La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Unua duono de 2001

2a januaro 2001

La unua semajnfino de la nova jarmilo estas pasinta. Mi ne iris ien ajn. Mi ne faris ion ajn. Mi nur ripozis.

Ofice la tago estis tre okupita, plejmulte pri morta pilo en ies komputilo. Tiu pilo prezervas la agordojn de la ĉeftabulo; kiam la pilo mortas, la komputilo ne povas lanĉi sin. Do mi aĉetis novan pilon el loka elektronika butiko kaj instalis ĝin.

9a januaro 2001

Mi travivis alian elvaloriĝon tre bone.

Mia laboro dum la pasintaj tri monatoj — dum kio mi unuope funkciigis la departamenton ĉar la aliaj estis okupataj pro la unuigo de la tri marionaj filioj — estis kalkulita por mi.

Mia estro estas forlasinta iun ajn esperon de mia akreditigo en Vindozo NT 4.0; Microsoft tiros la serion akreditigan por NT 4.0 post februaro. Nun mi studos por akreditigi kiel teknikisto por Lotus Notes, la programaro de Lotus/IBM por retpoŝto kaj dokument-disdonado. Estas tri niveloj de akredigado, kaj mi devas atingi du antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Mi sentas bone pri ĉi tio; tamen, mi scias, ke mia estonto en la kompanio estas ankoraŭ dube. Citante la finan paragrafon:

Rimarkendas, ke [mi] havis pli ol unu elvalorigon ratitan kiel Sub Anticipado, kaj ke ĉiam [mi] pliboniĝis ĝis [mi] atingis Anticipado. Ĉi tio ne povas daŭri. La ciklo estas evidenta, kaj ne estos alia okazo por pliboniĝado.

Miadefende

Mi estis originale dungita pro mia komputila lerto. Dum la unuaj kelkaj jaroj la kompanio anticipis de mi sociajn lertojn (speciale telefonajn), kioj al mi estis ne bone evoluitaj, eĉ forestis. Mi devis lerni tiajn lertojn; mi sukcese faris, sed la lernado estis la kialo por la ciklo.

Mia lasta elvalorigo estis bazita sur la kolera plendo de sole unu filio. Minaci min per maldungado pro sole unu plendo estas tre nejuste, ĉar estis ne plendoj aŭ el la aliaj filioj aŭ el la departamentoj en la ĉefa oficejo. Mi protestus ĉi tion, sed mi scius, ke tia protesto estus vana.

Mi riparas komputilojn kaj rilatajn ekipaĵojn; aranĝas por la riparo aŭ anstataŭo de paneitaj ekipaĵoj; subtenas multe da la gravaj dokumentoj de la kompanio; faras multajn malpliajn taskojn ceterajn el la unuaj jaroj de la kompanio; kaj faras iom da retadministaj devoj. Mi eĉ toleras la malpuran aeron de la subtera etaĝo, kie mi laboras, kvankam tiu aero malsanigas miajn pulmojn. Mi faras ĉi tiojn silente kaj senplende.

La kompania administaro ne rimarkas mian laboron. Ĝi certe rimarkus se mi ial ajn forlasis la kompanion pro la elspezo por alkutimiĝi novan teknikiston. Kaj tio antaŭsupozas, ke la kompanio povas toleri la elspezon de teknikisto tiel lerta kiel mi.

Ĵazo

La nacia televidreto PBS ekbrodkastis historiserion far Ken Burns pri la historio de la muzika ĝenro ĵazo. Ĉi tiu ĝenro kreskis post la kantoj de nigruloj post la usona sukcesia milito de 1861-5, kiam ilia libero estis denove forprenita; kaj ilia eltrovo de la latunaj muzikiloj.

Mi estis antaŭavizita, ke ĉiu epizodo de la serio menciis almenaŭ unufoje trumpetiston Luison Armstrongon, kiu estas preferata de S-o Burns. Nature fine de la unua epizodo estis mencio de (certe!) Luiso Armstrongo kiel infano. Mi estas certa, ke ni aŭdos pri Luiso Armstrongo preskaŭ ĝis la eksludado de ĉiu alie ĵazisto. Mi havas nenion kontraŭ S-ro Armstrongo, sed oni povas porti preferadon sole al ie, speciale en historia dokumento.

Hodiaŭ vespere? Jes, pli Armstrongo.

10a januaro 2001

klarigo

Antaŭ komenci ĉi tiun vebpaĝeron, mi sciiĝis, ke oni povis interpreti iom da la lastaj paĝeroj kiel malamika kontraŭ nigruloj. Mi sendubigu vin, ke mi ne estas malamika kontraŭ nigruloj. Mi estas ja malamika kontraŭ:

Kaj nun, la cetero de la vebpaĝero:

mia tago

La vetero estas pli varma ol ĝi estis longatempe. Mi uzis la nove varman veteron por forlavi la salon de sur mia aŭto. Nun la aŭto ne aspektas tre malbone, kaj la salo ne manĝas plu en la metalajn partojn de la aŭto.

Ofice mi havas du komputilojn, kioj estas preskaŭ pretaj. Ili estus tute pretaj, sed la IP-adresoj por la uzontoj de tiuj komputiloj ne estas haveblaj. Ni akiras IP-adresoj por nia retaro el la datumkonserva kompanio, kaj unu aŭ du semajnoj pasas antaŭ ol ni akiras ion ajn el ĝi.

la reveno de la Mink

Iu programisto en la ĉefa tereno de la Universitato de Ilinojo, kiu nomas sin la Mink kaj kiu ĉeestis japana liceo dum la malfruaj 1980-oj kaj skribis pri la spertado tie, subtenas interesan vebpaĝon. Fakte la ideo malantaŭ mia vebejo (notoj ĉiutagaj pri onia vivo) estas bazita sur ties vebejo.

Post prokrasto de pli ol monato, la Mink rekomencis ĉiutage freŝigi la ties. La prokrasto estiĝis pro ties eltrovo, ke freŝigi onian vebejon per telnet estas malrapidege. (Um, oni ĵus lernis tion? :() Tiu ankaŭ ne volis freŝigi la vebejon ofice ĉar ial la ŝtato Ilinojo mallasas ĝiajn akademiajn dungitojn persone opinii per la propraĵo de la ŝtato (t.e., la oficaj komputiloj de la Mink). Kaj la Mink havas nek sian komputilon nek sian interretan konekton.

Ĉiuokaze mi estas ĝoja vidi la reveno de la Mink.

la venonta ferieto

La venonta semajnfino estos al mi kvar tagoj. Mi havas la ordinaran semajnfinon; la lundon de la King-ferio; kaj mian naskiĝtagon, por kio mi prenas pagatan libertagon. Mi planas iri al Indianapolo por butiki, kaj miaj gepatroj donas al mi tagmanĝon.

12a januaro 2001

Estis longa tago, kaj nun la semajnfino.

Ofice mi kompletigis la instalon de unu komputilo. Alia komputilo devos ricevi anstataŭajn partojn antaŭ ol ĝi estos kompleta. Kaj unu grandan projekton mi bezonos prilabori antaŭ la fino de la venonta semajno.

Mi planas morgaŭ butiki en la butikaro Kasteltona en nordorienta Indianapolo (ĉefe por aĉeti librojn pri Lotus Notes). Mi ankaŭ voli mian hararon tondiĝi.

Ĝis nun mi kredis min gajni sole iun horan salajron sen pliigo dum la pasinta dek ses monatoj. Mi ne estis tre ĝoja pri tio, kio estis unu el la kialoj por serĉi al aliaj oficoj. Hodiaŭ mi lernis, ke mi ricevis ne unu sed du pliigojn dum tiu tempo. Mi nun gajnas je dek ok procentoj pli ol mi kredis.

16a januaro 2001

Hodiaŭ estas mia kvardek-unua naskiĝtago, kaj la fina tago de mia kvartaga ferio.

Mi ne faris multe krom:

Dimanĉe mi ricevis mian naskiĝtagan manĝon de fritita kokidaĵo, terpomkaĉo kaj harikotoj. Mia kuko estis 'germane' ĉokolata kun kokosa glazuro. Bonbone!

Hodiaŭ mi ricevis alian naskiĝtagan manĝon, kiam miaj gepatroj prenis min al restoracio bifsteka. La manĝo estis tre bona, kvankam la bifsteko mem estas malgranda.

Mi ankaŭ replanis ĉi tiun vebejon kaj ĝiajn skriptojn. La datoj en la paĝoj devus nun reflekti la datojn, kiam la dosieroj estis freŝigitaj.

18a januaro 2001

Mi ĵus aĉetis libron, memorflokon kaj muzikan codoromon.

La codoromo estas el la provizora muzikbando Dusty Trails. Mi tre amas ilian muzikon post ol mi aŭdis ĝin en la matena novaĵprogramo Matena Eldono el la registara radiofona reto NPR. (Mi diras provizora ĉar la bando konsistas el la anoj de du aliaj bandoj, Luscious Jackson kaj la Breeders — ambaŭ estas travivantoj el la ĝenro de alternativa muziko dum la fruaj 1990-oj.)

Ankaŭ mi aĉetis libron pri la estigado de dokumentoj en la programaro Lotus Notes/Domino. Mi devas atingi akreditigon kiel planisto de tiaj dokumentoj antaŭ la fino de ĉi tiu jaro. Ĉi tio estas pli bona ol penante atingi akreditigon kiel Mikrosofta MCSE; tamen, la planado de dokumentoj Lotusa ŝajnas esti nenecese malsimpla kompare kun la verkado de vebpaĝoj.

Fine mi aĉeti memorflokon kun 128 megabitokoj da viva memoro. Ĝi estas por mia vindoza komputilo, kio ĉiam bezonas memoron. La aĉeto donas al mi kialon reinstali vindozon en tiun komputilon. Ankaŭ mi volis reinstali linukson en la servilon Madoka nur por vidi se mi povas—kaj ricevi la plej freŝaj eldonoj de Apaĉeo, PHP kaj Sambo el Red Hat.

19a januaro 2001

Morgaŭ venas pli multa laboro pri la projekto de la formulletero, kaj la starigo de komputilo por nova dungito en la departamento de kontoj.

Posttagmeze mi vizitis la filiojn marionajn. unu filio estis tiel okupata, ke mi estis donita nur sufiĉan tempon fari la taskon, por kio mi estis sendita. En la aliaj du filioj mi instalis gravajn manlibrojn en iliaj retoj.

22a januaro 2001

Mi ricevis nomkartojn (japane meiŝi, angle calling card, usone business card) ĉi-matene. Post preskaŭ ses jaroj mia kompanio lasas min indiki, ke mi laboras por ĝi.

konfesioj

Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis artikolon pri la laboro de kooperado inter la ĉefaj konfesioj de usona protestantismo.

Tiuj konfesioj longatempe forlasis fidon al Dio kaj lia fido Jeŝuo Kristo por gajni la favoro de la usona elito. Nun ili ne estas plu gravaj al tiu elito, kaj neniu alie volas asocii kun ili. Al kristanoj tiuj konfesioj estas apostate (fidforlasintaj); al aliaj la konfesioj diras la saman diron kiel la ĉirkaŭa socio, do kial ĝenas aŭskulti al ili?

