi alvenas je 8:30h, sed hodiaŭ mi venis unuhore pli frue. Kial? Mia longa vojaĝo al la ĉefaj filioj en Mariono kaj Varsavio por instali komputilojn.

Ĉu estas mi, aŭ ĉu la radiostacioj estas pli bonaj en la regiono ĉirkaŭ Varsavio? La diverseco certe estas pli vasta. Eble estas pro la riĉo de la tieuloj, kiuj povas toleri la diverson kaj la elspezon.

La du dungitoj, por kiuj mi instalis, ne estis tie kiam mi vizitis. Malgraŭ tio, la instaloj estiĝis bone.

superdiskedo

Vere mi ŝatas la superdiskedon (ankaŭ konatan kiel la LS-120) kaj ĝian grandan kapacon kompare al la norma diskedo. Mi investis multe al ĝia drajvilo, kaj havas multajn diskedojn. Jes, mi scias bone, ke ĝi teknologio nun estas eksmoda danke al la skribebla codoromo. Tamen, la teknologio travivas.

Mi ĵus aĉetis la plej novan eldonon de la teknologio superdiskeda. La QPS portebla superdiskeda drajvo legas la diskedon 240-megabitokan kaj estas elektrata per eningilo USB. Ĝi estas multekosta, sed kiel ilo USB ĝi daŭras (kaj lasas min uzi miajn superdiskedojn) longatempe.

28a julio 2002

La vetero estas ankoraŭ tre varma, sed mi estas endoma por plejmulte da la semajnfino. Mi iris ekstere sole por butiki kaj viziti mian fratinon Tinjon.

La banejo tie estas "verko progresanta". La muroj bezonas novajn gipstabulojn, kaj mi promesis Tinjon helpi instali ilin. Vendredon elektristo venos fari la dratojn en la banujo.

Mi nombris almenaŭ sep lumampolojn en la plafonoj de la domo. La lumampoloj estas inkandes

La nova apartamento de Tinjo (onidiras al mi) estas trans la strato de la liceo, kie mia nepino Erino ĉeestos. Ĝi, tamen, ekneplaĉas al mia nepino Erino. Tie estas ne spaco por lavatoro aŭ sekigatoro; apude estas lavaŭtomatejo, sed Erino (kiu lavas la vestojn en ŝia familio) ne ŝatas la ideon de porti vestojn eĉ mallonga disto.

29a julio 2002

La labortago estis tre kolerega hodiaŭ. La retaplikaĵisto: mi kredis, ke ŝi volis ja koleri min hodiaŭ.

La vetero egalis mian humoron konvene, kiel ŝtormoj pasis tra la regiono. Unu ŝtormo ĉesigis elektron al partoj nordokcidente de Muncio, inkluzive de la najborejo de la retadministo.

Mi forlasis Vindozon XP en mia komputilo ofica. Mi ne povis uzi Visual Basic, ĉar la programoj faritaj per ĝi sur XP paneigis aliajn laborstaciojn. Mi ne povis facile registri min el unu konto kaj en alia.

Mi kondukis dum la tagmanĝa tempo. Dum la konduko la antaŭlampo liva dufoje elpopis el la aŭto. Mi reenpuŝis ĝin, por ke ĝi ne elpopu baldaŭ.

Post ofico mi vizitis Tinjon kaj dum du horoj helpi ŝin pretigi la murojn de la banujo por la gipstabuloj.

31a julio 2002

Ĉi tiu somero: ho, ke ĝi finus! Mi estas laca pri la varmegaj tagoj kun apenaŭ pluvo.

Ofice du homiĉoj peni rabi unun el la filioj ĉi-matenon. Feliĉe ili malsukcesis kaj estis kaptitaj de la polico.

Mia patrino aĉetis kuirejaĵojn por mi hodiaŭ: potoj kaj panoj, panrostilo, miksilo, ladmalfermilo. Mi bezonas forneton, sed mi mem povas aĉeti tion.

Mi vizitis la domon de Tinjo por kontroli la banejon. La gipstabuloj aspektas bonaj. Mi nutris la katojn.

5a aŭgusto 2002

Hieraŭ ni manĝis la tagmanĝon dimanĉan, kio celebris la naskiĝtagon de mia fratino Viki. Ŝia kuko estis ĉokolada kun kandeletoj, kioj (penante) formis la numeron '40'. Ŝi ankaŭ ricevis nigrajn balonojn, kiel mi ricevis kiam mi estiĝis kvardekjara. (Neniesopinie la aĝo de kvardek jaroj ne estas amuza!)

Estiĝis en mia dekstra orelo sento de pleneco kaj mallaŭto. La mezorelo evidente estas infektita. Ĉi tiu estiĝas fojfoje kiam mi tro dormas sur tiu orelo. Mi ne estas tro zorga: La sento malaperas post unu aŭ du tagoj.

La vetero estas varma kaj pluva kaj mizera. Ĝi promesas, tamen, esti pli bona dum la cetero de ĉi tiu semajno, kun pli malvarmaj temperaturoj.

