La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Dua duono de 2001

2a julio 2001

La nokto estis tre malvarma (antaŭ 10°C). La aero en mia ĉambro sentis komporta. Mi dormis bone.

Mi sciis, ke mi devis fari ion hodiaŭ. La 'io' estis vizito al unu el la nordaj filioj por ripari aŭ anstataŭi publikan komputilon. La maŝino estis tiel fuŝa, ke tajpi klavon estigis karaktron malsaman…se la vidkarto funkciis. Tial mi anstataŭis la komputilon.

La ŝranko sur mia tirkestaro estas preskaŭ tute malplena. Mi prenis la librojn kaj animeojn en du kartonajn skatolojn. Mi bezonas fari same al la vestojn en la tirkestoj. Ne necesas ankoraŭ, tamen, ĝis la fino de ĉi tiu semajno. La ferioj de mia fratino ne komencos ĝis dimanĉe.

Iam estas malfacile kredi, ke mi povas amasigi tiom da rubo: papero, libroj, diskedoj, lumdiskoj, krajonoj, eltranĉajoj el gazetoj, kaj diversaĵoj. Ĝis nun la sola surfaco, kion mi klarigadas, estas mia malnova skribtablo. Sur tio estas plata korbo da diversaj marŝeloj, kiojn miaj gepatroj portis de Florido.

5a julio 2001

La kvara de julio pasis.

Mia hejmurbo celebris la ferion dum la vespero de la tria, por ke ĝi ne konkuru kontraŭ la celebroj de aliaj urboj. Pluvis dum la tria, sed la vespera ĉielo estis klara. Fakte la preskaŭ plena luno kaj tre brila Marso ĉeestis kune en la sudorienta ĉielo dum la celebro.

Mi kaj mia patrino piediris al la parko en la suda kvartalo, kie ŝi jam parkis la karavanon. Panjo estis laca post la piediro duonkilometra; ŝi estas ja maljuna, ĉu ne?

Dum la celebro estis trupo muzika ludanta marŝmuzikon. Mi ne aŭdis ĝin tre bone pro la malbona publika sonsistemo. Ni kuŝigis plastikan kovrilon por miaj fratinoj kaj nevinoj.

La ĉefa okazo de la celebro estas fajrfloroj, kioj daŭras unuhore kaj finas per rapida lanĉado de multaj fajrfloraj rakedoj. Estis rapida lanĉado por saluti la vagonaron pasantan meze de la celebro. Kelkaj spektantoj momente kredis, ke la celebro finis jam.

Dum la ferio mem mi manĝis hejme kuiritan picon; sed krom tio mi faris nenion.

9a julio 2001

Hieraŭ mia fratino Tinjo estas ĉe Purdue por ŝia lernferio, kaj mi vartas ŝian domon dum ŝia foresto. Mi transportis jam la vestaron; hodiaŭ mi transportos miajn komputilojn.

Purigante ŝian domon, ĉi-foje mia fratino faris bone. La plankoj estas senpulvaj; la tabloj estas senrubaj; kaj en la lavujo ne estas malpuraj manĝiloj. Mi estas impona. La katoj estos baldaŭ malordigataj la domon, nature, sed mi havas rulbalailon. Mi estas preta.

Ofice mi estas okupata pro telefoni Gateway multe por anstataŭi klavarojn difektitajn kaj ekranojn paneitajn pro pliaĝigo. Por multe da niaj komputiloj la garantio de riparo estas finita aŭ baldaŭ finota.

11a julio 2001

Estas du plenaj tagoj post mia transloĝigo al la domo de mia fratino. La katinoj estas iom bonkonduktaj. Mi portis la du komputilojn kaj sukcese restarigi ilin. Ŝtormo nokta ŝiris grandan branĉon sob sur la malantaŭa ŝedo, sed feliĉe la nova tegmento ne estis difektita.

Estis granda familio de sudusonaj blankulaĉoj, kiuj loĝis en domo apud la mia. La domo estis plena de ruboj; ili lasis kadukaj aŭtoj en la korto; kaj ili bruligis rubojn dum la tago — ĉioj kontraŭ la vilaĝa leĝo.

Tiu familio loĝis en la domo dum multaj jaroj…ĝis la pasinta semajno. Mi rimarkis antaŭ du tagoj, ke la domo kaj korto ne havis plu rubojn. La gasmezurilo havis flavan etikedon sur ĝi, indikante pagmanko por la gaso. Estis unu cetera kaduka aŭto en la korto, kun ruĝa aviza etikedo sur la ventoŝildo.

Evidente la familio fuĝis retroe al Kentukio aŭ tie ajn.

23a julio 2001

La fluo de la tagoj estas rapida dum la monato julio.

Ho, la vetero estas malkomforte varmega. La suno brulas. La aero estas tre malseka. La temperaturo estas apud 35°C. Pluvas fojfoje, sed tio la aeron pli malkomfortigas.

Mia cerbo sentas kvazaŭ poĉata en mia kapo. Mia vestaro sentas kvazaŭ algluigata al mi. Estas pli malfacile starti mian aŭton. Estas tiel varmege, ke mi estas ekstere tiom mallonge kiom eble.

Dum mia tempo en la domo de mia fratino, kie estas malvarme, mi faras malmulte krom televidi vidbendojn kaj legi mangaojn. Mia nevino havas multe da mangaoj (japanaj bildstrilibroj). Ŝi ankaŭ havas animeojn, plejmulte junulinajn (Fuŝigi Jugi, Magia Kavaliro Rejerdo, Vizio de Eskafloŭn). La bildstrilibroj ne estas junulinaj: Inujaŝa, Maison Ikkoku, kaj Gunnm (Pafilsonĝo, konate en la Usono kiel Batalanĝelo Alita).

25a julio 2001

Mi afiŝis "flamon" pri la malbona kvalito de programoj el la loka radiofona stacio NPR. Unu el la programoj ne ekzistanta plu estis tutanokta muzika programo nomita A Little Night Music (Iomete da Nokta Muziko), kies titolo estas bazita sur la muzikaĵo mozarta Eine Kleine Nachtmuzik.

Antaŭ du tagoj mi ricevis en mia telefona vokrikordilo kuriozan mesaĝon: Eine Kleine Nachtmuzik. Evidente la mesaĝo estas respondo al mia flamo. La meŝago ne havis voĉan parton; mi estas certa, tamen, ke mia fratino Viki sendis ĝin.

vetero

La mizera vetero dum la pasintaj du tagoj estas finita. La aero estas ankoraŭ varmega, sed malpli malseka. Veturi tra la kamparo indiania en la poĉata varmo de somera posttagmezo, kion mi devis fari lundon por instali anstataŭa komputilo en Mariono, estas tre malkomforta. Mi devos veturi al Mariono hodiaŭ, sed la sperto ne estos tiel malkomforta.

Amo, Mensogoj kaj Murdo

Mi ricevis poŝte alian filmon Love, Lies & Murder kun Katlino Clarke en alia rolo patrina. Ŝi havas malgrandan rolon kiel la patrino de junulino (Moira Kelly en ŝia unua rolo), kies fipatro trompas ŝin akcepti la kulpon por la murdo de ŝia stipatrino. La hundiĉo fine estas eltrovita kaj malliberigita; tamen tiel malbona estas li, ke li ankoraŭ kulpadas ĉiujn sed li mem kiel li estas trenata al malliberejo.

La filmo estas tiom longa, ke ĝi plenigas du vidbendajn kaduĉojn. La filmo estas ankaŭ tre multekosta, sed ĝin mi aĉetis brokante por malpli ol duonkoste.

Estos bildoj el la filmo en la Caitlin Clarke Page post mia tasko de domvartisto estas finita.

30a julio 2001

Hodiaŭ estas mia fina plena tago en la domo de mia fratino Tinjo. Ŝi revenos morgaŭ vespere. Mi jam disprenis miajn komputilojn; ili iros hejmen ĉi-vespere, kaj ankaŭ miaj libroj, magazinoj, kaj plejmulte da miaj vestoj.

Dum la pasinta semajnfino mi havis vizitintojn. Sabate mia nevino Erin kaj ŝia amikino Ĝen venis por lasi siaĵojn. Mia fratino Tinjo venis por lasi ŝiaĵojn, por ke ŝi ne bezonu porti tiom da ĝi ree de Purdue.

Ambaŭ vizitoj trostimulis la katojn, miaopinie. Unu el ili vomis sur la tapiŝon en la salono. Alia vundis ĝian kruron. Mi flugas kaj vartas katojn ĝis la reveno de mia fratino.

31a julio 2001

Mi glutis pilolon por alergio. Nur unufoje mi volas iri tra unu tago sen jukantaj okuloj kaj haŭto kaj sen la purigado de mia nazo. La kromefiko de la medikamento, tamen, estas la mirinda sento de malpezo en onia kapo kaj korpo. Ja mi sentas tre feliĉa hodiaŭ. Probable mi bedaŭros ion ajn, kion mi tajpas ĉ tie.

Mia fratino revenas hodiaŭ. Mi jam elprenis miaĵojn el la domo. Mia vespero estos pasigita por ordigi ilin. Mi iros ĉe mia fratino por vidi se la katoj estos bonaj. (Unu el ili eskapis la domon, miaopinie, dum mi pakis la aŭton.)


La tagoj dum malfrua julio kaj frua aŭgusto nomiĝas la tagoj hundaj. La tagoj estas tiel nomitaj ĉar Siriuso, la Hundostelo, estas la plej alta en la somera ĉielo dum tiuj tagoj. La vetero estas la plej varmaj dum la hundaj tagoj. Ĉi-somere ĉi tio pruvas vera, ĉar la vetero nun estas tre varma kaj malseka.


Enspezimpostaj redonaĵoj estas disdonataj de la usona registaro. Mi jam ricevis la mian. Mi intencas aĉeti novajn ŝuojn per parto de la redonaĵo kaj ŝpari la ceteron.

1a aŭgusto 2001

Mia fratino Viki televidis per lumdisko iun epizodaron de la sciencfikcia serio Doktoro Kiu. La epizodaro nomiĝis 'La kavernoj de Androzani'. La lumdisko inkludis aldonan komentojn de laaktoroj ludantaj la Doktoron kaj lia kunulon, kaj elprenaĵojn ne aperantajn en la brodkastitaeldono. Mi mencias tiel, ĉar la komentoj kaj la elprenaĵoj estas ofte tre amuzaj.


Ofice mi instalis anstataŭan komputilon en la ĉefael la marionaj filioj. Mi antaŭinstalis lamastruman sistemon kaj retklientan programon en la komputilon antaŭ ol mi venis al lafilio. Tamen, la retklienta funkciis tielmalrapida, ke mi estis devigita refari la instaladon. Tri horoj pasis antaŭ kompletainstalado estis preta.