Tiuj konfesioj ankaŭ ne instruis la junulojn de tiuj konfesianoj pri la fido, do la junuloj foriras post plenaĝiĝo. La nunaj konfesioj maljuniĝas kaj mortas; estas ne novaj konfesianoj; do la konfesioj mem estas mortontaj. Jen la kialo por la pelado por unuiĝo inter ili.

zimbabvo

Hieraŭ vespere, dum mi pretigis manĝon, mi televidis prezentan sekcion pri la prezidento de la sudafrika nacio Zimbabvo, Mugabeo. Ĉi tiu homo vere devas morti por ke Zimbabvo vivu, ĉar li estas tre malbona siema naciestro.

Estos longatempe antaŭ ol la nacio Zimbabvo (iam nomita Rodezio) ordigos sin. Ĝis tiu tempo de ordo, tamen, la plejmulte da terkultivistaj blankuloj kaj la plejmulte da urbaj burĝaj nigruloj estos fuĝinte, neniam reveni. Kaj la graciliganta malsano (AIDS) estos mortiginta multe da la gejunulinoj, kiuj estas gravaj por la estonto de la nacio. Zimbabvo estos stabila, sed ankaŭ ĝi estos dolore malriĉega.

suplemento

Ĝis nun la parlamento de mia ŝtato ne prezentas por argumento tiun malbonan akton, tiu estas la unuforma akto por komputilaj kaj interretaj spezoj, aŭ UCITA. Ĉi tiu akto ne povis aldoniĝi al la komuna komerca kodo de la ŝtatoj pro forta kontraŭo de homoj kaj kompanioj, kioj traktas informojn. Sole la programar-industrio subtenas ĝin.

La akto, se ĝi estiĝas leĝo, potencigas jure la plej maljustajn sekciojn de la licensoj ligataj kun programaroj, datumbazoj, kaj dosieroj. La akto malfaciligos uzon de programarojn kaj datumbazojn.

Se la UCITA, sub ia ajn nomo, estas prezentota, mi batalos ĝian leĝigadon. Se ĝi estiĝos leĝo, mi ĉesos uzi komercajn "malfermita kodo" programarojn kiel de Mikrosoft kaj Simantek.

Bojkotu UCITA!

Kaj nun, por io komplete malbona…

La venonta eldono de Vindozo 2000, kode nomite Hŭisler, oni ne povos instali sen produkta aktivigo. Sub produkta aktivigo, la instala programo estigas unikan kodon bazitan sur la produkta identa nombro kaj iuj aspektoj de onia komputilo. Ambaŭ kodo kaj produkta nombro estos sendendaj al Mikrosofto por ekfunkciigi la mastruman sistemon.

Produkta aktivigo estas sole por individuaj homoj kaj malgrandaj komercoj; ĝi ne efikas grandajn korporaciojn kaj registarojn, kioj pogrande aĉetas Vindozon.

Oni povas pensi, "Mi estas sagaca; mi povas akiri ekzempleron de la nova Vindozo per amiko en granda korporacio, do la produkta aktivigo ne efikos min." Jes, sed per la sinhelpa sekcio de la antaŭe menciita UCITA, Mikrosofto povos leĝe invadi onian komputilon, kiel dekkelkjarulo, kaj malŝalti tiun ekzempleron kiam ĝi trovos ĝin. Onia komputilo ne funkcios plu, kaj oni povos fari nenion pri ĝi. Nun ĉu oni estas tima?

24a januaro 2001

Ofice ni havas du naskiĝtagojn en la apuda departamento (kaj novan naskiĝtagon venontan). Oni portas nutraĵojn dum tia tago. Mi mem portas

Mi pretigas novan komputilon hodiaŭ.

Dusty Trails

Hieraŭ mi ricevis poŝte la codoromon de la muzika bando Dusty Trails. Ĝi estas codoromo da tia muziko glata kaj mallaŭta, kioj antaŭe estis komumaj dum la fruaj 1960-oj, kiojn mi memoras aŭskultante al tia muziko kiam mi estis infano.

Dusty Trails estas du muzikistinoj, ĉiu el junulina rokenrola bando asociata kun la ĝenro 'alternativa', kiuj venis kune por provi ĉi tiun ĝenron de muziko. La nomo mem venis de alia modo de la fruaj 1960-oj, la okcidentusona rakonto en televido kaj kinemo.

Mi unue aŭskultis al la muziko dum intervjuo de la bando en la matena novaĵprogramo Matena Eldono. La muziko al mi plaĉis, do mi fine mendis la codoromon. Aŭskultinte al ĉiom da la muziko en la codoromo, mi vere ŝatas la muzikon.

Total Recall 2070

Estas alia malfeliĉa tago: Evidente la brodkastoj de la sciencfikcia serio Total Recall 2070 ĉesiĝis.

Ĉi tiu prezento, bazite sur la verkoj de aŭtoro Filipo Dick per la filmoj Blade Runner kaj Total Recall, estis unu el la pli bonaj sciencfikciaj programoj, speciale en la ĝenro de ciberpunko.

Mikrosoft el la interreto!?!

Hola! Mi penis serĉi al dosieroj pri la Vindoza ŝelskripta servilo sed mi ne povis atingi la vebejon de Mikrosofto. Mi lernas, ke tiu vebejo kaj aliaj Mikrosoftaj vebejoj estas jam neatingeblaj ekde ĉi-matene. Serviloj por la domajnnomoj (domain names) de la vebejoj evidente paneis, eble pro atakoj de invadantoj (crackers).

Tiel estas la malfortiko de Windozo NT/2000 por uzo en la interreto, ĉar ĝi estas tre facila invadi.

29a januaro 2001

Ĉi-matene pluvo falis al la tero kaj tuj ŝanĝis al glacio. Mia aŭto estis kovritaj de glacio, kaj ankaŭ la vojoj. Feliĉe mi ne glitis en arbon dum mia konduko oficen.

Mi ĵus ricevis mian formulon, kio indikas kiom da mia enspezo estis impostite. Nun mi povas kompletigi kaj poŝti miajn impost-formulojn por la federa kaj ŝtata registaroj. Mi anticipas monredonon el la federa enspezimposto, kion mi pagis, sed ne el la ŝtata.

Mi trovis libreton pri kuracaj herboj kiel ajlo, leontodo, kaj mirho. Ajlo nekuirite estas supozata plibonigi malfacilon stomakintestan. Ŝajnas bona, ĉar mi ankoraŭ spertas doloretojn tie. Tial mi aĉetos botelon da ajlpiloloj kaj pruvos ilin.

Dum la pasinta semajnfino mi reinstalis Vindozon en mian ĉefan komputilon. La procezo estis iom malsimpla sed ne dolora. Mi instalis en jena ordo:

  1. Vindozo mem
  2. iuj drajviloj por la ĉeftabulo
  3. drajviloj por vidtabuleto kaj ekrano
  4. drajvilo por musumo (Logitech)
  5. drajvilo por modemo
  6. drajvilo por sontabuleto (SoundBlaster)
  7. agordoj por konekti la komputilon al mia linuksa servilo Madoka per rettabuleto
  8. drajvilo por presatoro servata de Madoka
  9. agordoj por konekti la komputilon al la interreto per modemo

Poste mi instalis miajn programarojn.

30a januaro 2001

impostaj formuloj

Hieraŭ vespere mi faris la formulojn por la federa kaj ŝtata enspez-impostoj. Mi poste telefonis mian federan formulon al la IRS; mia monredono estos sendota elektronike. La ŝtatan formulon mi poŝtis; mi ne ricevos monredonon ĉar mi donacis ĝin al fonduso por la protekto de minacataj sovaĝaj bestoj.

Licas al mi uzi la pli simplaj formuloj ĉar mi havas sole unu enspezon. Aliaj devas atenti por multaj enspezasertoj kaj uzi tre malsimplajn formulojn. Multaj ankaŭ stulte atentas ĝis la fina momento antaŭ la pagenda dato de la 15a aprilo.

Dark City

Mi ankaŭ televidis vidbende la filmon Dark City (Malluma Urbo).

La filmo komencas kiel iu homiĉo vekas en banujo. Li memoras nenion ajn. Estas murditino en la apuda ĉambro. Telefona voko avizas lin, ke stranguloj venas por li, do li devas tuj fuĝi. La senmemora homiĉo vagas tra malluma urbo, ĉasate de la polico kaj de misteraj stranguloj. La stranguloj estas la pli granda danĝero. Ili estas mortonta malamika raso kun granda mensa potenco. Kiel la veraj mastroj de la urbo, ili ŝanĝas la urbon kaj ĝiajn citivanojn kiel eksperimento por lerni pri la homa spirito, por ke ili savu sin. Murdoko iel akiris la mensan potencon de la stranguloj, do la stranguloj serĉas al li kiel ilia fina espero.

31a januaro 2001

Mi reinstalis la fajrmuron ZoneAlarm Pro far Zone Labs. Ĉi-foje la reinstalado funkcias sen la paneo de mia loka reto.

Mi ankaŭ provas programaron Cookie Pal far Kookaburra Software.

[Fona informo: la interreta termino kuketo (cookie) estas dosiereto metita en onia komputilo de iu vebservilo por identigi onin kiel vizitanto al tiu vebservilo.]

Ĝis nun Cookie Pal pruvas bonan filtrilon por elteni nedeziratajn kuketojn el mia komputilo.

Mi estas tre certa, ke la kombinaĵo de ZoneAlarm, Cookie Pal, kaj PC-cillin (kontraŭ-virusilo) protektas mian komputilon kontraŭ invadantoj.

Ambaŭ programaroj estas rekomendataj de mia fratino Viki, la sendependa redaktisto kiu vojaĝas la interreton pli ol mi.

diversaĵoj

Mi diradas al mi, ke mi neniam vizitos restoracion Makdonaldzon, ĉar la nutraĵoj donas al mi unue pirozon kaj poste doloreton intestan. Tamen, mi iras manĝi tie. Mi ne estas tre saĝa!


Mi trovis la bildojn de multaj britaj aktorinoj dum mi vojaĝis la interreton. Ili aspektas kvazaŭ ili ĉesis kreski tuj post seksmaturo. Ili aspektas, um, subevoluitaj…tiel subevoluitaj, ke iom da ili aspektas kiel infaninoj. (Kate Moss kaj ŝia amikino Liza Walker estas la plej ekstremaj ekzemploj.)

Tamen, estas multe da vebejoj kun bildoj de tiuj aktorinoj vestitaj kaj alie. Oni opinius, se oni ne scius alie, ke la britoj estis posedataj de tio, kion la japanoj nomas lolikon.


Ho jes, parolante pri la britoj, mi memoras la penojn de Brita Telekomuniko (BoTo) devigi pagon el la grandaj provizantoj de interreta servo, kiel MSN, AOL kaj AT&T. BoTo pretendas per patento esti eltrovinta hiperligojn, kvankam la ideo de la hiperligo ekzistis antaŭ la verkado de la patento. Mi estas certa, ke la BoTo malvenkos, portante al la britaj popoloj pli multan humiligan novaĵon.

Eble la estroj de la BoTo estas en la sama senmorala klaso kiel la kuracistoj, kiu murdas sendefendajn maljunulojn por la sento de potenco kaj dishakas mortajn bebojn por partoj. La malbono kaj la malsaĝo iras manalmane.


Mi ne scias. Mi supozas, ke la britoj ne plaĉas plu al mi.