Mia estro revenis sabate de lia ĉiujara dusemajno en la armea reservo. Dum la posttagmezo mi ludis 'musikajn seĝojn' kun laseraj presatoroj, ricevante unu el la riparejo kaj lasante du.

6a aŭgusto 2002

La vetero hodiaŭ estas mirinda! La humida aero ne estas plu kaj, kvankam la suno estas varma, la vetero estas milda. Mi estas tre ĝoja ne-ŝvitante ĉiam!

ofice

La mateno estis tre okupata. La retaplikaĵisto estis hejme pro malsano, kaj mi devis trakti ŝiajn vokojn—sukcese malgraŭ mi mem.

Dum ĉi tiu monato la ripar-garantioj de multaj komputiloj en la GP6-400 serio ĉesiĝis. Mi pretigas du el ili por ĝenerala uzo ĉiuokaze. Mia kompanio neniam forĵetas ekipaĵojn, kioj estas malnovaj kaj eksgarantiaj, se ĝi nepre ne bezonas fari tiel.

la eliro

Antaŭ unu jaro ĉi-monaton Interland glutis Hostpro, kio estis la vebejservo por mi kaj mia fratino Viki. Baldaŭ estiĝis evidente, ke Interland deziris sole la komercajn vebejojn de Hostpro; la personaj vebejoj ne estis gravaj al ĝi.

Post ses monatoj mi decidis forlasi Interland kaj iri al Hostway. Mia fratino bezonis atendi ĝis ĉi tiu monato, antaŭ kiam ŝi povis forlasi. Nun ŝi, ankaŭ, lasis la sovaĝejon de Interland kaj eniris la benatejon de Hostway.

12a aŭgusto 2002

la domo

Hieraŭ mia fratino Tinjo iris al Blumintono kun plejmulte da ŝiaj mebloj. Tamen, la domo estas ankoraŭ malorda, kaj ŝi ne estas transloĝigis sin komplete. Tial mi ne transloĝigos min al la domo ĝis alia semajno pasas.

Mi ankaŭ ekpakis miajn propraĵojn. Mi havas multe da libroj, paperoj, dokumentoj, ekipaĵoj, mebloj kaj aliaĵoj en unu ĉambro. La librojn, paperojn kaj pli malgrandajn aĵojn mi pakas unue. Mi ankaŭ malŝaltis la fridujeton.

interreta esplorilo XP

La interreta esplorilo en mia vindozo XP ial disfalis. Mi ne povas plu uzi ĝin. Danke al Mozilo, tamen, mi povas ankoraŭ vojaĝi la vebon.

La komputilo vindoza XP venos kun mi iuokaze, do mi reinstalos XP en ĝi post la transloĝigo.

ofice

Hodiaŭ mi rekonstruas la ceterajn komputilojn en mia laborejo. Tiuj komputiloj tute ne purigis post unua instalado, kaj ili estas tre malpura! Necesis al mi preni ilin en la koridoron por blovi la pulvon el ili. Poste mi forĵetis la antikvajn monitorojn kaj plenis ilian spacon per la rekonstruitaj komputiloj. Portante tiujn ekipaĵojn estas ŝvitiganta laboro.

malbona rikolto

La pluva printempo kaj seka varmega somero estigos malbonan rikolton de maizo kaj sojo ĉi-aŭtunon. Ĝi signifas perdon al indianiaj terkultivistoj, prognozate de ŝtatoficistoj terkultivaj kiel kvincent milionoj da dolaroj. Tio, vice, signifas plej altajn prezojn de nutraĵoj por la venonta jaro.

total recall 2070

Mi ŝatas la sciencfikcion de F.K. Diko (Philip K. Dick), kvankam mi neniam legis ĝin. Kial? Ĉar plejmulte da miaj preferataj sciencfikciaj filmoj kaj televidaj serioj (Blade Runner, Dark City, The Matrix) estas devenitaj de lia verkaro.

Mia preferata televida serio estis Total Recall 2070, kio estis brodkastita je 1999 por sole unu sezono. La serio pri detektivo kaj lia androjda kundungito en malmilda estonteco estis farita en Kanado unue por la usona kanelo Showtime kaj poste por amaspublikiga televido.

La unuaj du epizodoj de la serio, kune nomite 'Maŝinaj sonĝoj', estis eldonitaj en unu DVDo. Mi mendis la DVDon, kaj ne anticipis ĝian alvenon ĝis oktobro. Mi miris, kiam ĝi alvenis hodiaŭ!

En la epizodoj la du detektivoj, Hume kaj Farve, ĉasas bandon de murdemaj androjdoj. La memoro de la androjdoj estis plibonigita provizore de la mondkonzerno Rekall. Ili serĉas al la Rekall-a sciencisto per telepatia infaniĉo originale ŝtelita de Rekall. Rekall mem ĉasas al la androjdoj, kaj Hume kaj Farve devas trovi kaj ĉesigi la androjdojn antaŭ Rekall.

Showtime brodkastas kutime aĉajn programojn, ofte kun multe da nudulinoj (oni pensas pri Red Shoe Diaries kun David Duchovny kaj Brigitte Bako.) Tamen, estis neniom da ili en Total Recall 2070 kiam mi unufoje televidis ĝin. La nudeco estis elredaktita en la eldono amaspublikiga. Ne gravas: la serio estas tre bona sen ĝi.