Malsimpligante mian laboron en tiu filio estas la malsamo inter la retoj de la marionaj filioj kaj la aliaj filioj de la Mjuĉo. Mi ne komprenas, kial mia estro tre malsame instalis la marionajn retojn kiam la Mjuĉo akiris la filiojn dum lapasinta jaro. Mi ne parteprenis dum la planado de la retoj. Mi ne parteprenis eĉ dum la instalado de la klientaj komputiloj. Nun tiuj klientaj komputiloj mortas pograde ĉar la durdiskoj estismispretigitaj. Necesas al mi reinstali ĉiunkomputilon kiel ĝi mortas.


Hieraŭ vespere mi telefonis en la interreton. Tuj mia komputilo estis pingita de diversaj fontoj. Mi suspektas, ke la pingoj venas de komputiloj vindozaj infektitaj de la viruso Code Red. Feliĉe mia programo ZoneAlert baris la pingojn for de mia komputilo.

4a aŭgusto 2001

Streso vizitis min dum la pasintaj du tagoj.

Ofice mi laboris pretigi kvin komputilojn por unu departamento. Dum mi disdonis ilin, mi estis dirita, ke la komputilo instalis en la ĉefa mariona filio ĉi-merkredon funkciis tre malrapide. Feliĉe reinstalado de unu programo solvis la malfacilon, sed tio minacis rompi mian rutinon, speciale ĉar mi volis kompletigi la disdonadon de la kvin komputiloj antaŭ la semajnfino.

Hodiaŭ matene estas mia deĵoro en la sabata komputila subteno. Ĉar mi loĝas tro diste por la ĉeltelefono funkcii, mi venas al la ĉefa oficejo dum mia deĵoro. La konstruaĵo estas silenta, kaj malofte oni vokas por helpo, domi estas libera labori sen interrompo.

La naskreveno de mia fratino Viki venas, sedmi ne scias tion, kion mi povas donas al ŝi kiel donaco.

7a aŭgusto 2001

Hodiaŭ estas la naskigtago de mia fratino Viki. Mi ne povas pensi de konvena donaco por ŝi, do mi donis al ŝi ĉekon dum mi vizitis ĉe ŝi. (Ne, ĉeko ne estas tiel ĝentila kiel donaco, sed nek mi nek miaj gepatroj vere scias kion ŝi deziras por ŝia naskreveno.) Mi ne vidas jam ŝiajn katojn por monatoj, kaj vidante min ili estis ĝojaj.

Tute ne ĝoja estas la perdo de mia interreta servo! Mi revenis de ofice kaj estis dirita de mia patrino, ke:

  1. mia interreta servo estas finita; kaj
  2. mi devas paroli al mia fratino.

La kompanio, kio posedas mian interretan servon kaj al kio mi pagas la kalkulon, vendis tiun servon. Subite la kontoj de ĉiuj uzantoj de tiu servo estis nuligitaj, inkluzive de la mia! Mi ne povas plu aliri al la interreto de mia komputilo; tial mi povas atingi nek mian vebejon nek mian retpoŝtejon de mia komputilo.

Mi estas tre kolera pri ĉi tio. Evidente mi ne pagos la kalkulon de tiu kompanio kiam ĝi venos. Mi devas serĉi al alia interreta servo, kio havas lokan enciferan numeron. Estas nun sole du tiaj servoj por Fairmount, kaj mi ne estas plaĉa pri ambaŭ.

10a aŭgusto 2001

Ĝis nun mia nova interreta servo funkcias akcepteble, kvankam estas al mi malfacile entelefoni al la servo de tempo al tempo.


Mia fratino Viki kaj mi parolis pri virtualaj vebejoj kiel tion, de kio vi foliumas ĉi tiun paĝon. HostPro/Interland provizas multajn malsamajn vebejojn de diversaj malsimploj.

Por ambaŭ oni akiris senpagan helpon por starigi domajnnomon (angle domain name), kvankam oni devas pagi por la nomon mem far Network Solutions.

Ĝi estis la anonima FTPo en NETvalue, kio venkis mian fratinon al tiu plano. Nun ŝi devas pripensi domajnnomon — malfacila tasko, ĉar la plejmulto da nomoj estas pretendita de aliaj.


Mi ĵus abonis al ArsTechnica, vebservo por fervoruloj de personaj komputiloj, retoj kaj rilataĵoj. Mi vizitas jam la vebejon ĉiutage por preskaŭ tuta jaro. Miaopinie estas juste estiĝi paganta vebejano.

13a aŭgusto 2001

Ofice mi malrapide anstataŭigas komputilojn en alia departamento. La malrapido estas pro la speciala ekipaĵo kaj programaro uzataj de ĉiu dungito en tiu departamento. Preskaŭ ĉiom da la komputiloj por tiu departamento estas instalite.

La sorto de Gateway

Ni uzas komputilojn far Gateway dum pli ol tri jaroj. Komputiloj far Gateway ĝenerale estas tre bona. Tamen, oni ne scias ĉu Gateway restos kun ni. Estante signo de ebla sorto, Gateway starigis vendejon por ĝiaj komputiloj en Muncio, sed fermis tion post monatoj por nesufiĉa vendado. Gateway fermis tiom da ĝiaj vendejoj.

Gateway havas malfacilon pri ĝia konkurado kontraŭ Dell kaj Compaq pro la falo de la interreta ekonomio dum la pasinta jaro. Ĝi volas aldoni al ĝiaj aferoj retadminadon por malgrandaj komercoj kaj individuaj uzantoj; sed se jes, ĝi devas konkuri kontraŭ la pli potencaj kompanioj IBM, Microsoft, kaj CSC.

Probable la plej bona strategio de Gateway estas atenti ĝis la fino de la malfacilo kaj esperi al ĝia travivo. Alie estos necese al mia kompanio serĉi al alia fonto de niaj komputiloj.

La bildoj de miaj gepatroj

Hejme mi instalis retkarton en la eks-komputilo de miaj gepatroj. Poste mi konektis ĝin al mia reto (kun iom da malfacilo). La kialo de mia laboro estas transmovigi bildojn el la malnova komputilo al la nova per lumdisko. Mi kopias bildojn de la malnova komputilo al la servilo Madoka. Poste mi rekonektas mian vindozan keston kaj kopias la bildojn el Madoka en dosierujon de la kesto. Fine mi rikordas la bildojn sur lumdiskon.

La nova domajnnomo de mia fratino

Mia fratino Viki finfine trovis domajnnomon por ŝia nova vebejo. Ŝi trovis ĝin per sidi ĉe ŝia laborejo antaŭ ŝia komputilo kaj rigardi ĉirkaŭ ŝi. Por iu aĵo ŝi aldonis la antaŭafikson "west" al ties nomo kaj penis uzi la rezulton kiel domajnnomo. Post pluraj penoj, ŝi trovis neuzatan domajnnomon "westdesk". Tio estas tre kurioza al mi, ĉar ŝi ne vere havas "desk" (skribtablon), nur ŝian komputilon kaj redaktilojn sur malaltaj tabloj ĉirkaŭ ŝi, kie ŝi sidas surplanke.

La reveno de la Mink

La pasintan semajnon la Mink komencis freŝigi ŝian vebejon post kvar monatoj de neaktiveco. Ŝia vivo estas pliboniginta.

La Mink nun havas ĉiaman oficon kun pli multa salajro. Ŝi ankaŭ havas reton kiel mi (du komputiloj, unu vindoza, unu linuksa), sed ŝi estas konektata al la interreto per alterapida kablo anstataŭ telefona lineo (arg!), kaj ŝi uzas Vindozo 2000 en ŝia vindoza komputilo.

Viainforme, Vindozo 2000 kostas 250-300 usonajn dolarojn kaj funkcias pli kiel Vindozo NT ol kiel la Vindozo 98, kion ĝi aspektas. Multaj programoj, kioj funkcias sur Vindozo 9x, funkcias aŭ malbone aŭ tute ne. Paciencon kaj grandan salajron oni bezonas por uzi Vindozo 2000.

Ho, jes, kiu estas la Mink? Ŝi estas programisto en iu ŝtata universitato en Illinojo. Antaŭ multaj jaroj ŝi estis liceano en japana lernejo. Ŝi skribis pri ŝiaj spertoj kiel japana liceano kaj afiŝis ilin en Usenet. Mi mem legis tiujn eseojn, kaj trovis ilin kaj ilian aŭtoron tre interesaj. Tial mi legas ŝian vebejon ofte — nu, ne ofte dum la pasintaj pluraj monatoj pro manko de freŝigado.

22a aŭgusto 2001

La vetero ĉi-matene estis ŝtorma, sed nun estas suna, venta kaj tre varma.

La antaŭaj tri tagoj estis koleretaj pri la mendo de la enaĵoj de mia nova komputilo. Mi mendis la partojn per TC Komputiloj dum dimanĉo, kiam mi kredis al la sufiĉo de mia kredito. Lundon TC raportis, ke mia kredito ne estis sufiĉa. Tial mi telegrafis la pagon al TC. Nun la partoj venos, sed kiel du mendoj. La durdisko venos unue. La aliaj, kaj plej gravaj, partoj venos pli malfrue (espere ne tre pli malfrue).

Ofice, ĉiom da la novaj komputiloj en la ĉefa oficejo estas starigite. Nun necesas al mi reinstali la ĵus anstataŭigitajn komputilojn, ĉar ili prenas multe da la spaco en mia laborejo.

Fine estas la nova vebejo de mia fratino Viki, kiu laboras kiel la redaktoservo West Editorial Services. Ŝia vebejo nun estas en www.westdesk.com.

Mi pruvas la novan eldonon (6.1) de la foliumilo Netskapo. La nova foliumilo tre plaĉas al mi, ĉar ĝi funkcias pli bone ol la antaŭa eldono (6.0x). Mia sola bedaŭro estas la manko de haŭtoj. Haŭtoj por eldono 6.0x ne funkcias en 6.1 (kolerigante multe da kodumuloj).

24a aŭgusto 2001

Mia ofico sekvas min hejmen

Miaj lertoj ŝajnas esti multe petitaj de mia familio.

La miskonduktanta kato

La sama fratino havas seriozan malfacilon kun unu el la tri katoj, kiojn mi vartis antaŭ unu monaton. Isis, la kato de mia nevino Erin, miskonduktas jam post ol Tinjo lasis ĝin hejme dum semajnfina vojaĝo al Ĉikago. Isis agas tiel, ke mia fratino estas tre kolera je ĝi. Ŝi minacas ekzili ĝin al la bieno de la avino de Erin; Erin nature protestas.

Isis normale estas tre amika kato, sed ofte freneza. Tamen, ŝi ne bonstatas kiam neniu ludas kun ŝi.