Mi antaŭe televidis multe da britaj prezentoj en PBS kiel Doktoro Kiu (Doctor Who), Ruĝa Nanastelo (Red Dwarf); Monty Python, Ĉu vi estas servata? (Are You Being Served?); Poirot, Ŝerloko Holmzo, Inspektoro Morso kaj Kampiono.

Estis tiel, ke mi povis rekoni vide kaj stile multajn britajn geaktorojn.

Tamen, Doktoro Kiu malaperis de la televida stacio PBSa en Indianapolo. (Ruĝa Nanastelo aperis nur mallonge tie.) Plejmulte da la aliaj prezentoj nun aperas en la kabla kanalo A&E. Iom da la prezentoj estas brodkastite tro, kaj mi estas nun laca pri tioj. Ŝajnas, ke la marbondo de brita televido estas retiriĝita al la disto horizonto.

Hodiaŭ mi pli probable televidas japanan animeon ol brita prezento. Mi legas, ke estas malfacile al Britujo teni al ĝiaj geaktoroj: multaj elmigras al Holivudo.

2a februaro 2001

Hodiaŭ estas marmottago, usona duonferio de germana radiko. Je ĉi tiu tago onidiras, ke la marmoto elvenas el ĝia truo kaj ĉirkaŭrigardas. Se la marmoto vidas ĝian ombron, ĝi reiras en la truon por sep pluaj semajnoj de vintro. Alie la printempo venas baldaŭ.

Hodiaŭ estas tre sune.

Mi aĉetis novan vidkarton, NVIDIA RIVA TNT2 kun la flokaro Vanta kun dek ses megabitokoj da vidmemoro. La karto promesas pli bonan montran funkcion en mia komputilo, kaj mi anticipas bonan funkcion el vide potencaj ludoj kiel Quake II kaj SimCity 3000. Pri la malnova vidkarto, mi prenos ĝin oficen morgaŭ por ripari alian komputilon kun la malbenita vidkarto MPact.

(poste)

Mi estas laca. Ĝi estis longa kaj okupita tago. Mi decidis kontraŭ veturo al Indianapolo por la ĉiumonata kunveno de la Whoosier Reto. Mi pasigos la liberan tempon per instalado de la nova vidkarto.

5a februaro 2001

Mi ĵus estis dirita, ke la venonta eldono de Vindozo estos nomata Vindozo XP. La 'XP' estas supozata signifi eXPerienced (spertita), sed mia estro estigis pli decan nomon: eXtremely Pathetic (ekstreme mizera). Ne gravas al mi, ĉar mi ne intencas aĉeti ĝin pro la stultaĵo produktaktivigo.

Gamba Malfacilo

Mi spertas strangan senton en mia desktraj gambo kaj piedo. Jen la gambo estas sensenta, jen ĝi piketadas, jen mi spertas pikdoloron en la piedo aŭ genuo. Mi ne scias la kaŭzon de la malfacilo de mia gambo, kaj mi ekzorgas.

Mi telefonis mian kuraciston kaj aranĝis viziton por la venonta lundo. Evidente la kuracisto akiris novan sekretarion, kiu ŝajnas esti tre malsprita. ("Mi ne ja estas nova patiento!")

TextPad en linukso

Antaŭ tempo mi poŝtis mesaĝon al la brita kompanio Helios Software, kio estigas TextPad. Mi demandis ĉu ĝi estigos eldonon de TextPad por linukso. Ĝi ne respondis; mi opinias, ke ĝi probable neniam respondos.

Poste mi pensis al mi, "Mi ankoraŭ havas la plej freŝan ekzempleron de TextPad 3.25 kaj la licencan nombron por ĝi. Kio okazas, se mi instalas TextPad en mia linuksa komputilo Madoka?" Mi elektas eldonon 3.25 ĉar ĝi estas la fina eldono funkciebla sub Vindozo 3.x, kies programojn linukso povas trakti. Se tia instalo funkcias, mi havos TextPad en Madoka. Ĉi tiu forprenos la finan baron al mia plena akcepto de linukso.

(poste) Mi instalis la dek-sesbita eldono de TextPad en la virtua drajvo H: de mia reto (kio estas la dosierujo /home/andywest en Madoka). Ĝis nun mi povas lanĉi la programon sole en Vindozo.

6a februaro 2001

Neĝis iom peze ĉi-matene, kaj la vojoj estis tre glitaj. Mi vidis plurajn aŭtojn de sur la flankoj de la vojoj, al kioj ili glitis.

Ironie la vetero estiĝos pli varma, forfaldante la glacion.

Vindozo

Mikrosofto oficiale anoncis la novan eldonon de Vindozo kun la produktaktivigo. Estis ankaŭ raportoj pri rimedoj de invadantoj por venki la produktaktivigo.

TextPad

Mi planas instali la Vindoza similigilo WINE. Se ĝi funkcias bone, mi povas uzi tion por lanĉi TextPad.

Ĵuno

Tradicia interreta reklamo ne funkcias plu (se ĝi iam ajn faris). La proleta retpoŝta servo Ĵuno perdis tiom enspezon pro la perdo de tia reklamo, ke ili reverkis sian kontrakton de servkonsento.

Kia malkaŝo! Se vi konsentas al la servkonsento, vi lasas Ĵunon lui vian komputilon al aliajn komercojn por uzi vian komputilon por kalkulado. Alivorte, vi lasas aliajn homojn uzi vian propraĵon kvazaŭ ĝi estus la propraĵo de Ĵuno interŝanĝe por senpaga retpoŝto! Tio estas tre stulta!

Pli malbone, dum la periodo de kalkulado la enhavo de onia durdisko legebliĝas al aliaj homoj, ĉar nenia programaro povas ĉesigi invadantojn kontraŭ enirado en tian malfermatan komputilon.

Mi neniam uzas jam tian "senpagan" retpoŝtan servon kiel Ĵuno. Mi ne kredas al la ideo de "senpagado" en la interreto. Kaj mi ne ŝatas reklamojn en mia retpoŝto aŭ mia vebejo. Nun mi estas ĝoja en mia saĝo, ĉar mi estas prava pri Ĵuno kaj ĝia speco.

12a februaro 2001

Mi kondukis min al la nordaj filioj kun lasera presatoro. En unu el la filioj mi anstataŭigis tre malnovan presatoron per la pli nova presatoro. Mi ankaŭ riparis kaj freŝigis la komputilon de la filiestro.

Mi ankaŭ vizitis la aliajn filiojn. En ĉiom da ili mi instalis la rimedon por renormaligi post komuna eraro de nia ĉefa programaro.

Mi trovis seriozan rompon de interna retsekuro. Necesis al mi telefoni mian estron kaj meti mesaĝon en lia respondilo. Mi ne klarigas ĉi tion ĝis la rompo estas solvota.

La freŝigaj codoromoj alvenas de Red Hat. Estas ne malfacilo al mi instali la freŝigojn.

13a februaro 2001

Mi trovis, ke la malfacilo hieraŭ ne estis serioza. Unu el la komputiloj en la nordaj filioj havis la dosier-komunigantan programon Napster en ĝi. Ĉi tio malfermas la durdiskon de Napsterano al la interreto. Feliĉe la kompania fajrmuro baras nepermesatajn programojn el la interreto, inkluzive de Napster, do la kompania reto ne estas danĝere.

Mia departamento havas kunvenon (maloftan okazon) ĉi-vendrede. Ĝi devas estiĝi posttagmeze ĉar mi vizitas la kuraciston je tiu mateno.

14a februaro 2001

Hodiaŭ estas la tago de Sankta Valentino, la tradicia tago por geamantoj, kiam la prudenta junuliĉo (en la Usono) donas al lia karulino rozojn, bonbonojn, kartojn kaj aliajn esprimojn de amo.

Mi diras prudenta, ĉar plejmulte da usonaj junuliĉoj ne estas tiel pripensema pri iliaj karulinoj. Poste ili miras kiam la neevitebla kverelo kun ilia karulinoj estiĝas. Mi mem ne havas tian malfacilon — mi ne havas karulinon. :-(

Ĉiuokaze, hodiaŭ ne ŝajnas esti tago de amo, ĉar la vetero estas griza kaj nuba kaj pluva. La tago estas malbela, kaj mia humero restas en la limo de malgajeco. <sopir>

Mi vizitis la vebejon de Google, kio havas ĉarman Flaŝaĵon (movantan bildon estigitan per Macromedia Flash) de saltanta radianta koro.

Io, kio saltigas mian koron, estas la ĉiujara krompago, kion ĉiuj en la kompanio ricevos ĉi-vendrede. Mi anticipas la egalaĵon de dusemajna neta salajro, kio pagos por novaj bremsoj en mia aŭto.

15a februaro 2001

Ofice unu projekto, nun aĝa je unu monato kaj duono, alvenas kompletadon. Mi verkis formulan leteron tiel, ke la petanta departamento akceptas ĝin.

Mia ofica malfacilo dum la pasinta jaro efikas mian krompagon. Mi estas dirita, ke mi ricevos nur duonon de mia ebla krompago.

Mi aĉetis aron de dek unufoje-skribeblaj kompaktaj diskoj por kompensi la departamenton por la diskoj uzitaj de mi. Unu el la dek mi uzis por rekordi la vindoz-similigilon WINE.

Jes, mi reen penos instali la WINE ĉi-vespere. Ĉi-foje mi havas la kromdosieron kaj instrukcion por ĝuste instali la programaron. Mi ankaŭ havas la plej freŝan instalprogramon por TextPad.

Mi anticipas la sukcesan instaladon de WINE/TextPad, ĉar tia sukceso detruos la finan barilon inter mi kaj la uzo de Linukso kiel mia preferata mastruma sistemo.

16a februaro 2001

kuracisteja vizito

Mia vizito al la kuracisto malkaŝis nervan premadon pro trosidado sur la dekstra sidvango. La premado dum tempo estigis la subhaŭtan sensenton kaj la fojfoja pikdoloreto en la artikoj de mia dekstra gambo.

Mi ankaŭ estis dirita pri la vera kaŭzo de mia intesta malsano de la pasinta jaro: la intesto estis iritata de granda sanga bulo. La fortondado de la bulo ĉesigis la malsanon. (Nu, ĝi ankoraŭ estas doloreta de tempo al tempo, sed mi ne estas plu malsana.)

WINE/TextPad

Mia projekto pri la WINE/TextPad ne estas tre sukcesa. Mi sukcesis instali la WINE en Madoka, sed mi ne sukcesis instali TextPad tiel, ke TextPad funkciis bone. Mi povas povas nek agordi la programon nek instali la uz-licencon. Kaj mi ne povas savi dosieron ie ajn alie ol la similiga C: drajvo. Mi ne estas ĝoja pri ĉi tio.

Resumo: WINE funkcias, sed ne TextPad sur ĝi.

Mi reinstalos Linukson en Madoka por forviŝi WINE. Mi ankaŭ volas pruvi skripton por rapide instali agordojn por Samba, Apaĉe, PHP kaj la presatoro.

diversaĵoj

Tre frue morgaŭ mi iros al Muncio al la aŭtoripartistejo, por ke mia aŭto ricevu novajn bremsojn.

20a februaro 2001

La longa semajnfino estas finita.

Mi pasigis la unuajn du tagojn hejme. Mi intencis iri al la aŭtoriparistejo sabate; tamen, mi estis tre nauza antaŭnokte, do mi decidis iri lunde.

(Leciono: oni ne ja devus preni ajlan pilulon en malplenan stomakon se oni ne volus tre naŭziĝi.)

