La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Unua duono de 2002

3a januaro 2002

La ferio kaj poste

La komenco de la nova jaro estis amare malvarma. La enhavo de mia ferio estis manĝi la kuiraĵon de mia patro, labori pri miaj komputiloj, kaj spekti la filmon Malluma Urbo (Dark City) per la DVD-legilo de mia vindoza komputilo.

La sekvinta tago estis egale malvarma, kaj dum plejmulte da la tago mi sukcese portis datumbazan programon de demandformuloj en novan komputilon. Tiu estas la tria fojo, kion mi devis fari portadon—kaj la fina, ĉar subteno por tiu programo finos post la venonta monato.

Hodiaŭ estas sune kaj pli varme. La plejmulton de hodiaŭ mi pasigas per peno por eltiri kaptita paperon el lasera presatoro; poste por preni la presadoron al riparejo, konfesinte al mi mem, ke mi ne povas eltiri la paperon. Almenaŭ mi povis iri hejmen por manĝi la tagmanĝon.

GNOME kontraŭ KDE

Hieraŭ vespere mi cedis, ke la vidinterfaco GNOME estas pli supera ol KDE, eĉ se KDE estas pli belaspekta. GNOME estas tiel, ĉar oni povas sukcese instali eltelefonan interretan konekton per GNOME, sed ne per KDE (sen la dosiera biblioteko de GNOME).

linuksa eltelefonado

Por instali eltelefonan interretan konekton, agordu la fajrmuron al 'alta' (high); lanĉu la Interretan Instalgvidilon (Internet Configuration Wizard); kaj poste lanĉu Interretan Eltelefonilon (Internet Dialup). Tajpu viajn enirnomon kaj pasvorton, kaj (gravas!) lasu PPP fari aŭtentigadon.

Poste mi agordis la foliumilon kaj retpoŝtilon Mozilla. Nun mi havas provizoran interretan konekton ĝis la alvenado de mia DoALo (diĝitala abona linio).

La finanta proceso kontraŭ Mikrosofto

Mia unua retpoŝto el Mozilla estis al la ministrejo de justico, komenante pri la proponata resolvado inter la registaro federa kaj Mikrosofto. Jen la enhavo de mia protesto: La vortado de la resolvado lasas Mikrosofton decidi kia kompanio lasos aliri la kodon de Vindozo kaj ĝiaj protokoloj bazote sur ĉu la kompanio estas komerca. Tio estas tre malbona, ĉar Mikrosofto povos bari projektojn ne sole de liberaj programoj sed ankaŭ de universitataj kaj registaraj (ĉar ili ne estas komercaj kompanioj).

malfruaj donacoj

Du el miaj iksmasaj donacoj estas malfruaj. Unu el ili, kvinlibra bildstrio por mia nevino Erino, venos je la semajnfino. La donaco de mia fratino Tinjo (veŝto ĵurnalista) ne venos ĝis la fino de ĉi tiu monato.

4a januaro 2002

Hodiaŭ estis alia vojaĝo al la riparejo, ĉi-foje por repreni la riparitan presatoron. Mi kondukis ĝin al la filio kaj reinstalis ĝin.

Ree mi haltis hejme por tagmanĝo. La donaco de mia nevino Erino alvenis. Kaj mia fratino Viki vizitis. Ŝi ne demandis pri la enkursigilo, kvankam ĝi estis videbla sur mia tablo.

Mi pripensas plibonaĵojn por Madoka: pli rapida retkonekta karto por pli bona retkomuniko, aŭ skribebla lumdiskilo por datum-konservoj.

Antaŭdirite, mi uzas Madokan kiel ordinara komputilo kun la vidinterfaco GNOME kaj eltelefona interreta aliro. Post la instalado de DoALo, Madoka reestiĝos servilon.

7a januaro 2002

Dum la unua semajnfino de la nova jaro, mi lasis pasi kunvenon de la Whoosier Network, kaj mi aĉetis novan videokarton por mia vindoza komputilo.

Mia nevino estis tre ĝoja, kiam mi estis ĉe ŝia patrino portante ŝian iksmasan donacon.

Mi rekonstruis mian lokan reton, por ke la enkursigilo konektas al ĝi per la nabo. Tamen, miaj komputiloj ne povas komuniki kun unu la alian; kaj kvankam la vindoza komputilo povas atingi la enkursigilon, Madoka ne povas. Tamen, Madoka tiam ĉi ne estas servilo.

Mozilla sur Red Hat Linukso en Madoka funkcias bone sed tre malfacile. Fakte ĉioj lanĉas malfacile sur Red Hat Linukso. Mi ne estas certa, ĉu la malfacilo estas pro la maŝino aŭ pro la mastruma sistemo.

Mi enŝutis la plej freŝajn drajvilojn por mia videokarto, ekrano kaj muso, por ke ili funkciu ĝuste sur Vindozo XP.

8a januaro 2002

Mia vojaĝo al la nordaj filioj estiĝos morgaŭ. Mi jam skatolis la anstataŭan komputilon kaj metis ĝin en mia aŭto: La kompaniaj veturiloj ne estos haveblaj morgaŭ, do mi devos uzi mian aŭton.

[Se vi estas franco aŭ germano, vi ne devus legi la sekvantajn paragrafojn. La ludo menciata en ili estas neleĝa en viaj landoj.]

Hieraŭ vespere la plej freŝajn drajvilojn por mia videokarto, ekrano kaj muso mi instalis. Ĉi tioj lasis min eltrovi la ludon Reveno al Kastelo Volfenstejno (Return to Castle Wolfenstein). La ludo estas funkciigata per la videoludmotoro Quake III far id Software, kio verkis la originalan tri-dimensan ludon Volfenstejno 3-D.

Tiu videoludmotoro donas al miaj kontraŭuloj multan lerton: ili povas aŭdi kaj respondi al mia bruo; ili povas refrapi grenadojn al mi. Ili estas pli bonaj ol la kontraŭuloj de la originala ludo, kiuj faris nenion pli ol pafi kaj morti.

Mi ludis la ludon ĝis la unua horo de la sekvanta tago. La ludo estas malfacila sed tre sata.

9a januaro 2002

Mi ĵus revenis de la nordaj filioj, kie mi instalis novan komputilon, kaj movis ĝian anstataŭitan al alia oficejo, kie la eks-filiestro restas provizore.

plu pri Volfenstejno

La baza plano de la tiom ludo, kiom mi ludis ĝis nun, estas eskapo el la kastelo en la vilaĝon, kaj tra tie al la tombo. Poste mi eniras la tombon en la katakombojn, kioj iras al kaŝata preĝejo, kie (mi deduktas) estas la estrino de la projekto por relevigi la nemortan saksan reĝon Henrikon.

Mi ne atingis jam la preĝejon. Trairi la la vilaĝon estas malfacile: Soldatoj ĉiaj estas tra la vilaĝo, avidaj sendi min al la pretera mondo. En la katakomboj estas kvar specoj de zombioj (nemortuloj), ĉiu speco kun unika forto kaj ĉiuj malamikaj al la vivantoj—eĉ al la nazioj mem.

Ankaŭ ĉie estas civilanoj, plejmulte timaj. Mi devas gardi min pri ili: se mi mortigas civilanon, la mision finas kiel mi mem estas mortigita.

subteno de vindozo

Mikrosofto ĉesis subteni Vindozon 95 antaŭ ses monatoj. Ĝi ĉesos subteni Vindozon 98 fine de ĉi tiu jaro.

Miaopinie, kaj malgraŭ spertitan opinion, la plej freŝa eldono de vindozo 95 estis pli stabila ol Vindozo 98—ĉefe ĉar Vindozo 98 estis devigita porti la pezon de tre nestabila Interreta Esplorilo 4.x. Ĝi atingas stabilon post la instalo de IE 5.x.

Vindozo XP estas bona ĝis post tri jaroj, do post la aktivigo mi estos bona pri tio.

11a januaro 2002

Ofice la krevmaizilo estas riparita. Mi estas tre ĝoja. Mi ne estas tiel ĝoja, kiam mi devas konduki al Mariono por peni ripari komputilon. Tie la aero estas tiel seka, ke ĝi estas plena de statika elektro. Mi devas gardi min, por ke mi ne difektu retkarton aŭ alian parton per zapo.

La ceteran tagon mi pasigas ofice por fabriki plurajn codoromojn (novaj drajviloj estas eldonitaj) kaj ripari la marionan komputilon; kaj hejme por lavi miajn vestojn kaj por provi mian novan dovodon (Black Magic M-66).

black magic m-66

Sendependa videoĵurnalisto en milita nacio ĉasas potencan kontraŭsoldatan roboton, parte por trovi bonan raporton sed ĉefe por protekti la nepinon de la inĝeniero, kiu fabrikis la roboton—ĝi estas neintence programita por mortigi ŝin.

Black Magic M-66 estas bazita sur amatora bildstrio de Shiroŭ Masamune pri la socio de antikva Venuso kaj la lukto inter homoj, la raso reganta de la tiam-loĝebla planedo (edukita por regi la homojn), kaj ilia registo Zeŭso (kiu mensmalsane volas morti la homojn). En la filmo la lokalo ne estas Venuso, nur milito inter 'nordo' kaj 'sudo'; ties armeo pagis por la konstruado de la roboto.

Notu bone: La civitanoj de la ĉefurbo estas tre bonhavaj. Evidente la milito devas esti tre nova, ĉar milito fordrenas prosperon post tempo.

14a januaro 2002

Mi pasigis plejmulte da la semajnfino ludi tiun ludon Reveno al Kastelo Volfenstejno. Apud la fino en Madoka mi konservis la retpoŝton el Mozillo kaj reinstalis linukson kiel ree servilo.

Ofice mi kondukis al Mariono por reinstali komputilon. Poste mi kondukis hejmen por tagmanĝo. Hejme mi trovis, ke la ekipaĵo por mia DoALo venis poŝte pli frue ol mi anticipis. Mi ankoraŭ prenos liberan duontagon morgaŭ posttagmeze por instali la modemon.

Instalite mia reto devus aspekti tiel:

Diagramo de mia reto.

La reto konektas al la interreto per unue modemo, poste enkursigilo (angle router), poste nabo (angle hub), al kio la vindoza (Hikaru) kaj linuksa (Madoka) kompuiloj konektas en loka reto nomata ORANGERD (= Orange Road/Oranĝa Vojo). Aliro al la interreto estas regata per la enkursigilo, kio malhelpas invadantojn kaj retbubojn. Se tio ĉi funkcios, mi povos konekti per ĉi tiu pli bona aliro miajn gepatrojn (kies komputilo nomiĝos Kyosuke).

Mi aŭdis rakontojn pri najboroj konektantaj unun la aliajn per unu DoALa konekto. Pri mi ĉi tio ne estiĝos: Miaj najboroj estas muzeo, varejo, vakaj domoj kaj homoj kun ne intereso pri la interreto.

15a januaro 2002

Kvankam la ekipaĵo por la DoALo alvenis hieraŭ, mi ne povis instali ĝin ĝuste. Estiĝis evidente, ke mia plano por la loka reto estas neatingebla. Anstataŭe mi penos la jenon:

Diagramo de replanita loka reto.

Ĉi tiel la signaloj el la du komputiloj estas videblaj sur la panelo de la enkursigilo. Mi scias jam, ke la enkursigilo kaj modemo komunikas bone inter unu la aliajn. Mi ankaŭ scias, ke la enkursigilo povas esti agordata per la vindoza aparato, sed ne per la linuksa aparato.

Mi forviŝis la vindozan komputilon (espere por la fina fojo) por reinstali vindozon XP kun la agordoj por la DoALo. Se la DoALo ne funkcios bone, mi telefonos la interretan kompanion FrontierNet.

16a januaro 2002

Hodiaŭ mi estas kvardek du jarojn aĝa. Mi celebris per vizito al la restoracio itala Olive Garden. Mi ricevis salutojn kaj kartojn de kundungitoj kaj parencoj. Alie, hodiaŭ estas ordinara tago al mi: mi laboris pri la kompaniaj komputiloj.

Mi kondukis multe ĉi-semajne. En la marionaj filioj de la kompanio estis pli multa komputila malfacilo ol kutime. Mi reinstalis unu komputilon ĉe Gasurbo; reinstalos alian morgaŭ tie; kaj reiros al Mariono por interŝanĝi difektitan monitoron kiam la anstataŭo alvenos. Kaj mi laboros sabate matene.

Ĉi-semajne mi estas okupata.

La DoALo funkcias! Necesas al mi forlasi provizore la enkursigilon kaj konekti la modemon direkte al la vindoza skatolo. Mi estis konsilita de du teknikistoj de FrontierNet por fari ĉi tio.

Kontrolinte la konekton, mi tuj aĉetis la plej freŝan kopion de ZoneAlarm kaj instalis ĝin por protekti la skatolon kontraŭ invado. Por aldona protekto mi instalis la kontraŭvirusilon McAfee VirusScan por XP.

Poste mi instalis jenajn programarojn:

Eudora
HTML Validator
TextPad
TopStyle
WS_FTP
WinZip

Nun mi povas subteni mian vebejon kaj vojaĝi la interreton iom sekure per mia vindoza aparato.

19a januaro 2002

Hieraŭ mi manĝis ĉe picejo en la universitata komerca distrikto. Mi konservis du pecojn por mia matenmanĝo. Mi metis ilin en la fridujo kompania; kiam ĉi-matene mi rigardis en la fridujo por la pecoj, ili ne estis tie.

La subtenisto iam elpurigas la fridujon kaj forĵetas neetikeditan nutraĵon; tamen, mia nomo estis sur la enhavaĵo, en kio la pecoj estis. Aŭ la subtenisto aŭtomate forĵetis la picejon, aŭ iu alia ŝtelis ĝin.

Miaj kundungitoj estas pruvitaj sin nefidindaj. Neniam mi uzos la kompanian fridujon.


Hieraŭ vespere elektra transformilo eksplodis. Transformilo malpliigas elektron el la elektrovorko, por ke domoj kaj fabrikejoj povas sekure ricevi ĝin. La nia mortis, do plejmulte da la vilaĝo kaj la ĉirkaŭa kamparo estis sen elektro.

La elektro malaperis dufoje. Dum ambaŭ fojoj mi laboris pri mia komputilo. Vindozo XP travivis la subitan malŝaltoj tre bone. Malgraŭ tio, mi aĉetos neinterrompeblan elektrofonton (angle uninterruptible power supply) por malŝalti glate.

21a januaro 2002

Hodiaŭ estas federa libertago, celebrante la naskiĝtagon de la nigrula pastro Doktoro Kingo. Mia kompanio ankaŭ celebras ĉi tiun libertagon pro la multaj nigruloj en Muncio (sed ne la nordaj filioj).

Dum la semajnfino mia plano por loka reto fine sukcesis kiam mi konektis ambaŭ komputiloj al nabo, al kio mi konektis la DoALon kaj enkursigilon. Nun mia linuksa kaj vindoza maŝinoj povas aliri la interreton. Ili estas sekuraj, ankaŭ, ĉar mi starigis fajrmurojn en ambaŭ.

Mi ne estas ĝoja kiam la kabla televidkanalo MTV ĵus finis la serion Daria. La serio estis malfacila trovi pro la manko de listado por MTV en la lokaj gazetoj.

Mi ŝatas la ĉefrolulinon kaj ŝian sardonan spriton. Sed mi supozas, ke la malpala spirito de licea vivo, en kio Daria loĝis, ne povas esti daŭrigita en universitato.

Tio, kaj MTV estis enua pri la serio.

Adiaŭ Daria. Mi spektos vin per diĝitala videodisko.

29a januaro 2002

parlamento ŝtata

Mia ŝtata parlamento argumentas pri la buĝeto de la ŝtata registaro. La ŝtato elspezas pli ol ĝi enspezas. La kortumoj devigas jam la ŝtaton imposti nemoveblan propraĵon pli juste; domloĝantoj tial pagos pli multan imposton neeviteble se ili ne transloĝigos sin el la ŝtato.

La parlamento estas plena de stultuloj. Ili aldonis pli multajn elspezojn dum la prospero de la 1990-oj; kiam la prospero finis, ili ne havis la volon forpreni ilin. Nun la enspezo malkreskas, kaj la parlamentanoj argumentas al unuj la aliaj. La flanko volas impostas komercojn plu por kompati la domloĝantojn. La flanko volas plialtigas impostojn por egaligi spezojn.

Miaopinie la impostato estos dolora, nerilate al la rezulto de la ĉi-jara parlamento.

Mi estas feliĉa, ke la UCITA ne aperas parlamente.

tempo

Indianio estas longe regita de la interesoj de terkultivistoj, malgrandaj komercistoj kaj bankistoj, kaj fabrikistoj. Ilia intereso estas la kialo, ekzemple, ke ni estas en Ĉikaga tempo dum la plejmulte de la jaro. Al ili Ĉikago estas la centro de la universo, kaj ne Novjorko. (Ne gravas, ke Ĉikaganoj ne opinias bone pri Indianio.)

Ĝenerale la interesoj de tiuj homoj estas egalaj al mi. La centroj de mia ofica mondo estas en la kodumulaj naboj, kie tempo estas nerilata. Tempo estas grava sole al la granda komercisto kaj la babilisto, al kiuj Novjorko estas la universa centro.

Tial la indianapolaj televidaj stacioj brodkastas en novjorka tempo, unu horon post loka tempo. Ni povas televidi la samajn prezentojn el la stacioj de Fortum-Ŭejno unu horon pli frue. Tiuj stacioj perdas enspezon en la nordorienta parto de ilia brodkasta regiono (kie mi loĝas) dum la printempo kaj somero.

Ni malgajnas sole pri publika televido: la stacio publika en Fortum-Ŭejno brodkastas pli bonajn prezentojn ol tioj en Indianapolo aŭ Muncio, sed ĝi ne estas havebla per kablo kaj ĝia signalo estas tre malforta.

Mi priparolas pri la Ĉikaga tempo ĉiuokaze, ĉar ĝi estas pulo en la ara orelo de la babilantoj de Indianpolo kaj aliaj samopinianoj Indianiaj. Evidente ne estas al ili pli bonaj demandoj argumentendaj. Kia kolereto!

30a januaro 2002

Vekante ĉi-matene mi trovis mian livan manon sensenta. Komence mi opiniis, ke mi dormis supre de la mano; sed la sensento ne malaperis post tempo. La sensento restis en mia dikfingro kaj en la pintoj de miaj aliaj fingroj.

Mi tuj iris al mia kuracisto. Estis decidite, ke la sensento devenis de premita nervo, aŭ en mia kolo aŭ (pli probable) en mia manradiko. Mi nun surhavas manradik-protektilo sur mia liva brako ĝis mia mano kuraciĝos.

Atlantiso: la perdita imperio

Hieraŭ vespere mi spektis la filmon Atlantiso: La Perdita Imperio. Kiel aliaj filmoj de Dizneo, la lokaloj kaj koloroj estas belaj; la agado estas bone paŝita; kaj Kri Somero donas ŝian voĉon al ĉefa rolulino. Nesimile al aliaj Dizneaj filmoj, neniu kantas: ĝi ne estas muzikfilmo, la norma produkto Diznea.

Lingvista novico Milo revas trovi la perditan landon Atlantison, unue priskribite de Platono. Riĉegulo, kiu konis la avon de Milo, donas al li tion: per subakva ŝipo kaj stabo de la plej interesaj homoj, Milo vojaĝas al la legenda lando—kaj eltrovas travivantojn! Tio ne estas bona, ĉar la stabo kaj ĝia estro estas soldatoj de fortuno, serĉante al la vivfonto de Atlantiso por ĝia granda valoro.

Ŝajnas, ke la filmo imitas la animeserion Nadia: Sekreto de la Blua Akvo. Fakte, ĝi imitas multe de la filmojn animeajn de Mijazaki Hajao, kies animeejo Studio Ghibli kunigis sin kun Dizneo antaŭ pluraj jaroj.

31a januaro 2002

aŭto en kodo

La tago komencis tre malbone. Mi estis jam malfrua por laboro. Ĉi-matene pluvas. Mi iris al mia aŭto: startis ĝin: kaj eltrovis, ke l' aŭto estis fiksita dipe en la kodo! Miaj penoj malsukcesis eltiri ĝin. Finfine mia patro helpis min, kaj mia aŭto estis liberigita.