Ofice

Ofice mi pretigis tri komputilojn por la ĉefo inter la nordaj filioj. Mi ankaŭ pretigi komputilon komunan al la filioj marionaj, por ke mi faru kopion de ĝia durdisko. Tiel mi povos pli rapide restarigi tian komputilon, ĉar tioj kutime paneas post kelkaj monatoj de uzo.

Tagmanĝo kun Debbie

Dum mia tagmanĝa riposto mi prenis mian eks-kundungiton Debbie al la restoracio Olive Garden. Tie ni manĝis kaj parolis pri niajn oficojn (pasintajn kaj hodiauajn). La nutraĵo kaj konversacio estis tiel bona, ke mi forgesis la tempon. Bonaĵo: ŝiaj alergioj tre malpliiĝis post ŝia foriro.

La nova komputilo

La koro de mia nova komputilo aliras hejmen ĉi-matene. (Mi kontrolis ĉi tion per UPS.) Mi povas apenaŭ atenti por rehejmeniri kaj ekkonstrui la novan komputilon.

Tiu koro konsistas el:

ĉeftabulo
Asus VIA KT133 kun 200MHz FSB
procezilo
AMD Athlon 950MHz kun ventumileto
memoro
256MB PC133 DIMM SDRAM
durdisko
WD Caviar 30GB ATA100

Por klarigi Asus, AMD, WD (Western Digital) kaj VIA estas fabrikantoj de partoj por komputiloj:

La aliaj partoj de mia nova komputilo venos de mia hodiaŭa vindoza komptuilo: lumdiskilo (HP), retkonektilo (Linksys), sonkarto (Sound Blaster), kaj vidkarto (nVidia). La blua kesto fine havos malnovajn partojn; mi intencas doni ĝin al inda organizo kiel almozo, aŭ al mia fratino kiel linuksa servilo.

FSB (front-side bus) estas la ĉefa datumkanalo, konektante la procezilon kun la aliaj partoj de la ĉeftabulo, inkluzive de la kartingoj kaj memorkartetoj. DIMM (dual inline memory module) estas la plej moderna speco de memorkarteto. Estas multaj specoj de DIMM, el kioj SDRAM kaj (la pli rapida) DDRAM estas la plej komunaj. ATA estas specifo por la movado de datumo inter durdisko kaj la ĉeftabulo; la plej komunaj rapido sub ĉi tiu specifo estas 66MHz kaj 100MHz. ATA anstataŭigas la originalan specifon IDE.

27a aŭgusto 2001

Hieraŭ posttagmeze mi iris al la kompania pikniko. La pikniko estis en granda parko apud homfarita lago sudoriente de Muncio. La vetero estis tre plaĉa: pli nubas ol sunas kun vento forta de super la lago. Multe da miaj kundungitoj kaj iliaj familioj venis al la pikniko.

Mi manĝis sandviĉon porkaĵan, terpoman salaton, bakitajn fabetojn, kaj kukon. Poste mi ludis volebalon kun miaj kundungitoj. Estis bona tempo por mi. Mia dekstra gambo ankoraŭ doloretas pro falo dum la ludo, sed mi ne bedaŭras tion.

Poste hejme Madoka estis rekonstruita per la ĉeftabulo, memoro kaj durdisko de mia eks-komputilo vindoza. La ĉeftabulo de Madoka, vice, estis metita en la bluan keston. Nun mi havas tre potencan komputilon kiel vindoza komputilo; potencan sed simplan komputilo kiel la servilo linuksa Madoka; kaj bluan komputilon kun ceteraj partoj.

31a aŭgusto 2001

Pri la malfacilo de Apaĉeo/PHP, mi eltrovis, ke mi ne sekvas la finan de la instrukciojn. Tiu fina instrukcio estigas la dosierujon, kie la vebpaĝoj estas. Mi ankaŭ ne sekvas la finan instrukcion por PHP, pri kio mi devis aldoni variaĵon en la agord-dosiero Apaĉea.

Mi pli atende sekvis la instrukciojn instalajn. Mia nova vebejo funkciis. Mi ĝojas diri, ke mi estas mense kvieta.

Ofice mi eluzas taskojn. La novaj komputiloj estas aŭ instalitaj aŭ pretaj instaliĝi. Mi ne havas iom ajn da program-projektoj. Estas bona tempo, ankaŭ, ĉar postofice estas la tritaga ferio, kio estas la neoficiala fino de somero.

La ĉiujara vilaĝa festivalo venas, kaj mi bezonas freŝigi mian vebpaĝon Esperantan pri mia hejmurbo.

7a septembro 2001

Bonvolu pardoni min por la longa prokrasto.

nova vebejo por Viki

Estas ripoza komenco de la semajno, sed ĝi finas kolere.

La tritaga ferio pasis tre rapide ĉar mi laboris pri projekto por mia fratino Viki. Ŝi havas tiom laboron redaktan, ke ŝi ne havas la tempon por freŝigi ŝian vebejon novan. Tial mi laboras pri la vebejon.

Mi reverkis kvin paĝojn, inkluzive de la ĉefa paĝo, kaj metis ilin en mia vebejo, kie sole ŝi povas vidi ilin. Ĝis nun mi bezonis reŝanĝi la fonkoloron al la originala koloro: persikkoloro!

 
 persikkoloro 
 

Mia fratino ne ŝatis la alian fonkoloron, kion mi elektis por la paĝoj, ĉar ŝi opiniis tion "tro oranĝa" kaj "tro Halovina".

La ĉefa ŝanĝo estas la retiron de la enaj stilfolioj en ĉiu paĝo, kaj ilia anstataŭigo per unuopa stilfolia dosiero. La nova stilfolio lasas min varii la aspekton de la paĝoj tre rapide.

Mia alia ŝanĝo, la ŝanĝo de la bildoj GIFaj al PNG, estis malsukceso ĉar mi ne funkciigi la transvidan koloron en la PNGoj. Alia ŝanĝo, la anstataŭigo de tabeloj per listoj por formati specialajn klugetojn, estus eble forlasota se mia fratino ne aprovos la novan aspekton de la listoj.

ofice

Nia ena vebejo estis transloĝigita al nova servilo. La eks-vebservilo estas tiel malnova, ke ĝi nun ofte ĉesas. Mia estro faris la transloĝigon dum la ferio.

Ĉioj en ĝi funkcias — sed ne mia programo por rekordi kaj sekvi la transprezenton de klientoj kaj la vendon de niaj produktoj kaj servoj. Tiu programo ne funkcias plu en la nova servilo, probable pro la manko de iu trajto en la nova servilo.

Pli gravaj malfaciloj okupas la atendon de mia estro kaj la retadministo. Pro la gravo de mia programo, mi estis devigita instali personan vebservilon en mia komputilo kaj funkciigi tiun programon el ĝi. La programo funkcias bone (certigante mian kredon pri la nova servilo), sed mia estro lasas min funkciigi la programon en mia komputilo sole dum unu semajno.

Ankaŭ, la ŝanĝo de vebservilo signifas ŝanĝon de interreta adreso por la servilo. Bedaŭrinde multe da la malnovaj komputiloj uzas la malnovan adreson por aliri la vebservilon. Ni devis iri al tiujn komputilojn kaj ŝanĝi la adresojn, aŭ parolas al uzantoj por helpi ilin ŝanĝi la adresojn. Kia klopodo!

mastro ragvido

Aldone al la ofica malfacilo estas natura ĝeno.

Dum la malfrua somero en Indianio, la herbaĉo komuna ragvido elmetas ĝian polenon en la aeron. Spiketoj kovras ĉiun poleneron. Kiam polenero tuŝas okulon aŭ mukan membranon de nazo, ĝi tre iritas. Aero plena de poleno bruligas miajn okulojn kaj jukigas kaj mukigas mian nazon.

11a septembro 2001

kolera opinio

Unue, mi diru, ke la bona kaj sankta milito ne ekzistas.

Fanatikoj revante gajni l'eniron al paradizo, kiuj mortigas sin kaj tiom senkulpajn homojn kiom eble, iras al Infero. Estas ne savo por ili. Ili forĵetis jam siajn vivojn kiel uzitaj pecoj da klozetpapero.

Tia homiĉoj estu memorataj kiel la fihundidoj, kioj ili estas. Kaj pri la aklamantoj de tiuj malbonuloj, ilia tormento kresku dekfoje!

la malbona okazo

Mi parolas pri la sinmortiga atako per kvar piratitaj aviadilego kontraŭ la dutura Placo de Monda Komerco en Novjorko; kontraŭ la Pentagono apud Vaŝintono; kaj kontraŭ vaka kampo oriente de Pitsburgo.

Kaptante la aviadilegojn, teruristoj islamaj (kiuj alie havas la monon, la planadon kaj la mankon de respekto pri la vivo?) portis la morton al centoj da homoj kaj la paralizon al multe da mia nacio.

La atako estigis levigadon de la prezo de benzino. En miaj vojaĝoj al kaj de la nordaj filioj hodiaŭ mi vidis vicojn de aŭtoj en la benzinejoj. Kia ridindo! La prezoj estas provizoraj, kaj malleviĝos post du aŭ tri tagoj.

La atako estigis fermadon de ĉiuj flughavenoj en la Usono. Miaj gepatroj estas supozitaj komenci ilian ferion en Lasvegaso, sed la fermado fermis ilian ferion antaŭ ol ĝi povis komenci.

kasteloj el sablo

La turoj de la Placo de Monda Komerco disfalis mallonge post la atako en nuboj de vitreroj, fumo kaj pulvo. Ili estis kvazaŭ farita el sablo. Kia malfortikeco! Nelsono Rokefelero pripensis koleroplenajn arabojn kiam mi estigis la konstruadon de tiuj malbelaj turoj dum la fruaj 1970-oj, sed certe oni povis konstrui ilin pli fortike. Multaj vivoj estis perditaj kiam la turoj falis sur ilin.

Ni preĝu, ke tiuj turoj estu rekonstruotaj!

14a septembro 2001

la solidago

Dum la pasintaj tagoj la vojflankoj kaj nekultivitaj kampoj inter mia hejmurbo kaj Muncio estas kovrataj de la oraj florstangoj de solidago. La solidago floras floretarojn hele flavajn kontraŭ ĝiaj malhele verdaj folioj kaj trunketoj. La floretoj brilas antaŭ la okulo kaj signalas la venado de l' aŭtuno. La vido de la solidago estas tiel bela, ke oni estas ĝoja por la vivo.

indiania terkultivado

La kampoj de sojo kaj maizo estas maturaj. La sezono de rikoltado alvenas al ni. Terkultivistoj en Indianio (kaj ie alie) spertas malbonan tempon pro la malalta prezo de rikoltaĵoj kontraŭ la alta kosto de terkultivado. La ŝtato helpas, sed apenaŭ sufiĉe. La ordinara terkultivisto estas maljuna; junaj kultivistoj estas maloftaj pro la malalta gajno. Ĉi tio estas evoluanta katastrofo, kio promesas al Novjorko kaj aliaj usonaj urbegoj pli multan doloron ol la aktuala terurista atako.

katlino estas bonstata

Pri tiu atako oni anticipis seriozan malfacilon por brodveja aktorino en Novjorko. Feliĉe mia plej preferata aktorino Katlino Clarke estis nenie apud Novjorko dum la atako. Ŝi nun estas profesoro de teatro ĉe la universitato de Pitsburgo. Ni bonvolu ŝin en ŝia nova kariero.

ofico

La semajon estis bona, sed la venonta ne estos.