Mi sukcesis savi sufiĉe da miaj linuksaj agordoj, ke mi povas rapide reinstali Madokan al ĝia eksa stato. Mi ankaŭ eltrovis la programon Lokkit, kio funkcias kiel fajrmuro kontraŭ invadantoj. Se mi akiros tiel-nomitan "kablan modemon", kio facile konektadas onin al la interreto, mi uzos ĉi tiun programon por protekti min.

Hieraŭ estis bela tago. Mi pasigis plejmulte da la mateno en la aŭtoriparistejo dum la riparistoj anstataŭigis miajn antaŭajn bremsojn. Ili trovis varmalajn faldojn sur la rotorojn, kie la bremsoj kaptas la radojn. Tiojn mi devos ripari la venontan monaton.

Mi ankaŭ aĉetis codoroman skribdrajvilon kaj pakon da dek unufoje-skribataj codoromoj. La drajvilo instalas kaj funkcias tre facile. Nun mi povas savi la enhavon de mia durdisko kontraŭ perdo.

21a februaro 2001

Mi estas tre malgaja. Mi malsukcesis konekti presatoron al la loka reto de filio. Mia estro faris ĝin per simpla ŝanĝo en la vindoza agorddosiero (registry) de la komputilo, kion mi estis pretiganta. Mi estis komerce kolera, sed la kolero ŝanĝiĝis al malgajo. La filiestro telefonis mian estron, kio kutime signifas malfacilon por mi poste.

Kial mi ankoraŭ oficas ĉi tie? La aero estas malpura en mia oficejo. Super mi ankoraŭ pendas la minaco de maldungo — minaco realiĝonta se kundungitoj plendas pri mi. Mi estas laca pri ĝi. Vere mi devas verki miajn vivresumon kaj rezignoleteron.


Mi estas aldononta alian paĝon al la vebejo pri Katlino Clarke. Hieraŭ mi ricevis poŝte vidbendan filmon The Stepford Husbands (La edziĉoj de Stepford) en kio S-ino Clarke havis rolon. Baze la hominoj de bonhava vilaĝo ŝanĝas iliajn edziĉojn al aŭtomatuloj; kiam ili faras tiel al la edziĉo de iu homino, tiu homino elkrias kolere.

Mystery Science Theater 3000 estas komedia televida serio, kie nefeliĉa astronaŭto estas kaptita kaj, por rompi lian spiriton, devigita spekti tre malbonajn sciencfikciajn filmojn (kiel La Cerbo Neniam-Mortanta). Ĉi tiu filmo kun Katlino Clarke estas bonega kandidato por inkludi inter tiaj teruraj filmoj.

Malgraŭ tio, mi eltiris multe da bonaj bildoj de S-ino Clarke ludante unun el la hominoj, kiel en la frazo "mortacerbuliĉoj kaj la hominoj amantaj ilin".

23a februaro 2001

Hieraŭ la kompanio ricevis mendon de tridek komputiletoj. Jes, komputiletoj:

Komparado de komputiloj
 novalastaunuo
longo 30 45 centimetro
larĝo 20 20 centimetro
alto 40 45 centimetro
potenco 90 220 ŭato

Tiuj novaj komputiletoj ŝajnas esti malfortikaj. Tamen, ili estas tre potencaj, ĉar ĉiu havas en tiu procezilon Pentium III 933 megahercojn rapida kaj 128 megabitokojn kapaca. Mi estas certa, ke ili funkcios bone se ni ne aldonas multe da partoj al ili.

La departamento argumentas pri kiu ricevos la novajn komputiletojn. Baze tiuj uzante la plej malnovajn komputilojn ricevos ilin. Estas tiuj, tamen, kiuj uzas malsatajn programarojn por plenumi ties oficojn kaj do bezonas la pli potencajn komputilojn. Almenaŭ tri departamentoj havos interŝanĝojn de ĉiom da iliaj komputiloj.

Kiel la komputil-teknikisto, mi instalos la novajn komputilojn al tiuj, kiuj bezonos ilin. Evidente mi estos tre okuptata dum la venontaj monatoj.

opinio

En la Usono la loka telefon-kompanio estas la malamiko de interreta progreso. Tio ne volas provizi pli rapidan interretan kolekton ĉar tio ne volas elspezi la monon por la bezonata teknologio. Tio nek lasas nek helpas aliajn kompaniojn provizi la servon. Kia avaro! Kaj la usona registaro vere permesas ĉi tiun senhontan kondukton!

Tamen, la malamiko de la telefon-kompanio povas esti bonaĵo. Kiom longe rapida interreta konekto ne estas komune havebla, tiom kompaniaj vebejoj estos devigataj kontraŭ la multege da bildoj, fluanta video kaj sono, kaj aliaj trouzoj de la interreto — ĉiom da kioj plimalrapidigas kaj eĉ ŝtopas la datumtubojn de la interreto.

26a februaro 2001

Jes, alian reinstalon mi faris de vindozo 98 hieraŭ vespere. Mi estiĝas jam rapida pri tio: Ene de tri horoj ĉiom da drajviloj estas instalite, kaj mi havas aliron al la interreto kaj mia propra reto. Ideale mi ne devus bezoni reinstali iun ajn mastruman sistemon. Pro vindozo, tamen, mi ĉiam havas malfacilon — plu kaj plu je la eldonado de ĉiu nova eldono.

Estis mizeriga semajnfino, kaj sole la eksteraj katoj ĝuis ĝin (ili estis permesita enveni en la domon dum la malvarmaj noktoj).

Iam dum la pasinta semajno mi manĝis malbonan nutraĵon en fastfudejo (probable MacDonald's); nun mi estas malsana stomakinteste (ree!).

Ŝajnas, ke mi ne havas bonŝancon en fastfudejoj krom la paŝtejoj. Antaŭ unu jaro mi manĝis kokidaĵon en loka KFC (kokidaĵejo) kaj ene de du tagoj mi estis en malsanulejo pro nutraĵ-venenado. Post tiam mia stomakintesta dukto neniam estas tute sana.

Ofice ĉi-matene mi liveris ekranon al unu filio kaj estis peninta instali komputilon al alia. Tiu alia filio estis tro okupata pro renovigoj de unu el iliaj produktoj. Mi ne povos instali la komputilon ĝis la sekvanta semajno, se mia estro lasos min.

Mia vebejo dediĉata al usona aktorino Caitlin Clarke atingas tiel nombron da paĝoj, ke mi estigas vebejmapon por ĝi. Vebejmapo estas paĝon da ligoj, kutime listataj en ia ordo, al ĉiuj enaj paĝoj de vebejo.

28a februaro 2001

Estas sune sed malvarme. Estas mia espero, ke la printempo venas baldaŭ. Mi sentas pli bona hodiaŭ, krom iu akran malkomforton.

Ofice mi estas frustrata ĉie. Mi havas instaladon en unu el la filioj, sed la filio estas tro okupata por fari tempon por la instalado. Mi havas projekton preskaŭ kompletan; sed la administo, por kiu mi faras ĝin, ne povos fari tempon por priparoli ĝin. Mi havas tridek komputiletojn instali, kaj multe da tioj bezonas specialajn programojn transmetendajn. La vivo estas malfacila.


Mi havas bonon por vi: Citaĵo el la bildstrio Dilbert:

(Trejnado por administoj)
Dogberto: Estas du bazaj reguloj de adminado.
Dogberto: Unu: La kliento estas ĉiam prava.
Dogberto: Du: Necesas puni tiun pro ties fieraĉo!

suplemento

Mi akcidente rompis la platon de la pli malnova el miaj lumdiskingoj. La lumdiskingo do estis detruita, sed mi ne estas tro malĝoja. La detruita ne estis la nova lumdisk-skribilo.

Malgraŭ tio, estis stulta faro pri mi, ĉar mi lasis malfermadi la lumdiskingon dum mi laboris je la malantaŭo de mia komputilo. Mi puŝis sur la plato per mia flanko.

Ĉi tio estu leciono al vi: Fermu lumdiskingon antaŭ ol vi laboras pri komputilo.

La nova lumdiskingo fakte funkcias tre bone, kiam ĝi ludas musikan lumdiskon, do la perdo ne estas granda. Mi nur ne povas kopii aliajn lumdiskojn.


Mi ĵus sciiĝis, ke iuj ne povis kompreni la citaĵon el Dilbert. La ideo malantaŭ la citaĵo (kaj la bildstrio) estas, ke la ĉefaj ecoj de la ordinara administo estas malsaĝo kaj nekompetento. La aŭtoro de la bildstrio, Scott Adams, bazas la bildstrion sur lia propra sperto kiel oficano en granda telefona konzerno, kaj sur rakontoj de oficeja idioteco retpoŝtataj al li de aliaj oficanoj.

2a marto 2001

Mi legis el ArsTechnica (vebejo por komputil-fanoj), ke la usona kortumo devigos la fermon de la muzik-interŝanĝa servo Napster dum la proceso de la muzik-industrio kontraŭ ĝi. Kiam la servo fermas, milionoj da napsteranoj estos sen ilia muziko…sed ne longe. Citante la afiŝanton Hannibal:

Jen, homoj estas adiktata al Napster ĝis nun, kaj ili trovos aliajn rimedojn por akiri ilian [muzikon] kiam Napster malaperos. Pligrandaj alternativaj egal-interŝanĝaj retoj estiĝos kaj populariĝos por plenigi la truon lasotan de Napster. Tial la interreta muzikmerkato estos tre pli malfacila superi, ĉar ne estos unuopa kapo de la monstro, kion vi povos ataki…aŭ negoci. Tial estas la tragedio.

Nun la spezmodelo proponata de Napster donas al la muzik-industrio ŝancon por realigi interretan muzik-merkaton (kie klientoj aĉetas kaj rajttenantoj estas pagataj) per trakti unu ĉefan ludanton. Miaopinie la transiro al tia merkato estas neevitebla; tamen, pro la malapero de Napster kaj la apero de pli malgrandaj similaj servoj — kioj ne havas klaran rimedon por enspezi monon de uzantoj kaj pagi muzikistojn — ĉi tiu transiro estos tre pli malrapida, pli amara, kaj pli multekosta ol necese.

Mi povas nur aldoni al ĉi tio, ke kiam ĝi estos solvota fine, ĝi estos per la usona metodo: ĉiuj iras al tribunalo; ili elspezas multe da mono por advokatoj, kiuj dancas vortojn antaŭ iu en nigra robo; la fina decido plaĉas al neniu, post kio la neevitebla apelacio estiĝas. Dum tia metodo estas bona fonto de televidaj serioj, tio estas malprudenta por vivi onian vivon.

(Post kiam mi tajpis tion, Napster instalis programaron, kio elfiltras kopirajtitan muzikon el la milionoj da muzik-dosieroj interŝanĝataj. Malgraŭ tio la prognozoj pri la fuĝado de napsteranoj al aliaj servoj komencas esti plenumataj. Unu servo, Aimster, uzas enkriptadon por protekti la komunikadon de ĝiaj uzantoj. Rompi la enkriptadon por kontroli komformon al kopirajto estas rompi federan leĝon.)

Post ofico mi iris al la Indianapola centra biblioteko, kie kunvenas la Whoosier Network. Mi spektis, inter alie, prezenton de Doktoro Kiu brodkastite kiel parto de la ĉiujara brita almozpeto Comic Relief.