Mi iris al laboro malseka kaj kun koda pantalono kaj ŝuoj. Malbenataj najboroj trans la strato! Se ili ne prenadus mia parkejo laŭ la strato, mi ne bezonus parki en la nuda tero malantaŭ la ŝedo, kie la aŭto estiĝis fiksita dum la pluvoj.

Ĉiuokaze, mia patrino persvadis la posedanton de la apuda domo, kio estas nun vaka. Mi nun povas parki la aŭton en tiu aŭtejo.

pli sana mano

Mia liva mano sentas pli bona; la sento revenas al la dikfingro. Tamen, mi surportadas dum la venonta semajno por certigi.

adiaŭ Snappy

Mi havas aparateton nomitan Snappy, kio tiras bildojn el videobendoj. La aparateto estas tre malnova laŭ normoj komputilaj. Kaj ŝajnas, ke la fabrikinto de Snappy, Play International, ne ekzistas plu. Ĉe ĝia vebejo, www.play.com, estas brita vendejo por lumdiskoj kaj DVDoj.

Tial mi bezonos novan bildkaptan aparaton anstataŭ Snappy. Snappy probable ne funkcias en Vindozo XP. Mi ĵus ricevis poŝte la filmon Kenny, kaj mi volas kapti bildojn el tiu por la vebejo por Katlino Clarke.

atendi al Roĉjo

Nun estas tuta jaro de la (provizora) fino de la interreta bildstrio Waiting For Bob (Atendi al Roĉjo). La titolo estas parodo de la teatraĵo Becketa Atendi Al Godot. Simile al la Becketaj roluloj, la tri dudekkelkjaruloj de la bildstrio—Ŝan, Ĝin kaj Berni—celebras ilian komfortaj sed vakajn vivojn de modoj, videoludoj, kafejoj kaj provizoraj oficoj (krom la programisto Berni).

La bildstrio, kvankam malofte tuŝite de ĝiaj du geaŭtoroj, restadas ĉe www.waitingforbob.com.

4a februaro 2002

marmottago

La pasintan sabaton estis la duonferio, kiam la marmoto venis el sia truo, rigardis al la ĉielo, gratis sin, kaj decidis, ke ses semajnoj plu de dormo estas bona ideo.

Fakte la marmoto estas supozita redormi dum la sekvontaj ses semajnoj kiam ĝi vidas sian ombron. Tiel ni ricevos ses plu semajnojn vintrajn. Tia kredo estas bazita sur germana mito portita de enmigrintoj al la Usono.

La duonferio (mi pensas, ke ĝi estiĝas dum la katolika festo de Mikaelmaso) estas celebrata speciale en Pensilvanio, kie multe loĝita de germanoj.

videokaptilo

Mi aĉetis ilon, kio kaptas bildojn el videosignaloj. Ĝi ne funkciis; pli malbone, ĝi haltis Vindozon kaj devigis min restarti la komputilon. Fine mi malaĉetis la ilon.

Hodiaŭ vespere mi penos instali mian nunan videokaptilon Snappy. Snappy estas koleretiga uzi; ĝia teknologio estas malnova; kaj ĝia fabrikinto ne ekzistas plu. Sed nun estas la sola uzebla videokaptilo havebla al mi…kaj mi bezonas ĝin por eltiri bildojn el tri videoverkaĵoj kun Katlino Clarke.

volfenstejno (plu)

Ĝis nun mi kompletigis pli ol duono da la misioj de la komputila ludo Reveno al Kastelo Volfenstejno. La lasta misio estis tre malfacila. Mi devis:

Tiu monstro nomiĝas lopero. Anstataŭ gamboj ĝi havas elektrogenerilon, per kio ĝi atakas iun ajn, kiun ĝi vidas. Se ĝi ne povas ataki, ĝi kaŝas; tial estas malfacile pafi ĝin diste. Ĝia elektro estas potenca, do estas malfacile alveni ĝin. Mi devas pafi ĝin diste se mi volas travivi ĝian atakon.

5a februaro 2002

Mi penis instali la videokaptilon Snappy en mia vindoza komputilo. Mi malsukcesis: Snappy ne funkcios en Vindozo XP. Nun mi bezonos starigi mian malnovan komputilon per Vindozo 98 kaj instali Snappy en tio.

Mi jam havas unu menditan filmon kun Katlino Clarke, kaj alia mendita filmo venos. Por eltiri bildojn el tiuj filmoj, Snappy estas necesa.

Mi ankaŭ mendis dovodon kun Katlino Clarke. Almenaŭ mi pensis, ke ĝi havis ŝin. Tamen, estas tri filmoj kun la titolo Kiss and Tell (Kisi kaj Diri); sole unu el ili havas Katlino Clarke; kaj la dovodo ne estas tion. Mi ĵus repoŝtis la dovodon al la mendejo por malaĉeti.

Oniaopinie en kiu filmo S-ino Clarke aperus:

  1. Pri mense malsana homino, kiu (ĝuste) opinias, ke ŝia edzo kaj lia amorulino planas mortigi ŝin?
  2. Pri mense ĝenata policano sub minaco de maldungo, kiu estas donata unu finan ŝancon por solvi la malaperon de homino?
  3. Pri la murdo de ludartistinoj per venonaj karotoj, kaj la ĉaso al la murdinto tra la ridinda socio de Holivudo?

Fakte S-ino Clarke ludis en la unua filmo, sed oni ne estus malprava se oni elektis la aliajn du. La tria filmo estas en la dovodo, kion mi nescie mendis kaj ĵus repoŝtis.

Mi ankaŭ malaĉetis mendon por fotoĵurnalista veŝto por mia fratino Tinjo. Mi mendis ĝin la pasintan novembron, kaj ĝi estas ankoraŭ nehavebla. Tial mi nuligis la mendon; mi aĉetos donacon por ŝia naskiĝtago marte.

Mia kalkulo por servo telefona kun DoALo alvenis hieraŭ. Jaŭ! Mi sciis, ke mia kalkulo estus tre pli multa ol kutime, sed tiom multe? Ĉiuokaze mi tuj pagis.

6a februaro 2002

ofico

Ofice homoj (speciale la estro de mia estro) riproĉaĉis min ĉi-matene pri la pretigo kaj instalado de presatora servilo en unu el la filioj. Mi ne estis ĝoja. Feliĉe, la riproĉaĉuloj estis en kunveno tutatage.

Ĉe tiu filio la eks-servilo estas tre malnova nevarnoma komputilo, kio estas mortonta. Mi revivigis ĝin, sed malgraŭ tio anstataŭigis ĝin. La eks-servilon mi ĵetis en la rubejon.

Alian anstataŭigan komputilon, kion mi pretigis ĉi-posttagmeze, mi prenos al la filio Gasurba morgaŭ.

opinio

Estas evidente, ke la britoj estas vere falintaj.

Hodiaŭ estas la ora (kvindeka) jarreveno de la reĝeco de ilia reĝino Elizabeth II; tamen, preskaŭ neniu ekster la reĝa familio celebras. Eĉ la BBC apenaŭ mencias la jarrevenon.

Estas kurioze, ke la britoj havas malmultan entusiasmon pri ilia reĝino, ĉar ŝi estas la sola hela punkto en ilia malhele griza ekzisto.

Pasinte la britoj heligis ilian vizaĝon al la mondo per iliaj bonegaj televidaj prezentoj far la BBC kaj ITV. La usonanoj televidis tiajn prezentojn per PBS.

Tamen, la vizaĝo ekmalbriliĝis dum la 1990-oj. La administaro de la britaj retoj iel perdis la scion pri la naturo de bona prezentado. Plejmulte da la pli bonaj britaj geaktoroj elmigris al Norda Ameriko por labori en Holivudo, Novjorko aŭ Toronto. Tial la freŝdataj prezentoj el Britujo estas mezbonaj kaj tedaj. Pli malmultaj el ili aperis en PBS, ĉar la kabla kanalo A&E aĉetis la maloftajn, pli bonajn prezentojn.

Nun oni ne plu aŭdas multe pri Britujo krom malbonaj novaĵoj:

Kaj mi ne estas eĉ tuŝinta la stultaĵojn, kioj nun akceptiĝas kiel erudicio en britaj universitatoj. Ho, jes, mi ĵus memoris Britan Telekomuniko, kio penas uzi senbazan patenton pri hiperligoj por eltrudi monon el la usonaj ISPoj.

Eble…estus bonaĵo por la britoj, se ili glitus silente en la historian fonon antaŭ ol ioj pli malbonaj pri ili aperus al la tuta mondo.

12a februaro 2002

Hodiaŭ estas grasa mardo, la tago antaŭ cindra vendredo kaj la komenco de la Lenteno. La katolikaj landoj, kaj Nova Orleano kaj la luisiana Sudo, celebras hodiaŭ per laŭtaj partioj kaj paradoj.

Hodiaŭ ankaŭ estas la novjarotago por la ĉinoj, kaj en Ĉinujo kaj en kie loĝas ĉinoj. Hodiaŭ ili celebras egale tiom laŭte la komencon de la Jaro de la Ĉevalo (forto kaj sukceso).

Hodiaŭ ankaŭ estas la jarreveno de Abrahamo Linkolno. Linkolno estis la presidento, kiu venktis la militon kontraŭ la ribelaj sklavigaj ŝtatoj de la Sudusono. Li savis la Usonon, sed hodiaŭ neniu celebras lian tagon kiel ili antaŭe faris. Evidente hodiaŭaj usonanoj estas nedankaj. Vere, kia domaĝo.

la brita malsaĝo komencu

Estiĝas alia rubriko pri la pruva proceso de Brita Telekomuniko kontraŭ unu usona interretserva kompanio. Brita Telekomuniko pretendas teni patenton pri la ĉefa ilo de la webpaĝo—la hiperligo. La tribunalo pri la proceso komencis hieraŭ.

Eĉ se Brita Telekomuniko venktos, ĝi estos malbenaĵo tra la tuta interreto. Anstataŭ pagi por ĉiu uzo de hiperligo, plejmultaj homoj simple ĉesos uzi la Vebon.

Feliĉe la hiperligo ekzistis longe antaŭ la patento, do la patento estas senbaza. Nenio, tamen, malhelpas Britan Telekomunikon kontraŭ elspezi multan monon por defendi la patenton—eĉ se la perdo ruinigos tiun kompanion, kio estis la brita egalo al la usona AT&T.

ofice

Ĉi-matene mi kaj miaj kundepartamentanoj ricevis laŭdaĵon ĉiujarkvaronan por ekstraordinara servo. Mi miris pri la laŭdaĵo, ĉar mi ne anticipis ĝin. Ĉiuj ricevis kvindek dolarojn.

Mi pasigas la pasintan monaton per pretigi komputilojn por vendi. La komputiloj estis eksmodaj sed funkcieblaj. Se la kompanio decidos kiam kaj kiel vendi ilin, la banko povas gajni iom da mono.

La aero estas tiel seka, ke ĝi estas plena de statika elektro. Unu kundungito iras trans la tapiŝita planko, sidas, tuŝas la metalan klavaran breton per ŝiaj gamboj, kaj en la breton estigas flueton elektran. Se la fluo estas sufiĉe potenca, la ekrano nigriĝas unusekonde. Neniu alie havas tian interesan malfacilon.

hejme

Mi starigas la malnovan komputilon bluan per vindozo 98. La instalado mem estas sen malfacilo. La malfacilo komencas kiam mi instalas iujn freŝigaĵojn el la vebejo Windows Update. Mia konsilo: se Microsoft volas doni al vi drajvilojn novajn por via komputilo, ne prenu ilin! Mi faris, kaj mia komputilo paneis!

Ĉiuokaze, mi aĉetis novajn vidkarton kaj sonkarton por la maŝino vindoza XP, transinstalante vidkartojn al la linuksa maŝino kaj de tie al la vindoza 98. Ĉiom da la vidkartoj estas el nVIDIA, do la kartoj estas bonkvalitataj.

La kialo por la komputilo vindoza 98 estas la bezono por la vidkaptilo Snappy. Snappy ne funkcias en Vindozo XP. Ne estas drajviloj vindoza XP por Snappy, ĉar ĝia fabrikinto ankaŭ ne ekzistas. (La vebadreso de la kompanio nun estas uzata de brita vendejo.) Tamen, nenio alia estas pli bona ol Snappy pri vidkaptilo!

Tial mi funkcias pri la vindozo 98. Mi esperas kompletigi la maŝinon ĉi-vespere, por ke mi instalu Snappy kaj eltiru bildojn de Katlino Clarke en du verkaĵoj antaŭ la fino de ĉi tiu semajno.

13a februaro 2002

Hieraŭ estis cendra merkredo, kio komencis la lentenan faston. Prenante nenion krom akvo, mi fastis dum la mateno, parte por vidi se mi povis, parte por doni riposton al mia internaĵo. Rompi la faston mi havis picon kaj panbastonetojn.

La instalo de vindozo 98 en la blua komputilo estis sukcesa! La blua komputilo, kion mi nomis Kurumi, funkcias bone; ĝi estas preta por Snappy, kio mi instalos ĉi-vespere.

En tiu komputilo la flako BIOS (baza enig-eliga sistemo), kio enhavas la bazajn maŝinajn agordojn de la komputilo, estas eksmoda. Mi parolis al reprezentisto de kompanio, kio vendas BIOSojn ĝisdatajn. Li diris al mi, ke ĝisdata BIOS estas havebla. Ĝi kostas sesdek dolarojn, tamen, do mi devas atendi ĝis mia kreditkarto estas preta.

19a februaro 2002

La tritaga ferioj pasis rapide. Mi pasigis ĝin (malsaĝe, mi konfesas) ludante Volfenstejnon. Mi lernis kiel navigi la nivelojn pli bone. Mi eĉ lernis pli facilon kielon mortigi koleretigajn loperojn…kondiĉe, ke ili restas senmove.

Post ofico (mi laboris sabat-matene) mi respektis la filmon Sinjoro de la Ringoj. La filmo estas ĝenerale fidela al la libro, kvankam ĝi emfazis pli la rolojn de la homiĉoj kaj malpli la rakonton de Gollumo. Mi anticipis tion: tiu miemega ekshobbito ne estas tre interesa, eĉ se li estas kompatinda.

La filmo estas tre sukcesa, kaj probable certigas la sukceson de la venontaj du filmoj bazita sur la trilibro.

Hodiaŭ mi venis al ofico, kaj tuj estis dirita, ke mi devos vojaĝi al la nordaj filioj. Mi pasigis plejmulte da la labortago tie, ĉefe riparante presatorojn.

Mia patro estas malsana stomake, do dum tempe li manĝas pli mildajn nutraĵojn. Mi devis fari tion kiam mi estis tre malsana pro stomaka gripo antaŭ du jaroj. Dum mia resaniĝo mi manĝis laŭ dieto BART (la anglaj vortoj por bananoj, pomkaĉo, rizo kaj toasto).

20a februaro 2002

La vetero estas milda sed pluva kaj tre ŝtorma. Ja, ni spertas jam la unuan tondroŝtormon de ĉi tiu jaro.

Jen citaĵo:

[Hodiaŭ] estas tago de simetrio.

Ĉi tiam estas la 20a februaro 2002. Alie dirate, ĉi tiam estas 20/02, 2002 [se oni esprimas datojn usone. —aw].

Je 8:02 ptm hodiaŭ venos la supro. Alia kielo por esprimi 8:02 ptm estas 20:02. Ĉi tiel estas kiel soldatoj [usonajn, kaj ankaŭ eŭropanoj) esprimas ĝin.

Tial la preciza tempo de simetro estos (tempo/tago/jaro):

20:02, 20/02, 2002

Nature la cetero de la mondo ne esprimas la tagon de la monato kiel la usonanoj. La japanoj, ekzemple, esprimas la daton jene:

2002.02.20

Tial al ne-usonanoj simetro ne estas vere videbla.

21a februaro 2002

Mi faligis ŝnureton tra murspaco de la ŝranko apud mia ĉambro al la kelo. Mi planas uzi la ŝnureton por gvidi retkablon del la kelo al mia ĉambro. La ceteron de la kablo mi gvidos trans la kelo al sub la ĉambro sudorienta, kie estas la komputilo de miaj gepatroj.

Per ĉi tiu kablo mi lasos miajn gepatrojn kunigi mian konekto DoALa. Mi nun atendas al la livero de la kablo, kion mi mendis la pasintan semajnfinon.

alternativa roko

En la angla eldono de ĉi tiu vebejo, mi skribis pri la malplibonigado de rokenrolo (aŭ simple roko). Dum la fruaj 1990-oj, alternativa roko estis nova—tiel nova, ke radiostacioj dediĉis nur unu horon semajne al tia muziko. Dimanĉ-vespere mi aŭskultis al la muziko de rokgrupoj kiel Nirvana, Stone Temple Pilots, Gin Blossoms, Pearl Jam, Smashing Pumpkins kaj simile. La muziko portis kun ĝi la vervon, kioj havis rokgrupoj kiel ELP, Rush, Kansas, kaj Electric Light Orchestra dum la 1970-oj kaj Simple Minds, Blondie kaj Talking Heads dum miaj jaroj en universitato.

Poste la muzikindustrio sorbis alternativan rokon en sin, kaj tiu vervo tre malpliigis. La sinmortigo de Kurt Korbajno kaj aliaj muzikistoj signis (pli aŭ malpli) la morton de alternativa roko.

Hodiaŭ plejmulte da la rokmuziko estas sukeraĉa rubo, kiel la kanto Steal My Sunshine (Ŝteli mian sunbrilon) far Len, kaj kiel la nuna kanto Whenever, Wherever (Kiam Ajn, Kie Ajn) far Ŝakira. La muziko estas tiel malbona, ke mi ne eĉ klopodas min plu ŝalti la radiofonon.

Evidente multe da aliaj homoj opinias same pri la tedeco de hodiaŭa populara muziko: La vendoj de muzikaj diskoj falas dum la pasintaj du jaroj. Kaj poste la muzikindustrio plendas, ke la interreto ŝtelas el ĝiaj profitoj! Kiaj malsaĝuloj!

22a februaro 2002

Hodiaŭ estas la vera jarreveno de la unua presidento de la Usono, Ĝeorĝo Vaŝintono.

Ignorante lian posedadon de nigrulaj sklavoj kaj lian troetendadon de elspez-kontoj, Vaŝintono favoris lian novan patrujon per gastigi la kunvenon, kio verkis la konstitucion; per ne estiĝi reĝon aŭ diktatoron; kaj per servi sole du kvarjarajn deĵorojn kiel presidento.

Tio ne estas malbona por revoluciisto. Plejmultaj revoluciistoj regas kiel dioj de milito; lasas ruinigitajn instituciojn kaj amasojn da mortigitoj post ili; kaj poste estas komparitaj al Vaŝintono de la okcidenta ĵurnalistaro.

nacia publika radiofonio

Mi ĵus legis, ke la nacia radiofonia servo NPR estas malleviĝonta al nova malalto. La administaro planas "kost-efikivajn" ŝanĝojn por etendi ĝian aŭskultantaron. Tio signifas, inter aliaj, ke NPR probable forlasos prezentojn de klasika muziko, ĵazo kaj opero pro multa kosto.

Alivorte NPR estiĝos kiel aliajn radiofonajn staciojn en la Usono. Tiaj stacioj brodkastas preskaŭ sole muzikon—aŭ alie prezentojn parolaĉajn.

Tia ŝanĝo estos tre dolora kaj malfortikiga al NPR. La administaro de la publika radiofonia reto Pacifika penis similan ŝanĝon; ĝi trovis sin meze de bataloj kun stabo de ĝiaj kvin stacioj. Finfine la stabo gajnis; la administaro perdis; kaj la reto estas tre pli forta finance kaj aŭskultantare.

Mi jam opinias kontraŭ la malbona kvalito de populara muziko. La radiostacioj brodkastas tian fekon ĉiutage, plus dek minutoj da komercaĵoj antaŭ la horo. NPR estas la sola radiofona reto, al kio mi volonte aŭskultas. Nun tiu reto iros sob la sama dreno kiel la komercaj stacioj.

La administaro de NPR ne ŝajnas scii, ke:

25a februaro 2002

Hodiaŭ estas la plej milda tago ĉi-monate. Malfeliĉe, morgaŭ venos vintra ŝtormo kun multege da neĝo. Kaj estos stabkunveno de mia kompanio. Mi devos veki pli frue. Jaŭ!