Antaŭ du jaroj mi kodis programon, kio lasas kundungitojn por registri spezojn per la enkompania vebo. La programo funkciis bone ĝis mia estro movis la vebservilon al nova maŝino kun nova instalado de Vindozo NT. Nun la programo tute ne funkcias en tiu vebservilo.

Mi instalis la vindozan personan vebservilon (PWS) al mia komputilo, al kio mi movis la programon kaj ĝia datumbazo. La programo nun funkcias, sed mi ne povas teni la programon ĉiam.

Tamen, mi prognozas pli seriozajn malfacilon dum la apuda estonteco.

21a septembro 2001

nimda

Mia kompanio estis atakata de la komputila viruso Nimda (la nomo estas 'admin' retroliterata). La viruso atakis la ĉefan oficejon kiam unu aŭ pli komputiloj vizitis infektatan vebejon. Estis necese reinstali Vindozon en la plej serioze infektitaj komputiloj.

Ankaŭ estis necese aĉeti freŝigojn de nia kontraŭvirusa programaro, ĉar la uzata eldono estas eksmoda, ne povas plu akcepti viruslistojn, kaj ne povas eltrovi la plej lastajn virusojn. Ni ankaŭ aĉetis retservilon disdoni freŝigojn viruslistajn. Nia protekto kontraŭvirusa nun estas aktuala. Al ĉi tiu malbono bono estiĝas.

Miaj kundungitoj, inkluzive de mia estro kaj lia estro, estas en la filioj disdonante freŝigojn kontraŭvirusajn. Mi sole estas en la ĉefa oficejo traktante la ordinarajn taskojn. Mi eltrovis reinfekton de la viruso Nimda en la loka reto mem. Mi lanĉis la kontraŭvirusan programaron por elfroti ĉiom da la virusoj en la reto.

Mi estas laca jam pro la laboro. Mia ofico normale ne estas tre laciga. Tamen, la viruso Nimda estas tiel serioza, ke ordinara laboro estas ĉesigita. Tial ni devas labori por detrui tiun minacon.

Mia propra komputilo vindoza ne atakis, ĉar tiam ĝi ne estis konektita en la interreton, aŭ ĝi estis haltata per la fajrmuro ZoneAlarm aŭ la kontraŭviruso McAfee AntiVirus.

Pri mia komputilo, la vidinterfaco paneis post instalado de programaro Adobe. Feliĉe mi sciis sufiĉe por uzi plifruan kopion de la vindoza registrejo antaŭ restarto. Vindozo revenis sen Adobe. La leciono: Rekopii la registrejon ofte.

katlino

Mia preferata aktorino Katlino Clarke ne estis en Novjorko kiam la arabaj teruristoj atakis la turojn de la Monda Komerca Centro. Ŝi instruas kiel profesoro de dramarto en la Universitato de Pitsburgo.

8a oktobro 2001

Mi bedaŭras la longan tempon post la lasta registro. Mi havis tre okupitan semajnon, sekve de ripostemaj ferioj dum la unua semajno de ĉi tiu monato.

ferioj

Mi vizitis la universitaton Purdue je la pasinta ĵaŭdo. Mi liveris mian vivresumon al la dungoservo tie; poste mi butikumis por libroj. Estis nube kaj pluve, sed estis plaĉa vizito.

Mia vizito al la universitato Indianio ne plaĉas al mi. Mi estis devigita vojaĝi dum la vespero sabata, ĉar mi devis atendi al aĉetuntoj de la elektra ĉaro de miaj gepatroj ('aĉetuntoj' ĉar ili neniam alvenis). Mia celo estis la ĉefa biblioteko universitata, kie bretitaj estas la serioj Guernsey kaj Willis de teatraj prezentoj en la Usono. La plena serio Guernsey estis tie (sed mi povis iri al Indianapolo por tio). La serio Willis, tamen, iris nur al la sezono 1995-6. Tial mi decidis, ke estas tro klopoda vojaĝi plu al universitato Indianio.

Interland, mia nova vebejo, lasas la uzantojn de HostPro transloĝigi iliajn vebejon al egala vebejo Interlanda senpage ĝis la 14a oktobro. Bedaŭrinde mi ne faras ĝin ĉar mi preskaŭ eluzis la krediton en mia kreditkarto.

Mia fratino Viki aĉetis novann lavatoron kaj sekigatoron en aŭkcio. Mi devis helpi movi la maŝinojn en ŝian domon.

ofico

Estis multe da retpoŝtoj atendante al mi dum mi revenis oficen hodiaŭ. Mi havis unu monitoron eble paneitan, kion mi ekzamenas. Mi havas komputilon, kion mi devas reinstali. Mi devas telefoni Gateway por peni ricevi anstataŭajn retkartojn (prefereble 3Com).

12a oktobro 2001

La vetero estis jam malseka dum la pasintaj tri tagoj. Hodiaŭ la tago estas pli venta ol pluva, kaj la suno eĉ aperas fojfoje.

ofico

Ofice mi interŝanĝis monitoron en unu el la lokaj filioj. La potencfonto ene krakas kaj iam paneas. Ni devos forĵeti la monitoron.

Ŝajnas certe, ke mi iros al la nordaj filioj la venontan semajnon.

ofico estonta?

Mi plenigis duon da formuloj el la dungoservo en Purdue, kaj poŝtis ilin. Pro la malbona ekonomio hodiaŭa kaj pro la financa malfacilo de la ŝtata registaro, mi ne esperas multe por ofico Purdua baldaŭ.

pensio

Kutime mi ne atentas multe al mia pensio. Tamen, pro tiu ĵus-menciita malbona ekonomio, mia pensio perdis okonon da ĝia valoro dum la pasinta tri monatoj. Preskaŭ duono da mia pensio estas investata en 'kreskakcioj' rilataj al la interreto. Necesas al mi elpreni plejmulte da tiu investo kaj meti ĝin en plej sekuraj akcioj.

17a oktobro 2001

hejme

Miaj gepatroj aĉetis komodon en skatolo. La komodo estas en pecoj, kiojn oni kune metas. Ĝi estas intencata por mia ĉambro por anstataŭi mian nunan komodon, kio estas kaduka.

Mia patro decidis hieraŭ konstrui la komodon, kvankam ni ne decidis kie meti la alian. Li konstruis la ŝelon; poste mi konstruis la tirkestojn. La komodo aspektas tre bona.

ofice

De Gateway ni havas du specojn de iu komputilo uzata la procezilon Pentiuman je 800 megahercoj. Unu speco havas grandan durdiskon kaj apartan vidkarton. La alia havas malgrandan durdiskon kaj vidkarton konstruitan en la ĉeftabulon. Tial ĉiu speco bezonas sian repliklumdiskon (lumdisko kun replikaĵo de la enhavo de la durdisko).

Hieraŭ mi estigis repliklumdiskojn por ĉiu speco de Gateway 800. Estis iom malfacile, ĉar necesas al mi labori pri malnova lumdisk-skribilo.

Ironie mia estro disdonis al ni enkomputilajn lumdisk-skribilojn! Mi instalis kaj kontrolis la mian sukcese. Probable mi bezonos instali ĉies alie.

diversaĵoj

La pluva kaj griza vetero pasis, kaj la vetero nun estas malvarma kaj suna. La aŭtuno vere estas ĉi tie. La rikoltado (ĉefe de maizo, sojo kaj tomatoj) estas duone kompleta en mia regiono. La arboj estas belaj koloroj: ruĝo, oro, flavo, purpuro kaj bruna.

Mia fratino televidis novaĵ-raportojn pri la travivantaj familioj de la viktimoj de la atako de 11a septembro. Mia fratino diris pri iu novjorka homino, kiu perdis ŝian edzon. Tiu homino havas strangajn valorojn: ŝi zorgis pri kiel ŝi povos pagi por la dentrektigiloj de ŝia filino! Kiel ridinde! Mia fratino ne povis ĉesi ridi pri tio!

Mi lernas plu pri Perl. Ĝi estas bona lingvo se oni volas estigi vebpaĝojn por afiŝi en vebejon. Fakte mi verkas paĝon de preferataj hiperligoj per Perl kaj teksta listo. Tamen, mi planis uzadi PHP por tuja estigado de vebpaĝoj kiel tio, kion vi legas.

Ĉi-semajnfine mi planas traduki almenaŭ du el la vebpaĝoj de kodum-mastro Eriko S. Rajmondo. Unu el la paĝoj estas dosiero 'oftaj-demandoj' pri kiel esti kodumulo. La angla vorto por kodumulo estas hacker, kio ne ja signifas 'komputila pirato'! (Bonvolu misuzi vortojn kiel usona ĵurnalisto.)

Parolante pri komputilaj piratoj, mi lernis, ke la usona asocio por la rikordindustrio (la RIAA), por ĉasi kopirajt-ŝtelantojn, volas leĝe pirati kaj difekti la komputilojn de aliaj! Ĝi eĉ penis kredigi la Kongreson por aldoni tian rajton en akton kontraŭteruristan! Evidente la RIAA serĉas al la malpurigo de sia nomo kaj la nomoj de muzikistoj inter la programistaro kaj inĝenieraro por savi iliajn profitojn.

19a oktobro 2001

Hieraŭ estis tre sukcesa tago. Mi vizitis la ĉefan el la nordaj filioj. Mi anstataŭis presatoron; ĝia uzonto estas en ferioj ĉi-semajne, do mi ne estis ĝenita. Mi anstataŭis komputilon; ĝia uzanto volis tre pli malmultajn programarojn el lia ekskomputilo ol mi timis, do la instalado estis rapida. Mi elprenis ĉiom da malnovaj komputiloj kaj periferiaĵoj el la stablo de tiu filio. Mi eble riparis lernprogramon pro mia instalo de mankanta videodrajvilo.

Mi volis manĝi picon hieraŭ, sed la loka picejo estis plena. Mi decidis repromeni al Muncio sen manĝado.

Enterprise

Estas nun alia serio StarTreka. Ĝi komencis je la 26a septembro.