La epizodoj estis kiel mi memoris ilin…krom la mallonga sceno apud la komenco. Multan dankon al vi, Carole MacKereth: via belo estas mirinda! :)

14a aŭgusto 2002

Ĉu metala vagono pikfrapis min tie ĉu mi levis unu pezaĵon tro, mia ventro malsupra liva doloras. Ĉi tiu memorigas min, ke mi devas perdi pezon.

Mi vizitis la domon de mia fratino hieraŭ vespere. La renovado de la banejo ne estas kompleta, kaj en la domo estas ankoraŭ multe da la propraĵoj de mia fratino. Mi salutis la katojn kaj reiris hejmen.

Mia fratino revenis plu tiun vesperon. Ŝi laboradas en la domo, kompletigante la banejon.

Ofice mi faris pli multan laboron pri komputiloj. Mi ankaŭ aŭskultis al plendoj pri la stulteco de niaj kundungitoj. Estas parolo en la nordaj filioj pri la aĉeto de ekstera teknika helpo. Mia estro estas kolera pri tio: ĝuste, mi devas aldoni, ĉar ne licas al tia helpo aliri la lokajn retojn pro sekuro. Se la kompanio faris tiel, la estro probable rezigni kiel protesto.

Miaespere tio neniam estiĝos. Li aŭ krias aŭ murmuras kiam li parolas. Kaj adminado ne plaĉas al li, do admini estas malfacile al li. Tamen, li tre plibonigis la teknologian nivelon de la kompanio, por ke la kompanio funkciu pli efike por ĝiaj klientoj. La kompanio difektiĝus se ĝi perdus lin.

18a aŭgusto 2002

La vetero estas milda hodiaŭ: ne tiel humida kiel la pasinta semajno.

katido

Antaŭ tri tagoj mia fratino Viki trovis katidon en ŝia aŭtejo. La katido estis malsata kaj pestata de puloj. Amante katojn, mia fratino purigis la etulon kaj prenis ĝin al la bestkuracisto por inokli ĝin.

Viki portis la katidon ĉi tie hieraŭ. La etulo estas tre ĉarma kaj ronronis laŭte por tia malgranda katido. Viki jam trovis hejmon por ĝi.

ofice

Ofice estis dua peno kontraŭ la kompanio per unu el la filioj. Plufoje la retaplikaĵisto estis ĉe la filio, kie la peno estiĝis. Ŝi estis tre kolera pri ĝi—kaj pli kolera ĉar ŝi ne povis kontakti sekuroficejon! Ŝi vere bruligis la orelojn de la estro de mia estro (la sekuroficejo) pro ĉi tio.

Tiu homiĉo estis levita de lia originala ofico de kontisto al lia nuna ofico, por kio li estas apenaŭ kompetenta. Adminante komizojn li estas bona, sed ne la stabon de departamento de komputilservo.

Mi mem estis okupita rekonstrui komputilojn. La retaplikaĵisto iras al filio ĉiutage pro freŝigi programaron de nia datumprocezejo. Kiam ŝi revenas, ŝi portas kadukan komputilon. Aliaj komputiloj estiĝas kadukaj pro longa uzo. Necesas al mi rekonstrui ilin tiel bone kiel mi povas, ĉar ili estas nun preter ilia trijara garantio.

interŝtata soŝeo 69

Interŝtata soŝeo 69 estas la ĉefa arterio de Indianapolo al Fuorto Ŭejno al Detrojto kaj fine al Kanado. Ĝi konektas mian hejman vilaĝon al mia oficejo, sed mi malofte uzas ĝin tiel krom se la vetero estas tre malbona. La malrekta Vojo Hŭilingo estas pli mallonga kaj pli rapida.

Inter indianiaj registaro kaj komercoj estas planoj por etendi tiun soŝeon de Indianapolo al Blumintono al Evansvilo, poste trans la Sudlando kaj fine al Meksikio. La komercoj volas estigi travoja inter Meksikio kaj Kanado por gajni multe da mono.

Tamen, la estunta soŝeo pasas tra Blumintono kaj la kampara sudokcidento. Multaj naturaj kaj kultivataj landoj estus detruotaj se la soŝeo estus konstruota. Miaopinie ĉi tio estigus malpacon seriozan. Kiel la hejmo de la universitato Indianio, Blumintono estas plena de artistoj, vivmediaktivuloj kaj bestrajtaktivuloj. Multe da ĉi tiuj estas perforte kaj detrueme: pro ili krimbruligo estas komuna en nove konstruataj landoj ekster Blumintono. La venado de la nova interŝtata soŝeo portos multe da malfacilo.

nun, iuj malsaĝaĵoj

la konvencio de kjoto

La konvencio de Kjoto estas supozata redukti en la aero la multon de karbona dioksido far fabrikejoj kaj veturiloj fuelataj de rokoleo kaj karbo. La konvencio estis adoptita je decembro 1997. Plejmulte da industria Eŭropo adoptis la konvencion.