Dum la semajnfino la vetero estas malvarma sed milda. Mi kondukis al Indianapolo por aĉeti konektingaron por la retiloj (DoALa modemo, nabo kaj enkursigilo), por ke ili povu esti elektrigataj dum la komputiloj estas malŝaltiĝitaj. Mi ankaŭ aĉetis du DVDojn kaj studlibron por la ekzameno Linuks+.

DVDaro

Mia DVDaro estiĝas multa. Mia havas tri filmojn: Blade Runner, Dark City kaj The Matrix. La ceteraj estas animeoj: Final Fantasy estas animeo ĉar la roloj estas animigitaj, eĉ se ili estas vivsimilaj per komputil-generado. Ve al la venonta fermado de la kompanio (Square USA) estiginte la filmon pro la ĝia nesufiĉa enspezo! Atlantis antaŭ estas animeo pro ĝia similo al japanaj verkoj (kaj la verkoj de Gajnaks kaj Studio Ghibli), eĉ se ĝi estas farita de usona kompanio (Disnej).

DoALo por miaj gepatroj

Mi mendis kablon por konekti la komputilon de miaj gepatroj al mia DoALo. Tiu kablo alvenis antaŭ la semajnfino, kaj mi pasigis la kablo de mia ĉambro al la kelo, kaj tra tie al sub la familia ĉambro, kie estas ilia komputilo.

Ĉi tio ŝajnas facila, ĉu ne? Tiun tagon la elektro paneis, kaj mi pasigis kablon kun sole la lumo de portebla lampo. Mi frapis drentubojn sub la familia ĉambro; mi devis rekonekti ilin dum mi sidis sur malseka koto.

La kablado ne estas kompleta, ĉar la truo supre al la familia ĉambro estas tro mallarĝa. Miaj gepatroj devos plilarĝigi la truon ete, por ke la kablofino trapasu. Tio bezonos atendi, tamen, ĝis miaj gepatroj riparos aŭ anstataŭos la drenpumpilon en la kelo.

la malbeno de Jahu!

Mia fratino Viki funkciigas Freelance, kio estas retpoŝtlistejo por memstaraj redaktistoj. Starigite antaŭ kvar jaroj, la retretlistejolistejo kolektas jam arĥivon de mesaĝoj, kio estas multevalora ilo por la redaktistoj.

Dum interretaj kompanioj mortis aŭ estis sorbitaj, la retpoŝlistejo moviĝis de unu kompanio al alia. Fine Jahu! akiris la retpoŝtlistejon. Ĝia servo estis iom malbona, sed la retpoŝtlistejo daŭris.

Antaŭ kelkaj tagoj, mia fratino ricevis mesaĝon el Jahu! pri nova plano por retpoŝtlistejoj. La kompanio planas (kaj probable estigos) du nivelojn de retpoŝtlistejo: senpagan (kun servo malpleja) kaj pagan (kun pli bona servo). La malfacilo pri la paga nivelo estas la grando de la arĥivo: dudek kvin megabitokoj. La arĥivo de Freelance estas ĉirkaŭe tridek kvin megabitokojn granda.

Mia fratino estas tre kolera je Jahu! Ŝi kaj mi kontrolas programon WebZip, kio povus kolekti la arĥivon en mia durdisko, por ke mi konservu ĝin per lumdisko. Dume, Viki serĉas alternativan servon por Freelance; TalkList estas la preferata kompanio ĝis nun.

26a februaro 2002

Prognozite la vetero hodiaŭ estas tute mizera, kun multe da neĝo kaj malvarmo. Ofice mi devis preni novan monitoron al loka filio, kvankam la monitoro anstataŭata estas bona. Mi ne estas tre ĝoja. Ja mi estas enua ĉar, krom la promeno kun tiu monitoro, la tago estas kvieta.

Kontraŭ la mizera tago estas bonaĵoj hieraŭ:

Mi parkis mian aŭton en aŭtotenejo de la neluata domo apud ni. Ene la aŭto estis imuna kontraŭ la neĝo.

Miaj gepatroj plilarĝigis la truon en la planko de la familia ĉambro sufiĉe, ke mi povis pasigi la retkablon tra ĝi. Mian vesperon mi pasigis per sukcese starigi servon DoALan en ilia komputilo. Mi ankaŭ instalis fajrmuron por protekti la komputilon kontraŭ invadantoj.

La anonima FTPejo de mia fratino estis atakita de invadantoj dum la pasinta monato. Mi helpis forpreni iom da la rubo, kion la invadantoj lasis.

Pri ŝia retkunvenejo, mi decidis peni skripton por elŝuti la arĥivon po 200 mesaĝoj dosiere. Ĉi tio estas laboro de du aŭ tri vesperoj.

28a februaro 2002

La vetero estas amare malvarma, sed ne neĝas plu. Tiam ĉi estas probable la fina tago de vintra vetero; oni prognozas venonte parte sunajn aŭ nubajn sed varmajn tagojn.

Mi estas tre laca hodiaŭ. Mi ne dormis multe la pasintan nokton. Mi kredas, ke mi estiĝas malsana pro alia frapo de kataro stomakintesta.

La bonaĵo estas la anonco, ke niaj krompagoj venos ĉi-vendredon. Baldaŭ mi povos tute repagi mian prunton por mia aŭto. Post ĉi tiu semajnfino mi estos kvita.

la laboro por mia fratino

Hieraŭ vespere mi laboris por kompletigi la kopiadon de la arĥivo por la retkunvenejo de la memstaraj redaktistoj, kion mia fratino Viki funkciigas. En tiu arĥivo estas dek-sek mil kvar cent mesaĝoj, kaj mi kopiis ilin po cent mesaĝoj dosiere. Poste mi gravis la mesaĝojn sur codoromo.

Menciite la kopiado estiĝis ĉar Viki estis informita de Jahu!, ke ĝi povus fermi la arĥivon pro grando. Rezulte la tuta grando de la dosieroj far mi el la mesaĝoj estas dek ok megabitokoj. Ni kredis, ke la grando de la arĥivo estis pli ol dudek kvin megabitokoj, la plejsupro starigita de Jahu!.

La arĥivo estas provizore sekura. Malgraŭ tio, mia fratino ankoraŭ serĉos alian vebejon por gastigi la retkunvenejon.

la Grammy

La RIAA (la usona societo por la muzika industrio) faris sian premiprezenton 'Grammy' hieraŭ vespere. (Mi ne televidis ĝin; mi aŭskultis pri ĝi ĉi-matene.) Unu parto de la prezento estis atako kontraŭ la interreto pro la supozitaj ŝteloj de kantoj per Napster kaj aliaj programoj. Ĉi tio estas alia ekzemplo de la nekapablo de la muzika industrio por adapti al nova teknologio krom plendoj kaj procesoj.

Nature neniu menciis la ĝeneralan tedecon de hodiaŭa muziko, kvankam la grandaj radiofoniaj retoj de la usono estis atakita, ĉar ili favoras sole la plej popularaj el muziko. Ankaŭ neniu menciis la ribelojn de kelkaj muzikanoj kaj grupoj kontraŭ la muzikkompanioj pro nejustaj praktikoj.

Mi aŭskultis, ke la prezento estas la plej spektakla el longa tempo. Kia domaĝo, ke ĝi estiĝis dum la plej malbona tempo en la muzika industrio.

la filmo Daria

Preskaŭ ĉia vebejo alie havas ian reklamon en ĝi, por ke la vebejisto enspezu per la vebejo. Mi neniel ajn enspezos el la jena reklamo, sed mi aldonas ĝin ĉiuokaze:

La filmo Daria: ĉu estas jam aŭtuno?, bazita sur la ĵus finita serio, estas eldonita de la usona kablotelevida kanalo MTV.

Vivo estiĝis jam mizera por nia malhela rolulino Daria. Ŝi ĵus perdis sian plej kara amikino Ĵejn pro junuliĉo. Nun ŝi estas sendata de ŝia patrino al somera tendaro kiel konsilisto. Plendemaj infanoj! Idiotaj tendarestroj! Daria luktas tra ĉoim da ili per ŝiaj akraj komentoj pri vivo.

Daria: ĉu estas jam aŭtuno? estas aĉetebla de amazon.com.

suplemento

Mia ofica tago pasis multe ekstere. Mi instalis ekipaĵojn en du el la Munciaj filioj.

Estas al mi karan amikon, DeAnne, kiun mi konis el miaj universitataj tagoj, kiam ni estis bretistoj en la biblioteko. Post longaj jaroj de studo, ŝi estiĝis inĝeniero.

DeAnne edziniĝos la semajnon post du sabatoj. Mi sendos al ŝi donacon kaj gratulan karton; ne probablas, tamen, ke mi iros al la geedziga ceremonio.

Korĥirurgo estis farita je unu el miaj kundungitoj. Ŝi resaniĝas, kaj ŝia estro kolektas donacojn sanvolajn por sendi al ŝi. Mi aĉetis por ŝi skatolon da kartoj.

6a marto 2002

Estiĝas multaj okazoj post mia lasta poŝto.

l'aŭto estas la mia

Mi forpagas mian prunton aŭtomobilan. Mi estas tre ĝoja pri tio. Mi ne bezonas plu pagi unu cent kvardek dolarojn monate.

Mi baldaŭ vizitos mia aŭtomobila asekuristo, por ke mi malpliigu la koston de mia asekuro aŭtomobila.

rekonstruado

Mi nun rekonstruas la vebejon The Caitlin Clarke Page. Mi ŝanĝas la etikedan lingvon de la paĝoj de HTML al XHTML. Mi jam ŝanĝas la etikedojn de la listoj. Nature la ŝanĝoj ne estas videblaj ĉar mi laboras pri la paĝoj en mia komputilo.

Mi planas reskribi la ĉefpaĝon kaj aldoni celebran eseon por la kvindekjara jarreveno de la aktorino. Mi planas eĉ aldoni respondan paĝon per PHP, por tiuj legantoj, kiu ne havas retpoŝtilojn.

ofice

Hieraŭ mi iris al Mariono kaj la nordaj filioj. En Mariono mi penis starigi surgenuan komputilon. La komputilo estis agordita malbone, do mi devis repreni ĝin al Muncio. En Varsovio, mi instalis presatoron kaj riparis la komputilon al kio la presatoro estas konektita. Ŝajne la filiestro deziris la presatoron lokarete, sed ŝi ne petis tiel formule, kiel ŝi devus.

Malgraŭ la plendoj de la retadministo, la sekreto al sukcesa instalado de Vindozo estas la forprenado de programoj, kioj ne helpas la kompanion. Tiaj programoj, aldonite de Mikrosoft pro reklamaj traktoj kun aliaj kompanioj, uzas rimedojn komputilajn, kiojn la kompaniaj programoj bezonas. La kompaniaj programoj bezonas multe da la rimedoj haveblaj per Vindozo. Ĉi tial kunuzado ne estas bona!

La filozofio de instalado laŭ la retadministo ŝajnas esti instali Vindozon krude kaj malnete. Ĉi tiel, tamen, la komputilo baldaŭ estiĝas malfacila uzi kaj fine paneas.

hejma reto

Miaj gepatroj ne povis sendi retpoŝtojn post la instalado de DoALo. Rapide mi trovis la fonton de la malfacilo: Comteck (la interreta servo de miaj gepatroj) ne akceptas retpoŝtojn al ĝia poŝtsendilo ĝis oni enregistrigas en ĝin.

Mi ne sciis kiel solvi ĉi tion. Fine mi demandis mian fratinon Viki, kiu ankaŭ abonas al Comteck. Ŝi diris al mi, ke miaj gepatroj kunuzas mian DoALon, do ili devas kunuzi ankaŭ la poŝtsendilon de mia interreta servo (FrontierNet). Tia ŝanĝo al la retpoŝtaj agordoj funkciis bone.

7a marto 2002

Ĉi-semajne mi estas jam en mia aŭto dum pli multe da la labortagoj ol kutime. Mi iris al la nordaj filioj marde. Mi iris al Mariono hodiaŭ matene. Mi iros al la orientaj filioj (en la urbo Vinĉestro) morgaŭ matene. Mi estas tre okupita.

NPR (ree)

La rubriketo pri NPR en U.S. News & World Report antaŭ unu semajno estiĝis kompletan artikolon pri la ŝanĝoj en la nacia publika radiofonreto.

La apartaj stacioj en la reto deziras programojn novaĵajn kaj partoprenajn anstataŭ programoj de muzikoj klasika kaj ĵaza. Ili deziras tiel por kreskigi aŭskultantaron, kio ĝenerale ne ŝatas tian muzikon kaj por kies donacojn la stacioj estas malsataj.

Originale NPR estiĝis kiel reto de radiostacioj universitataj kaj aktivismaj (kiel la Reto Pacifika) egale al la radiofonio BBC. Ĝia misio estis provizi "bonajn" muzikon (klasiko kaj ĵazo) kaj programojn al la usona popolo, eĉ se la muziko ne estis populara.

La kresko de stacioj en regionoj ne servataj de universitataj, kaj la ŝanĝo de monprovizo el NPR al ĝiaj stacioj dum la 1980oj, malpliigis la influon de la originala misio. NPR ĉesis provizi la iam-komunajn teatraĵojn kaj recitaĵoj, kioj estas ankoraŭ ludataj en la BBC. Nun la muzikaj programoj estas minacataj de la stacioj, kioj ne volas plu brodkasti ilin.

Mi supozas, ke oni ne devus miri pri ĉi tio. La ŝato de muziko klasika kaj ĵazo estas akirita de instruado.

La publika (ŝtata) lernejaro estiĝas kaduka plejmulte pro manko de komune konsentataj valoroj instruendaj inter la usona klerularo kaj la homamaso. La klerularo estas malamika al sia Okcidenta civilizo, do ĝi ne volas instrui ties valorojn al la junularo. Inter tiaj valoroj estas ŝatado de muziko klasika, kaj eŭrope kaj usone (ĵazo).

Tial la junularo kreskas nescie pri muzikoj klasikaj. Pro tiu nescio la aŭskultantaro de NPR (ironie subtenanto de la publika lernejaro) estas tre malmulta.

Kiam NPR forlasos tiajn muzikojn por serĉi pli multajn aŭskultantojn, estas signo al la mondo, ke la usona popolo ne subtenos plu la kulturon de ilia okcidenta pasinto. Deklami tiel al la mondo, ke la usonanoj estas tiel malkleraj kaj stultaj, kiel miaopinie: kia domaĝo, ĉu ne?

8a marto 2002

Hodiaŭ estas kantatinda:

Ho, kia bela mateno
naskante belan tagon.
Al mi estas bela sento,
ke mi havas bonaĵon.

(esti kantate al la tono de la kanto "O What A Beautiful Morning" el la muzika teatraĵo Oklahoma!)

La vetero estas mirinde varma kaj milda. Mi volas, ke mi ne devas labori hodiaŭ.

Ofice mi vojaĝis al Vinĉestro por anstataŭi komputilon. La komputilo estas en nia unua filieto en angulo de nutrovendejo. La reto estas jam funkcianta por pli ol dek ses monatoj. Tio ĉi estas nekredebla ĉar servilo estiĝas korupta post tridek tagoj. La reto, tamen, funkciadas.

11a marto 2002

Dum la pasinta semajnfino estis forta vento. La vento estis tiel forta, ke morta arbo malantaŭ la domo de mia fratino Tinjo falis sur la domon. Feliĉe nenio estis vere difektita.

La vetero ankaŭ malvarmiĝis. Hodiaŭ la aero estis frosta, sed estas supozata plivarmiĝi.

Dum la semajnfino mi laboris pri la Caitlin Clarke Page kaj (fine) televidis la du vidbendojn, kiojn mi mendis la pasintan monaton: La plijuna frato Keni kaj Iam la heroo.

La unua estas pri sengamba junuliĉo kaj lia proleta familio, kaj kiel ili estas efikataj de teamo de francaj kinematografistoj. En la dua, bildstria superheroo kaj lia mondo frontas neekziston pro la kreskanta fidperdo de lia aŭtoro, kaj vojaĝas al la mondo reala por helpi lian aŭtoron rekredi al li.

Mi jam instalis la videokaptilon Snappy en mia blua komputilo. Hodiaŭ vespere mi komencos kapti bildojn el la du filmoj.

Alia laboro estis la estigo de skripto por konstrui fotarajn vebpaĝojn. Lanĉate la skripto skribas la paĝon kun datumoj, kioj priskribas la paĝon. Estas tia dosiero por ĉiu verko kun S-ino Clarke, el kio mi eltiris bildojn. Ĉi tiu skripto lasis min fari la laboron de multaj horoj dum malpli ol unu horo. Ĝi ankaŭ lasos min rapide fabriki la fotarajn vebpaĝojn de la du filmoj antaŭe post ol mi eltiros bildojn.

La legerdemenistoj Penn kaj Teller estis en la universitata teatraĵo je 18a de marto. Mi planas ĉeesti. En ilia filmo, eldonite je 1989, S-ino Clarke ludis ilian administon.

13a marto 2002

Mia sano estis kontrolita hodiaŭ. Mi estis mezurita; havis malfortan elektran fluon sendite tra mia korpo por mezuri mian grason; kaj havis sangopruvon. Por la sangopruvo necesis al mi ne manĝi dum duontago antaŭ la pruvo.

Mia dieto kun almenaŭ litro da koka-kolao (sukero kaj kafeino) ĉiutage nun estiĝas malhelpo, ĉar mi montras komencajn signojn de diabeto. Mi bezonos anstataŭi koka-kolaon per akvo.

Antaŭe mi promenis multe dum miaj tagoj universitate. Nun necesos al mi rekomenci tiun kutimon.

Eble mi povos. Ĉe Ball Ŝtata Universitato ofico de mikrokomputila analizisto estas havebla. La ofico estas baze la sama kiel la mia nuna ofico. Mia sola malfacilo estas la bezono de tri referencoj. Kie mi trovos tri homojn, kiuj parolas por mi? Mi ne povas! Mi havos pli bonan ŝancon peni Purdue.

14a marto 2002

ofice

La tago ne estas teda hodiaŭ, ĉar mi pretigas la du ceterajn novajn komputilojn. La komputiloj, kiojn la novaj anstataŭos, estas bezonataj por alia kialo. La instaladoj kompletiĝis rapide.

La oficejoj en mia departamento havas strangan odoron, ĉar hieraŭ iu decidis konservi 42 skatolojn da freŝe presitaj broŝuroj. La inko odoras forte, kiel la tuta ĉambro estas farbita.

plu pri la Caitlin Clarke Page

La paĝoj de la Caitlin Clarke Page estas kompletaj. Mi estas pruvintaj ilin por etiked-valideco. Mi instalos diversajn foliumilojn en la blua komputilo kaj foliumos la vebpaĝaron kun ili por pruvi ilin por legebleco. Kiam la pruvoj estas finitaj, mi afiŝos la novan vebpaĝaron en mia vebejo.

Samtempe mi afiŝos la unupaĝan Esperantan eldonon, Pri Katlino Clarke, kiel neta XHTMLa paĝo.

paŝo al prudento

Federa juĝisto en Novjorkio ekzamenis la proceson de Brita Telekomuniko pri ĝia patento de hiperligoj. Kvankam li lasas la proceson daŭri, li trovis seriozajn malfacilojn en la proceso (ekz-e, eksmoda teksto, limigo de hiperligo al unuopa komputilo), kio probable ĉesigos ĝin.

La proceso estos portata al tribunalo je septembro, sed jura venkto por BT estas tre neprobabla. Estos bone al usonanoj, ke BT ne ŝraŭbos nin kiel ĝi ŝraŭbas britojn per multaj ĝiaj aliraj pagoj.

15a marto 2002

Hodiaŭ estas la sepa jarreveno de mia ofico. Mi celebris per manĝo en la restoracio Oliva Ĝardeno. Pro mia decido ne trinki kafeinan trinkaĵon post tagmezo, mi havis mineralan akvon kun mia manĝo.