La lokalo de ĉi tio estas la jaro 2151 (cent jaroj antaŭ de la serio originala). Kvankam ĝi povis vojaĝi translume (per varp-motoroj) dum naŭdek jaroj, la homaro ĵus komencis esplori kaj koloniigi la kosmoson. La nove starigata Starflito komisias la unuan astroŝipon esploran Enterprise.

La kapitano Jonatano Arĉero estas avida iri kosmosen kaj esplori. Lia unua oficiro, la vulkan`anino T'Pol, estas gardema; ŝiaopinie homoj ne estas pretaj renkonti aliajn rasojn. La aliaj ŝipanoj estas diverse nekomfortaj pri la kosmoso aŭ pri aliaj rasoj eksterteraj. Kaj la ŝipo mem estas baze submarŝipo en kosmoso, en kio iom da la epikaĵo ne funkcias duontempe.

Malgraŭ tioj, ĝis nun la ŝipanaro sukcese traktas la atakemajn klingonojn kaj enigmemajn sulibanojn, kaj eĉ gajnis la amikecon (malgraŭ komenca miskompreno) de la aksonaroj.

25a oktobro 2001

Hieraŭ vespere la vetero estis tre ŝtorma, kun fortaj pluvo kaj vento. Mi laboris rapide por instali komputilon en unu el la filioj antaŭ la alveno de la ŝtormoj.

Hodiaŭ, tamen, la tago estas bela: la vetero estas hele suna sed ventega kaj malvarma. Estas la perfekta tago por promeni; bedaŭrinde mi devas esti en mia ĉelo en la kelo de mia kompanio. <sopir>

ofico

Mi travivis alian ofican elvalorigon. Ĝenerale mia elvalorigo estas bona, do mia ofico estas sekura.

La sola malfacilo estas la nekonsiston de mia instalado de komputiloj. Mia instalado estas bazita sur formulo ellaborita de mi antaŭ pluraj jaroj. Miaj aliaj du kundungitoj plendas al mia estro pri mia laboro, sed ne povas provizi kialojn por iliaj plendoj.

Mi devos provizi skribotan bazon por mia laboro, por ke la departamento kodigu komune konsentatan formulon.

Lotus Notoj

Lotus Notoj (Notes) estas plata datumbazo, sur kio oni povas uzi diversajn formulojn kaj dokumentojn. Parigate kun Notoj estas la servilo retpoŝta kaj kalendra Domino. Multaj informoj de mia kompanio estas ene disdonataj per Domino.

Eblas programi Dominon, kaj unu el miaj venontaj projektoj estas reverki mian programon Referral kiel dokumento en Notoj. Ankaŭ, mi devos atingi akreditadon CLS antaŭ printempo 2002.

Pensu, ho tuta mondo! Kial vi malamas la Usonon?

En unu el la usona magazinoj estis foto de marŝo protesta en islama urbo. Fronte de la marŝo estas longa signo anglalingva dirante Pensu, Usono! Pripensu kial la mondo malamas vin!

Estas evidente, kial la cetero da la mondo malamas la Usonon. La Usono havas la riĉon kaj la potencon kaj la gloron, dum la mondo loĝas en ĝia ombro. La Usono agas iel ajn, kiel plaĉas al ĝi, dum la mondo amare staras krome kaj toleri ĝin — kaj fojfoje malforte reakcias.

Kiel la Usono estiĝis la plej potenca nacio en la tuta mondo? La virto, laboremo kaj ŝparemo de la pasintaj usonanoj estigis la moralan kapitalon. La riĉo de la usona lando estigis la ekonomian kapitalon. Kune tioj produktis la riĉon kaj potencon de la nuna Usono.

Ĉu vi rimarkis la vorton pasintaj. Tiu vorto estas gravega.

La nunaj usonanoj estas tiel malsimilaj al tiuj pasintaj, ke la nuna Usono estas fakte fremda nacio kompare al la Usono dum ĝiaj unuaj 150 jaroj. Usonanoj hodiaŭ estas trofieraj, opiniante ke la mondo ŝuldas ilin pro ilia mono kaj kulturo.

Dume usonanoj stulte formanĝas la moralan kaj ekonomian kapitalon de iliaj prapatroj. Post tempo tiu kapitalo pereos, kaj la Usono fine disfalos — kaj kun ĝi la mondo.

Kiam tio estiĝos, tiuj islamanoj ne povos toleri la elspezon de protesta marŝo. Ili estos tro okupotaj, mortante pro malsato kune kun la cetero de la mondo.

29a oktobro 2001

Mia ekzemplero de la eldono 7.2 de Red Hat Linukso alvenis poŝte je la pasintan vendredon.

Antaŭ ol mi instalis la novan mastruman sistemon, mi aĉetis ŝaltilon serian kaj ekstrajn kablojn seriajn, por ke la servilo kaj vindoza maŝino kunuzu la modemon. La instalaĵo funkcias bone.

Mi instalis la novan Linukson sabate vespere. Ĉio en ĝi ŝajnas funkcii krom la eltelefona parto. Mi povas eltelefoni, sed ne povas komuniki kun la interreto. Mi eĉ malŝaltis la fajrmuron, sed ĝi ne funkciis.

Mi deziras la interretan konekton funkcii, ĉar ĉi-foje mi deziras freŝigojn el Red Hat por Madoka. Tial mi estas iom ĉagrena kiam mi ne povas konekti per eldono 7.2.

Mi ankaŭ reinstalis Vindozon en mia alia maŝino post kiam ĝi penis morti dufoje. Aldone al la malfacilo estis trovarmiĝa procezilo. La ventumileto de la procezilo ne malvarmigas la procezilon, do mi devas trovi ventumileton, kio povas.

La varmeltirilo estas kvadrata alumina kombilo, sur kio la ventumileto sidas. Havelbaj estas rondaj varmeltiriloj kun enaj ventumiletoj, kioj ŝajnas pli efikaj. Mi pripensas la anstataŭon de la nuna varmeltirilo.

31a oktobro 2001

Feliĉan Halovinon

Mia vindoza komputilo donas al mi ne finon de malfacilo. Mi instalis vindozon 98 trifoje, sed io estiĝas malbona en la instalado. En la lasta instalado mi uzis la malĝustan drajvon por mia retkarto; nun mi neniam povas enregistrigi en mian servilon. Signifo: alia instalado ĉi-vespere.

Mia celo estas la malpleja instalado de vindozo en tiu komputilo, por ke mi povas konstrui replikaĵon. La lasta replikaĵo ne funkcias, do mi faros novan.

ofico

Dum la unuaj du labortagoj de la venonta semajno, estos transloĝigo de pluraj departamentoj al la plejsupra etaĝo de la ĉefa oficejo. Ĉar la retadministo estos en ferioj, mi bezonos movi la komputilojn kaj ĝiaj krommaŝinojn al la novaj lokoj, kaj instalos la malsimplan drajvon por la nova superpresatoro.

Superpresatoro? La tuta etaĝo estos servata per grandega maŝino (preskaŭ tiom granda kiom volksvagono "kokcinelo"), kio povas presi, kopii, skani, kaj faksi.

halovino

Ĉi tiu ferio venis al la Usono el la ejranoj, kiuj celebris la kompletadon de la rikolto kaj la komenco de la vintro. La Morto estis supozita promeni la kampojn kaj stratojn dum la tri tagoj ĉirkaŭ la Tutsanktultago. Homoj kamuflis sin por trompi la Aminprenanton; metis dolĉaĵojn ekster iliaj pordoj por subaĉeti lin; kaj gravis lampojn kun vizaĝoj el rapoj por lumigi lian vojon.

Kiam la ejranoj enmigris al la Usono dum la dek-naŭa jarcento, ili portis kun ili l'aŭtunan festivalon. Kukumboj anstataŭis rapojn por la lampoj, kaj la tri tagoj estas nun sole unu. Sed infanoj ankoraŭ surportas kostumojn, kaj ili ricevas la dolĉaĵojn dum ili promenas de domo al domo.

La nomo de la festivalo estas originale All Hallows' Eve (Vespero antaŭ Tutsanktultago), sed ĝi antaŭ longe mallongiĝis al Halloween: Halovino.

Iuj urboj malpermisas la festivalon pro ĝiaj nekristanaj asocioj (la ejranoj celebris la festivalon antaŭ la venado de Sanktulo Patriko) aŭ pro la ĝeno de infanoj vagantaj en la nokto. Ja, en Detrojto halovino estiĝis perforta festivalo nomata la Nokto de la Diablo. Junuloj bruligis forlasitajn domojn (plena de kioj Detrojto estas). Nun la urbego malpermesas halovinon, kaj la polico vagas la stratojn por ĉesigi petolemajn junulojn.

1a novembro 2001

Ofice mi iris unue al la filio plej apuda al mia domo. Tie mi anstataŭigis retkartojn kaj faris iujn malpliajn taskojn.

La reinstalado de mia vindoza komputilo estas pli sukcesa. Hodiaŭ vespere mi esperas fari replikaĵon post instalo de mia retpoŝta programo. Mi bezonas respondi al tiuj retpoŝtoj. Mi ankaŭ bezonas retpoŝtan programon por komuniki kun Red Hat: la malfacilo pri interreta konekto en linuksa maŝino estas serioza, kaj mi bezonas respondon!

Enterprise

Jen resumoj al la unuaj ses epizodoj de la nova serio Startreka.

Broken Bow
Klingono kraŝas en mez`usonan maizokampon, kaj estas pafita de kolera terkultivisto. Kapitano Jonatano Arĉero kunvokas la ŝipanaron de la nove komisiita Enterprise. Ili devas reporti la klingonon al lia hejmplanedo Konoso, malgraŭ penoj de la Sulibano ĉesigi ilin.
Batalo aŭ Fuĝo
La Enterprise trovas mortan ŝipon, kies murditajn ŝipanojn procezatajn por ilia kara korpa fluaĵo.
Stranga Nova Mondo
Esplorante belan tereskan planedon, esplorteamo Enterprise-a estas kaptita en kaverno de perforta ŝtormo, dum kio ili pograde freneziĝas.
Neanticipita
La ĉefinĝeniero Tripp helpas eksterteran rason kun difektita varpmotoro. Kiam li revenas, li eltrovas sin graveda!
Terra Nova
La Enterprise vizitas la legendan perditan kolonion Terra Nova. Tie ili trovas radioaktivan ĉirkaŭaĵon kaj malamikajn kavernulojn, kiuj memoras sole, ke la Tero forlasis ilin.
La Krizo Andorana
Arĉero kaj Tripp vizitas vulkanan monaĥejon, kaj promenas en lukton inter la vulkananoj kaj la andoranoj, atakemuloj kun bluaj haŭtoj, arĝentaj haroj kaj antenoj.