La klubo poste iras al restoracio por komuna manĝo. Kvankam mi kutime iras hejmen tuj post la kunveno, ĉi-foje mi iris kun la aliaj klubanoj. La restoracio estas T.G.I. Fridays (t.e., Dankon al Dio hodiaŭ estas vendredo!), unu el ĉeno de tem-bazitaj restoracioj por burĝaj familioj. Iu epizodo de la The Simpsons mokis tiun restoracion — por bona kialo: La restoracio devis esti invadinta ĉiujn aŭtotenejon kaj subtegmenton en la vilaĝoj ĉirkaŭ Indianapolo por kolekti la antikvajn usonaĵojn (t.e., rubojn), kio kovras la ĝiaj muroj. Tamen, ĝi estas tiel populara, ke necesis al la klubo por atendi duonhoron por ricevi spacon. Kaj la prezoj! Eĉ la Olive Garden ne estas tiel multekosta kiel ĉi tie! Almenaŭ mi havis satigan manĝon.

3a marto 2001

Mi veturis al Muncio por serĉi (1) iun markon de medicina ŝmiraĵo, kaj (2) iun lueblan vidbendon. La luebla vidbendo estas necesa ĉar ĝi estas tro multekosta aĉeti. La vidlumdisko estas havebla, sed mi ne havas (almenaŭ) vidlumdiskilon. Mi deziris la filmon, Cost of Living, ĉar unu el la roloj estas ludita de Katlino Clarke. Ve, mi ne povis trovi ĝin.

Mi estis pli bonŝanca pri la serĉo al la ŝmiraĵo. Evidente ĝi ne estas plu fabrikata, sed en Gasurba apoteko mi trovis du ĵarojn. Mi aĉetis ambaŭ. Mi ne scios, kion mi faros, kiam mi eluzas la ŝmiraĵon ĉar ĝi estas tre utila al mi.

4a marto 2001

Mi redaktis la skriptojn de ĉi tiu vebejo. La ĉefa ŝanĝo estas la pli ĝusta freŝigdato por ĉiu paĝo.

Mi redaktas kaj pruvas mian vebejon en Madoka, mia linuksa servilo, antaŭ ol mi enŝutas ĝin al mia interreta vebejo potencigata de HostPro. HostPro nun egalas la dosieran etendaĵon PHP al la skripta kompililo por PHP4. Nun mi ne devas plu ŝanĝi aludojn al etendaĵoj en miaj paĝoj antaŭ enŝutadoj.

5a marto 2001

Ĉi-matene mi sole funkciigas la departamenton, kiel mia estro kaj la sistemadministo redratigas filion kaj la cetera kundungito ne ĉeestas.

Dume la vorksubtenisto portas iun por kontroli la malpuron de la aero en la subtera etaĝo, kie mi laboras. La aero eliras el la plafonaj gratoj estas tre malpura; ĝi estas la kaŭzo de miaj nazsangadoj kaj ĉiuvintra bronkito, kaj de la spiraj malsanoj en aliaj dungitoj en la subtera etaĝo. Estas tre bone, ke la kompanio finfine laboras por solvi ĉi tiun malfacilon.

Mi elŝutis al mia komputilo la senpagan kopiaĵon de BeOS. Mi volas pruvi ĝin por esplori kiel ĝi funkcias. Mi instalos ĝin en mia drajvo D: (la dua duono de mia durdisko).

6a marto 2001

Mia eksperimento kun la mastruma sistemo Beo rezultis jen bone jen malbone.

Bone

La ĝenerala instadado en la drajvo D:, kio metis sur mia ekrano vindoza ligbildeton. Duoble-klakado sur tio eliras el vindozo kaj lanĉas la Beon.

La instalado trovis plejmulte da la partoj de mia komputilo, Mi povis agordi la videkranon kaj la modemon facile, do mi rapide akiris interretan aliron en Beo.

Beo havas diversajn drajvilojn por vido kaj sono. Ĝi havas ne sole vebfoliumilon (NetPositive) sed ankaŭ vebservilon (PoorMan).

Malbone

Ne estis multaj malfaciloj pri Beo, sed ili estis gravaj.

Retkarto
En Beo la aro de drajviloj por retkartoj estas tre limitaj. Se oni ne havas unun el la plej vaste uzataj retkartoj kiel 3Com, Intel kaj Linksys, al oni estas malfacile. Mi mem havas ĝeneralan retkarton en mia komputilo. Vindozo tuj trovas ĝin, kaj Linukso havas drajvilon por ĝi (kvankam mi devas agordi mane), sed Beo ne trovas tute ĝin.
Sonkarto
Beo ne povis trovi mian sonkarton, kvankam ĝi estas SoundBlaster Live, kion Beo devus trovi. Se mi deziros sonon, mi devos agordi Beon mane. Mi ne bezonas agordi ion ajn por sono en Vindozo aŭ eĉ en Linukson!
Vebfoliumilo
NetPositive estas egala al la tria eldonoj de Interreta Esplorilo aŭ Netskapo Navigilo. La tria eldono de ambaŭ povas uzi nek stilfoliojn nek la malsimplajn trajtojn de tabeloj. NetPositive tial montras miajn paĝojn tre malbele. Malgraŭ pretendoj de Beo, NetPositive ne montras unikode. Mi devis aldoni NetPositive al la listo de soletekstaj foliumiloj (kiel Linko), por ke la Poŝto montriĝas konvene per tiu foliumilo.

7a marto 2001

Beo

Mi veturis al Indianapolo por aĉeti retkarton Linksys LNE100TX. Mi instalis la retkarton kaj povis rekonekti en mian propran reton dum kvin minutoj. Mi aĉetis la novan karton parte ĉar la malnova retkarton uzis kartingon ISA, kaj la nova, kartingon PCI.

Ankaŭ mi aĉetis la karton ĉar mi deziris retkarton funkcieblan kun Beo. Parenteze, mi estis malprava pri la sonkarton. Beo ja funkcias kun la sonkarton; miaj paroliloj estis malkonektinta de la elektro. Arg!

Malfeliĉe, post la reinstalado de Beo, la nova retkarto ankaŭ ne funkcias kun Beo. Mi ne povas eĉ estigi novajn agordojn por la karton.

Beo funkcias tre pli bone ol Vindozo, speciale pri sono kaj video. Kaj ne estas malfacile pri ĝia trovado de la partoj de mia komputilo (krom la retkarto).

Tamen, Beo trovas sin en malbona loko. Ĝi havas tre malgrandan bazon de uzantoj, do kompanioj ne havas motivadon por estigi programarojn sub ĝi. Kaj Beo ne estas liberakoda, do programistoj ne havas motivadon por estigi programarojn sub ĝi.

Pli malbone, mi trovas ke la estro de la kompanio Be estas la fieraĉuliĉo Johan-Luiso Gaspée, kiu dum la 1980-oj preskaŭ pelis Apple Komputilo en la grundon. Se li adminas tiun kompanion, estas miaopinie ke Beo frontas malekziston.

Aliflanke, mi memoras, ke aliaj kompanioj estigas programaron por Beo, speciale Opera, de kio Bea eldono de ĝia vebfoliumo estas nun havebla. Tio ĉi estas bona, speciale la nativa Bea vebfoliumo estas tre antikva.

Ofice

Mi finfine instalis tiun komputilon en la filio, kio donis al mi prokraston dum la pasintaj tri semajnoj. La instalado estis mirinde sukcesa. La nova dungito tie laboras pli facile per la nova komputilo; pli facile ŝi laborus pli baldaŭ se la filiestro petus la instaladon oficiale kiel multaj homoj (inkluzive de mi) petis lin sendi.

Mia departamento penas devigi la aliajn departamentojn por akiri la kutimon, por ke ili sendu al ni petformulojn por nia laboro. En la kompanio malnovaj kutimoj (multaj el la tagoj de mia benata unua estro) estas tre malfacilaj ŝanĝi.

12a marto 2001

Mia frato vizitis dum la semajnfino kun lia grandega aminda hundo Ŝak (Shaq). Li venis, por ke li ĉeestu la aŭtomobil-aŭkcioj en Gasurbo kaj Aleksandrio por serĉi karavanon.

Hodiaŭ estas granda fajro en forlasita fabrikejo en la industria kvartalo de Muncio. Oni diras al mi, ke antikvaj aŭtoj estis konservitaj ene, kaj estis detruitaj en la fajro. La dika kolono de fumo leviĝis super la komerca kvartalo de la urbo, kaj pluvis cindrojn sur tie. Mia aŭto estas kovrita de cindro kiam estiĝas mia tagmanĝo.

13a marto 2001

Hodiaŭ estas sankontroltago. Mi iras al la plej supra etaĝo de la kompanio, kio estas plejmulte vakaj oficejoj. Tie starigis homoj el la kompanio sanasekura, kiuj mezuris diversajn korpajn kiel korvibrado, sangopremo, procento da korpograso, kaj simile. Post kiam oni estas mezurita, oni estas konsilata pri oniaj kutimoj por atingi pli sanan vivmaniero.

Iu retpoŝtis al mi pri unu el la paĝoj en la vebejo The Caitlin Clarke Page. Tiu paĝo traktis la probablan prapatron de S-ino Clarke, kies nomo estas T.S. Clarke. Fakte estis du homiĉoj nomitaj T.S. Clarke, unu el kiuj estis artisto kaj nepo de la pliaĝa T.S. Clarke. Ĉar la plijuna T.S. Clarke lasis multajn artverkojn en la Usono, li estas pli trovebla en la Vebo. Mi redaktis tiun paĝon por reflekti ĉi tion.

15a marto 2001

Hodiaŭ estas la (neoficiala) sesa revenjaro de mia dungado en la kompanio. Honore al ĉi tiu okazo, mi nun malkaŝas parton de la nomo de mia kompanio: la Mjuĉo. Fakte la nomo de la kompanio estas pli longa, sed mi ne volas malkaŝi ĉiom da ĝi, por ke la naturo de la kompanio ne sciiĝu.

La Mjuĉo havis ĉiukvaronjaran manĝon por la dungitoj hodiaŭ. La manĝo konsistis el fritita kokidaĵo, terpomkaĉo, harikotoj, laktuka salato, kaj panbulo. (Ĉi tio post mia sankontrolado! :-)) La manĝo estis bongusta. Premioj estis lotitaj, kaj mi gajnis unu el tioj: korbo da ĝardenaĵoj por primtempo kiel iloj, semoj, kaj simile. Mi intencas doni la korbon al mia patrino, kiu ŝatas ĝardenadon.

Ofice estas malfacilo pri la novaj komputiletoj. Post reinstalado de Vindozo, la komputileto ŝajnas perdi la finan bitokgrupon (angle cluster) de la durdisko. Se oni ne estas en stato DOSa, oni estas bona dum tempo.

Mi devis telefoni Gateway por solvo al ĉi tiu malfacilo. Mi estis konsilita forviŝi kaj restarigi la durdiskon kaj reformati ĝin kun DOSaj sistem-dosierojn. Poste kiam mi reinstalas Vindozon, mi faras tial sen la forviŝo de la sistem-dosieroj. Peninte tiel la malfacilo ne reaperis. Nun mi devos fari tiel al tri komputiletoj jam disdonitaj. Ha, mia laboro estas neniam finita! :-)

16a marto 2001

La hodiaŭa vetero estas vere malbona. Mia hejmurbo ricevis du aŭ tri centimetrojn da neĝo ĉi-matene, kaj la vojoj estas tre glataj. Onidiras, ke pluvos dum la cetera tago.