Mi neniam trinkis mineralan akvon ĝis nun. Ĝi estis botelita minerala akvo de akvofonto ĉe San Pellegrino Terme, Italujo. La akvo gustis kvazaŭ kun Alka-Selcer, kaj probable havas la saman efikon en la stomako. Kutime mia stomako bruletas kiam mi manĝas kokidaĵon "skampi"; hodiaŭ, tamen, mia stomako sentas bona.

la dividema parlamento

Mia ŝtato ĉi-jare estas suferonta multe. La ŝtata parlamento estas tiel kolere dividita, ke ĝi povis nek fermi la registarbuĝetan truon de US$1,3 miliardoj, nek liveri domposedantojn el tre pli altaj impostoj pro revalorigado de lando kaj konstruaĵoj, nek reformi la impostsistemon por kuraĝigi novan komercon.

La ŝtatestro, furioza pro parlamenta neagado, devos tranĉi monon el la ŝtata buĝeto. Instruistoj maldungiĝos; ŝtataj parkoj estos fermotaj; ŝtataj kaj konteaj vojoj ne estos riparotaj. La publiko estos tre kolera; ni lasu esperi, ke la parlamentanoj perdos siajn oficojn dum la venonta balotado.

18a marto 2002

La ĵus finita eldono de la Caitlin Clarke Page estas nun en la vebo. XHTML estas la nova fundamento de ĉi tiu vebpaĝaro dediĉata al unu el la plej bonaj aktorinoj en la usona teatro.

Mi volus fari la saman por la unupaĝa resumo de ŝia kariero en Esperanto, Por Katlino Clarke. Simple unu paĝo en XHTML signifos, ke mi ne bezonos skriptadon por montri bone tiun paĝon depende sur la foliumilo. Mi penis tian paĝon. Ĝi montris bone en Interreta Esplorilo 6 kaj Netskapo 6. Linko tradukis la ĉapitajn literojn al iliaj neĉapitaj fratoj, kio ne estas bona. Tial mi forlasis la ideon.

Mi aĉetis jarrevenan donacon por mia fratino Tinjo: La veŝton fotografistan, kion mi ne akiris antaŭ iksmaso de la pasinta jaro. La veŝto, kion mi aĉetis en sporta magazeno, kostis malpli ol duonon de la prezo, kion ĝi kostis en aŭ TravelSmith aŭ National Geographic. Mi pruve surhavis la veŝton, kaj ĝi taŭgas (apenaŭ), do ĝi povas taŭgas al ŝi.

19a marto 2002

Konsilaĵo: Se vi havas stomakintestan kataron, ne manĝi antaŭ enlitigado. Aj!

La ofica tago estas koleretiginta. Kundungitoj faras stultajn petojn. Taskoj farendaj ne estas farantaj. Kaj la sola gravaĵoj, kion mi faras, estas helpi al la enmetado de piloj kaj al pruvado de movanta kaj kantanta kunikla pupo por kundungito.

penn kaj teller

Hieraŭ vespere post ofico mi iris al prezento en la aŭditorio Emens de Ball Ŝtato Universitato. La prezento estis de la legerdemenistoj Penn & Teller. Tiuj ĉi estas konata kiel strangaj kaj iom frenezaj; iliaj prezentoj estas mensludoj kun la spektantaroj. Unu el la kinefilmoj kun Katlino Clarke estis pri la legerdemenistoj.

Fakte Penn kaj Teller ne estis tiel frenezaj kiel mi kredis (aŭ almenaŭ kiel ili iam estis). Ilia prezento hieraŭ estis ludo kun la spektantaroj. Ili elektis iujn spektantojn por partopreni en iom da la blagoj. La granda kaj laŭte parolema Penn parolis multe kiel profesoro kaj ludis la basviolon, dum lia silenta kunlegerdemenisto Teller faris la pli strangajn blagojn: eskapi el supozite serurita ligna skatolo, manĝi fadenon kaj pinglojn (el kies buŝo poste venis fadenĉenon da pingloj), kuraci supozite tonditan longan tukon da poliestro, kaj simile.

riĉo kaj gloro

Mi legis libron pruntitan al mi de mia fratino Viki. La libro estas pri la aventuro de bildstrilibristo usona Brajano Mikaelo Bendis en Holivudo. Lia libro pri tiuj aventuroj estas Riĉo kaj gloro.

La bildstrilibroj de Bendis traktas la krimmondon de Klevlando, Ohajo (kie miaj patraj parencoj loĝis). La libroj estis sufiĉe popularaj por allogi la atendojn de Holivudo; kaj baldaŭ Bendis lernis por si la frenezajn kaj ofte nekredindajn morojn de tiu lando de kinemo kaj grandegaj mioj, kiuj iris tra la vivo kun fermitaj okuloj.

Bendis neniam vere kredas la sensencaĵojn, kiojn li spertas; kaj liaj reagoj al tioj ridigas min multe kaj longe.

20a marto 2002

La vetero estas nebula kaj malseka kaj malvarma. Ĝi estos eĉ pli malvarma la venontan semajnfinon. Ironie hodiaŭ estas la unua tago de printempo.

nedankinde, DeAnno

Mia amikino DeAnno, ĵus edziniĝinte, sendis dankan retpoŝton por mia donaco, fritilo Formena. (Malgrasaj bovburgeroj por ĉiuj!) Ŝi estas inĝeniero por la aŭtomobila fabrikanto Dajmler Krajsler; ŝia nova edzo estas tagsifta kuriero por FedEx. Ilia loĝas en Indianapolo kun ŝia filo Trento.

la kolerete malrapida deprecado de komputiloj

Estas malfacilo en mia kompanio, kaj ne sole mia kompanio sed ankaŭ aliaj usonaj.

Multe da niaj komputiloj funkcias jam per Vindozo 95. Mikrosofto ne subtenas plu Vindozon 95 pro aĝo. Ni bezonas la ĵavan interpretan motoron pro la Lotus grupprogramaron, kion ni uzas por retpoŝtado kaj kalendrado. Mikrosofto forlasis ĵavon komence de Interreta Esplorilo Ses pro ĝiaj daŭrantaj bataloj kontraŭ ĝia estiganto Sun Mikrosistemo. Tial ni devas uzi eldonon 5.5, servpako du. Tamen, kiam Mikrosoft ĉesos subteni Vindozon 98 fine de ĉi tiu jaro, ĝi ĉesos subteni ankaŭ IE 5.5sp2.

Mi devas aldoni, ke ne estas al ni malfaciloj pri Vindozo 9x aŭ Interreta Esplorilo 5.5. Post la forprenado de malgravaj kaj neutilaj trajtoj, Vindozo kaj Esplorilo funkcias bone por la uzoj de la kompanio. Pri la kompanio ne estas kialoj por forlasi aŭ freŝigi ilin.

Komunaj reguloj de kontado kaj impostado lasas la deprecadon (pogradan valorperdadon) dum cikloj de kvin al dudek jaroj. Estas bone se la posedaĵoj estis mebloj aŭ fabrikaj maŝinoj, kioj daŭras tiom. Tamen, komputilo, ĝia mastruma sistemo, kaj ĝiaj programaroj deprecas dum unu kaj duono al tri jaroj. Ĉi tiu ciklo ne estas la kulpo de Mikrosofto; ĝi ekzistis en la industrio mikroelektronika ekde la 1950-oj. Komputiloj evoluas tiel, kaj Mikrosofto nur sekvas la evoluon.

Pro ĉi tiuj mallongaj cikloj, komencoj kiel mia kompanio perdas monon pri komputiloj kaj programaroj. Tial la kompanio posedadas ilin longe post ilia eksmodiĝo. Tial ni havas jam komputilojn, kioj estas vere malnovaj (unu estas dekjara), sed kiojn ni uzas jam pro malesto de alternativo.

21a marto 2002

La vetero estas kurioza: neĝo dum la tago post la komenco de printempo.

Hodiaŭ la kompanio donis al partoprenantaj dungitoj senpagan tagmanĝon. La nutraĵoj estis submarinojn (longajn sandviĉojn), terpomsalaton, kaj terpomflakojn. Ĝi estis plezura manĝo.

serĉante al alia ofico

Estiĝas tempo, por ĉesi plendi kaj komenci serĉi al alia ofico.

Mi decidis peti por la ofico de mikrokomputila/lokareta analizisto en la departamento de komputilservo ĉe Ball Ŝtata Universitato. Malgraŭ la titolo, la ofico estas simila al la mia. Mi petas al du homoj, kiuj konas min bone, servi kiel referencoj (por atesti por mi).

La vivresumo estas similar al tio, kio estas en mia vebejo (sed la direktoro povas legi ĝin). Vivresumo devas esti kun kromletero prezentante sin. Jen la mia:

Estimata Doktoro Kramer:

Mi volus peti la oficon de microkomputila/lokareta analizisto, kion vi reklamis en via vebejo.

Mi nun estas komputila teknikisto por [mia kompanio], ofico tenata de mi dum la pasintaj sep jaroj. Miaj taskoj—la riparo de komputiloj, la instalado de programaroj, eĉ la verkado de fojfoja programaro—estas komparebla al la ofico reklamata de vi. Estinte longatempa studento ĉe Ball Ŝtata dum la 1980oj, la akademia etoso logadas jam min, kaj mi volus realiĝi al la universitata komunumo.

Mi povas doni al vi du referencojn: [nomoj kaj telefonaj nomeroj de la du].

Mi povas fari la tempon por intervjuo dum iu ajn labortago krom vendredo, kiam mia kompanio estas la plej okupata kaj mi ne povas esti libera. Se vi havas iuj ajn demandojn, mi povas esti telefonita je [telefona numero ofice] tage aŭ [telefona numero hejme] vespere.

Mi anticipas renkoni vin kaj dankas al vi por via konsidero de mia peto.

Sincere via,

Marko Andreo Ŭesto

25a marto 2002

La vetero estas terura: neĝo kaj glaciero tra la regiono ĉi-matene. La vojoj estas glitigaj. Ofice mi estas malfrua duonhore, kaj devos labori ĝis 1800 sen la kutima horo por tagmanĝo.

Estas bonaĵo, ke mi kondukis al Muncio sabate por ripari la aŭton. La skuado en la malantaŭo estis pro malbona liva malantaŭa pneŭno. Ĝi estis anstataŭita, kaj mi povas konduki bone.

Du retpoŝtaj mesaĝoj venis al mi de mia amikino DeAnno dum la pasinta semajno. Ŝi estas tre bonstata kun ŝia nova edzo.

Mi aĉetis novan codoroman drajvilon sabate. Ĝi funkcias kiel la unu en mia komputilo oficeje, kaj bone en Vindozo XP. La eksa codoroma drajvilo estis Sony vendite sub la nomo Hewlitt-Packard. Ĝi funkciis minimume en XP kaj neniel en Linukso. Mi probable enmetis ĝin en la blua komputilo (Vindozo 98).

Mi estis malprava pri la dovodo de Princino Mononoke. Mi komence kredis la dovodan filmon esti sole anglalingva. Tamen, mi trovis hieraŭ, ke ĝi estas ankaŭ japanalingva kun anglaj subtitoloj.

Mia frato Bilĉjo kaj lia stifilo Ŝejno mallonge vizitis hieraŭ. Ŝejno nun estas dek tri jarojn aĝa. Tio estas nekredebla al mi, ĉar mi vidas jam lin tiel malofte, ke mi ankoraŭ kredas lin infano.

26a marto 2002

vintra vetero en la printempo

La vintra vetero estas pli malbona hodiaŭ. Neĝegas tra la mateno kaj posttagmezo. La vetero estas tiel malbona, ke unu el miaj kundungitoj decidis estadi hejme hodiaŭ.

La stratoj kaj vojoj estas pli glitigaj. Kiam mi rekondukis al ofico post tagmanĝo mi vidis aŭton glitinte de sur la vojo kaj sur tenkablon, kio rektigis telefonan stangon. Tiu aŭto estis parkata kvardek kvin gradojn supre.

Feliĉe la neĝo haltos antaŭ la vespero, kaj la venontaj tagoj estos pli varmaj.

la kvaronjara kunveno

Mi devis veki pli frue ol kutime pro kvaronjara tutkompania kunveno ĉi-matene. La temo estis privateco kaj pasvortoj:

La dek novaj komputiloj havas durdiskojn, kioj estas tridek gigabitokojn grandaj. Nuligi ĉion necesas du horoj. Estigi replikaĵon de finita durdisko ŝajnas pasigi tiom.

la junulinaro de 1979

Mi nun estos kandida.

Tia malvarma tago estas bona por revi. Kiam mi estis en liceo dum la mezaj 1970-oj, mi ne havis junulinon. Estinte la klasa giko, mi estis tre nepopulara. Kaj la kelkaj plibelaj junulinoj en mia klaso estis en la influo de la presidatno de nia klaso, La Tin: gracila atletino, kiu vere malŝatis min.

Kiel Daria diris en la fina epizodo de tiu televida serio MTV: Liceo suĉas.

La plejmulto da la junulinoj de mia fratino Tinjo estis la plej belaj, kiujn mi iam vidis. Ili estis aŭ belvizaĝa aŭ belkorpa aŭ ambaŭ. Kompare al ili preskaŭ ĉiom da la junulinoj en mia klaso estis malbele. Mi volus esti malsukcesinta en grado unufoje por ripeti ĝin kun tiuj seksallogaj junulinoj.

27a marto 2002

fine…printempa vetero

La aero estas ankoraŭ malvarma, sed la ĉiela estas klara kaj la suno brilas varme. Ĉi-matene estis dika nebulo, kio devigis min uzi la ŝoseon interŝtatan je la tria tago.

Nun la neĝo degelas multe, kaj nubetoj dancas super la sunhejtata asfalto. La vetero estos pli varma morgaŭ, kaj inundoj sendube venos.

ofice

Ofice malsukcesis niaj penoj por repliki durdiskon en unu el la plej novaj komputiloj. La replika programaro evidente ne amas tiujn komputilojn, aŭ almenaŭ iliajn retkartojn.

La retadministo reŝaltis la enan retkarton de la ĉeftabulo de unu el la komputiloj, kaj estis sukcesa por repliki la durdiskon. Nature ni ne povas plu uzi la eningeblajn retkartojn.

alvenado de la pasko

Hodiaŭ vespere komencas la juda pasko. Judoj ĉie ĝoje celebros la liberigon de ilia popolo el la lando de sklavado.

Bedaŭrinde (mi amas ruinigi la ĝuon de aliaj, ĉu ne?) la homoj ellasitaj la landon de sklavado loĝadis en la domo de sklavado anime kaj mense. Ili grumblis kaj ploraĉis kaj plendis kontraŭ ilia Dio, kiu fine decidis lasi tiujn formorti en la deserto. Tiuj homoj lasis Egiptujon, sed ili neniam heredis la promesatan landon. Tion Dio donis al iliaj gefiloj.

sklavoj al la pasinto

Tuj antaŭ la eliro, la judoj petis kaj ricevis oron kaj juvelojn de la egiptoj (kiuj deziris la judojn foriri). Ĉi tioj estis pago por la jaroj de laboro, kion la judoj faris por la egiptoj.

Hodiaŭ iuj usonanoj uzas ĉi tiun okazon por ĝustigi la amatan kredon priskribatan de la frazo "kvardek akeroj (dek ses hektaroj) kaj mulo". Iuj malbonuloj promesis tiojn al la nove liberigitaj sklavoj post la usona sukcesia milito de 1861-1865. Nature la promeso neniam estiĝis, sed la perdanta kredo estadis en la koroj de tiuj ekssklavoj. Ili portis ĝin kun ili kiam ili migris al la Nordusono dum la frua dudeka jarcento.

Laŭ tiu kredo la ekssklavoj rajtas kompenson por pasintaj jaroj de sklavado kaj maljusto en la Sudusono. Nature tia kredo estas malsaĝa. Neniam estiĝas en iliaj mensoj, ke la elirintaj judoj gajnis sian kompenson sed mortis sen la ripozo de Dio kaj nenie apud la promesita lando. Kial ĉi tiuj usonanoj devus anticipi ion ajn bazitan sur kaj mensogo kaj iu misinterpretita sekcio de la biblio?

sankta vendredo 2002

La vetero estis vere printempa ĉi-matene, sed poste la pluvo venis. La pluvo aldonos kaj helpos la degeladon de la neĝo. Inundoj estas probablaj.

Ofice mi instalis du novajn komputilon en la oficejoj sur la supra etaĝo. Ĉi tioj nun estos probable la solaj instalataj.

Miaj gepatroj foriros al Florido morgaŭ por spekti iun aviadekshibicion en la regiono Tampa. La domo estas la mia dum la venontaj du semajnoj.

morto

Oni laboris por la bono en iu popolo. Oni instruis ilin pri Dio kaj kuracis la malsanulojn inter ili. Lernintoj kunvenas kun oni, kaj oni estis tre populara inter la popolo. Tial la registoj de la popolo estiĝis enviaj je oni. Tiuj registoj kaptis onin, kondamnis onin malleĝe, kaj cedis onin al la ŝtato, kio onin turmetis morten.

Dum oni estas mortonta, la registoj ĝojas pro onia venonta morto. La popolo malŝatas kaj forlasas onin, ĉar oni ne estas tiu, kiun ili anticipis. Eĉ oniaj familio kaj lernintoj staras diste aŭ eĉ kaŝas pro timo. Sole malamikaj soldatoj ĉirkaŭas onin, ridante je oni kaj dividante oniajn posedaĵojn inter ili. Oni vane elkrias al onia Dio, kaj fine mortas.

Se tio ĉi estiĝus hodiaŭ pri iu alie, la popoloj kaj registaroj de la Okcidento elkrius kaj protestus kontraŭ tia krimo. Sed ne por ĉi tiu homiĉo: li ja estas la plej malamata homiĉo en la okcidento, kalumnate de preskaŭ ĉiuj. Li cedis sian vivon por savi la homaron, sed el la tuta homaro nur kelkaj akceptas lin kiel li estas—kaj akceptas lian morton kiel kio ĝi estas.

Liaj lernintoj helpis konstrui kaj subteni la Usonon; tamen, la signifo de lia morto ne estas plu konata inter usonanoj. La plejmulto da ili ne kredas al li, aŭ egalas lin al la proleta kaj sudusona (tradicie malkleraj) niveloj de usona socio. Li estas socie neakceptebla en la hodiaŭa usona elito. Nepre ne licas eĉ mencii lian nomon en la registaraj institucioj kaj la registaraj lernejoj kaj universitatoj (se oni ne volas kalumnii lin kaj lian instruaĵaron).

Fakte, mi mem mencias lian nomon, por ke mi dolorigu la senteman animon de vi usonanoj aŭ eŭropanoj. Via espero estas finita, ĉiuokaze.

Al ĉiuj alie, mi malkaŝas en la tago de lia morto la nomon de la homiĉo, kiu estis dolorega kaj mortis por ni. Lia nomo estas Jeŝuo. Memoru parkere lian nomon: kaj gardu vin kontraŭ mencio de lia nomo antaŭ usonanoj (speciale en lernejo), por ke vi mem estiĝu en regno de doloro.

1a aprilo 2002

Hodiaŭ estas de la aprila malsaĝulo, kiam homoj blagas unun la alian. Se mi diris al vi, ke la parlamento de mia ŝtato estigis justan kaj egalan buĝeton—nu, la aprila blago estis tro evidenta.

La tago estas tre bela. La neĝo degelas jam (estis multe da ĝi). La semajno promesas bonon.

La pasko estas pasinta. Mi rekomencis kutimon por aĉeti la dimanĉan gazeton Star-Press (ekse la Muncie Star). Mi kuiris por mi bifstekon kun ruĝa vino kaj spicoj kaj spicajn terpomfingrojn. La manĝo estis bongusta. La tago pasis pace.

Hodiaŭ vespere mi planas kuiri spagetojn kun tomatosaŭco. La spicoj por la saŭco venos el kartona skatolo de la nutraĵa konzerno Kraft. Mi amas la spicojn. Mi ankaŭ aldonas aliaĵojn al la saŭco, kiel olivoleo kaj fungoj.

2a aprilo 2002

Ofice mi planas vojaĝon al la ĉefa norda filio por ripari multe da malpliaj malfaciloj. (Ho, kaj ankaŭ verkante ĉi tion. :-))

Mia kundungito kverelas kun ŝia amanto telefone. Kandide mi estas laca pri tiuj kvereloj. Mia kundungito kutime elektas homiĉojn, kiuj povas apenaŭ iri per du piedoj, por ke ŝi "plibonigu" ilin. Ŝia antaŭa amanto molestis nin per lia daŭrantaj telefonaj vokoj.

ŝtelo kaj malŝago

Mi konfesas, ke iel mi ne estas pli bona.