5 novembro 2001

Ofice estas la unua el la du tagoj, dum kiam mi transloĝigas komputilojn al la dua etaĝo. La departamentoj de vendado kaj de dungitaro nun estas duetaĝaj. Du aliaj dungitoj estos transloĝigotaj morgaŭ.

Du teretaĝaj sekcioj estas malplenaj. Neniu scias ankoraŭ ĉu iu departamento transloĝigos sin al tie.


La vetero estis bela dum la semajnfino. Mia frato Bilĉjo kaj lia granda amika hundo Ŝak vizitis. Sabate li, mia patro kaj mia fratino Viki iris al la aŭtomobilaj aŭkcioj en Gasurbo kaj en Aleksandrio por serĉi al uzebla aŭto. Dimanĉe ni promenis al Mariono por tagmanĝi ĉe la restoracio Rajanz.


Mi decidis tioj, kiojn mi aĉetos por miaj fratinoj kial iksmasaj donacoj. Mi devas atenti, tamen, ĝis la kredito en mia kreditkarto estas haveblaj por aĉeti tiojn. La homiĉo estas malbonfama pri lia malbona elekto de donacoj; tamen, miaopinie la donacoj estas konvenaj por miaj fratinoj. (Nature mi ne malkaŝas miajn elektojn ĝis post iksmaso.)


Katlino Clarke estas nun profesoro de teatra arto ĉe la universitato de Pitsburgo. La universitato estas jam en ĝian akademian jaron; tamen, S-ino Clarke ne estas listita inter la fakultato de tiu fako. (Ŝi estas ja listata en la ĝenerala listo de la universitato.) Se ne ŝia intenco, kia ofendo!

7a novembro 2001

ne aŭrolo

Hieraŭ vespere mia patrino, mia fratino Viki kaj mi iris en la kamparo por rigardi la nordan aŭrolon. Lunde vespere la aŭrolo estis supozite mirinda. Tamen, ni vidis nenion. La lumo de la nordaj urboj (Mariono, Gasurbo kaj Ĵonzboro) malklarigis la ĉielon.

krak!

Mi iris al donacejo por aĉeti perfumitan kandelon por unu el miaj dungitoj pro la venonta iksmasa festeno. Kiam mi retromovis la aŭton el la parkejo antaŭ la donacejo, mi aŭdis la krakadon de metalo. Mi ĵus kondukis la livan antaŭon de la aŭto en feran postenon de la donaceja signo. La posteno frapis kavon en mia aŭto, tuj apud la liva antaŭlampo, dudek kvin centimetrojn larĝa kaj du-tri centimetrojn dipa.

La riparisto, de kiu mi aĉetis la aŭton, riparos la difekton. La kavo kostos min tricent dolarojn. Diable! Sennecese diri, mi estis tre kolera, kaj mi havas neniun akuzi sed mi mem!

CRC: malamiko de scio

Mi ĵus legis la klarigan paĝon de la nove reafiŝata vebejo MathWorld. Ĉi tiu vebejo estis malfermita dum pli ol unu jaro pro la proceso kontraŭ la aŭtoro de la vebejo, Erik Vejsstejn, kaj lia dunganto Wolfram Research.

La proceso estis de CRC Press, kio konsentis eldoni libre kopion de la vebejo kiel CRC Concise Encyclopedia of Math. CRC pretendis, ke la ekzisto de la vebejo difektas la vendadojn de la libro—kvankam fakte CRC faris apenaŭ iu ajn vendadon por la libro. Vejsstejno kaj Wolfram ne povis persvadi la tribunalon pri ilia pravo. Finfine la du estis devigita konsenti al la postuloj de CRC por revivigi la vebejon.

La kondukto de CRC al aŭtoro estas la plej malŝatinda. Pro la vasta raporto de la proceso en la komunumo de programistoj kaj inĝenieroj, vendoj de la libra formo de la vebejo MathWorld probable estos malmultaj. Kaj malmultaj aŭtoroj elektos CRC kiel ilia eldonejo.

La kondukto de CRC bezonas esti punata, por ke aliaj eldonejoj pensas singarde antaŭ kiam ili jure misuzas aŭtorojn. Bonvolu bojkoti CRC—Ne aĉetu ĝiajn librojn, ne eĉ la antaŭe menciitan.


suplemento

Mi volonte helpis pretigi tablojn kaj seĝoj por ĉiutaga aŭtuna manĝo donota al la pliaĝaj klientoj de mia kompanio morgaŭ.

Mi legis la respondojn en ArsTechnica al la argumento pri CRC/MathWorld. Tiuj opinioj iris de "Hura! MathWorld revenas! Mi estas tre ĝoja!" al "For la CRC! Ĝi estas pesto de la mondo!", al "Vejstejno devis legi atente lian kontrakton antaŭ ol li subskribis ĝin. Li ne faris, do li petis por malfacilo!".

La leciono pri ĉi tiu malbelaĵo estas: Kiam eldonejo donas al vi kontrakton por onia verko, alvoku advokaton por kontroli la kontrakton kaj klarigi ĝin al vi antaŭ ol vi eĉ pripensas subskribi ĝin.

10a novembro 2001

Okej, mi havas la monon por la riparo al la aŭto. Mi kondukos la aŭton al la riparisto kaj lasos ĝin tie. Mi kondukos unu el la karavanojn de miaj gepatroj dum plejmulte da la semajno.

Mia hejmurba banko bonkore malfermis ĝian pordon al mi je 815h por mia spezo. Mi tamen povis alveni al ofico akurate.

Ofice hodiaŭ estas mia vico por sabata laboro. Mi starigas ĝeneralan komputilon, de kio la departamento por vendado funkciigos ĝiajn koloran inkŝpruca presadoron, skanilon kaj digitalan kameron. La skanilo, tamen, ne funkcias pro malligita tirzono.

Veninte la malvarma vetero, la kompanio ŝaltas ĝian hejtilegon. Tio signifas, ke la aero en mia etaĝo estas pli malpura ol kutime. Miaj pulmoj estas jam doloretaj.

12a novembro 2001

Hieraŭ estas la Tago de Veteranoj, kio rememorigas la soldatojn vivantajn. (La Tago Memoriga rememorigas tiujn, kiuj mortis milite.) Ĉi tiu tago estas pli doloriga, ĉar ĉi tiam estas la dumonata reveno de la atako kontraŭ Novjorko kaj la Pentagono far teruristoj arabaj.

Ĉi tiu tago ankaŭ estas la naskiĝtago de mia patrino. Mi memoris tion, ĉar ĉiuj donis al ŝi naskiĝtagaj kartoj krom mi. Tial mi rapide kondukis min al la apuda magazeno K-Mart por aĉeti karton. Plejmulte da la kartoj haveblaj estis tiel dolĉaĉe, ke kiam mi legis ilin, mi sentis kvazaŭ miaj dentoj putris. Mi fine trovis konvene amuzan karton por Panjo.

Mi ankaŭ liveris mian aŭton al la aŭtoriparistejo en la kamparo ekster Fairmount. Mi intencis piediri retroe, sed la ripartisto insistis konduki min. Tial mi rekondukis en aŭto, kio estas la sama modelo kiel la mia, sed farbis ruĝon, blankon kaj bluon.

Mi ricevis salajrlevon, kio videbliĝos ĉi-vendrede. La levo estas retroaktiva al la komenco de septembro, do mia venonta pago estos speciale granda. Ĉi tio helpos pagi por la riparo al mia aŭto, kaj por donacoj iksmasaj (mi aĉetas ilin frue ĉi-jare).

21a novembro 2001

Ofice mi instalis kaj registris programon, kio agordas la horloĝon de mia komputilo al la atoma horloĝo en Boulder, Kolorado. Mia ofica komputilo ne donas precisan tempon; fakte ĝi varias po unu sekondo ĉiutage. Unufoje ĝia tempo estis malĝusta je duonhoro.

Tial mi aĉetis kopion de AtomTime 98, kion mi uzas hejme. Nun la tempo estas ĉiam ĝusta en mia komputilo.

spamo

Mia afiŝo en la Adresaro de Rete Atingeblaj Esperantistoj estigis la Esperanta egalo al spamo. Spamo estas "la amasa sendado de nepetitan mesaĝon per retpoŝto, aŭ disafiŝi ion en pluraj forumoj" laŭ la Komputada Leksikono de S-ro Pokrovskijo. La spamo Esperanta estas maldensa kompare al mia normala retpoŝtaro, kaj plejmulte da la spamo venas de Ĉinujo, kie Esperanto estas tre populara.

La vorto spamo devenas de la nomo de usona spica kaj ladskatolita porkaĵo, per iu epizodo de la brita televida komedio Monty Python.

.NET

Mi poŝte ricevis de Mikrosofto ĉi-matene. La poŝto inkludas broŝuron pri la porprograma ĉirkaŭilo Visual Studio .NET. Ĉi tia ĉirkaŭilo lasas grandajn komercojn uzi la interreton transsendi datumojn al unu la aliajn, kaj reklami ilin al la publiko. Tio ne estas vere bonaĵo.

Visual Studio .NET lasas komercojn konstrui XMLajn vebservojn en iu ajn programlingvo—eĉ COBOL kaj RPG! Ajajaj! Se tio ĉi estas vera, la plej antikvaj kaj trovortaj lingvoj vivos plu kaj plu! Malbonege!

Ekzemplero de la nescio de Mikrosofto: ĝi diras, ke "XML malkonstruas la Turon de Babelo de integrado kaj estigas Babilonon de XMLaj vebservoj". Evidente Mikrosofto ne scias, ke Babelo kaj Babilono estas la sama urbo! Ankaŭ, Babilono estas detruita tiomfoje, ke hodiaŭ la urbo estas kompleta ruinaĵo. Ĉu tion ĉi planas Mikrosofto por onia vebejo aŭ eĉ kompanio?

22a novembro 2001

Hodiaŭ mi sidis antaŭ mirinda dankdontaga manĝo kun mia familio: Miaj gepatroj, miaj fratinoj kaj miaj nevinoj. La manĝo estis meleagraĵo, panfarĉo, terpomkaĉo, maizo kaj panbuloj, kun kukurba tarto.

La televido havas paradojn matene kaj usona futbalo postmeztage. Mi ne atentis ilin.

Poste mi estas ĉe mia fratino Tinjo. Mia nevino havas novan komputilon, kion ŝi uzas en universitato. Ŝi deziris min instali en ĝi drajvilon Iomega Zip. Ne malfacilo. Mi estis supozita ripari ankaŭ la presatoron, sed mia fratino trovis, ke la presatoro havis ne inkkartoĉojn. Mia nevino ne sciis tion!