Tamen, la usona registaro rifuzas adopti la konvencion de Kjoto, kion ĝi rigardas kiel tre nejusta. La konvencio, laŭ la usona registaro, estas pli favora al nove industriaj landoj kiel Ĉinujo ol al malnove industriaj landoj kiel la Usono kaj Rusujo.

Aliaj landoj ankaŭ ne adoptas la konvencion: Rusujo, Ukrajno, Ĉinujo, Vjetnamujo, Aŭstralio, Novzelando, kaj Brazilio. Tamen, iuj eŭropanoj ignoras ilin kaj atakas la Usonon. Ili kulpigas la rifuzon de la Usono adopti la konvencion kiel kaŭzo de la detruaj inundoj en centra Eŭropo.

Difektante Germanujon, Aŭstrion kaj Ĉeĥujon, (speciale Prahon) tiuj ĉi inundoj estas bedaŭrindaj. Tamen, kulpigi la Usonon por onia malfeliĉo estas stulte.

saudianoj ne estas usonanoj

Tiom longe kiom usonanoj dependas sur la rokoleo de la islama mondo, tiu mondo fiprofitas per ilin.

Estas vane, tamen, procesi la saudianojn kaj iliajn instituciojn en civila tribunalo. Iuj familioj de la mortigitoj en la islama atako postulas miliardojn da dolaroj de la saudianoj. La saudianoj, vice, postulas la malakcepton de la proceso kiel 'elpremado' kaj 'politika atako' kontraŭ ili.

La saudianoj ne estas usonanoj. La originala bazo de nia justico estas fremda al ili. (Ili estas nek judoj nek kristanoj.) La nuna bazo de nia justico estas fremda al ili. (Ili nek scias nek zorgas pri la opinioj de niaj elituloj.) Ni ne povas devigi ilian ĉeeston en tribunalo. Supozante, ke la familioj venktas, ni ne povas devigi ilian pagadon.

La saudianoj povas malfortigi ligojn kun la usona registaro kaj rifuzi kooperi kun ĝi. Ili povas agi kun aliaj arabaj landoj kontraŭ la polico de la usona registaro. Ili povas eĉ ordoni la usonan armeon el la reĝlando, kio ne estas malbona ideo. (Nia armea ĉeesto en Saudia Arabujo estas la originala motivo de Osama bin-Laden kaj lia reto al-Kaeda.)

Plej malbone, la saudianoj povas eltiri sian miliardojn da dolaroj el usonaj bankoj. Tia ago estus piedfrapo en la kojonoj de la usona ekonomio, kio ne resaniĝis jam el la interreta falo de 2000.

Resume, la saudianoj povas mizerigi la vivon de la usonaj registaro kaj popolo se ili estas sufiĉe kolerigataj. Iuj usonanoj kaj iliaj advokatoj kredas, ke ili povas melki la saudianojn kvazaŭ la saudianoj estas kunusonanoj. La familioj de la mortintoj je la 11a de septembro venĝe deziras dolorigi la saudianojn; anstataŭe dolora estos la cetero de ni.

nigrula reparacio

La usona popolo vivas kun pluraj pendantaj pezoj ĉirkaŭ ĝia kolo. Ĝi portas jam tiojn dum ĝia historio, kaj batalas (ofte vane) por forĵeti ilin. Unu estas amasigita riĉo kaj ĝia (mis)uzo. Alia estas falskristana virtaĉo, kio devigas ĝin fari stultajn "bonojn" kiel prohibicio kaj politika praveco. Fine alia estas la nigrulo kaj tiu stato en la usona socio.

La usonaj elituloj ne estas tiaj rasistoj kiel la blankula ruĝkolulo de la Sudusono aŭ la blankula proleto de la urbegoj. Ilia rasismo estas malsama: al ili la nigrulo estas ventro kaj nenio plu. Per la registaroj federa kaj ŝtata ili devas nutri tiun, endomigi tiun, dependigi tiun. Kaj ili lasas tiun kredi al io ajn, eĉ se tio estas malvera aŭ mensoga. Kaj ili devas nevidebligi tiun ene de ties publika apartamento, aŭ ene de ties karcero se tiu estas batalema.

Plej malbone la elituloj estas bonintencaj, kaj ne rigardas sin kiel rasistoj. La sugesto kolerigas ilin! Ĉu ili helpis la nigrulon gajni ties civilajn rajtojn? Ĉu ili helpi la nigrulon forpreni barojn al dungado, domado, kaj edukado? Fakte ili donis al tiu specialan preferon en edukado kaj dungado. Ili liberigis tiun. Ili plenigis ties ventron. Kial la nigrulo ne estas feliĉa?

Sed mi devas esti justa. Multaj nigruloj eskapis la tenon de la elituloj. Ili ignoras la mitojn de iliaj prapatroj kaj la mensogojn de siaj elituloj. Ili laboras vigle por atingi la bonan vivon, malgraŭ la vasta malprava kredo, ke ili ne estus bonhava sen la helpo de la elituloj. Ili estas bonsanaj kaj feliĉaj. Kaj, ili estas tiel sendependaj de la elituloj kiel la blankuloj.