Hieraŭ mi vidis tri infaniĉojn grimpante la pinon en la korto de miaj genajboroj. La genajboroj estis ie alie dum la domo estis rekonstruata. Ili lasis aluminan ŝtuparon en la korto. La bubiĉoj uzis ĝin por grimpi la arbon; poste ili ŝtelis la ŝtuparon.

Jes, mi estas malsaĝa. Mi povis halti ilin. Almenaŭ mi informis mian najborinon (kiu laboras en la ĉi-tiea nutrovarejo) pri la ŝtelo.

manĝo

Poste mi kuiris spagetojn el skatolo. En la saŭco mi estis supozita aldoni akvon al du ladoj da tomatosaŭco kaj paketo da spicoj. Anstataŭe mi uzis duonon de 250-ml botelo da ruĝa vino. Tio vere plibonigis la guston! La skatolo estis supozita havi ankaŭ paketon da parma fromaĝo, sed la paketo estis ŝirita kaj plena.

cerboforviŝo

Poste mi kopiis la dosierujon "Miaj Dokumentoj" de mia vindoza komputilo en codoromon. Mi lanĉis diskviŝantan programon, kaj lasis ĝin funkcii tra la nokto dum mi dormis. Mia durdisko estas tre kapaca (30 gigabitokojn), kaj la programo bezonas kvin aŭ ses horojn por tute viŝi la durdiskon. Hodiaŭ vespere mi reinstalas vindozon XP.

modo

Feministoj laboris longatempe por la rajtoj kaj respekto de hominoj. Mi vetas, ke ili neniam suspektis, ke la vestmodo estis ilia malamiko. La plej novaj modoj modoj de vestaro por infaninoj kaj junulinoj montras tiom haŭton, ke en tiuj vestoj la infaninoj aspektas kiel putajnoj.

Mi estas certa, ke ĉi tiu ne ĝenas la modistojn, kie infanaj publikulinoj estas komunaj. Tamen, patrinoj kaj instruistoj estas koleregaj pri la modoj tiel, ke la patrinoj ne aĉetos tiojn por iliaj filinoj, kaj lernejestroj ne lasos tiojn vestiĝi en lernejoj.

3a aprilo 2002

Mi pensis, ke la ŝtuparo de miaj genajboroj estis ŝtelita de arbogrimpantaj infaniĉoj. Feliĉe mi estas malprava: La ŝtuparo de miaj genajboroj estis en ilia domo. La ŝtuparo, kion mi vidis, estis fakte de la infaniĉoj. La tuta okazo estis stulta (tiu pino estas danĝera grimpe), sed almenaŭ ĉioj bonstatas.

Hieraŭ vespere mi manĝis la ceteron da miaj spagetoj. Poste mi reinstalis Vindozon XP, la drajvilojn por la vidkarto kaj monitoro, kaj la programojn TekstPad (tekstan redaktilon), WinZip (arĥivilo), Eudora (retpoŝtilo) kaj WS_FTP (FoToPilo).

Antaŭ progresi, mi bezonis malŝalti iujn partojn de Vindozo XP, speciale la mesaĝilon, kio estas la mikrosofta kopio de ICQ.

Mi ankaŭ instalis la novajn kombinitajn verkilon, tabelkalkulilon, kaj bildilon. Ĉi tiu programaro estas gobe Productive, kaj estis estigita originale por la mastruma sistemo Be (kies kompanio nun estas memoro). Mi pruvis sole la verkilon; ĝi plaĉas al mi ĝis nun.

Hodiaŭ vespere mi instalos programojn por la lumdisk-gravilo (CD burner) kaj videolumdiskingo (DVD-ROM drive); la drajvilon por la muso; kaj la programojn kontraŭviran kaj fajrmuran.

4a aprilo 2002

La vetero estas vere kurioza: malpeze neĝas kaj sunbrilas.

Mi iris al la ĉefa norda filio hodiaŭ por solvi serion de malpliaj malfaciloj. Multe da ili estis pri lokareta enregistrigo. Poste mi vizitis la ĉefa filio en Mariono por kontroli la videan agordon de iu komputilo.

Ofice la semajno estis pli ĥaosa ol kutime, ĉar la retadministo estas kun teknikistoj el iu kompanio asociata kun nova programaro. Mi ne povas donas detalojn al vi, ĉar tioj malkaŝas la specon de kompanio, por kio mi laboras. Ĉiuokaze, kundungitoj ne estas ĝojaj pri lia foresto.

Mia fratino Viki vundis ŝian livan piedon pro falo el lito. Ne estas sciate ĉu la piedo estas rompita. Ŝi nun movas sin per lambastonoj kaj prenas medikamenton por doloro.

vaneco

Israelo estiĝis laŭ la premisoj, ke la lando inter la Mediteraneo kaj la rivero Jordano estas promesita de Dio al la juda popolo; kaj krome la mondo estas tro malamika loĝejo por judoj. Israelo batalas, ĉar ĝia travivo estas la travivo de la juda popolo.

La araboj (kiu ajn nacio ne gravas) rigardas la landon inter la Mediteraneo kaj la rivero Jordano kiel parto de la regno de Islamo, kaj la judoj kiel invadantoj. Ili komparas la israelanojn al la mezepokaj krucmilitanoj, kiu venktis sed post tempo estis forpelitaj. (Tia komparo estas malsaĝa, ĉar nesimile al la judoj, la eŭropanoj neniam rajtis esti tie.) La araboj batalas por forpeli la malamatajn judojn el la lando de Islamo.

Paco inter la du popoloj estas vana.

En ĉi tiu batalo staras la malforta kano de Israelo: la Usono. Israelo estas en ĝia nuna stato ĉar ĝi kredis al ĝia amikeco al la Usono kaj aŭskultis al la konsilo de usonaj diplomatoj. Ĝi kredis la vortojn de la Usono, ke paco estiĝus se israelanoj donis al la araboj landon kaj registaron.

Nun ne estas paco, sed malpaco kaj batalo. La kano estas romponta kaj trapikonta la israelanojn, ĉar la presidento usona estas rokoleisto teĥasa, kiu estas pli zorga pri arabo rokoleo kaj islamaj teruristoj ol pri la popolo de Dio. Li penos devigi Israelon doni al la araboj tion, kion ili volas.

Pli ridinde, la diplomatoj de la eŭropa unuiĝo—el la lando de antikva judmalamo—volas partopreni por estigi pacon. Kia blago!

La batalo inter la judo kaj la arabo neniam finos ĝis unu aŭ la alia estos detruota. Kaj la mondo suferos dum ilia batalo al la morto.

7a aprilo 2002

Hodiaŭ estas dimanĉo: tempo por prediko.

Plurajn fojojn pri la batalo inter Israelo kaj la araboj mi menciis, ke la Usono estas "malforta kano" sur kio Israelo ne devus apogi sin. Prediko ne estas sen citaĵo el la Biblio. Jen la konvena citaĵo sur kio miaj mencioj estas bazita:

Vi estis kana apogo por la domo de Israelo: kiam ili kaptis vin per la mano, vi fendiĝis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili apogis sin sur vi, vi rompiĝis kaj traboris al ili la tutan lumbojn.
—Jeĥezkel 29:6-7.

Estas dolore, ĉu ne? La citaĵo estis pri Egiptujo antikva, sur kio la judoj de tiu epoko estis malsaĝe dependis. Ili pagis por tiu dependo per sepdekjara ekzilo en Babilujo.

La hodiaŭaj judoj ne estas malsama pri ilia trodependo sur la Usono. La Usono estas malsata je la rokoleo de la araboj; ili estas malpaciencaj kun malsaĝa kutimo por la rapida riparo; kaj ili estas laca pri la longa milito en la Mezoriento.

La jeno estas malbela vero, sed mi timas, ke la israelaj judoj estas solaj en sia batalo. La malpacienca premado de la Usono (kaj la Unuiĝo Eŭropa) por rapide fini la militon povos porti pli malbonan malpacon.

Por malpeza noto, hodiaŭ estas belvetera.

8a aprilo 2002

La vetero estas pluva sed varma. La dua semajno de la ferioj de miaj gepatroj estos certe bona, ĉar la venontaj tagoj estos eĉ pli mildaj.

Ofice la retadministo estas en Florido pro trejnado. Lia nova asististo (ŝi ĵus ricevis la akreditiĝon por Novell Netware 5) laboros anstataŭ li supre de ŝiaj kutimaj devoj (nature kun mia helpo).

who-net adiaŭas la centran bibliotekon

Mi kredis, ke la fina kunveno de la Whoosier Network en la centra biblioteko de Indianapolo estos la unua venedro de majo. Ne, mi lernis, ĝi estis la pasinta venedro, kaj granda amaso de nuna kaj eksa klubanoj ĉeestis.

Malgraŭ tio, mi estas ĝoja, ke mi ne bezonos plu eniri la aĉa koro de Indianapolo, kie nokte la frenezuloj elvenas el la malriĉejoj ĉirkaŭ la koro urbega kaj molestas ĉiujn alie.

La nova kunvenejo estos la biblioteko en la magazenaro Glendale Mall en la nordorienta kvartalo de Indianapolo. Mi esperas, ke la aliaj klubanoj ŝatos la novan kunvenejon sufiĉe, ke ili neniam volos reiri al la centra biblioteko.

novaĵoj en la gazeto

La hodiaŭa eldono de la ĉi-tiea gazeto estas speciale plena de novaĵoj:

Sue Ballard

Ŝi estis mia instruisto kiam mi estis naŭjara, en la tria grado de elementa lernejo. Ŝi estis jam maljuna kiam ŝi estis mia instruisto, do mi miras, ke ŝi estas jam vivanta. Ŝi nun laboras parte kiel asistanto en la malsanulejo.

La fantoma hotelo

Iam antaŭe iu ekkonstruis hotelon en la nordorienta angulo de krucado de interŝtata soŝeo 69 kaj ŝtata vojo 18, kio iras en Marionon. Subite depresieto estiĝis, kaj la konstruado ĉesis.

Dum dek kvin jaroj la forlasita ŝelo de hotelo staris tie, anoncante la malsukceson de Mariono al ĉiu preterpasanto. Fine Mariono aĉetis la hotelon kaj ĝia lando, kaj detruis la hotelon.

Mariono volas vendi la landon al komercoj estigantaj oficojn por marionanoj. Ĝi ne povas: iu klaŭzo en la posed-titolo malpermesas la starigon de benzinpumpiloj en la lando. Eks-benzinstacio metis ĝin tie por malhelpi konkuradon. La urbo ne povas forpreni la klaŭzon (sen multekosta procesado), kaj estuntaj komercoj ne aĉetos la landon pro ĝi.

Do la lando estadas vaka, tiel kondamnanta pruvo de la malsukceso de Mariono kiel estis la fantoma hotelo.

Sinmortigo en Ĉinujo

Kamparaj hominoj en Ĉinujo sin mortigas plej ofte el ĉie alie en la tuta mondo. Mi ne miras: La ĉinoj traktas iliajn hominojn malbonege. La ĉinoj mortigas bebinojn ĉar ili deziras filojn. Poste, kiam hominoj estas rezulte malabundaj, ili ŝtelas hominojn el la vilaĝoj de unu la aliajn. Ili traktas edzinojn kaj travivantajn filinojn kiel sklavinoj.

Feliĉe por la hominoj, ili povas eskapi el ilia malbonega stato per parakvato, venono uzata terkultive por mortigi insektojn. Plejmultaj sinmortigantoj trinkis parakvaton.

Mi ne povas kondamni tiujn hominojn por ilia deziro fini iliaj vivoj de mizero. La ĉina ŝtato ne povas halti la sinmortigoj: se ĝi nur malpermesos parakvaton, la senesperaj hominoj trovos alian rimedon sindetruan.

10a aprilo 2002

La vetero estas fine printempa: varma kaj milda. La venontaj tagoj promesas eĉ pli belan veteron.

Ofice mi iris al la ĉefa filio mariona por anstataŭi malfacilan komputilon per unu el la novaj. Mi jam riparis la originalan komputilon, kaj mi intencas reinstali ĝin morgaŭ. Mi manĝis tagmanĝon hejme antaŭ la reveno al la oficejo.

speciala kunveno

La ŝtatestro kunvokas specialan kunvenon de la ŝtata parlamento por solvi la krizon de la ŝtata buĝeto. Neniom da la parlamentaroj estas entuziasmaj pri la kunveno: ili ne volas levi impostojn bezonatajn por egaligi la buĝeton.

eŭropa judmalamo

La mondo estas frustrata de la bataloj inter Israelo kaj la araboj. Nia prezidento estas frustrata, ĉar la bataloj kaj trudas en lia milito kontraŭ teruro kaj ĉagrenas liajn amikojn en la rokolea industrio.

La Eŭropa Unuiĝo, la Rusa Federaĵo, kaj la Roma Katolika Eklezio—kioj, kun la Islamujo, estas la granda akso de judmalamo—estas frustrataj, ĉar Israelo dolorigas iliajn preferatajn dependatojn, la Palestinan Aŭtoritaton. (La Eŭropa Unuiĝo mone subtenas la Palestinan Aŭtoritaton.) La eŭropanoj pruvas jam sian malamon de la judoj per difekti judajn lernejojn, sinagogojn kaj tombojn. Nun ili ankaŭ timas, por ke Israelo povu eble venki.

La Eŭropo ĉiam estis la fonto de judmalamo. Dum la tuta historio de la subkontinento, la eŭropano neniam malŝparis momenton por murdi, rabi aŭ forpeli judojn. Eĉ dum tempoj de paco kaj prospero, judoj neniam estis vere akceptita kiel parto de la socioj, en kio ili loĝis.

Unue la Eklezio persekutis judojn; poste la naciaj ŝtatoj persekutis ilin; fine la Nazioj murdis plejmulte da ili. Hodiaŭ tre malmultaj judoj loĝas en Eŭropo—kaj tiuj vivas time.

Pro la traktado de la judoj en Eŭropo, oni ne devas miri, ke Israelo malakceptas kaj baras la delegatojn sendatajn de la Eŭropa Unuiĝo. Israelo havas sufiĉajn malamikojn je la araboj; kial ili bezonas la eŭropanojn?

11a aprilo 2002

Hieraŭ vespere mi rigardis tra la vitro de la malantaŭa pordo en la fojero. Mi vidis ion grandan pendante sur la reto drata de la ekstera malantaŭa pordo. Ĝi evidente glimbis ene per la truo en la reto.

Komence mi opiniis komence esti unu el la du eksteraj katoj. Tamen, ĝi estis tro granda por katiĉo. Mi eniris la fojeron. Ĝi turnis sin rigardi al mi, kaj mi tuj sciiĝis.

Ĝi estis rakuno: griza besteto, iom pli granda ol katiĉo sed simila al hundo (kaj diste parenca al pandoj), kun nigra 'okulmasko' sur ĝia vizaĝo. (La oficiala nomo por la rakuno estas 'prociono', kaj 'rakuno' estas la nativa nomo ĉi tie.)

Rakuno estas ferioza kaj povas esti rabia, do mi staris diste de la besteto kaj lasis ĝin reglimbi tra la rettruo kaj al la ekstero. Ĝi ne volis ĝeni min tiom egale kiom mi volis ĝenis ĝin. Sole post ol ĝi atingis la eksterajn ŝtuparojn, mi ĉasis ĝin el la korto.

Mi kredas, ke ĉi tiu rakuno estas la sama, kion mi vidis la pasintan someron. Ĝi manĝis la nutraĵon de la katoj, dum ili staris kaj spektis. Ĉi tiu besteto estas tre freĥa (angle cheeky).

Mi refiksis la reton al la ekstera malantaŭa pordo per ŝraŭboj.

La gepatroj revenos el Florido iam la venontan semajnfinon. Mi havos unu plu dimanĉan tagmanĝon antaŭ ilia reveno.

12a aprilo 2002

La rakuno ne aperis hieraŭ vespere.

Hodiaŭ estas grize kaj pluve. Ofice mi estas tre okupata kun la instalado de du komputiloj kaj interŝanĝo de presatoroj.

La dek-kvina de aprilo estas rapide alvenonta por la plejmulte da usonanoj, inkluvzive mia fratino Tinjo. Tiam estas la fina tago por la poŝtado de onia federa kaj ŝtata impostoformuloj. La mia estis kompleta kaj poŝita antaŭ pli ol du monatoj. Hahaha!

15a aprilo 2002

La vetero estis suna kaj varma nekutime al la tempo de la jaro. Mi ĝuis la kondukon de Muncio al la vilaĝo Lafontejno por lasi presatoron ĉe riparejo.

Mi ĝuis la kondukon ĝis la motoro ekklakis. Mi prokrastis oleŝanĝon tro longe, kaj la motoro estis preskaŭ seka. Mi ne povis trovi neokupatan oleŝanĝejon, do mi aĉetis du botelojn da motoroleo. Ili ĉesigis la klakadon, sed mi devos baldaŭ viziti oleŝanĝejon.

Sed tio estas la sola malbono de la tago. Mia ekzemplero de la libro La Fenomeno de Socialismo venis poŝte, kaj ankaŭ letero raportante, ke mi sukcesis je la akreditiga ekzameno i-Net+ far CompTIA.

16a aprilo 2002

Ĉi-matene mi atingis la oleŝanĝejon kiam ĝi malfermis je 0800 horoj. La komencoj estas supozita ŝanĝi la oleon kaj lubrigi la aŭton dum dek minutoj. Nature tio ne ofte estiĝas. Miaokaze la tempo estis unu horo pro la serĉo al benzinfiltrilo.

Printempo fine alvenas…tiel indikas mia haŭto. La haŭto de miaj vizaĝo kaj brakoj jukas kaj veziketas pro la herboj freŝe tonditaj. Mi alkutimiĝas al ĝi.

la sorto de interretaj bonaĵoj

La nova vebejo por la bildstrio Dilbert estas replaninta. La 'replanado' inkludis reklamojn, bedaŭrinde, do la Taglisto (kio listis la plej malbonajn malsaĝaĵojn de kundungitoj, estroj kaj iliaj kompanioj) kaj aliaj amuzaj trajtoj ne estas plu tie. Tio ne estas bona.
www.dilbert.com

La vebbildstrio Atentante al Roĉjo (Waiting For Bob), pri la vivoj de tri dudekjaruloj en urbo universitata, estas jam dormanta (post februaro 2001).
www.waitingforbob.com

La vebbildstrio Argon Zark! ne dormas; ĝi nur ŝajnas tiel. Ĉi tiu estas unu el la unuaj vebbildstrioj (unue eldonite je junio 1995). La du ĉapitro de la serio progresas tre malrapide, sed ĝi certe ne estas morta.
www.zark.com

Ĝi ne estas bildstrio, sed la Gikkodo estiĝis trajto de la interreto post ĝia unua eldonado je 1993. Ĝi estis tre populara. La tria kaj plej freŝa eldono de la Gikkodo aperis je marto 1996. Mi mem verkis tradukon Esperantan de la Gikkodo. Tamen, la aĉigado de la interreto far kaj la komercoj kaj la piratbuboj kaj loĝantoj de AOL/MSN/Yahoo malesperigis la aŭtoron de la Gikkodo Roberto Hajdeno. Li ne verkas plu je la Gikkodo, kvankam li eble faros iam.
www.geekcode.com

22a aprilo 2002

La vetero estas malvarma kaj pluva.

Ja, la vetero dum ĉi tiu monato estas parado de la kvar sezonoj. La unua semajno estis vintra kun neĝo. La dua semajno estis printempa. La tria semajno estis varmega kaj somera. Ĉi tiu semajno estas malvarma kiel aŭtuno.


Mi ne faris multe la pastintan semajnfinon krom ludi la finan mision de Volfenstejnon.

Baze vi iras tra subtera fosejo al kastelo Volfenstejo, en la kelajn tombojn…el kioj saltas zombioj! La vivantaj kadavroj estas ĉie en la kastelo. La naziaj defendantoj estas malpuraj kaj vunditaj. Vi, nature, metas ĉiom da ili el ilia mizero. Poste venas la fina okazo: Vi batalas la sorĉregon Hejnrikon, nove revivigite de la nazia sorĉistino Blavacki. Se vi gajnas, ke mondo estas sekura; Himlero koleriĝas; kaj la nazioj timos vian nomon por ĉiam.