Mia fratino Viki sendas ŝian presatoron al la sama riparejo, kie mi sendas Mjuĉan presatoron difektitan. Mi mem rekomendis la riparejon DelTec de Muncio. Mi esperas, ke ili povas ripari la presatoron; eĉ se ŝi ricevis ĝin senpage (la Mjuĉo rubis ĝin kiel preter garantio), ĝi servas ŝin tre bone.

Laboranta Katlino

Bonŝance mi eltrovis vebejon por teatraĵon ludanta en Filadelfio, en kio Katlino Clarke ludas (ĝis 18a marto). Kia feliĉo! Mia vebejo pri S-ino Clarke estas jam freŝigita.

La teatraĵo temas judan artistinon dum la dua mondmilito, kies finaj du jaroj (ŝi mortis en la koncentrejo Aŭŝvico je 1943) estis eksplodo de talento kiel ŝi estigis sian biografion per akvarelo, teksto kaj muziko.

Plu brita stulto

La britoj faros socian eksperimenton pri la interreto. La brita registaro instalos 12000 komputilojn kun interretaj konektoj en la hejmoj de malriĉuloj. Poste la registaro rigardos tiujn malriĉulojn por rimarki se iliaj vivoj pliboniĝos.

Kion tiuj malriĉuloj trovos kiam ili iros en la interreton? Kasinoj? Loterioj? Nudulinoj? La plej naŭzigaj pornografioj? Reklamoj post senfinaj reklamoj? Post ĝia publikigado je 1992, la interreto estiĝas publika placo — t.e., pro la naturo de la homo, krimejo, rubejo kaj kloako. Kaj nun la britoj estas pli malbonigontaj la interreton per enmeti 12000 britajn moronojn, kiuj plu malpurigos la neston kiel la cent-miloj da moronoj nordamerikaj kaj eŭropaj antaŭ ili.

Ĉu estas ia ajn limo al homa stulto?

19a marto 2001

Irinte al la komputila magazeno CompUSA dum la semajnfino, mi aĉetis KMV-ŝaltilon. KVM estas mallongigo por klavaro-muso-video. La KMV-ŝaltilo lasas du aŭ pli komputilojn kunhavi komunan klavaron, muson kaj ekranon. Mia KMV-ŝaltilo lasas Madokan uzi la ekranon, klavaron kaj muson de mia vindoza komputilo.

Mi ŝparas elektron ĉar la ŝaltilo uzas malpli multan elektron ol la ekrano Madokan. Kaj mi ne devas movi min trans la ĉambro por tajpi je Madoka; mi nur premas butonon sur la skatolo.

Mi lernis ŝalti la konektingaron de Madoka, en kio la ŝaltilo estas konektita. Alie la du komputiloj ne povas trovi la ekranon aŭ muson kaj ili plendas. Malgraŭ tio, la ŝaltilo pruvas sin tre oportuna.

okej, nun usona stulto

Mi legis en la gazeto Indianapolis Star antaŭ du tagoj pri iu homiĉo. Li edziĝis jam dum dek jaroj kaj havas du infanojn. Nun li deziras malsolvi la geedzecon por "trovi lian spacon".

Se lia edzino ne estis fidela al li, lia forlaso estas ĝusta. Se lia edzino elspezis tiom, ke ŝi bankruptis lin (kio okazis al mia frato — dufoje), lia forlaso estas almenaŭ komprenebla. Sed la edzino de tiu homiĉo faris nenion ajn malbonan aŭ malvirtan; tamen, li volas forlasi ŝin kaj liajn gefilojn.

La geedzeco estas seriozaĵo, kaj oni ne devus rompi ĝin pro malgravaĵo kiel "onia spaco". Tiu ĉi homiĉo estas evidente infaneca aĉuliĉo. Li bonŝance havis hominon — kiun mi neniam havis en mia tuta vivo — kaj nun li rubas ŝin. Miaespere li ricevas multan doloron pro lia malsaĝo!

20a marto 2001

La printempo fine venas kiam mi loĝas.

Dum la pasintaj dek du jaroj, ekde la tagoj de mia unua komputilo, mi kolektis dekojn da diskedoj kun kaj komercaj programaroj kaj propraj dosieroj. Hieraŭ vespere mi decidis provi ĉiom da ili. Iom da ili mi tenas; la enhavojn de iom da ili mi konservas en superdiskedoj aŭ skribeblaj lumdiskoj; iom da ili mi rubas.

Inter la diskedoj mi provis:

Jes mi havas dekoj da tiuj diskedoj, kaj pluraj tagoj pasos antaŭ kiam mi finis la provojn.

22a marto 2001

La pasintaj tago kaj duono estas jam tre lacigaj.

Hieraŭ mi reinstalis tutan reinstaladon de komputilo en unu el la marionaj filioj pro la enhavo de la durdisko estas preskaŭ tute korupta. La tasko pasigis plurajn horojn. Dum la reinstalado mi ankaŭ movis presatoron laseran al alia loko kaj instalis trejnprogramadon en alian komputilon.

Hodiaŭ mi interŝanĝis du el la plej novaj komputiletoj en unu el la lokaj filioj pro durdiska malfacilo. Mi faros interŝanĝojn de komputileto kaj kalkul-presatoreto en alia loka presatoro, kaj instaladon de trejnprogramaro en du plu filioj marionaj.

Ĉi tiu semajno estas tiam, kiam mi devas labori dum sabata mateno. Mi probable uzas la tempon por studi por la ekzameno por CLS (akreditigita specialisto pri la programaro dokument-datumbaza Lotus Domino/Notes).

24a marto 2001

Estas frue sabato kaj mi estas ofice ĉar ĉi-sabate la semajnfina deĵoro esta la mia. Kutime la tempo estas tre kvieta — kutime.

Mi pretigas komputileton por kopiado, sed ŝajne ĝi konduktas tre obstine, do mi forviŝas la durdiskon.

La pasintaj labortagoj estis lacigaj, kiel mi instalis kvar novajn komputiletojn, rekonstruis unu aktivan komputilon kaj interŝanĝis laseran presatoron krom miaj kutimaj taskoj. Multe da levado kaj portado kaj rampado sub tabloj!

Miaj gepatroj pretigas sin por ferio en Florido dum la unuaj du semajnoj de aprilo. En la domo mi loĝas sole (se oni ne rigardas la katojn) dum ilia foresto.


Nun citaĵo el mia vebejo de julio 2000:

La restarigo de la Caitlin Clarke Page antaŭ unu semajno ŝajnis kapti la atenton de almenau unu vebserĉatoro. Mi jam menciis la aŭstralianon, kiu trovis la vebejon. Nun ĝi estas eltrovita de kuzino de Caitlin Clarke mem! Nekredeble! Sed mi ne povas respondi al sia retpoŝto! :O

Mi sendis respondon al ŝia retpoŝto, sed ne ricevis ion ajn. Mi opiniis, ke iel mi insultis ŝin. Dum la pasinta semajno mi trovis la plej freŝan rolon de S-ino Clarke ankoraŭ en Filadelfio, mi sendis avizo pri la ludo al la kuzino, kiu loĝas en apuda Baltimoro, kiel pardonpeto.

Mi nun scias, ke ŝi tute ne insultis. Ŝi simple ne povis respondi. Ŝia filo, kiu trovis mian vebejon kaj sciigis ŝin, simiumis kun la komputilon kaj perdis la retpoŝtajn adresojn. Ŝi ne povis sendi al mi ion ajn ĝis mia retpoŝto de la hieraŭa semajno.

Ŝi ne povis ĉeesti la ludon ĉiuokaze pro familia krizo, sed ŝi ŝatis la mesaĝon. Mi ĝojas.

26a marto 2001

La vetero estas suna sed tre malvarma.

Ĉe la Mjuĉo mi pasigis la tagon per estigi replikigan lumdiskon (angle image disk) de tipa komputilo en la ĉefa oficejo. Mi uzos tiun lumdiskon por estigi komputilojn kun identaj programaroj, kaj tiel ŝparas al mi tempon.

Mi ankaŭ purigis klavaron el alia komputilo. La klavoj estis naŭzige malpuraj pro la kulminado de jaroj da pulvo el l' aero, da sebumo el fingroj de uzantoj, kaj da nutraĵeroj. Post du horoj, la purigo estis finita.

Iam antaŭe mi vizitis la vebejon de la departamento de geologio en Ball Ŝtata Universitato. Debbi, mia eks-kundungito, estas tie kiel magistra studento. La vebejo estas blago: Kvankam la hejmpaĝo estas bona, la ceteraj paĝoj estas krudaj, kaj iom da ili ne estas freŝigite por longatempe.

29a marto 2001

Nenio ofice krom la pretigado kaj instalado de komputiletoj.

En Mariono alia fabrikejo fermos por ĉiam. La loka pneŭm-fabrikejo, longatempe suferinte pro la malbona kvalito de ĝiaj pneŭmoj, estos fermota ĉi-junie. Ses cent laborantoj estos maldungotaj.

Ĉi tio estas la plej freŝdata el ok fabrikejoj fermintaj dum la pasintaj dek jaroj. Ĉiu fermo de fabriko frapas malmole Marionon.

Tiu fina perdo estas la plej dolora frapo al Mariono. La urbo estas jam malpli homamasa ol la ĉirkaŭa konteo (kie mi loĝas). La konteo estas suspektema (se ne malamika) pri Mariono; kaj la stato de Mariono kiel kontea ĉefurbo ne helpas multe. Ankaŭ, disputoj inter la urbkonsilio kaj la urbestro dum la 1990-oj malplibonigas plu la urbon. Nun la perdo de laborantoj kaj iliaj familioj malfortigas plu la manojn de Marionon.

La bedaŭrinda stato de Mariono

Mariono kreskis dum la granda prospero post la dua mondmilito kiel industria urbo. Mi mem loĝis en Mariono kiel infano dum ĝia plej bonaj jaroj. (Bedaŭrinde tiuj ne estis ĝojaj jaroj.)

Tiu prospero finis dum la Karter-Reagana depresio de 1980-1982. Oficoj kaj laboro migris al la Sudusono kaj al Meksikio, kaj la cetera laborantaro estiĝis malamika kaj amara. Komerco ankaŭ suferis kiel la konstruaĵaro en la komerca distrikto kadukiĝis; unu el tiuj konstruaĵoj disfalis aŭ brulis. Tia konstruaĵo tenis unu el miaj eks-dungintoj, kio forbrulis je decembro 1989.

La nova ekonomio de elektroniko, la komputilo kaj la klienta servo plejmulte preterpasis Marionon, ĉar la laborantaro estis tiel nescia kaj obstina, ke tiu estas neinstruebla. Ankaŭ, oficoj en la nova ekonomio malpli pagis ol la nove perditaj industriaj oficoj; kaj la laborantaro ne povis alkutimigis sin al la malpli elspezanta vivo.

La strajko kontraŭ Ampad

Plejmulte da la fermoj dum la 1990-oj estis silente. La longa kaj amara strajko kontraŭ ne-sindikata kompanio Ampad dum 1994-5, tamen, estis montro de kolero de la laborantaro kontraŭ la nova ekonomia stato.