La elituloj ne toleras tian sendependon. Necesas al ili zorgi pri la ventroj, malgraŭ la socia malpaco estigota de ilia bonintenco. Ili estas niaj dioj; ili ja zorgos pri ni! Ili devas!

La nigrulo devus malami la elitulojn—advokatoj, socisciencistoj, politikistoj, ŝtatoficistoj, ĵurnalistoj, akademianoj, fondaĵistoj, ĉiaj artistoj—kiel mi, ĉar tiu estas difektata de iliaj bonintencaj sed ignorantaj agoj.

Kio estas la motivo de ĉi tio? La voko de iuj nigrulaj elituloj pri 'reparacio' por la laboro de la nigrulaj sklavoj antaŭ 1865. Iom el tiuj nigrulaj elituloj kondukas manifestiacion kun centoj de homoj en Vaŝintono hodiaŭ. Ili pretendas, ke la Usono estis konstruita per la laboro de iliaj prapatroj, kaj ili postulas monon kaj landon kiel retrosalajro. Ili ankaŭ elfosas la antikvan miton de 'kvardek akroj kaj mulo' bazitan sur neplenumebla promeso far usona generalo je 1865.

Ĉu vi vidas la malfacilon? Tia voko—eĉ se nenio estiĝas de ĝi—kredigos la blankulojn kaj aliajn usonanojn, ke nigruloj estas mallaboremaj sentaŭguloj, kiuj ne volas vivteni sin. Tia voko ankaŭ kredigos aliajn usonanojn, ke la pli bonhavaj nigruloj estas tiel pro registara helpo kaj prefera trakto. Tiuj nigruloj estos devigotaj labori eĉ pli vigle por pruvi sin. Kaj la malamiko inter usonanoj daŭros.

26a aŭgusto 2002

nova domo

Mi ne transloĝigis jam min al la nova domo. Mia fratino reinstalis la lavujon en la banejo, sed ĝi ne estas ankoraŭ konekita. Kaj ŝiaĵoj ne estas ankoraŭ konservitaj. Tamen, dum ĉi tiu semajno ŝi rekonektos la lavujon kaj faras ŝian finan transprenadon. Poste mi povas enloĝigos min. Dume mi devas pretigi min por la transloĝiĝo.

Mi esperis esti en la nova domo ĉi-monaton. Tamen, ŝajnas ke mi ne estos tie ĝis la venonta tritaga semajnfino.

ofico

Mia estro estis malsana dum plejmulte da la pasinta semajno, kaj la retaplikaĵisto vizitis parencojn dum kvintaga ferio finonte morgaŭ. Krom aŭtomobila akcidento, kio frapis postenon telefonan kaj devigis filion fermi, la semajno estiĝis kviete.

Ni ĵus mendis ok novajn komputilojn hodiaŭ, sed neniu tuj uzos ilin ekster trajnado. Granda nova programaro estas instalota la venontan monaton, kaj multe da dungitoj devas trejniĝi por uzi ĝin.

venkto super stulteco

Antaŭ pluraj monatoj la brita konzerno Brita Telekomuniko (BT) pretendis patenton por la hiperligon en vebaj paĝoj. Kvankam la koncepto de la hiperligo estiĝis antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, la konzerno decidis procesi iun usonan interretan provizanton el multaj kiel unua paŝo por melki multan monon el la interreton.

Tamen, la pasintan semajnon BT perdis la proceson. La juĝisto en la sesmonata tribunalo deklamis, ke la patento neniel ajn traktis la interreton. Speciale tiu deklamis, ke la interreto ne havas centran komputilon priskribitan en la originala patento. La juĝisto nuligis la proceson.

BT laboris ĉi tiun malsaĝan avidan laboron, kaj ĝi perdis. BT malfierigis sin antaŭ la mondo. BT kalumniis sin antaŭ la interreta komunumo; ĝia ĉefestro Kristofero Bland estas malbeno inter la interretanoj; kaj ĝia reputo en la interreto estas ruinigita.

Estas domaĝe al la britaj kodumuloj kaj la ordinaraj britoj, ĉar la malbonaj agoj de ilia telefona kompanio portas mizeron al iliaj interretaj vivoj.

2a septembro 2002

Hodiaŭ estas labortago, kio estas oficiala ferio en la Usono. Mia kompanio estis fermita pro la ferio, sed malgraŭ tio mi laboris.

La universitato Indianio ne celebras labortagon, kaj mia fratino Tinjo bezonis esti tie por ĉeesti lecionojn. Tial ŝi foriris al Blumintono hieraŭ vespere post ni subsignis la luateston. Oficiale mi loĝas en la domo de mia fratino.

Tamen, mi ne transloĝigis min al tie. La dreno de la baneja lavujo ne estas riparita. Mi ne povis fari tion ankoraŭ, ĉar mi pasigis hodiaŭ per purigi la tapiŝojn, bretojn, meblojn. La pulvo estis en la aero; la vetero ekstere estis varmega.

La frukto de mia laboro? La domo estas nun (plejmulte) pura; estas ok sakoj da ruboj en la malantaŭon por la rubistoj; kaj miaj kapo kaj gamboj estis doloraj fine de la tago.