Miaj ferioj venos post mia semajnfina sifto ĉi-sabate. Mi planas iri al Purdue; viziti mian asekuriston por akiri pli malkaran asekuron por mia aŭto; kaj preni la ekzamenon Linux+ en Ball Ŝtata Universitato.

24a aprilo 2002

La pasintan vesperon mi abonis al novan vebgastigservon. La kompanio estas Hostway, starigite en Ĉikago. Mi abonis al la Plano Ora Plus, kio donas al mi 200 megabitokojn de capaco, tridek retpoŝtajn kontojn, kaj PHP. Mi pagas egale tiom, kiom mi faris al Interland, sed per unu ĉiujara bloko.

Mia vebejo estas jam transŝutita al la nova servo, kaj la awest@dysmey.org retadreso estas starigita. Ĝi ne funkcios, tamen, ĝis la transporto de mia domajnnomo estas kompleta post unu aŭ du tagoj.

Post la ŝaltado de PHP, miaj Esperantaj paĝoj devus funkcias kiel antaŭe.

Ofice mi estis plejmulte en la ĉi-tieaj filioj dum la pasintaj du tagoj por ripari aŭ anstataŭi komputilojn. Okupita mi estas, ĉu ne?

1a majo 2002

Mi estas meze de miaj ferioj. Mi ĵus revenis de tagvojaĝo al la universitato Purdue. Ĉi tiu estas la pinto de la ferioj.

Mi promenis tra la universitata tereno kie la akademiaj konstruaĵoj estas. Jen miaj rimarkoj:

Mi vizitis la mirindan librovendejon Von's kaj tie aĉetis kelkajn librojn, inkluzive de taglibro "Hello Kitty" por Viki. Mi ankaŭ vidis ĝenantan libron, pri kio estas la temo de la cetero de ĉi tiu paĝo.

la amariganta trajto de usona anglikanismo

La usonaj anglikanoj ĝuas riĉon kaj privilegion inter la supraj klasoj de mia lando, kun kioj ili tenas komunajn kredojn kaj opiniojn. Estas ankaŭ vere al la konfesianoj de ses aliaj protestantaj sektoj en la Usono—tial ilia populara nomo, la "Sep Fratinoj". La komunaj trajtoj ĉi ties estas la riĉo; influo kaj favoro en la usona elito; la privilegio en la usona socio; kaj la longetempa forlaso de la bazaj kredaĵoj de la kristana fido.

La lakeiĝo de ĉi tiuj elitaj konfesioj kun la kreskante aĉa usona elito estigas jam krizojn de kredaĵo kaj praktiko en tiuj konfesioj. La krizoj vice estigas forrompojn (skismojn) inter la anglikanoj, presbiterianoj kaj luteranoj, kaj probable estigos forrompon inter la metodistoj. La pli granda sed malpliiĝanta parto estadas lojala al la usona elito; la pli malgranda parto estadas lojala al Kristo.

Malplibone, pro ilia forlaso de la fido kaj ilia komuna opiniaro kun usona socio, la elitaj konfesioj ne instruas la infanojn de konfesianoj pri la fido. Kiam la infanoj plenaĝiĝas, ili forlasas la konfesiojn—kial restas, kiam la konfesioj diras nenion malsaman al la socio ĝenerala?

Tial en la elitaj konfesioj la preĝejanoj estiĝas pli maljunaj dum la jaroj. Meznombre la preĝejanoj en iu ajn elita konfesio estas sesdekjaraj. Baldaŭ ili mortos multe, promesante riĉajn heredaĵojn sed malpli multajn preĝejanojn.

Pro ĉi tioj post tridek jaroj la elitaj konfesioj probable estiĝos apenaŭ pli ol fondaĵoj por prezervi historie gravajn preĝejojn kaj doni pensiojn al iliaj malmultaj ceteraj pastroj.

Evidente tia sorto ne plaĉas al la pastroj de la elitaj konfesioj—speciale en usona anglikanismo, kio estas la plej dolora. Dum la pasintaj jaroj tiuj ĉi pastroj anglikanaj eldonas librojn, kioj defendas iliajn ofte ridinde burĝanajn kaj iam malbonajn kredojn kiel iom kristanajn; aŭ kioj amare atakas la pli sukcesajn kristanajn sektojn kiel iom nekristanajn.

La ties specon de libron mi trovis en Von's hodiaŭ de iu anglikana pastro Bruce Bawer, kiu estas kolera je la sukceso de la konfesioj kristanaj pli fidelaj al la instruaĵoj de Kristo—kaj pli kolera je la patronaĉa tolero de la usona elito al ili.

Libroj kiel de Bawer estas la finaj krioj de mortontaj sektoj—kioj miaopinie devas morti silente kaj finfare. La libroj estas malgravaj pri si; tamen, iliaj aŭtoroj havas influon inter la registoj kaj komunikilistoj de mia lando, do ili povas serioze aflikti la publikon (speciale la kredantaron al Kristo) antaŭ ilia finfina falo.

7a majo 2002

La vetero dum la pasintaj du tagoj estis pluva kaj malvarma…ĝis ĉi-postmeztage. Nun estas pli varme. Mi ne rimarkis ĝin tro, ĉar miaj ferioj finis kaj mi revenis al mia ofico.

Mi kaj mia estro estas la solaj en mia departamento: la retadministo estas en ferioj kaj la retaplikisto estas malsana. Krom pluraj telefonitaj malfaciloj apud la fino de hieraŭ, la tempo estas kvieta.

La antaŭbalotado (angle primaries) estas hodiaŭ, kiam la du ĉefaj politikaj partioj elektas tiujn, kiuj staros por balotado ĉi-novembron.

fino de miaj ferioj

La supro de la finaj ferioj estis la tria de majo: la naskiĝtago de teatra aktorino Katlino Clarke. Tiu estis glora tago, celebrante ŝian kvindekan jaron.

Mi sendis al S-ino Clarke gratulan retpoŝton, volante al ŝi feliĉan naskiĝtagon kaj invitante ŝin viziti mian vebpaĝaron dediĉitan al ŝi. Mi sendis ĝin per ambaŭ ŝiaj retadresoj.

Unu el ili tuj revenis; la elretpoŝta servilo en FrontierNet raportis, ke ŝia retpoŝta konto estis plena. Evidente ŝi ne legis la poŝtojn tie longatempe; aŭ, ĉar la konto estas en HotMail, tio estas plenplena de rubpoŝtoj.

La alia atingis ĝian celon, sed la konto estas en la akademia reto de la universitato Pitsburgo, kie S-ino Clarke instruas dramon partatempe. Ĉar la akademia jaro tie finas jam, ŝi probable ne respondos al la poŝto.

S-ino Clarke estos tre okupata ĉi-someron pro du teatraĵoj en la Pitsburga Ejra kaj Klasika Teatrejo. Estas bonege al ŝi rekomenci la karieron, kion ŝi amas, post longa ripozo.

Ankaŭ dum la tria, mi sukcesis prenis la ekzamenon por akreditiĝo Linux+ de CompTIA. La akreditiĝo signifas, ke mi povas funkciigi kaj senpaneigi reton kaj komputilon linuksajn. Ĝi ne implikas, ke mi estas linuks-mastro; tamen, ĝi estas unua paŝo.

Mi sciigis al mia fratino Tinjo mian volonton al transloĝigi min al ŝia domo ĉi-someron, dum ŝi instruas en Blumintono (kie estas la malbenata universitato de Indianio).

tekstotraktado per Rubeno

Rubeno estas programa kaj skripta lingvo por kaj linukso kaj vindozo. Oni povas uzi ĝin ankaŭ en la interreto, kvankam ĝi ne estas komuna en vebejoj.

Japana programisto Macumoto Jukihiro estigis Rubenon dum la fruaj 1990-oj kiel lingvo pure objekt-orientita. Ĝi estiĝis libera programaro sole dum la pasintaj du jaroj, sed ĝia popularo kreskas, ĉar ĝi estas facila lerni kaj uzi. Mi mem trovas, ke ĝi estas pli facila lerni ol Perl; dank' al Rubeno mi vere komprenas la koncepton de objekt-orienteco.

La angla nomo estas Ruby, do mi tradukas ĝin kiel Rubeno (rubio estas malhele ruĝa floro nomita madder angle kaj akané japane).

Ekzemple mi montras la jenan klason, kio lasas onin ŝanĝi la ĉapelitajn literojn de teksto Esperanta de kruda teksto al unikodo kaj vice.

    class EspTraduko
        def initialize()
        @tt = Hash["cx", "ĉ", "Cx", "Ĉ",
                   "gx", "ĝ", "Gx", "Ĝ",
                   "hx", "ĥ", "Hx", "Ĥ",
                   "jx", "ĵ", "Jx", "Ĵ",
                   "sx", "ŝ", "Sx", "Ŝ",
                   "ux", "ŭ", "Ux", "Ŭ"]
        end # initialize

        def al_unikodo(src)
            buf = src
            @tt.each {|k, v| buf.gsub!(k, v)}
            buf
        end # al_unikodo

        def de_unikodo(src)
            buf = src
            @tt.each {|k, v| buf.gsub!(v, k)}
            buf
        end # de_unikodo

    end # EspTraduko
    

13a majo 2002

La malvarmumo, kio komencis hieraŭ, estiĝis pli malbona dum la nokto. Mi estis tiel malsana, ke mi restis hejme kaj ne iris oficen.

Mi ripozas en mia seĝo antaŭ mia komputilo, kaj trinkas multe da fluaĵoj kiel akvo kaj supo. Mi ne manĝas solidan nutraĵon pro la dolorado de mia gorĝo. Mi kredas, ke mi sentos pli malbona morgaŭ.

Mi estis supozata liveri du reinstalitajn komputilojn hodiaŭ matene, sed tio devos atendi.

la usona elito (ree)

Kiel povas esti venonteco por mia lando, kiam malsaĝa elito regas ĝin? Ĉu la rezisto de la usona popolo kontraŭ ĝia elito, kio malŝatas ĝin, bonaĵo?

Mi klarigu:

La usona elito opinias, ke ĝi tenas gnozon (el greka γνωσις)—la specialan scion, la necesan 'socian motivon', kio metas ĝin super la ordinarularo.

Pro ĉi tiu gnozo la usona elito malŝatas la ordinarajn usonanoj; al ĝi ili estas malkleraj kaj koleretige naivaj. Pro ĉi tiu gnozo la usona elito donas al si la rajton por eviti per la kortumoj la procezon politikan partoprenatan de la usona popolo. Kial? Evidente ĉi tiuj malkleraj usonanoj ne scias, kio estas bona al ili.

La Usono devas esti demokratio, sed pro ĝia gnozo la usona elito estas plej kontraŭdemokratia.

La usona elito amas la eliton de Svedujo, ĉar la sveda elito havas la svedojn firme sub ĝia rego. La usona elito estas amare frustrata, ĉar la usona popolo ne estas jam sub ĝia rego. Kial? Malgraŭ ilia supozita malklereco, la usonanoj ne volas esti gvidataj.

Ĉi tiu frustreco de la usona elito estigis en ĝi novan kredon: Gajni estas plej grave, sed ne kiel oni gajnas.

Evidente ĝi lernis tion de Mikrosofto kaj ĝia estro Bill Gates. Gates laboris laŭ ĉi tiu senteno por kreskigi Mikrosofton al la plej potenca kompanio komputila en la mondo.

Ne gravas, tamen, ke la kodulumaro malamas Gates; rigardas Mikrosofton kiel malbona; kaj evitas vindozon favore al linukso, aŭ alie subfosas ĝin por devigi ilin funkcii kiel ili devus. La usona elito ne vidas ĉi tiojn; kaj kutime kaj nescie ĝi prenas kodumulojn por komputilaj krimuloj.

Ĉi tiel la usona popolo malamas la eliton, kiam ĝi estas konscia pri la ekzisto de la elito. La bombado de la uson-registara konstruaĵo en Oklahom-Urbo, kaj la agadoj de la neregulaj milicoj estas mildaj kompare al la reagadoj de venontaj usonanoj kontraŭ la usona elito.

La elito, nature, penos argumenti ĝiajn malfacilojn en la mallumon, kiel ĝi forargumentas la diversajn grupojn malamikan al ĝi, al kioj ĝi donas la komunan etikedon 'desktro' (signifante 'tiuj nedankemaj malpliuloj nenial malamantaj nin'). Pro la gnozo, la sola vero estas la 'vero' de la elito; kiam oni havas la gnozon, eĉ faktoj ne distras de la vido de la 'vero'. Se iu alia diras, ke la 'vero' de la elito estas malĝusta, tiu estas evidenta dekstra fanatiko.

Tial la ĵurnalistaro (parte de la usona elito) rigardas jam sin kiel pura kaj neŭtrala, eĉ se ĝi ne estas plu. Se la ĵuralistaro kredas tiel, do tiel devas esti vere. Tial la profesoraro tenas jam al la libero de akademia enketo, eĉ se tiu libero apenaŭ ekzistas plu. Se la profesoraro kredas tiel, do tiel devas esti vere.

Kio estas la stato de nacio, kies elito malŝatas la nacianojn kiel malkleraj sed vidas la ĉion tra la filtrilo de sintrompoj kaj stultoj? Kaj ĉi tio estas la plej forta nacio en la mondo! La stato estas preskaŭ senespera, ĉu ne?

Estas bontempo, por ke ni traktu la gnozon de la usona elito kiel malbono, kaj forlavu ĝin sob la ĉiela fekseĝo, en kion tia stulto meritas iri.

14a majo 2002

Mi estas ankoraŭ malsana, sed ne tro malsana por labori. Tial mi revenis oficen hodiaŭ. Mi sentas malforta, sed ne tro malforta por konduki kaj porti komputilojn al du filioj.

Mi ricevis retleteron de iu nun en Norda Karolino, kiu en Novjorko dum la 1980-oj estis aktoro en la teatraĵo Lorenzaĉio kun Katlino Clarke. Mi ne povis trovi ion ajn pri tiu teatraĵo, kio ludis dum la somero de 1983. Trovinte nenion pri tiu teatraĵo, mi antaŭsupozis la fiaskon de la teatraĵo, kiel la alia teatraĵo de S-ino Clarke dum tiu jaro, Teaneck Tanzi.

Tamen, la aktoro certigas, ke Lorenzaĉio estis pli sukcesa ol mi kredis. Tiu teatraĵo ludis dek-okfoje, iam en plena teatrejo.

Mi ankaŭ trovis, ke la universitato Indianio havas antaŭajn nombrojn de BackStage, kio faris la solan artikolon pri Lorenzaĉio. Mi provizore planas veturi al la ĉefa biblioteko de la universitato por serĉi la artikolon.

Probable estas bona ideo serĉi BackStage dum la jaroj 1980-1985, kiam S-ino Clarke estis en la pinto de ŝia juna kariero.

15a majo 2002

Hodiaŭ estas la oficiala sepa jarreveno de mia dungado en la Kompanio. Mi pretigis kvar malnovajn komputilojn kiel anstataŭajn. Mi pretigis tabelon de komputiloj por la prenado de inventaro en la ĉefa oficejo ĉi-sabaton.

la serĉo por Lorenzaĉio

Mi certigis hodiaŭ tion, kion mi eltrovis antaŭ jaroj: Ne estas arĥivitaj kritikoj de la teatraĵo Lorenzaĉio el Novjorko je 1983. La indico kaj kritikaro de la Novjorka Tempo por 1983 ne aludis al iu ajn kritiko de tiu teatraĵo.

Ĉu vi interpretas tiun ĉi indiceron el la kritikaro de la Tempo por 1983-84?

Lorenzaccio 1983, Mr 27 II:16:3

Tio signifas: La nombro de la Novjorka Tempo por la 27a marto 1983, sekcio du, paĝo dek ses, kolumno tri. Mi kontrolis ĉi tion mikrofilme: neniu mencio de la teatraĵo.

Mi devos viziti la ĉefan bibliotekon ĉe la universitato Indianio por kontroli plu la solan ĵurnalon, kio menciis la teatraĵon: BackStage, kio ekzistas kiel antaŭaj nombroj sole tie.

16a majo 2002

Mia nazkataro eniras la stato de la raŭka tuso, dum kio mi eltusas la enhavon de miaj pulmoj. Tio estas dolora sed bona, ĉar tio signifas, ke la fino de mia nazkataro venas.

Ofice mi veturis al aliaj filioj dum la mateno por anstataŭi komputilojn. Mi volis fari ĉi tiojn por eviti la venontan pluvon. La anstataŭo de komputiloj estiĝas pli ofta pro la pliaĝiĝo de la komputilaro de la Kompanio. Pro tio al mi ĉiam estas laboro.

mia kompanio

La Mjuĉo estas la Kompanio, kie mi laboras. Ĝi havas ĉefan oficejon kaj dek ses filiojn. Mia ĉelo (mi ne meritas oficejon) estas granda ĉambro kun tri aliaj dungitoj; ni estas la departamento por informsistemoj de la Mjuĉo. Tio, vice, estas en la subtera etaĝo de la ĉefa oficejo.

eŭropo kaj islamo

La eŭropanoj estas tiel judmalamaj kiel la islamanoj. Tamen, la eŭropanoj estiĝas lacaj pri la islamanoj ene de iliaj landoj.

Islamanoj—turkoj en Germanio, araboj en Francio, pakistananoj en Britio, aŭ indonezianoj en la Nederlando—ne estas sorbeblaj en la ĉirkaŭaj socioj pro ilia islama fido. Islamanoj faras la plej malpurajn oficojn—kiel la purigado de publikaj necesejoj—kion nativaj eŭropanoj ne faras volonte. La eŭropaj elitoj toleras la islamanojn, kiel la indianianoj toleras sed ne ŝatas la 'kentukianojn' (sudusonanojn) inter ili.

Ordinaraj eŭropanoj, tamen, malŝatas la islamanojn kiel fiaj ofic-ŝtelantaj invadantoj. Nun eĉ la elitoj estiĝas lacaj kaj suspektemaj pri la islamanoj. La postefikoj de la islamaj atakoj kontraŭ Novjorko kaj la Pentagono je la pasinta septembro pliigis la kontraŭislaman senton. Vokoj estas ĉie en Eŭropo striktigi aŭ fermi enmigradon, speciale el la Islamejo.

Ĉi tiu estas la kialo por la gajnoj balotaj de kontraŭ-enmigradaj partioj en Francio kaj la Nederlando (kies plej fama kontraŭ-enmigristo estis murdita probable de islamano).

Ŝajnas, se la eŭropanoj sukcesos elpeli kaj striktigi la islamanojn inter ili, ili devos lerni denove purigi siajn publikajn necesejojn. Eble ni povas sendi al ili iom da 'kentukianoj'.

17a majo 2002

La vetero estas bona ĉi-matenon, sed estiĝis malvarma kaj griza. Tia vetero estis dum la venontaj kelkaj tagoj.

Ofice tri grandaj presatoroj alvenis hodiaŭ. Ili iros al tri feliĉaj departamentoj, kioj luktas kun malnovaj apenaŭ funkciantaj presatoroj. La koroj de la dungitoj estos plenaj de ĝojo.

Mi vere (post kelkaj tagoj de pruvoj) komencis la novan inventaron de laborstacioj en la ĉefa oficejo. Mi jam registris la laborstaciojn de la subtera etaĝo. Morgaŭ mi registos tiojn de la unua kaj meza etaĝoj.

Kristi Maknikolo

Iam, kiam mi estis dekkelkjarulo, mi estis fervora pri juna usona televida aktorino, kies nomo estas Kristi MakNikolo (Kristy McNichol). Mi ŝatis ŝian vizaĝon, kio estis honesta kaj bela. Ŝi estis maldika kun malgrandaj mamoj, sed tio ne gravas al mi.

Kristi estis fama kiel la pli aĝa filino en la usona televida serio Familio (Family) dum la malfruaj 1970-oj. Ŝi ankaŭ aperis en kelkaj televidaj kaj kineaj filmoj. Post 1980, tamen, ŝia vivo disfalis, kaj ŝi ŝajne malaperis de la publika vido.

Mi perdis intereson je Kristi post la fruaj 1980-oj, kiam mi trovis la nekomparindan Katlinon Clarke. Tamen, mi ekrigardis ŝian karieron de tempo al tempo.