27a novembro 2001

sano

Mi kaptis malvarmumon de mia patrino. La malvarmumo komencis en malantaŭo de la nazo, kaj laboris ĝian vojon en mian bruston. Nun mi estas tre malsana: mi estas malvarma (eĉ en trikaĵo) kaj laca. Tamen, mi devis veni al ofico, do jen mi.

Hieraŭ posttagmeze mi iris ĉe la dentisto. Miaj dentoj estas sanaj. Mi poste iris ĉe la oftamologo por miaj novaj lensoj, sed ili ne estis pretaj. Mi devos reiri ĉi-posttagmeze.

ofico

Benkoj kaj ŝrankoj en la departamentejo estis elŝirataj de mia estro kaj la subtenisto, por ke ili estu movotaj al la nova oficejo. Tiumatene mi portis multe da antikvaj komputiloj kaj periferaĵoj al la rubujego…inkluvize de la Tarko, kio estas mia nomo por granda antikva bendrullegilo uzita de la departamento de vendado de antaŭ mia dungado. Neniu malhavas ĝin.

Iam mi estas supozita transloĝigi min, sed mi ne scias precize kiam. Mi vere ne povas fari ion ajn se mi ne scias kiam mi devos halti por transloĝigi. Ho jes, mi povas pretigi la malnovajn komputilojn por vendo. Ili funkcias per Intel Pentium je 200 megahercoj, kaj nun estas eksmodaj. Mi instalos Vindozon 95 (ankaŭ nun eksmodan) en ili.

opinio

Pro la atako de 11a septembro 2001, la rango de la polico, la fajrbrigado kaj la armearo estas plibonigata; kaj pro la malkuraĝo de la klaso babilanta antaŭ la atako kaj la teruristoj, ĝia rango estas plimalbonigata. La nacio subtenas la militon en Afganistano, sed ne la babilantoj.

La babilantoj—la profesoroj, la ĵurnalistoj, la sociaj sciencistoj kaj la artistoj—estas koleraj, ĉar neniuj atendas plu al ili. Anticipu kalumniojn kaj mensogoj el iliaj buŝoj pri la milito, la armearo kaj la Filo de Ĝeorĝo Buŝo. Ĝis nun la Filo ŝajnas havi pli fortikan spinon ol lia patro—fakto ĉagraniga al la babilantoj.

Parenteze, mia diveno pri la Irana sorbado de Afganistano estis malĝusta. Fakte Irano ŝajnas subteni la Usonon kaj la Britujon pri la milito. Irano tiom malamas la Talibanon kiom la usonanoj, (kaj plu: la Talibano murdis Irananojn dum la unua jaro de ĝia rego) do mi ne devis miri.

28a novembro 2001

Mi estas ankoraŭ malsana. La oficejo ŝajnas varmega ĉar mi estas iom febra. La malvarma kaj pluva vetero ne plibonigas mian staton.

Ofice mi pretigas niajn malnovajn komputilojn eksgarantiajn por vendi aŭ por doni almoze. La maŝinoj ricevas sole Vindozon 95 kaj Interretan Esplorilon. La tasko estas facila al mi, kio estas bona pro mia malsano.

defendi Katlinon Clarke-on

Mi trovis rubrikon en la Ĉikago Tribuno pri la usona subministro de defenso por publikaj rilatoj, kies plejaĝa fratino estas Katlino Clarke. Frazo en tiu rubriko ofendis min:

Unu fratino, Katlino Clarke, havis sukcesan karieron kiel Novjorka teatra aktorino kaj iom filma stelo ("Drakmortigilo", "Penn kaj Teller estas mortigitaj").

Ĉu vi rimarkas la vorto havis? Ĉi tio implikas, ke la kariero de Katlino Clarke estas finita—kio nepre ne estas vera!

Dum mi ne akuzas kalumnon kontraŭ tiu ĵurnalisto, kiu verkis la rubrikon, tia misaserto estas komuna en la usona ĵurnalistaro. La kodumularo estas kalumnita dum dek kvin jaroj pro la ĵurnalista uzo de la vorto hacker (kodumulo) por signifi 'krimulo komputila'. Tial necesas al mi ataki tiun similan misuzon kontraŭ S-ino Clarke.

3a decembro 2001

La pasintan sabaton mi butikumis en Indianapolo. Mi aĉetis donacon por mia patro, kvankam oni diras al mi, ke la mankoj estis tro mallongaj. Ni vidos.

Mi ankaŭ aĉetis kaj provas la novan mastruman sistemon Vindozo XP. Tio ĉi estas baze Vindozo NT por la komuna uzanto, kun vidinterfaco el Vindozo 9x. Tio ĉi nepre ne havas DOSan kodon en ĝi; Mikrosofto finfine buĉis ĝian ĉeffonto de enspezo dum la pasintaj dudek jaroj.

Mi laboris pri la XP dum sole unu tago, ĝis nun mi ne povas trovi ion ajn malbonan pri ĝi.

Hodiaŭ vespere mi instalos kaj lanĉas du grandajn ludojn (Quake II kaj SimCity 3000) por rigardi la fortikon de XP.

5a decembro 2001

Hieraŭ mi trodormis kaj venis oficen je la naŭa horo kaj kvarono. Mi laboris ĝis la dek-oka. Dum la tuta tago mi pretigis komputilojn antikvajn por vendi aŭ donaci.

Mia departamento pretigas malantaŭan ĉambron, kio iam estis uzita de la departamento de vendado kiel konservejo. Elektra potenco por tutaj la retoj estos kontrolota kaj regota el tie, kaj antaŭ tie estos la dosierserviloj por la ĉefa oficejo. Kiam ĉi tio kompletiĝos, la Mjuĉo estos fine unuaklasa kompanio.

Hejme miaj gepatroj donis al mi la drajvilon videolumdiskan el ilia ekskomputilo. Mi ankoraŭ bezonas malkodigilon por spekti filmojn de videolumdiskoj. Mi aĉetis la malkodigilon WinDVD de InterVideo. Mi ankaŭ instalis la retpoŝtilon Eudora Pro.

Vespere mi instalos Word por presi poŝtetikedojn por la WhoNet (mia sciencfikcia klubo).

Bonvolu memori, ke ĉi tioj estas provizoraj. Mi provas Vindozon XP antaŭ ol mi reinstalos ĝin. Mi planas reinstali Linukson en Madoka por ke mi starigu ĝin kiel retkonektservilo, per kio Vindozo XP konektos al la interreto. Tiel ne estos direkta konekto inter la vindoza komputilo kaj la interreto.

12a decembro 2001

La Poŝto Dismeo havas iom novan aspekton. Mi laboris pri la skriptoj kaj stilfolio hieraŭ vespere. Mi volus skribi pli multan enhavon al ĉi tiu paĝo dum mi havus la tempon.

La vetero estas jam alternative varma kaj malvarma, sed ĉiam griza kaj pluva. Ĝis nun ne estas neĝo. Iuj homoj prenas serioze la ŝongon "Blanka Kristnasko", kaj anticipas neĝon dum Iksmaso. Bonvenon al Indianio: Jen neĝas jen ne.

Ofice la lokareta aplikaĵisto estis transloĝigita al la alia flanko de la etaĝo, kie mia estro kaj la retadministo estas. Mi estas nun la sola dungito de mia departament en la originala loko. Mi sidas isole kun komputiloj kaj kromaj epikaĵoj ĉirkaŭ mi. Kia soleco! :)

iksmaso/kristnasko

Oni rimarkas, ke mi aludas al iksmaso kaj kristnasko kvazaŭ ili estas apartaj. Kvankam ili okazas dum la sama tago, apartaj ja ili estas! Unu tagon mi tradukas kaj afiŝas eseon de C.S. Lewis pri la iksmaso kaj kial ĝi estas aparta de kristmaso. Ĝi estis verkita dum la 1950's, kaj ĝi estas pli vera hodiaŭ!

manĝoj iksmasaj

Du iksmasaj manĝoj en la Mjuĉo venos la venonton semajnon. Unu manĝo estas kun mia departamento kaj tio de la speztraktistoj. Tio estos en la restoracio Olive Garden, kio estas mia preferata manĝejo. Mi estas la sola rekomendi tiun restoracion; strange, ĉiuj aliaj konsentis.

Almenaŭ mi devos zorgi min pri la trinkmono: ĝi estas inkludata en la kalkulo por grupoj da ok homoj aŭ plu. Kaj mi povas donaci tiun parfumitan kandelon, dum la aĉeto de kio mi difektis mian aŭton.

La alia manĝo estas komuna en la Mjuĉo, en kio ni povas porti nutraĵon. Mi ne decidis ankoraŭ mian nutraĵon.

17a decembro 2001

La semajnfino estis malŝparita krom esti akirinte bildojn el la filmo Vivkosto (Cost of Living), en kio Katlino Clarke ludis kelnerinon helpante la senradikan ĉefrolulinon.

Mi opinias, ke mi baldaŭ atingos la limon de bildoj, kiojn mi povas meti en mia vebpaĝaro. Ŝiaj aliaj filmoj estas tre nekonataj, kaj ne haveblaj en la komunaj formatoj.

Mi mencias ĉi tion, ĉar ĉi tiu monato estas la kvina jarreveno de mia vebpaĝaro dediĉata al la aktorino.

Mi verkis kaj afiŝis la unuan vebpaĝaro The Caitlin Clarke Page ĉi-monate antaŭ kvin jaroj, ĉefe kiel pruvo de la verkado de vebpaĝoj.

Estas mirinde, ke kvin jaroj povas veni kaj iri rapide. Mi miras ankaŭ pri la kreskado de la vebpaĝaro—unue al tripaĝa vebejo kun marmora fono, poste al multepaĝa vebejo kun bildaro kaj vebejmapo.

Tiuj kvin jaroj ankaŭ trovis S-ino Clarke en (inter aliaj) unu malbona televida filmo; tri epizodoj de Law & Order; unu tre sukcesa brodveja muzika teatraĵo (Titanic); kaj la komenco de akademia kariero.

Ni deziru aliajn kvin jarojn por kaj nia preferata aktorino kaj por la vebpaĝaro dediĉata al ŝi.

La "komenco de akademia kariero" signifas, ke S-ino Clarke nun estas dramprofesoro ĉe la Universitato de Pitsburgo. S-ino Clarke spertas pri instruado: Ŝi jam instruis sub speciala projekto en iu novjorka lernejo dum ŝi ludis en Titanic dum 1999-2000.

Mi ne scias, ĉu la akademia kariero de S-ino Clarke signifas la finon de ŝia teatra kariero. La fino de ŝia filma kariero estiĝas jam preter la ekster-holivudaj filmoj: Ŝi estas preskaŭ kvindekjara: Al holivuda kulturo trokoncentrata al juneco, ŝi estiĝis tro maljuna antaŭ dek jaroj.