Kaj mi ne estas preta loĝi tie ankoraŭ. Miaĵoj ne estas tie ankoraŭ, speciale miaj vestoj kaj komputilo. Mi devis esti tie antaŭ unu monato, kaj mi pretigis min por la transloĝigo. Tamen, Tinjo prokrastis pro la banujo kaj la plafono de la salono.

ofico

Mia elvalorigo estas bona, kaj mi ricevos tritagan lecionon pri la komunika programo Lotus Domino, por ke mi akiru alkreditiĝon kiel specialisto en tiu programo. Ankaŭ mi devos kompili manlibron pri mia ofico en la kompanio.

4a septembro 2002

ofico kaj hejmo

Hieraŭ mi aĉetis paron da tirkurtenojn por la dormĉambro. La tirkurtenoj, tamen, estis tro mallongaj je duoncolo. Hodiaŭ post ofico mi aĉetos alian paron je la ĝusta longo. La tasko aĉeta por la nova domo prenis tro longe; mi pasigis du horojn anstataŭ la intencata unu horo.

Ĉi-matene mi transmovigis la televidilon kaj vidbendilo al la nova domo ĉi-matene. Pro tio mi estis malfrua ofice. Ĉi tiu transloĝigo estas disrompanta mian laboron, do mi bezonas almenaŭ duontagon de libera tempo por kompletigi ĉi tion.

Tamen, mi bezonis prokrasti la duontempon ĝis morgaŭ matene. Mi volis fari tiel ĉi-posttagmeze; la estro havas kunvenojn, tamen, kaj iu bezonas respondi al la telefono.

Parenteze, tra la kompania oficejo estas patrujamaj dekoraĵoj. La unua jarreveno de la islama atako estas la venonta merkredo, kaj ĉiuj ĉi traktas la tagon kiel retrobilda kvara de julio. (Mi mem diros plu pri la tago kiam ĝi estiĝas.)

malpermesi elektronikan ludon?

Mi legis en Ars Technica, ke la greka registaro malpermesis ĉiajn elektronikajn ludojn, ĉar ĝi konfesite ne povas distingi inter senkulpa ludo kaj vetmaŝino. La malsamo estas tre evidenta al mi, se nur pro la ejoj uzantaj vetmaŝinojn! La nescio de la greka registaro ne estas ĝustigo por la leĝa danĝero de tuta komunumo de elektronikaj ludantoj.

Mi elektronike subsignis la jenan petaĵon al la parliamento de Greklando aŭspiciata de la greka ludvebejo Gameland:

Estas bedaŭrinde, ke la komunumo de la grekaj ludantoj de elektronikaj ludoj bezonas esti metitaj en leĝa danĝero nur pro la neeblo de la greka ŝtato distingi inter senkulpa ludo (kiel SimCity 3000) kaj vetmaŝino.

Plej respekte mi petas la membrojn de la greka parlamento, por ke ili bonvolu repripensi ĉi tiun trovastan malpermeson kontraŭ elektronikaj ludoj.

Multan dankon.

La mia estas petaĵo n-o 12929.

11a septembro 2002

La varmega vetero finis hieraŭ; hodiaŭ estas tre bela, sen unuopa nubo en la ĉielo.

Antaŭ unu jaro dek naŭ islamaj teruristoj kaptis kvar aviadilojn kaj uzis ilin kiel bomboj, flugante ilin en la Pentagonon kaj la Centralo por Monda Negoco kaj mortigante pli ol trimil homoj.

Estas certe, ke la teruristoj brulas en la plej dipa kavo de l' enfero, kiel ili meritas.

Hodiaŭ la flago de mia lando estas ĉie, kaj dekoraĵoj ruĝoj kaj blankaj kaj bluaj, kiel ĉiuj fenebras la mortintojn de la 11a de septembro.

Ni devas fenebri ankaŭ la perdon de nia liberoj per nia timo. La leĝo de 26a de oktobro 2001 donas pli vastan aŭtoritaton al la polico por spioni kaj aresti, kun malplia jurintendeco. La eks-sovjeta KGB estos renaskota per la venonta Ministrejo de Enlanda Sekuro. Miloj da neusonanoj, plejmulte islamanoj, estas karcerigataj sen tribunalo aŭ eĉ leĝa helpo.

Mi supozas, ke oni devas anticipi ĉi tion. Usonanoj tiel alkutimiĝas al persona paco kaj sekuro kaj bonhavo, ke ili donas ion ajn, eĉ ilian liberon, por konservi tiujn pacon kaj bonhavon. Vere, malgraŭ niaj pli bonaj teknologiaj ludiloj niaj prapatroj estas pli bonaj ol ni. Kia domaĝo!

Pli bona novaĵo: La ĉefkortumo de Greklando deklamis la leĝon kontraŭ elektronikaj ludiloj (pri kion mi skribis antaŭ unu semajno) esti nekonstitucia! Hura! Benataj estas vi, ho Grekoj!

hejmo

Mia transloĝigo al la nova domo estas kompleta. Dum mia libera duontago (pasintan ĵaŭdon) mi transprenis miaĵojn: vestojn, komputilon, kaj pezajn meblojn. Mi transprenas miajn librojn kaj vidbendojn komence de hodiaŭ.