Kristi luktis kun ciklotimio, mensa malsano en kio onia humoro pendolas inter ĝojego/agemego kaj malĝojego. Ŝi regiĝis super la malsano kaj iom revivigis ŝian karieron dum la malfruaj 1980-oj kiel filino de dentisto en la televida serio Vaka Nesto (Empty Nest).

La ciklotimio reaperis, tamen, kaj ŝi devis rezigni de la serio. Post serio de malpligradaj filmoj, Kristi ĉesis esti plenatempa aktorino je 1992.

eŭropo kaj islamo (plu)

Mi relegis miajn vortojn de hieraŭ. Mi konfesas, ke la vortoj estas malmolaj. Mi, tamen, ne maldiras ilin. Fakte, mi aldonas la jenan avizon: Tiom longe kiom la Usono kaj Eŭropo bezonas rokoleon (kaj Eŭropo bezonas ankaŭ proletojn) el Islamujo, ni ĉiam havas malpacon eĉ se estas ne Israelo. Islamo estas malpaco.

20a majo 2002

La vetero estas malvarma sed ne pluva, kaj mi povas anticipas similan veteron dum la venontaj kelkaj tagoj.

Ofice mi faris la inventaron de laborstacioj en la ĉefa oficejo dum la pasinta sabato. Mi registris ĉiom da la departamentoj de la surtera etaĝo krom tri. Nun mi registris ĉiom da la dua etaĝo.

Mi estas kolera je Interland. Mi petis la nuligon de mia konto de Interland. Ĝi ne faris tion; ja, ĝi debetis mian kreditkarton por aliaj tri monatoj de servo! Mi repetis nuligon kaj rekrediton de mia kreditkarto. Mi devos telefoni ilin se mi ne ricevos kontentigan respondon.

astromilito: la atako de la klonoj

Post sabata laboro mi iris al la kinejo por spekti la plej novan epizodon de la serio Star Wars (Astromilito). Ĉi tiu dua epizodo de la sciencfikcia kineserio de Ĝorĝo Lukaso estas iom pli bona ol la unua je 1999.

Anikino, la dezerta bubo en la unua epizodo, estiĝas la metilernanto de Obi-Ŭan, kaj tre frustrata junuliĉo…speciale post kiam li estas asignita protekti nun senatoron Padme Amidala. Lia amo por Padme kaj la turmentoj de lia patrino Ŝmi sur Tatuino (kion li povas senti en liaj sonĝoj) komencas peli lin al la malluma flanko de la Forto.

Dume, la ĵedioj (komsaj kavaliroj) eltrovas armeon de klonitaj soldatoj. Ili estis menditaj de iu morta ĵedio kiel granda armeo de la galaksia respubliko. Fakte, tamen, ili estis la ideo de kanceliero Palpatino, kiu sekrete estis la malbona ĵediestro Dart Sidio.

La ĵedioj uzas tiujn soldatojn por venkti ribelon gvidatan de la Komerca Federaĵo (kio pestis la hejmmondon de Padme dum epizodo unu) kaj la malbona ĵedio Grafo Doku. La eta, pli antikva ĵediestro Joda provas lian meriton de la titolo 'ĵediestro' per lia estrado de la klon-soldatoj kaj per lia batalo kontraŭ lia eks-lerninto Grafo Doku.

Fine Anikino edziĝas al Padme, sed kun protezo anstataŭ lia dekstra brako. La ĵedioj gajnas kontraŭ Doku, sed perdas multe da iliaj kunĵedioj kaj (pli malbone) ne povas plu vidi la estontecon pro la potenco de la malluma flanko de la Forto. Palpatino, la koro de la malluma Forto, gajnas grandan armeon kaj estas estiĝonta imperiestro.

lorenzaĉio plu

Hieraŭ post tagmanĝo mi veturis al la universitato Indianio por viziti ĝian ĉefan bibliotekon. Mi malofte vizitas tiun universitaton, do mi devis orienti min en la tereno kaj ene de la biblioteko. Poste mi vizitis la naŭan etaĝon, kie la antaŭaj nombroj de BackStage estis.

Post longa serĉo mi trovis la kritikaĵon. La teatraĵo tute ne plaĉas al la kritikisto—"Ĉi tiu eldono de 'Lorenzaĉio' estis bedaŭrinda malŝparo de tempo kaj laboro", laŭ la kritikisto—sed mi lernis kiam la teatraĵo ludis kaj kiuj (krom S-ino Clarke) ludis en ĝi.

Certe la teatraĵo ne estas tuta malŝparo. Ĝi ludis dek-okfoje (iom da la teatraĵoj de S-ino Clarke ne daŭris tiom longe), kaj kelkfoje en plena teatrejo.

22a majo 2002

Ofice mi kompletigis la inventaron de laborstacioj (krom tioj stablataj en mia departamento). Estas al ni pli ol cent tridek maŝinoj, el kioj triono estas eksmoda. Ĉi tie administo estas pli probabla ol oficisto havi eksmodan komputilon; sed la oficisto uzas ties komputilon pli multe kaj bezonas la ekstran potencon.

Interland finfine nuligis mian konton kaj rekreditis al mi mian kreditkarton. La eksa vebejo estas finita. Tio estas bona, sed estus pli bone se ĝi nuligis la konton unufoje.

Mi repenis sendi mesaĝon al Katlino Clarke. La repeno ne sukcesis: La adreso ne estas plu tie. Mi komencas opinii, ke S-ino Clarke ne estas lerta pri komputiloj kaj la interreto. Mi havas ne esperon, ke mi povos komuniki kun ŝi.

La homiĉo, kiu metas iojn en la vendomaŝinoj, ne povis lasi la aŭtoparkejon ĉar la pilaro estis morta. Mi helpis lin restarti lian kamionon.

La dungitoj en la departamento spezprocezanta plendis pri la malpura aero el la ventumtuboj. La estro de mia estro instalis aerpurigilon, kio plenas la aeron kun negativaj jonoj. La ĉambro odoras kiel post tondroŝtormo.

Mi replanis la vebejon en FrontierNet laŭ iu vebpaĝo, kion mi skribis kaj uzis ofice. Mi uzas tabelojn por meti pli multajn hiperligojn en la paĝo.

28a majo 2002

ofice

Komence mi estis ĝoja, kiam la tritaga semajnfino estiĝis. Jen helpa scieto:

Neniam freŝigu peze uzatan programaron dum vendredo, se vendredo estas la plej okupata tago de la semajno.

Mi instalis la freŝigon en sole unu maŝino. Mi ne intencas freŝigi plu ĝis mi certigos, ĉu la freŝigo funkcios bone en tiu maŝino.

Mia estro volas min porti alian programon el unu maŝino en alian. Ni mankas la originalan codoromon por la programo, tamen, do mi ne povas porti ĝin. Fine mi kopiis la programon el la origina maŝino en la celan, kaj poste instalis la freŝigon tie. Necesos forpreni la originan kopion baldaŭ, sed decido pri nova aĉeto de la programo estiĝos.

La estro de mia estro ne estas ĉi tie, kaj probable ne estos ĉi-semajnon. Lia edzino ne estas plu kun ni post longa lukto kun spina kancero.

la longa semajnfino

La tritaga semajnfino estas finita. Ĝi estas rimarkinda krom mallonga ŝtormo sabata. La ventegoj elŝiris grandan arbon kaj faligis ĝin sur domon apud ĝi. Detruitaj estis la verando kaj supra ĉambro.

La loĝanto de ĉi tiu domo estis kuiristino en la mezgrada lernejo kiam mi estis tie. Ŝia filino laboras kiel flegistino kaj servas en la urbkoncilo. Ŝia nevino estas dentisto; kiam mi estis en liceo, ŝia nevino estis la Tino: la malbeno de mia ekzisto.

rememorigtago

Ĉi tiu semajnofino estas la neoficiala komenco de la somero en la Usono. Oficiale ĉi tiu estas Rememorigtago, kiam ni estas supozitaj rememori homojn, kiuj mortis por nia patrujo. Iam antaŭe estas komune kuŝigi florojn sur la tomboj de la mortintoj. Antaŭ la islama atako, sole la maljunuloj faris ĉi tion. Nun eĉ iom da la junuloj dekoras la tombojn per floroj.

Mi mem ne faras ĉi tion. La tomboj de miaj geavoj (ambaŭ paroj) estas tro distaj, kaj mi ne scias kie la tomboj de miaj patraj geavoj estas.

29a majo 2002

La vetero ĉ-semajnon estas varma kaj pluvema. Ĝi estas nekomforte varma kaj malsekeca, sed ne sufiĉe tiel por ŝalti la klimatizatoron.

Mi estis supozita iri ĉe la dentisto, sed mi forgesis. Mi aranĝis alian viziton por la ĵaŭdo de la venonta semajno.

La pasintan semajnfinon mi aĉetis novan durdiskon kaj novan muson.

Ofice nova nivelo estis aldonita en la departamento por interna subtenado: klienta servo kaj dokumenta procezado. Ambaŭ estas en la subtera etaĝo kiel mia departamento, kaj la estonta intendanto de la du departamentoj serĉas al ebla oficejo por ŝi mem. Kaj mia departamento havas pli multan spacon ol tiuj du departamentoj! Mia estro estas kolerega pri ĉi tio! La estro de interna subtenado promesas argumenti tion ĉi kun ĉiuj.

30a majo 2002

Ofice miaj projektoj alvenas kompletigon, aŭ estas kompletigitaj. Nun mi pretigas ses malnovajn komputilojn por anstataŭoj.

Post la morto de iu, usonanoj faras du funebrajn okazojn: la vizito, kiam homoj venas por vidi la mortinton kaj konsoli ties parencojn; kaj la ceremonio mem.

Menciite la edzino de la estro de mia estro mortis antaŭ du tagoj. La vizito estiĝis ĉi-posttagmeze.

Mi vizitis la funebraĵejon mallonge post ofico. Mi sentis devon viziti. Mi ne volis viziti sole; mi tute ne estas lerta pri interparolado en tia situo. Sed mi ne trovis iun ajn kunviziti kun mi. Mi vidis la mortinton; preĝis al Dio por ŝia ripozo; parolis mallonge kun la estro (kaj sendube pruvante al li mian konversacian mallerton); kaj lasis post dek minutoj.

Mi ne iros al la ceremonio. Al tio mi ne havas devon iri: mi ne konis ŝin, kaj ŝi ne estis parenco. Krome mi bezonas resti ofice.

31a majo 2002

La vetero estas nekomforte varma kaj malsekeca. Plimalbone, la herboj kaj arboj delasas ilian polenon. La ekstero estiĝos mizera la venontan monaton.

ofice

Ofice la tago estas plena da malgrandaj malfaciloj kaj koleretigoj. La laboro estus pli bona se la departamentaj estroj ĉesus demandi al mi. Ili estas kiel bubo en la malantaŭa benko de aŭto, demandadante "Ĉu ni estas tie?…Ĉu ni estas tie?…Ĉu ni estas tie?". Mi ne povas respondi iel ajn, por ke ili estiĝu konfuzataj aŭ ĉagrenaj. Tial mi diras nenion.

Pro tia kondukto, kiam mi povas, mi evitas iujn departamentojn.

donaco

Mi sendis donacon al la Usona Societo kontraŭ Kancero nome de la edzino de la estro de mia estro (kies funebra ceremonio estas hodiaŭ). La societo vice sendas karton de konsolado al la adreso, kio oni provizas. Mi ne provizas tion: mi pliamas anonimecon. Krome mi ne volas la estron de mia estro opinii, ke mi sercas favoron.

Multe da dungitoj (inkluvize de mia estro) estos en ferioj la venontan semajnon.

la politiko kaj sukero

La kultivistoj de sukero havas tre potencan premgrupon kaj la favoron de potencaj kongresanoj. Ilia forto estas la kialo, ke sukero estas tre kara en la Usono, kaj ke stevio ne estas havebla en procezitaj nutraĵoj. Ankaŭ ili estas la kialo, ke fabrikantoj de kandoj fuĝas al Kanado: sukero estas tre pli malkara tie.

kaŝmiro

La plejmulte da usonanoj scias pri Kaŝmiro sole pro la kanto de Led Zepplin. Fakte ĉi tiu islama lando estas komuna batalejo inter Barato, Pakistano kaj Ĉinujo post la fino de la Brita Raĵo je 1948. Nun alia milito por Kaŝmiro ŝajnas estas certa. Ĉi tio ĉagrenas la mondon ĉar kaj Barato kaj Pakistano posedas atombombojn.

Mi estas konscia, ke la jeno estas perfekta postvido: La britoj devis sendependigi Kaŝmiron anstataŭ lasi la islamanojn kaj la novan Baraton batali pri la lando.

3a junio 2002

Ofice mia estro estas ie alie. Oni ne povis nomi ĝin 'ferio', ĉar necesas al li iri; ĝi estas parto de lia devo kiel soldato en la armereservo.

Komputilo en Mariona filio paneis, kaj mi iris tie por anstataŭi ĝin. Mi bezonis iri norden ĉiuokaze por reporti riparitan presatoron. Post kiam mi riparos la komputilon, mi reprenos ĝin kaj faros inventaron de la aliaj du filioj.

Visual Basic

Mi instalas la plej freŝan eldonon de la programa lingvo Visual Basic. Ĉi tiu eldono el Mikrosofto promesas interfunkcion de programoj farita per ĝi kaj la interreto uzante XMLon.

La uzo de eĉ la plej frua eldono de vindozo (kiam ĝi estis nur ŝelo sur MS-DOS) bezonis programan lingvon, kio povis lasi onin interagi kun vindozo. Visual Basic estis mia elekto, kvankam mi pliamis C, ĉar la eldonoj de C far Borland kaj Mikrosofto estis tro karaj kaj tro malsimplaj.

Mikrosofto revenis al la nomado de la malplej kara nivelo de Visual Basic kiel 'norma' (standard) anstataŭ 'lerna' (learning). Evidente tro multaj homoj lertaj pri la lingvo aĉetis la malplej karan eldonon, kaj estis koleraj pri la nomo.

5a junio 2002

Ofice estas alia vojaĝo al Mariono por repreni nove riparitan komputilon al la ĉefa filio. Poste mi faris inventaron en la aliaj du marionaj filioj. Mi manĝis la tagmanĝon hejme antaŭ mia reveno al Muncio.

Unu el la departamentoj finfine forlasas ĝian antikvan presatoron Leksmark. Mia fratino Viki deziras tian presatoron kiel fonto de anstataŭaj partoj. (Mi donis al ŝi Leksmarkon antaŭ kelkaj jaroj.)

6a junio 2002

Ofice mi finis la instaladon de unu komputilo kaj komencis la instaladon de alia. Dume la retaplikaĵisto ludas instruiston por promociita dungito.

Meti ne vian nazon en mian vazon.

Hodiaŭ estas unu el tiuj tagoj, kiam necesas al la estro de mia estro koleretigi min.

Por iuj klasoj de komputiloj far Gateway, oni devas formati la durdiskojn kun sistemaj dosieroj inkludendaj tuj post la formatado. Post kiam Vindozo estas instalota, tiuj sistemaj dosieroj bezonas esti prezervitaj. Se oni ne sekvos tiuj paŝoj, la durdisko estiĝos korupta post tempo.

Post la paneo de multe da niaj pli novaj komputiloj pro koruptaj durdiskoj, mi parolis al la teknika bonteno de Gateway. Mi lernis la solvon antaŭe, kaj poste mi faris tian instaladon.

Tamen, mi informis miajn kundungitojn pri la solvo. Ili aŭ ne kredis min aŭ forgesis ĝin. Ili ankoraŭ instalis laborstaciojn pli novajn per rekonstruaj codoromoj. Kaj ili ne estas supozataj instali laborstaciojn—tio estas mia ofico! Poste mi ja ricevas la kulpon pro la rezultantaj paneoj…

…speciale de la estro de mia estro, kiu scias nenion pri mia ofico. Tamen, li insistas ordoni min fari ĉi tion aŭ tion, kvankam poste mia estro estiĝos tre kolera pri la trudo.

Iam mi pensas: Kial mi laboradas kun tiaj homoj?

La planmodelo MVP

Estas planmetodo por la verkado de programoj. Ĝia nomo estas MVP—Modelo, Vidilo, Procezilo. Ĉi tiu metodo estas tre utila por la verkado de vebprogramoj.

En la Modelo estas la datumoj. La uzanto rigardas la datumojn per la Vidilo, aŭ vidinterfaco (ekz-e vebpaĝo). La uzanto traktas la Modelon per la Procezilo, kio ŝanĝas la Modelon laŭ la volo de la uzanto, poste freŝigante la Vidilon.

Ekzemplo de produkto de MVP estas vebformulo. Oni vidas la vebformulon antaŭ oni (Vidilo). Oni enmetas informojn en la formulon, kaj skripto traktas la informojn (Procezilo). La informoj estas konservitaj (Modelo) kaj uzitaj por freŝigi la Vidilon, por ke oni vidu respondan vebpaĝon.

La planmetodo MVP tute apartigas la datumojn de ambaŭ la kodo kaj la montrado. Ĉi tio kompletigas la procezon, kio unue estiĝis dum la nasko de COBOL, kun ĝia apartigo de datumoj kaj programo.

iu programo de la mia

Jen regalo de (1) kiel programo funkcias, kaj (2) kiel iu perceptas programon funkcii.

Mi verkis programon por unu el la departamentoj de mia kompanio. La departamento ricevas liston de adresoj de klientoj, kiuj ŝuldas al nin. Mia programo uzas tiun liston por estigi leterojn al niaj ŝuldantoj kiel unuopa dokumento per Mikrosoft Vorto. La departamento poste presas la dokumenton.

La programo havas unu enmetejon (por la adreslisto) kaj unu elmetejon (por la dokumento de leteroj). La enŝutado de la adreslisto kaj la presado de la dokumento estas nerilataj al la programo mem.

Ĉi-semajnon mi ricevis du telefonajn vokojn pri malfaciloj de ĉi tiu programo. Estis malfaciloj pri la enŝutado de la adreslisto kaj la presado de la dokumento. La departamento opiniis, ke mia programo paneis.

La malfacilo de la adreslisto venis el la kompanio, kio procezas niajn datumojn (kaj mi estigas multege da datumoj). La malfacilo estas solvata. La malfacilo pri la presatoro solvis sin je la sekvanta tago.

10a junio 2002

La vetero estas varmega kaj humida: alivorte, mizeriga. Mi tagmanĝis ekstere en mia aŭto. Mia manĝo estis tro granda por la vetero. Poste mi estis varmega kaj laca dum horo.

La leciono: Manĝu malmulte kaj trinku multe dum varmega tago.

Mi estis korektita de mia fratino Tinjo pri mia transloĝiĝo. Mi transloĝigos min fine de julio. Mi havas du monatojn por pretigi min.

la nove remodelita muzeo

La pasintan sabaton mi sidis en la antaŭa verendo kun miaj gepatroj, dum malmulta homamaso kunvenis ĉe la muzeo trans la strato. Tie estis ruband-tranĉanta ceremonio por remalfermi la muzeon. Doni malgrandajn parolojn estis la vilaĝa historiisto, la prezidanto de la vilaĝa konsilo, kaj prafilo de la unua posedinto de la domo, kio nun tenas la muzeon.

Dum la pasintaj pluraj monatoj la muzeo ricevis multan remodeladon kaj novan klimatizan sistemon. La teretaĝo nun estas dediĉita al la tri plej famaj vilaĝanoj: James Dean, bildstriisto Jim Davis (Garfield) kaj televida ĵurnalisto Phil Jones. La supera etaĝo ne estas kompletigita. Mi supozas, ke ĝi enhavos la urbhistorion.

la domo apud ni

La maljunegulino apud ni ne estas plu inter ni. Ŝi luis la domon de ŝia nepo; mi konis unun el liaj filinoj. Li demandis al miaj gepatroj, se ili volis aĉeti la domon.

Miaj gepatroj kaj mi vizitis la domon dum la sama mateno kiel la muze-remalfermo. La domo estis kurioze simila al ĉe mia patrina avino (de benata memoro), eĉ je la planka hejtilo. Mi fakte staris en la lavatora ĉambro, kio estas videbla de la supra fluro de mia domo, ĉar la lampo tie estas ĉiam ŝaltita.

La supra etaĝo estis ĉagreniga: La plankoj estis malebenaj, kaj en unu ĉambro estas ne tapeto kaj la sojlo de la eta [closet] estas malrekta.