Ampad, aĉetinte la fabrikejon je 1993, opiniis, ke ĝi povis rezisti la volon de ĝiaj laborantoj per nesindikataj laborantoj ("scabs"). Ĝi opiniis malprave: Kelkege da homoj staris kontraŭ la strajko por labori por Ampad.

Fine, anstataŭ trakti la strajkantojn, Ampad malfermis la fabrikejon kaj refuĝis al ĝia hejmŝtato Teksaso. La urba registaro, kio faris nenion ajn ĝis tro malfrue, kaptis la fabrikejon post la fuĝo de Ampad.


La Kodo de la Gikoj

Ĉi-monate estas la kvinjara datreveno de la plej freŝa eldono de la Kodo de la Gikoj.

Kio estas giko? La giko (angle geek) estas fervoregulo pri komputiloj kaj programado. La termino estas iom insultanta, ĉar ĝi mokas la aspektan kaj socian kutimojn de la giko. La giko estas tiom koncentrema al ties ŝato de ĉioj komputilaj, ke tiu ignoras malgravaĵojn kiel lavado de si aŭ sian vestaron.

Antaŭ kelkaj jaroj iu Robert Hayden prenis la terminon kaj ŝanĝis ĝin al emblemo de fiero. Li faris ĝin per konciza kodo, kio helpas identigi onin mem kaj oniajn interesojn. La kodo estiĝis tre populara post ĝia konatigo je 1993. Hayden eldonis du eldonojn de la kodo dum la postaj du jaroj; la plej freŝa eldono estas 3.12, eldonite je la 3a marto 1996.

Evidente la kodo estiĝis tro populara, portante tiom premado al S-o Hayden, ke li elektis malaperi. La promeso de nova Gikkodo 2000 venis je januaro 2000, sed nenio plu estiĝis.

Estas bedaŭrinde, ĉar la kodo estas bona rimedo por identigi onin koncize. Mi tradukis la kodon en Esperanten kaj metis ĝin en mia vebejo. Iri ĉi tien por la Kodo de la Gikoj.

2a aprilo 2001

Ofice la nova servilo estiĝas pli granda malfacilo ol ĝi devus. Necesas restarti la maŝinon dufoje, ĉagrenante ĉiujn.

Dum la foresto de miaj gepatroj, mi havas pli multajn taskojn farendajn antaŭ ol mi oficen iras. Mi devas preni la gazetojn de la portikon; malfermi kurtenojn por sunumi la kamilio de mia patrino; kaj provizi nutraĵojn al la birdojn kaj katoj. Post mia reveno mi prenas la poŝton.

Hodiaŭ mi lernos uzi la datumbazon MySQL kun PHP por estigi eksperimentan vebpaĝon. Tia vebpaĝo povas esti gastlibro (kie vizitantoj lasas komentojn pri la vebejo), aŭ freŝigebla enhavon kiel listo de animeoj.

Hieraŭ estis la tago de la aprila malsaĝulo, kiam oni ludas blagon al aliaj homoj. Miaopinie la plejmulte da la 1990-oj estis granda blago kun la usona popolo kiel la aprila malsaĝulo. Kial alie ni havis kiel prezidento glorigitan montan simion, de kiu skandalo estis neniam ajn dista?

3a aprilo 2001

Ĉi tiu prima nombro supozite povas lasi onin per la programo DeCSS rompila kriptan barilon en video-lumdiskiloj, kio baras onin kontraŭ spekti videolumdiskojn el iu regiono de la mondo. En defianta humoro mi prezentas al vi tiun nombron, rompite al sesdekopoj, por ke la nombro taŭgu la vebpaĝon:


    4856507896573978293098418946942861377074420873513579240196

    5207366869851340104723744696879743992611751097377770102744

    7528049058831384037549709987909653955227011712157025974666

    9932402268345966196060348517424977358468518855674570257125

    4749996482194184655710084119086259716947970799152004866709

    9759235960613207259737979936188606316914473588300245336972

    7818139147979555133999493948828998469178361001825978901031

    6019618350343448956870538452085380458424156548248893338047

    4758711283395989685223254460840897111977127694120795862440

    5471613210050064598201769617718094781136220027234482722493

    2325954723468800292777649790614812984042834572014634896854

    7169082354737835661972186224969431622716663939055430241564

    7329248552489912257394665486271404821171381243882177176029

    8412552446474450558346281448833563190272531959043928387376

    4073916891257924055015620889787163375999107887084908159097

    5480192857684519885963053238234905580920329996032344711407

    7601984716353116171307857608486223637028357010496125956818

    4678596533310077017991614674472549272833486916000647585917

    4627812126900735183092415301063028932956658436620008004767

    7896798438209079761985949364630938058633672146969597502796

    8771205724996666980561453382074120315933770309949152746918

    3565937621022200681267982734457609380203044791227749809179

    5593838712100058876668925844870047077255249706044465212713

    0404321182610103591186476662963858495087448497373476861420

    880529443

    

5a aprilo 2001

Hieraŭ mi iris al la nordaj filioj por instali novajn komputiletojn.

Supozite mi estis hejmen preni la kompanian karavanon por foriri pli frue. Tamen, iu uzis la karavanon kaj revenis tro malfrue por mi.

Ĉiuokaze la tago pasis sen malfacilo, krom mia malmemoro de lasera presatoro por unu el la nordaj filioj.


La katoj sukcesis trarompi tra la pli peza grato de la pordo al la malantaŭa portiko. Mia patrino fiksis tiun pli pezan graton al la pordo, sed ĝi ne estis agrapita sufiĉe. Mi kaj agrapis kaj najlis la graton ree sur la pordon.

Palmodimanĉo 2001

La vetero estas bela hodiaŭ. Mi decidis labori en la malantaŭa korto. La laboro estis bruligi ĝardanan rubon: folioj, branĉoj, kaj la iksmasa arbo, kio staris apud la ŝedo post la iksmasa sezono.

La ŝelo kaj branĉoj de la iksmasa arbo estis farbitaj per nenatura verdo. Miamemore pina ŝelo estas griza, sed la vendistoj de la arbo farbis ĝin malhela verdo. Evidente la vendistoj opiniis, ke iliaj klientoj estis tiel stultaj rigardi tiajn arbojn tute verdaj.

La floroj en la florĝardenoj (estas pluraj malgrandaj ĝardenoj en la malantaŭa korto) ekfloras. Mi sendis al miaj gepatroj kvar bildojn de tioj.

9a aprilo 2001

Ĉi-matene la vetero estis varma kaj ŝtorma. Poste ĝi estiĝis varmega kaj malseka. Estas la kutima vetero en Indianio, sed ial estas kolereta al mi.

Tuta departamento nun havas novajn komputiletojn. Grava programaro por tiu departamento mankas datumojn. Feliĉe (por mi) ĝi ŝajne estiĝis la pasintan vendredon pro fuŝriparo, ne pro la novaj maŝinoj. La kompanio aŭtora de tiu programaro laboras pri la malfacilo.

Pri hieraŭ: Jes, oni ne estas supozata labori dum tia dimanĉo kiel palmodimanĉo. La dimanĉo estas supozata esti tago de ripozo.

Tamen, ĝi estis la sola tago havebla al mi por bruligi ĝardenan rubon. Mia hejmurbo malpermesas la bruligon de ĝardena rubo post la dek-oka horo, kaj mi ne povas hejmeniri antaŭ tiam. La antaŭa sabato estis tro malseka kaj venta, do la bruligado ne estis sekura.

10a aprilo 2001

La ĉielo kriegis dum ŝtormoj pasis tra la ŝtato kaj super mia vilaĝo. La nokto estis plena de tondroj, fulmoj kaj pluvego. Fulmo frapis la arbon tuj malantaŭ mia domo, sed feliĉe ĝi ne estis difektita.

Kia tago! Miaj kundungitoj estis en aliaj folioj, do mi devis trakti multajn petojn por helpo. Homoj povas esti tre bezonemaj! Iom da la petoj estis la rezulto de la ŝtormoj.

Ĉi-semajne mi anticipas unu libron, du vidbendojn kaj duan lumdiskon freŝigan por Red Hat Linukso.

11a aprilo 2001

Kiom longe oni aŭskultas al kverelaĉanto antaŭ ol tiu onin frenezigas? Mi devis aŭskulti dum la specialisto por lokaretaj programaroj plendis pri mia elekto de bildeto por la kompania envebejo. Mi ne povas tro kolerigi ŝin pro la necertego de mia ofico. Sed mi laboris fari tiun bildeton kiel la norma simbolo de nia envebejo, kaj ŝi plendas ĉar ĝi ne plaĉas al ŝi. Kia malgravaĵo! Tamen, ŝi ne estas malbona homo.

Mia patrino telefonis hieraŭ. La gepatroj hejmen revenos aŭ paske aŭ postpaske (depende sur la trafiko). Ŝi ankaŭ volis min malŝalti la hejtilon se la vetero estiĝis sufiĉe varma. Mi diris al ŝi pri la ŝtorma vetero, inkluzive de la tornadoj oriente de la vilaĝo. Ŝi televidis la Veterkanalon en Florido, sed la prognozoj por Indianio emas malpravaj.

13a aprilo (sankta vendredo) 2001

Mi anticipis malbonan tagon hodiaŭ. Mi volis veni al ofico frue, sed mi devis movigi la karavanon de miaj gepatroj pro la ĉiuvendreda balaado de mia strato.

Malgraŭ mia anticipo, la vetero estas vere bela hodiaŭ, kaj la tago mem ne ŝajnas malbona. Mi ĝis picon dum tagmanĝo.

Mi planas iri al la aŭtoriparistejo por anstataŭigi la difektitajn rotorojn en la antaŭaj radoj de mia aŭto. Poste mi volos agordigi la motoron. Poste mi volos alian ŝanĝon de mia oleo kaj lubraĵo. Mi intencas kompletigi ĉiom da tioj antaŭ miaj ferioj dum la unua semajno de majo.

16a aprilo 2001

Pasko estis tre griza, malseka kaj malvarma. Feliĉe la tago mem ne estas malbona. Miaj paskovoj estis solidaj, kiel mi esperis. Mi havis bongustan paskan manĝon de bifsteko kaj spicaj terpomfingroj. Mi estis tiel sata, ke mi dormetis dum plejmulte da la posttagmezo.

La gepatroj rehejmeniris hieraŭ vespere post iliaj ferioj en Florido.

Mi rekonstruis la paĝojn de la vebejo pri mia hejmurbo Fairmount. La paĝoj nun estas HTML anstataŭ PHP. Multa laboro estas necesa por aldoni enhavon al la vebejo.

Hodiaŭ mi iris al la aŭtoriparejo por anstataŭigi la falditajn rotorojn en miaj antaŭaj radoj. Mi devis atendi pli ol du horoj pro miskompreno inter la aŭtoriparejo kaj ĝia provizanto de aŭtopartoj. Eĉ se mi laboris ĝis la dek oka horo, ankoraŭ mi perdis horon da laboro.

Mi estas elvalorigota morgaŭ matene. Mi pretigos mian vivresumon kaj resignoleteron antaŭ tiam.

17a aprilo 2001

La evalorigo hodiaŭ estis fakte interparolo pri:

Mi lernis, ke la plej multa plendanto kontraŭ mi estis la retadministo. Mi miris: mi anticipis unu el la filiestroj kiel la fonto de tiaj plendoj. Mi ankaŭ anticipis kiel alia fontola lokaretan aplikaĵiston, kies ofico traktas la plej gravajn programarojn de la Mjuĉo. Mi fojfoje kverelis kun ŝi. Mi ne devus miri pri la retadministo, ĉar tiu ĉi estas plendema. Li ne scias kiel fermi sian buŝon.