Mi alkutimiĝis al la akvomatraco de la lito, kaj al la frenezaj agoj de la katinoj, kaj al la regulaj krompasoj de la vagonaroj dek kvin metrojn de la domo.

flcl

Mi televidis la unuaj du epizodoj de la animeo FCLC far la fan-starigita animekompanio Gainakso.

FLCL (elparolate "fuli-kuli") estas vojaĝo en la kuriozo. La ĉefrolulo Naota pretendas esti ordinara junuliĉo en ordinara urbo, kie nenio mirinda estiĝas. Ĉu ordinara urbo havas fabrikejon forme de giganta gladilo? Kial lia patro konduktas kiel infano televidinta tro animeon? Kiu estas tiu vigla junulino sur itala motorpedo, kiu frapas lin per basgitaro? Kial ŝi parolas al lia kato kvazaŭ al intendanto? Kaj se Naota mem estas ordinara, kial robotoj venas el lia kapo?

Mi devas konfesi, ke mi trovas strangan signifon el la animeo. La koro de la kuriozo estas Medikala Meĥaniko, la mistera kompanio kun la gladila fabrikejo. Oni scias, ke la kompanio traktas la rolulojn, sed oni ne scias kiel aŭ kial?

14a septembro 2002

ofico

La pastintan ĵaŭdon mia estro mendis kvindek novajn komputilojn. Plejmulte ili anstataŭos la plej aĝajn ceterajn laborstaciojn en niaj filioj.

Ni kredis, ke ili ne venos ĝis multaj tagoj poste. Fakte ĉiom da ili venis hieraŭ. La estro mendis per Insight, kio vice mendis pogrande el Gateway kaj (nekonate al ni) havas varejon en Indianapolo.

Ni pasigis plurajn horojn…

…tirante la komputilojn el iliaj skatoloj,
…stakante ilin ie el nia trairo,
…stablante iliajn klavarojn kaj musojn kaj programarojn, kaj
…kolektante la rubojn.

Ĉi-matenon mi metas sur ili laborstaciajn etikedojn, kaj portas iom da la ruboj al la rubejego.

hejmo

Mi prenis la aŭton al mufloriparejo pro la skuanta bruo de la muflo kaj elflutubo. La riparisto fiksis la elflutubon senpage. Nu, ĝi ankoraŭ skuas…sed ne tiel multe.

Mi scias, ke mi bezonas bonteni la aŭton antaŭ la venado de la muzetagoj dum la fina septembra semajnfino kaj miaj ferioj preter tiam.

La ĉambro kun la lavatoro kaj sekigatoro estas la fina ĉambro, kion mi bezonas purigi. La pulvo estas tre dika en tiu ĉambro; mia nazo fluas post pli ol kvin minutoj en tie. Mi planas elpurigi la pulvon kaj elpreni la rubojn ene post ofico.

Mi donas al miaj katoj ladskatolitan viandon vespere. Jen la katoj tuj manĝas ĝin, jen ili atendas iom antaŭ manĝi. Mi trovas, ke mi bezonas forĵeti la ceteron post duontago, por ke ĝi ne allogu la muŝetojn.

Mia fratino Tinjo pagas la kalkulojn por servoj de la pasinta monato. Unuokaze, tamen, necesas al mi pagi por akvoservo, por ke ĝi estu malkonektota! Laŭ la instruo de mia patrino, mi ne diros al mia fratino.

La aero en mia dormoĉambro sentas malpura. Mia nazo kaj gorĝo estas doloraj ĉiumatene. Mi bezonas aĉeti filtratoron por purigi la aeron ene. Post kiam unu kato vomis sur la tapiŝon, mi rifuzas lasi la katojn en la ĉambro por ĉi tiam.

parenteze

La vespero de la pastinta ĵaŭdo, kiam mi piediris al la gepatra domo por kolekti mian poŝton, mi aŭdis mallaŭtan murmuron el la kaduka aŭtejo de vaka domo apude. Mi decidis iri antaŭ la aŭtejo kaj trans la korton. Kiel mi pasis la aŭtejon, mi aŭdis samvoĉe el la tuta mallumo, dirante "A, kak!"

Evidente infaniĉo ludis per li ene…nesciiĝante, ke eĉ se la domo mem estis vaka, la ĉirkaŭanta kvartalo estis ne!

20a septembro 2002

ofice

Hieraŭ estis la naskiĝtago de la retaplikaĵisto. Ŝi nun estas tridek unu jarojn aĝa. Ŝi ricevis donacojn kaj nutraĵojn. Ŝi ankaŭ ricevis de la estro kukon aĉetitan el butiko. (Mi ne ŝatas tian kukon pro trodolĉeco.)

Ofice estis departamenta kunveno post longa tempo por priparoli la disdonadon de la kvindek komputiloj. Estas decidite, ke ili estos disdonotaj al ses filioj, en kie la komputiloj estas plejmulte eksmodaj.