La domo estas tre malbonstata, speciale la supra etaĝo. Renovigado aŭ eĉ detruado de tiu domo estas multekosta, do estos neprobable, ke miaj gepatroj aĉetos ĝin.

12a junio 2002

La fruan matenon mi pasigis, irante al presatora riparejo por akiri novan presatoran parton, kion la kompanio mendis interŝanĝe al paneita samspeca parto.

Hieraŭ dum matena stabkunveno mi lote gajnis kuponon por manĝo en la restoracio Applebee's. Komence mi estis suspekta. Applebee's estas filiaro de temaj restoracioj kiel ĈiĈi's kaj TGIF's. Tiaj restoracioj havas sur iliaj muroj nostalgian rubon el la usona pasinteco, probable por distri de la mezkvalitaj sed multekostaj nutraĵoj. Tamen, la nutraĵoj ĉe Applebee's estis tra bongusta; eĉ la normale sengusta kukurbeto al mi plaĉis. Bedaŭrinde, la prezoj estis karaj.

La teritorio de niaj eksteraj katoj estas freŝaj vizitantoj. Malpure blanka kato vizitas la antaŭan verandon; mia patrino nutras ĝin. Ĉi-matenon griza kaj blanka kato kun kolbendo estis tiel amika, ke ĝi lasis min karesi ĝin.

Finfine alvenis poŝte la dovoda eldono de la animeserio Kimagure Oranĝa Vojo (KOV). Mi interŝanĝis la vidbendan eldonon de la animeo por la nova dovoda eldono kiel parto de mia pago.

la vojo Franciska Slokumo

Mi vojaĝis en bela plejzaĝo nordokcidente de Mariono laŭ la Vojo Franciska Slokumo. La vojo estas nomita laŭ Franciska Slocumo (Frances Slocum), ankaŭ konata per ŝia indiana nomo Makonakva. Ŝi estis blankula indianino dum la malfrua dek-ok kaj frua dek-naŭ jarcentoj. Ŝi estis kaptita de indianoj kiam ŝi estis tre juna; poste ŝi estis adoptita de la indiantribo Miami, kaj ŝi vivis inter ili preskaŭ ĝis ŝia morto. La usona registaro elpelis plejmulte da la Miamiojn dum la 1840-oj, sed ĝi lasis ŝin loĝadi apud la rivero, kie ŝi mortis je 1847.

La vojo originale iris de Mariono al Peruo laŭ la bela plejzaĝo de la rivero Misisinevo. Ĝi pasis la finan domon kaj la tombo de S-ino Slokumo.

Tamen, 'originale' estis antaŭ longatempe. Dum la finaj jaroj de Franciska Slokumo ŝiaj landavidaj najboroj ne traktis ŝin respekte. Post la dua mondmilito la armeo donis al ŝia memoro simile malbonan trakton per la konstruado de digo en la Misisinevo. La rezultanta lago subakvigis la sidejojn de ŝia fina domo kaj ŝia tombo, kaj antaŭ plejmulte da la vojo.

La originala kialo de la digo estas inundoregado. Oni pensus, ke estus pli malkare transloĝigi la nigrulojn el iliaj hejmoj en la inundema parto de orienta Mariono (kion Mariono fine faris antaŭ kelkaj jaroj). Sed se Mariono faris tion, kien Marionanoj iros por naĝi, veli, fiŝkapti, pikniki, tendi kaj ĉasi? Ĉu oni vidas kiel usonanoj respektas sian historion?

14a junio 2002

Ofice unu el miaj kundungitoj emeritiĝas, kaj la kompanio havas manĝon honore de ŝi. La manĝo estas tre bongusta.

Mi legis en Ars Technica, ke la vidkartkompanio nVIDIA estigis novan lingvon grafikan. La lingvo nomiĝas Cg (C por grafikaĵoj), kaj faciligas la estigado de grafikaj programoj kiel ludoj.

Hodiaŭ estas la duonoficiala usona ferio Flagtago, dum kio mia nacio honoras ĝian flagon. Ĉi tiu okazo estas pli grava ol la pasinte pro la islamaj atakoj de la 11a de septembro.

la origino de la flagtago

La usona flago estiĝis dum la usona milito por sendependeco dum la 1770-oj. La dek tri strioj alterne ruĝaj kaj blankaj signifis la ribelintajn britajn koloniojn el kioj la Usono estiĝis. La brita flago inkludita komence estis anstataŭita de steloj en kampo de malhela bluo. Ĉiu stelo signifis novan ŝtaton. Tia flago estis oficiale adoptita je la 14a junio 1777.

Por ĉiu ŝtato akceptis en la Usonon, ŝtelo estis aldonita al la flago. Hodiaŭ la flago havas kvindek ŝtelojn kun ĝiaj dek tri strioj.

Usonanoj donas al la flago pli grandan honoron ol aliaj landoj donas al la iliaj. Kiam usonano promesas fidelecon, tiu promesas al la flago, ne al iu ajn homo.

Aliaj landoj havas homojn por reprezenti tiujn landojn kaj ĝiajn gloron al la mondo. Tiaj homoj estas ŝtatestroj, kaj tiu estas kutime aparta de la registarestro, kiu efektive gvidas la landon.

Tamen, en la Usono la ŝtatestro kaj registarestro estas la sama homo—la presidento. La presidento estas ordinara homo, kaj iam malplia homo: kiel oni povas promesas fidelecon al tia homo? Tial, frue en usona historio iu simbolo estiĝis la fokuson de honoro: la Flago. Usonanoj ekcelebris la flagon per ĝia propra ferio dum la 1880-oj, sed duonoficiale: Neniu ricevas liberan tagon por celebri.

19a junio 2002

ofico

Hodiaŭ mi veturis al la lagurbo Varsavio por anstataŭis du difektitajn monitorojn en la ĉefa filio tie. Mi ankaŭ instalis surgenuan komputilon.

La vetero estiĝis jam varmega kaj malseka. La varmo estis tiel, ke mi povis apenaŭ vekadi. Mi ripozis dek kvin minutojn kaj trinkis duonlitron da akvo por revigligi min. Necesos al mi devigi min perdi pezon dum la nove alvenanta somero; la ekstra pezo malrapidigas min.

La aplikaĵ-specialisto estis elvalorigita hodiaŭ, kaj parto de ŝia plibonigo estos lerni pri la maŝina kaj vindoza aspektoj de komputiloj. Ŝajne mi estos la instruisto. Mi ne scias ĉu saluti ĉi tiun taskon: Ŝi povas esti tre obstina. Ankaŭ, ŝi eksentas iom da la pulma malsano pro la malbona aero de la subtera etaĝo de la ĉefa oficejo, kion mi suferis antaŭ tri jaroj. Tial ŝi ne estas bonhumora.

hejmo

Mia frato Bili venis ĉi-vesperon por vendi aŭton en la aŭkcio en Gasurbo. Viki reveturos lin norden. Lia plej aĝa filino devos repeti licean gradon je la venonta jaro. Li mem (kaj ĉiuj aliaj) perdis interretan aliron ofice post kiam lia kompanio trovis, ke du dungitojn funkciigis vebejon pornografian en ofica komputilo. Tamen, li estas bonhumora.

(La okazo pri la du dungitoj estis tre stulta. Ili ne povis eviti trovadon, ĉar la multego da vizitantoj al tia vebejo estis evidenta al eĉ la plej malvigla retadministo.)

Pri aŭtoj, la motoro de la mia klakis hieraŭ ĝis mi nutris ĝin alian litron da oleo. Evidente la tempo estiĝas por ŝanĝo de oleo kaj lubraĵo.

Mi televidis la unuajn du dovodojn de la serio Kimagure Oranĝa Vojo. La komenca sceno de ambaŭ (kie Kjoŭsuke identigas sin fotografante liajn amikinojn) havas kvar de la sama subtitolo. Tiun fuŝon la eldonejo, AnimEigo, intencas korekti. Krom tio, la dovodoj estis tre bonaj.

Mi legis la raporton de malsukcesoj por mia vebejo. Ok el dek malsukcesoj estis penoj de invadantoj (retpiratoj, angle crackers) por invadi la vebejon per skriptoj. Feliĉe, mia vebejo funkcias en Linukso, kaj la skriptoj povas funkcii sole en Vindozo NT. Ha! Linukso regas!!

21a junio 2002

Hodiaŭ estas la unua tago de somero, kaj la vetero dece sentas tre varma kaj humida. La vetero estas mizera. Plimalbone la hejma klimatizatoro paneis kaj ne povas ripariĝi ĝis la sekvanta semajno. Ventumiloj funkcias ĉie en la domo, kiel la someroj antaŭ la klimatizatoro.

Konsilo: Neniam manĝu el paketo da ternuksoj, kio sidis ene de varmega aŭto dum du tagoj. Via stomako dankos vin.

Ofice mi havas du projektojn farendajn.

Unu estas la replanado de la demandado de internaj klientoj (t.e., miaj kundungitoj) por la departamento por stabservo. Iu filiestro estigis novan demandaron kiel kalkultabulo; tamen, ĉar li neniam vidis la datumbazon uzatan de la stabservo. Nun mi devos replani la datumbazon por egali la kampojn de la kalkultabulo.

La alia estas replanado de la programo por alia departamento, por ke la programo presu postenajn leterojn el pli ol unu adresara dosiero. (Nun la programo presas leterojn el sole unu dosiero.) Tiu departamento plendis, ke iu adresaro alvenis malfrue. Probable la adresaro venis ĝustatempe, sed kunsidis en la dosierujo kun aliaj adresaroj ĉiutage, do ĝi estis neniam procezita ĝis iu hazarde lanĉis la programon dufoje.

24a junio 2002

La vetero estas (kaj estados ĝis merdredo) varmega kaj humida. Mi pruntis ensojlan ventumilon de mia fratino dum la semajnfino. Ĝi blovas super mia lito por malvarmigi min ĝis la riparo de la klimatizatoro.

La varmego estas sufiĉe malbona, ke mi uzis la duonluman lampon super mia malnova skribtablo.

Dum la semajnfino la ŝtata parlamento finfine aprovis reformadon de ŝtata buĝeto kaj impostojn. La ŝtatestro subskribos la reformadon. La reformado plibonigos iom la financan staton de la ŝtato.

Ankaŭ, unu el la urinejo en la supra etaĝo trofluis, verŝante pli ol sep cent litroj da akvo tra multe da la etaĝo. La akvo ankaŭ likis tra la planko kaj en la mezetaĝon super du departamentoj. Mi ne sciis pri ĉi tio komence, ĉar mi laboras en la subtera etaĝo, kion la akvo ne atingis, kaj neniu diris al mi pri ĝi. Sole post kiam mi respondis al helpopeto de la supra etaĝo, mi rimarkis la grandajn ventumilojn kaj filtrilojn. La reklamdepartamento (plej apuda al la necesejoj) estis la plej efikita.

Mi pasigis plejmulte da la labortago por estigi enigformulon de datumbazo por la stabdepartamento.

25a junio 2002

Hodiaŭ estis plene de malbona ŝanco. Ofice mi havis malfacilon pri la raport-estigilo de la datumbaz-programo de Mikrosofto. Mi malsukcesis helpi iun presi per antikva programo, kio funkciis por la antaŭa dungito uzita ies laborstacion. Mi malsukcesis alian dungiton, ĉefe ĉar ŝi remetis la aŭdilon antaŭ ol mi povis fini. Stultulino!

Ĉi tiu malsukceso speciale ĉagrenigas: la antaŭa okazo, kiam mi kolerigis tian dungiton, preskaŭ rezultigis mian maldungadon.

Dum mia tagmanĝhoro mi neintence disverŝigis benzinon dum mi fuelizis la aŭton. Poste, dum mi manĝis en apuda restoracio, pluvegis. Mi malsekiĝis dum mi rekuris al mia aŭto. Mi estis malseka dum la cetero de la posttagmezo.

Feliĉe mia vebpaĝo/skripto, kio lasas homojn alŝuti dosierojn al la vebejo de mia fratino Viki, funkcias bone. Mi instalis ilin en la vebejo de Viki. Ŝi estas ĝoja pri ĝi.

26a junio 2002

La vetero estas iom pli bona, sed ŝtorma tagmezon. Vidante venontan ŝtormon, mi decidis pasigi mian tagmanĝan ripozon en oficejo.

Ofice la tago estis pli bone, kaj mi kompletigis la malfacilan laboron de mia datumbaz-projekto por la personar-departamento. La asististo tie uzas ĝin, kaj miaespere diros al mi ion ajn malbonan pri ĝi.

la nescio de miaj estroj

Ĉi tie ŝajnas esti la semajno por stultaĵoj el la dungitoj en la Mjuĉo. Hieraŭ la retadministo aŭdis unu el la ĉefestroj. Li plendis pri la altaj salaroj de komputilaj oficistoj kaj sugestis, ke ni mem estas alte rekompensataj. Li evidente legis liston de mezaj salaroj en aferista magazino kaj kredis, ke la listo rilatas al la Mjuĉo.

Efektive la dungitoj de mia departamento estas tre malpli rekompensataj. Ja, plejmulte da niaj titoloj ne estas egale al niaj taskoj.

La retadministo faras la laboron de operatoro; mia estro, la informsistemestro, faras la laboron de retadministo; kaj la estro de mia estro faras la laboron de informsistemestro (kio estas kurioza por kontisto). Evidente ni ne havas ĉefestro por informsistemo.

Mi estas komputila teknikisto, kio estas egala al miaj taskoj. Mi riparas komputilojn kaj malpaneas Vindozon malgraŭ ĝi mem. Tiel estas miaj taskoj dum ĉiom da miaj sep jaroj en la Mjuĉo.

La Mjuĉo estas tro konservativa por ludi la ruzajn kontludojn, kioj kriplis grandajn kompanioj kiel Enron, Global Crossing kaj speciale WorldCom detruis la mismetitan fidon de la usonanoj al ĝiaj konzernoj.

longa opinio

La falo de WorldCom estas speciale malbona, ĉar ĝi regas trionon de la fluejoj de la Interreto. Se tiuj fluejoj ne estos venditaj al aliaj kompanioj volontaj por bonteni ilin, la kvalito de la Interreto baldaŭ putros.

Post ĝi venis al la interreto je 1992 la ĝenerala publiko fetorigis ĝin, ŝanĝante ĝin al mensogejo, kroako, kasino, putinejo, kaj ricelejo. Tioj, vice, allogis la komerciston kaj la politikiston, kiel putraĵo allogas la muŝon.

Plimalbone, la peza influo de la ĝenerala publiko, kaj ĝiaj konservativaj komercoj, plimalfaciligas plibonigojn al la interreto. La nova bildoformato PNG, ekzemple, estas tre pli bona ol la malnova (kaj proprieta) formato GIF. Tamen, oni ankoraŭ multe uzas GIFon kaj ne ŝanĝas al PNG.

Miaopinie ĉi tiu stato estas netolerebla. La bona tempo estiĝas, por ke la kodumularo preteriru la ĝeneralan publikon en ĝia fetoro. Estiĝas, por ke la kodumularo starigu sian interreton similan al la originala interreto sub la politiko akceptebla antaŭ 1992: interreto por libera esplorado, instruado kaj distrado sed neniel reklamado aŭ komercado.

Mia ideo de la nova interreto estas bazata sur komputileto kun procezilo, multa magneta memoro (tenante ĝian enhavon kiam oni malŝaltas la komputileton) kaj nabo USB 2.0. La magneta memoro forprenas la bezonon por durdisko (codoroma kaj simila diskingoj estos eksteraj), por ke movantaj eluzeblaj partoj ne bezonu plu kaj la komputileto estu pli fortika. Ĉiuj enigiloj, eligiloj (video ankaŭ) kaj eksteraj staploj konektas al la komputileto per USB.

Ankaŭ per USB estas retkonektoj. La baza retprotokolo inter pli ol unu komputileto estos IPv6 super TCP. Ja, IPv6 estos la akso por la mastruma sistemo de la komputileto, ĉar sekura interkomuniko inter komputiletoj estas la celo de mia ideo. Sen tia interkomuniko la komputileto estus nur skatolo, kaj ne estus bazo por nova interreto.

Interkonektate de tiaj komputiletoj, kodumuloj ludantaj povos estigi pli bonajn kaj pli sekurajn eldonojn de protokoloj por (inter aliaj) poŝto, forumo, vebo kaj babilado. Tiel interkonektate la nova interreto estiĝos.

27a junio 2002

Mia fratino luas la parkdomon por ŝia diversaĵa vendo dum hodiaŭ kaj la venontaj pluraj tagoj. Ŝi vendas tiom aĵoj kiom eble, por ke ŝi ne devu preni ilin kun ŝi dum ŝia transloĝigo al Blumintono.

La malrekta vojo inter mia hejmo kaj Muncio ricevas novan pavimon kaj estas fermita. Normale oni povus konduki preter la sidejo de konstruado, sed ne ĉi tie. Necesis al mi retroiri al kromvojo kaj uzi alian vojon al Muncio.

Ofice la tago ne estas bona. La departamento, por kio mi skribas datumbazon, deziris la datumbazan raporton tiel, ke ĉiu kampo bezonis transtabulan kalkulon. Mi luktis plurahore estigi rimedon por fari ĉi tion, sed fine mi ne povis. Feliĉe la departamento estas sata pri kiel la raporto nun estiĝas.

Serio de seriozaj ŝtormoj kriegis super Muncio, kaj pluraj filioj perdis elektron dum ĝis dek kvin sekundoj…sufiĉe malŝalti iliajn retojn. Mi parolis al unu filion por reŝalti ĝian reton. Fine ĉiom da la zapitaj retoj estis funkciante.

timblindo

La efikoj de la islamaj atakoj je 11a de septembro estis la serioza perdo de tradicia libero. Nun licas al la FBI (la nacia polico) sekrete serĉi domojn; aŭskulti al telelfonoj vokoj; spekti la interreton; kaj serĉi la registrojn de bibliotekoj kaj librovendejoj. Tial usonaj bibliotekoj kaj librovendejoj bontenas nur la plej malmultaj eble registrojn.

Pro la granda prospero de pasintaj jardekoj, la usonanoj tiel alkutimiĝis jam al persona paco kaj sekuro, ke ili estas volontaj cedi siajn liberojn por tenadi tiujn pacon kaj sekuron. Nun la timo estigita de la islamaj atakoj, la usonanoj kaj iliaj estroj elektis forcedi tradician liberon por paco persona kaj sekuro.

ne paco

Responde al televida programo Frontline pri la malsukcesa paco de Oslo

En la mezoriento neniam estos paco. Inter judoj kaj araboj ĉiam estos malamikeco. Al la judoj Israelo estas la lando promesita al ili de Dio, kun Jerusalemo kiel ĉiama ĉefurbo. Al la araboj Palestino estas parto de ilia lando dum pli ol mil jaroj, kaj Jerusalemo kiel la tria plej sankta urbo (post Mekko kaj Medino). Eblas, ke la batalo inter la judo kaj la arabo malpliiĝas, sed ĝi neniam finas.

Islamo estas atakema religio, kies kredantoj volontas kaj morti kaj mortigi pro sia fido. Islamo ne ripozos ĝis tiu detruas la 'invadantan' ŝtaton de Israelo.

Plimalbone la loĝejo de Islamo sidas sur vastaj kampoj de rokoleo. L'Okcidento bezonas rokoleon. Tiom longe kiom la Usono kaj la cetero de l'Okcidento bezonas rokoleon, tiu neniam povas liberigi sin el la batalo inter la judo kaj la arabo.

30a junio 2002

La diversaĵa vendo de mia fratino Tinjo estas finita. Ŝi vendis multe da vestoj kaj aliaĵoj. Ŝi ankaŭ havas multe da ceteraĵoj, do ŝi fordonos tiojn kiel almozoj.

Mia patro aĉetis aviadilon per interreto. La aviadilo estas en Suda Karolino, do la gepatroj kaj Tinjo kondukos tie dum la unua duono de la semajno. Mi prizorgos la domon, la domon de la Tinjo kaj ŝiaj katoj.

Mi penis multafoje registri por la ekzameno de Akreditigita Novella Administo (CNA) por la mastruma retsistemo Novell NetWare 5.1. Ial la registra vebejo paneas en unu el ĝiaj paĝoj. Mi atendos ĝis lunde vespere, kiam estos sufiĉa tempo por ke la vebejo malpaneiĝu.