Estas kompreneble se ŝi estis kolera je la nejusto: la programar-industrio traktas tiel programistojn pli maljunajn ol kvardekjarajn senrilate al lerto aŭ spertado. Por mi mem ne estas espero al ofico komerca en programado aŭ en komputil-riparado pro mia aĝo. (Tial mi serĉas oficon en la akademio.) S-ino Clarke, tamen, evidente levis sin super malfacilo por instrui la venontajn geaktorojn de la usona teatro. Vere admirinda ŝi estas, ĉu ne?

18a decembro 2001

vespera laboro

Mi ne manĝos ĉi-vespere, por ke mi estu vaka por la interdepartamenta vespera manĝo morgaŭ ĉe la restoracio Olive Garden. Mi ne volos senti la bezonon por, um, necesa ripozo dum la manĝo.

Ni nun havas la plej malmultan nombron (ok) bezonatan por ke la Olive Garden kalkulu la trinkmonon anstataŭ ol ni. Ial unu el miaj dungitoj malakceptas tian trakton, kvankam mi ŝatas la ŝparon de mia kalkulado de la trinkmono.

Ankaŭ ĉi-vespere mi vakigos mian durdiskon kaj reinstalos Vindozon XP. La vakigo pasigas pli ol kvar horoj, do mi devos fari ĝin tuj post mia hejmenveno.

mendo por fratino

Mi ricevis leteron de la Societo Nacia Geografia, de kio mi aĉetis la fotografistan veŝton por mia fratino. La veŝto estas tiel populara (oni informas min), ke ĝi ne havebliĝos dum alia monato. Mi ne povas venki, ĉu? Mia fratino devos atendi ĝis post iksmaso.

ofice

Ofice la muroj de mia ĉelo estas forprenitaj, do mi estas soleca en vasta ĉambro. Mia estro forprenis la murojn por pretigi retkonektojn por la apuda departamento. Teknikistoj de la telefonkompanio venos morgaŭ por pretigi konektingojn telefonajn. Poste la cetero de la apuda departamento transvenos ĉi tie, kaj mi transiros tie.

Miaj estroj ne estas tre spritaj. Unu el iliaj preferataj agoj estas retpoŝti (ne telefoni) peton por komputilo en kunvenejo por prezentado. La retadministo estas en ferioj, kaj ne estis plu ĉi tie antaŭ la retpoŝto. Neniuj aliaj sciis pri la peto ĝis mi ricevis vokon je 1700 horoj pri la komputilo. Malgraŭ tio mi instalis komputilon en la kunvenejo.

19a decembro 2001

Hieraŭ vespere mi forviŝis la vindozan komputilon. La forviŝilo indikis forviŝan tempon de kvar horoj. Fakte la tempo estis pli ol kvin horoj, kaj kvankam mi komencis je 1800 horoj, la programo ne finis ĝis post 0200 horoj la venontan matenon.

Mi estas tre laca.

Evidente la forviŝado de durdisko tiom longa kiom la mia estas io, kion oni devus fari dum semajnfino kaj ne dum labortaga vespero, kiam oni bezonas dormi.

Ĉiuokaze mi povas reinstali linukson en Madoka por starigi ĝin kiel eltelefona servilo…se mi havas la tempon. Hodiaŭ vespere estas la manĝo en la Olive Garden, kaj mi ne scias kiam mi rehejmeniros.

Ofice mi mem estas translokita al mia nova loko en la subteretaĝo. La ĉelaj muroj ne estas ankoraŭ kunmetitaj, do mi estas tute videbla al ĉiuj. La ĉambro, kie mi estis, estas klara. Baldaŭ la cetero de la departamento apuda iros en la ĉambron post kiam la telefona kompanio instalos novajn liniojn.

20a decembro 2001

La manĝo interdepartamenta hieraŭ vespere estis tre bona. Ĉiom da mia departamento, kaj la estro kaj tri aliaj de la departamento por biletprocezado, venis al la restoracio itala Olive Garden (Olivĝardeno). La restoracio donis al ni longan tablon en la malantaŭo.

Unue ni estis donitaj ekzemplerojn de vino Rejslinga por gusti. Mi ne ricevis unun, ĉar mi ne trinkas alkoholaĵon kutime; tamen, mi povis flari la vinon, kio estis citrona.

Sekve ni ricevis diversajn apetitaĵojn. La diverseco estas bona: jenajn apetitaĵojn unu ŝatas, jenajn ne. Poste venis la salato. Mi deziris supon, sed la kelnerino ne demandis al min ĉu mi deziris ĝin. Fu!

Fine niajn manĝojn venis. Mi manĝis ion nomatan 'kokidaĵo kun vino blanka', kio estas brusto kokidaĵa kaj paŝto lingvinia kun saŭco de fungo, cepo, tomato kaj blanka vino. Ĝi estis tre bongusta.

ofice

Hodiaŭ la muroj de mia ĉelo estis kunmetataj. Mi ricevas veran ĉelon! Mi aldonis alian labortablon al mia ĉelo, por ke mi havu U-forman tablaron malfermatan al la eniro de mia ĉelo. Mia ĉelo havas fenestron en la vera muro fronte al la koridoro, kaj tri fenestrojn fronte al la centro de la departamenta ĉambro.

Estas ankaŭ laborejo trans la centro de la ĉambro de la mia. Mi estas supozita labori pri komputiloj tie; tamen la labortabloj en mia ĉelo estas pli oportunaj. Estas fine laborejo, kie ni konservos komputilojn kaj aliajn aĵojn.

Hodiaŭa semajno estas supozata esti la ferioj de la retadministo. Tamen, li aperas ĉiutage pro tedo.

26a decembro 2001

Feliĉan Kristnaskon!

(Kaj feliĉan iksmason al ĉiuj vi ĵurnalistoj, ŝtatoficistoj, instruistoj kaj tiaj, kiuj babilas ofice.)

Estis tre feliĉa iksmaso por mi. Mi ricevis plurajn ĉemizojn kaj pantalonojn, iujn DVDojn (The Matrix, Dark City kaj Final Fantasy) kaj la komputilan ludon Return to Castle Wolfenstein (Reveno al Kastelo Volfenstejno). La lasta estas revenigo de la dekjara komputila ludo, kio unue portis famon al id Software.

La donacoj por mia fratino Tinjo kaj ŝia filino Erino ne alvenis por iksmaso. La donaco de Erino venos probable ĉi-semajne; la donaco de Tinjo, tamen, ne alvenos ĝis la venonta monato.


Mi pasigis la tagon purigi ambaŭ miajn komputilojn. Mi reinstalis linukson en Madoka, kaj ekfunkciigis. La programon Quanta mi ne povas uzi; mi ne povas ŝanĝi la fontaron en ĝi. Alie ĉioj funkcias bone.

Mi ankoraŭ pripensas aĉeti servon DSL de Frontier. La komenca kosto plimultiĝis pro la bezono por akiri pordilon (aparato funkcianta kiel pordo inter loka reto kaj la interreto). Tia ilo estas necesa por protekti mian reton kontraŭ invadantoj kaj la kanajlaro de la interreto. La malplej kostaj pordiloj haveblaj estas far LinkSys, kies prezoj komencas je US$70.

27a decembro 2001

La vetero nun estas malvarmega kaj neĝetas: tre malplaĉa.

Ofice mi malinstalis la partojn de paneita komputilo. Mia estro deklamis la durdiskojn de la plej aĝaj komputiloj esti tro malgrandaj. Tial mi devus forĵeti la durdiskon el la malinstalita komputilo; anstataŭe mi portis ĝin hejmen.

Mi instalis la durdiskon en mia linuksa servilo, kio nun havas du durdiskojn. Mi uzas ĝin por munti la dosierujon /home (kie la uzantoj havas siajn retspacojn). Tiel mi povas uzi ĝin kiel konservejo por ambaŭ linuksaj kaj vindozaj dosieroj.

Estas bonkore de iu el UNESKO en Parizo sendi salutojn feriajn al usonaj esperantistoj kiel mi.

31a decembro 2001

Mi ĵus aĉetis servon DSL (diĝitala abonita linio), kio kombinas servojn telefonan kaj interretan por pli rapida konekto. Mia epikaĵo alvenos je la 15a januaro; post kiam mi instalos ĝin, mi havos pli rapidan servon. La prezo estas la sama al apartaj servoj telefona kaj interreta.

ĉijara resumo

Hodiaŭ estas la fina tago de malbela jaro. Iu jaro ne estas bona komenco de nova jarcento (kaj certe ne de nova jarmilo), kiam tiu estas simila al la jarcento ĵus pasinta.

Mi jam skribis longan resumon de la jaro en la anglalingva eldono de mia vebejo. Mi estos mallonga ĉi tie.

Mi mem
Mi kaj mia familio estas sanaj. La ferioj de miaj gepatroj neniam estiĝis pro la atako de 11a septembro (kiam ili estis supozitaj vojaĝi). Ni gajnis du katojn de ekstere. Mia fratino Viki perdis kateton pro malsano. Mia nevino Erino estas en liceo; mia alia nevino Megano estas en universitato.
mia hejmurbo
Loĝantoj kaj terkultivistoj ene de la drenejo de la rivereto Retro (Back) pagos por la subteno de la rivereto komence de la venonta printempo. La vilaĝo ricevis novan trinkejon, kie la eksbutiko komputila estis, kio servas bonajn burgerojn. La vilaĝo havis septembre enuigajn Muzetagojn, sed decembre belan lampetaron en la parko.
mia ŝtato
Ĉi-jare la ŝtata registaro elspezos tre pli multan monon ol ĝi enspezos pro la manko de sinrego pri la parlamento januare. Ekonomia malfacilo faciligas la leĝiĝon de malbonaj aktoj—unu el kio povis esti UCITA! Mi estos observanta!
mia nacio
La atako islama de 11a septembro kontraŭ Novjorko kaj la Pentagono ombras ĉiun alian okazon nacian. La atako portis militon en Afganistano; ĉason kontraŭ iu arabo fanatika; kaj pli meritindajn homojn por la usonanoj laŭdi (policanoj, fajrbrigadistoj, paramedikistoj, kaj iu urbestro de Novjorko) kiel herooj krom la falsaj "rolmodeloj" de komercaj sportoj kaj la stultaj babilantoj de la regal- kaj ĵurnal-industrio.
la mondo
Militoj internaciaj kaj ennaciaj montras, ke la unua jaro de la nova jarmilo estas tiel perforta kaj sanga kiel la pasinta jarcento.

Malgraŭ ĉio ĉi la tuta mondo ne estas fajrbulo, do la espero ankoraŭ vivas. Por la plejmulto da la mondo, por kiuj la nova jaro komencas morgaŭ,…

Feliĉan Novjaron!