Mi lernis instali vindozon 2000, kio estas la meza produkto inter la malnova vindozo NT kaj la hodiaŭa vindozo XP. La mastruma sistemo estas ankoraŭ sub la bonteno de Mikrosofto. Ni planas instali vindozon 2000 en la kvindek komputilo antaŭ disdonado.

La instalado estas pli simpla ol de vindozo 98; la starigado de ĝia retagordo, tamen, estas kurioza; mi timas, ke la procezo de enregistrigo konfuzos la aliajn kundungitojn. Espere ĉi tio estos solvota antaŭ la disdonado de la kvindek komputiloj.

katoj

Mi vartas tri katojn: la metale griza timema Tajm; tanstrie bruna agema Ajsis; kaj la pli aĝa Bebi, bruna kun blankaj piedoj.

La katoj, post tempo de ĉagreno, estas nun alkutimiĝas al mi. Mi ne estas ĝoja pri ilia neordinara tempo de manĝo. Kaj neeblas regi Tajm kiam ĝi estas ekstere (atestate de la streĉoj sur mia dekstra mano). Pretere Tajm kaj Ajsis estas iom bonekonduktataj. Bebi kutime restas ekstere, ĉar ŝi ne povas toleri la aliajn.

Hieraŭ vespere mi drogis la du katojn per kontraŭpulaĵo. Nature al ili ne plaĉas, speciale al la griza kato Tajm. La alia kato Ajsis traktis la drogon (kio estas ĝelo aplikata sur la kolo kie kato ne povas leki ĝin) bone. Mi ne povis kapti la trian katon.

hejme

Mi prenis la tripartajn parolilojn al la nova domo kaj instalis ilin. La sono estas potenca el la komputilo. Poste mi aĉetis kaj elŝutis PowerDVD por Media Player por uzi DVDojn.

Hodiaŭ bankistoj elvalorigas la domon por decidi, ĉu la banko de mia fratino Tinjo malpliigis ŝian ĉiumonatan hipotekan pagon. Se jes, mia lupago malpliiĝos.

30a septembro 2002

Dum la pasinta semajnfino estiĝis la vilaĝa festivalo de mia hejmurbo, Muzetagoj.

Mi iris oficen pli flue ol kutime, parte por komuniki al la teknika helpo por iu programaro, kio ĝenas unun el la departamentoj de mia kompanio. (Tio ne estiĝis kiel intence, tamen.) Fakte mi volis foriri pli frue por rehejmiĝi por eviti la plej malbonan homamasiĝon. Danke mi faris tiel.

La festivalo estis kiel dum pasintaj jaroj. Sabate mi manĝis matenmanĝon ĉe la preĝejo metodisma. Mi spektis mirindan maŝinon faritan el diversaj partoj, kio faris nenion krom movi pilkojn tra la tuta maŝino. Mi manĝis maldikan frititan krispon sukeritan nomitan "elefantorelo". Mi spektis la festivalan paradon marŝante preter la domo de miaj gepatroj. Mi ekspektis la antikvajn aŭtojn dum mi piediris hejmen.

Mi ne memoris multe alie, ĉar al mi la Muzetagoj estas mallonga rompo al mia rutino. Mi estas tro maljuna por la karnivalaj rajdoj. Mi estas tro juna por memori James Dean aŭ por rigardi lin kiel io ajn anstataŭ historio. Mi ne estas sufiĉe proleta por aĉeti la rubojn en la vendbudoj. Mi ne preferas malnovajn aŭtojn. Mi ne ŝatas sudusonan muzikon. Kiel mia familio mi povas viziti ilin (krom mia frato) iam ajn. Alivorte mi baze rigardas la festivalon kiel la ĉi-tieaj komercistoj: ĝi metas la vilaĝon sur la mapo de la mondo, sed alie estas ĝeno.

La festivalo estis la komenco de miaj ferioj. Hodiaŭ mi butikumis, purigis la rubojn el la korto kaj bruligis ilin. Morgaŭ mi iros al Purdue Universitato. Merkredon laboristoj venos kaj instalos vaporelflutubo tra la tegmento por la banejo. Ĵaŭdon mi manĝos tagmanĝon kun mia eksdungito Debbi. Vendredon mi iros al Indianapolo por kunveni kun la Whoosier Network kaj poste manĝos kun ili.

1a oktobro 2002

Mia vizito al la universitato Purdue estis pli mallonga ol kutime pro la manko de kreditkarto. Mi portis sole ĉekojn, kiojn ne vendejo ekster la universitato akceptas plu.

Mi manĝis matenmanĝon kiam mi trovis mian patron tondante la herbaron per tondatoro. Mi atendis ĝis li finis antaŭ kiam mi komencis mian vojaĝon.

Mi ne tiom ĝuis la viziton kiom mi deziris, parte pro la limoj al mia butikumado, parte pro la varmego. La vetero estas tre varma, do mi ne piediris multe.

Mi aĉetis ŝvitoĵerzon por la venonta vintero, kaj multajn binditajn notblokojn verdetajn. Mi deziris ekzempleron de Goldfish far Bendis, sed mi ne pagis por ĝi. Fu!

Mi konfesas, tamen, ke la studentinoj de Purdue estas multe belaj vizaĝe kaj figure.