La gepatroj portis al mi el iliaj ferioj en Florido korbeton da diversaj konkoj. Tiuj konkoj fascinas min. Per tioj mi estas la plej apuda, ke mi iam ajn estos al la maro.

19a aprilo 2001

La tago ne estas tiel okupata kiel hieraŭ. Mi finis laboron pri la reinstalado de pli aĝa komputilo por unu el la administristoj. Mi ankaŭ lernis kiel mankomputilo Palm funkciis.

23a aprilo 2001

La pasinta semajno en Muncio estis tre perforta.

Merdrede unu el la filioj de mia kompanio estis rabita de tri homoj, kiuj evidente planis la rabon kaj uzis plurajn ŝtelitajn aŭtojn por fuĝi kun nur malmultan monon. La filio estis fermita dum tiu tago, sed neniu en la filio estis vundita.

Vendrede matene iu lasis krudan bombon apud la kontedomo. Polico baris la straton ĉirkaŭ la bombo (kiel mi rimarkis kiam mi pasis la ejon en oficon). La bombo estis sekure nuligita, post kio la polico trovis la bombon falsa (t.e., ĝi ne estis vere bombo). Ankaŭ neniu estis vundita.

Hodiaŭ mi iris al alia filio. Ĉi tio estis la filio, kies oficejo filiestra estis difektita de akvo pro likanta tegmento tuj antaŭ la pasinta iksmaso. Tiu oficejo nun estas riparita, kaj al tie mi reportis la komputilon de la filiestro.

Mi revivigis la vebejon Fairmount Web Spot, mian neoficialan vebejon pri mia hejmurbo. Ĝi aperos baldaŭ.

25a aprilo 2001

Ofice inkŝpruca presatoro paneis en la departamento de reklamado, do mi instalis novan presatoron pro la bezono por kolora presado en tiu deparamento.

La departamento de reklamado en la Mjuĉo konsistas el kvin tre bonkoraj hominoj. Ĝi traktas reklamadon por la banko kaj iujn servojn por longatempaj klientoj. La departamento ankaŭ adminas la vebejon Mjuĉan per alia kompanio, kio planis la vebejon en tri kadroj kun multe da bildoj kaj ĵavaskripto. Miaopinie la vebejo estas nenecese malsimpla.

Mi ankaŭ anstataŭigis du komputiletojn en alia departamento. Tuj poste estis malfacilo pri la plej grava programaro en tiu departamento. Danke al unu el la vicprezidantoj (kiu estas tre lerta pri komputiloj — maloftegulo inter administoj), la malfacilo estis eltrovita kaj solvita.

Ĉi-matene mi kondukis al Mariono al nia ĉefa filio por ripari komputilon. Tiu komputilo estis tiel difektita, ke mi devis reinstali ĉion. Mi estis tie dum horo, kiam mi ricevis telefonan vokon de mia estro. Mi estis reiri al Muncio kaj prenis la komputilon kun mi. Tial mi reinstalas la komputilon ĉi tie.


Hejme la katoj en la malantaŭa korto ne konduktas sin bone. Kiam ili batalis antaŭ mi, mi frapis ilin per mia teko. La kato Sugarpuso estas speciale atakema — damaĝe ĉar ĝi estas tre amika kato.

26a aprilo 2001

Mia nevino restas kun ni por duo da tagoj dum mia fratino Tina estas en Purdue Universitato por studferio.

Mi instalis rekonstruitan komputilon (alia devis atendi ĉar ĝia uzanto bezonis reakuratiĝi pri ŝia laboro). Mi instalis komputileton en la departamento de reklamado. Mi estas racie certa, ke la komputileto funkcias bone, sed mi konservos la anstataŭigitan komputilon por bezono.

Estiĝis aŭtomobila akcidento pri la kompania karavano. La lokareto-subtenisto revenis de la nordaj filioj, kiam ŝi transiris vojkrucejon dum alia aŭto turnigis sin antaŭ la karavano. La antaŭo de la karavano estis frakasita, sed feliĉe mia kundungito akiris nur kontuzitan genuon. La kondukinto de la alia aŭto ankaŭ ne estis vundita. Mi kondukis mian kundungiton cetere de la vojo al la oficejo.

patromortigo

En mia hejmurbo dika perforta homiĉo batadis lian familion ĝis fine lia dekjara filo pafmortigis lin. Neniu suspektis la perforton de la homiĉo krom la lernejestro kaj konsilisto de la loka elementa lernejo. Ambaŭ oficistoj nek faris ion ajn nek vokis socilaboristojn de la kontea registaro por protekti la infaniĉon.

Pro la kutima neracia perforto de la patro, la infaniĉo estis konviktita je hommortigo anstataŭ murdo. Ironie la filo povos edukiĝi pli bone en malliberejo ol en sia familio.

Nenio bona venas de ĉi tio. La filo estas en malliberejo. La patro estas juste nun en infero. La konsilisto kaj lernejestro estos probable ordonita rezigni pro deĵora malzorgado. Ĉi tio estas vere bedaŭrinda pri mi, ĉar la konsilisto estis mia instruisto kiam mi estis lerninto en mezgrada lernejo.

28a aprilo 2001

Mi instalis unu plu komputileton ĉi-matene, laborante por kvar horoj. Post laboro venas la komenco de miaj ferioj!

Mi iris al la nordorienta butik-kvartalo de Indianapolo, aĉetante modemon kaj plurajn librojn. La modemo estas de ĝenerala speco, kio estas kapabla labori sub diversaj mastrumaj sistemoj. Mi aĉetis ĝin por Madoka, por ke mi uzu ĝin post la instalado de Red Hat Linukso 7.1.

La plej freŝa eldono de Red Hat Linukso uzas la plej nova eldono de la linuksa kerno (koro de la mastruma sistemo), eldono 2.4. Inter aliaj plibonigoj, tio lasos min konekti maŝinojn al Madoka per pordoj universaj seriaj (USB).

Unu el la libroj, kiojn mi aĉetis, estas pri la adminado de sistemo linuksa. Mi studos ĉi tiu libro dum miaj ferioj antaŭ la instalado.


Estas amara pomarbo apud la dista limo de mia malantaŭa korto. Ĝi estis tie kiam mia familio transloĝigis sin al mia nuna domo antaŭ tridek jaroj. Primtempe la arbo floris kun belaj rozaj kaj blankaj floroj, kaj poste malmolaj ruĝaj frunktoj falas ĉie.

Tamen, formikoj atakis la trunkon de la arbo antaŭ kelkaj jaroj. Ili manĝis longan kaj dipan vundon en la trunko. Mirinde la arbo ankoraŭ vivas, florante malmultajn florojn ĉefe en la plej eksteraj branĉoj.

1a majo 2001

Estas varma kaj bela tago. Mi iris al Muncio por repreni bibliotekan libron kaj pagi punpagon pro repren-malfruo. Mi ankaŭ penis viziti du homojn, sed ili ne estis en iliaj oficejoj. Unu estis en ferioj; la alia (Debbie) ne estis tie. Poste mi tro parkis kaj ricevis alian penpagon!

Mi vizitis la Mjuĉon por helpi iun el miaj kundungitoj funkciigi koleretigantan programon dos-bazitan far la usona registaro. Ĝi ne funkciis en unu punkto, sed la klientservo por tiu programo estis neebla atingi. Fine mi rekopiis la programon el la eksa komputilo de tiu kundungito. Tiu ja funkciis.

Morgaŭ mi iros al Purdue.

2a majo 2001

Hodiaŭ mi iris al la universitato Purdue, kie mi vizitas almenaŭ unufoje ĉiujare.

Mi promenis en la norda akademia tereno, kie estas la pli aĝaj ruĝabrikaj konstruaĵoj. Ĉi tiuj estis metitaj apud unu la aliaj, do promenado trans la tereno sentas kvazaŭ oni trairas tra labirinto.

En tiu tereno Purdue havas plurajn parketojn kun belaj fontoj. Hodiaŭ, tamen, la fontoj estis sekaj. La akvo estis fermita aŭ pro la forta vento aŭ (pli probable) pro la finaj ekzamenoj ĉi-semajne kaj la bezono por nedistrigi la studentojn.

Pro la finaj ekzamenoj la tereno estas tre kvieta. Mi vidis pli malmultajn studentojn ol kutime. Miaopinie tio estas bona, ĉar mi ne estas ĝenata de homamasoj komune al Purdue dum la akademia jaro.

Mi vizitis la novan konstruaĵon, en kie loĝas la departamento de elektra inĝenierarto. En la teretaĝo sur la muroj estas skemoj de la loka reto de la departamento dum la pasintaj dek kvin jaroj. La reto evoluas de du centaj komputiloj al dekoj da mikrokomputiloj, serviloj, napoj kaj enkursigiloj tra pluraj departamentoj kaj laboj. Kia mirindaĵo!

Mi vizitis la konstruaĵon, en kie loĝas la departamento de informatiko (angle computer science). La konstruaĵo estas bela brika eks-gimnastikejo rekonstruita ene antaŭ kvin jaroj. La eno de la konstruaĵo ŝajnas tre vasta. Tamen, oni diras al mi, la departamento jam trokreskas la konstruaĵon. Ĝi serĉas al la konstruadon de nova pli granda konstruaĵo apud la nuna.

Mi vizitis la ĉefan bibliotekon, kio ekricevas ĝian unuan vastan redekoradon ĝis 1958! Mi ankaŭ vidis en la ĉefan komputilan ĉambron, kio ricevis novajn komputilojn el Gateway ĵus antaŭ la ĉambro estis fermita dum la somera ferio. Poste mi trovis longa subtera tunelo, kio prenis min al la dormejaro por postdiplomitaj studentoj.

Poste mi vizitis la universitata vilaĝo, la kvartalo ekster-terena komerca, kie estas multaj restoracioj kaj butikoj specialaj por studentoj. La plej grava el tioj estas Von's — butikego por libroj, diskoj, vidbendoj, bildstrilibroj, kaj juvelaroj. Mi aĉetis aĵojn de tie, kaj ankaŭ de la universitata liberejo.

4a majo 2001

Jes, printempo vere estas kun ni. La verdaj folioj estiĝas. La floroj floras. La suno brilas — ja, pli brila ol mi memoras. Kaj la haŭto de miaj mandorsoj kaj brakoj havas jukantajn raŝojn, versiketojn kaj tuberetojn.

La antaŭa tempo, kiam mi havis tiajn, estis kiel laboranto en la maizaj kampoj ĵus post mia abiturientiĝo. La maizo estigis raŝon kaj tuberetoj sur miaj brakoj kie ĝi tuŝis la haŭton.

Mi ne scias kial mia haŭto estas nun tiel. Mi suspektas, ke jaroj de laboro en la subtera etaĝo de la Mjuĉo, kie mi enspiris pulvon kaj ŝimon, sentemigis min pri alergiigaĵoj.

Hieraŭ estis la Tago de Katlino Clarke, la naskiĝtago de unu el la plej bonaj aktorinoj el la usono. Mi celebris tiun tagon per vizito al bifsteka restoracio. Mi havis bifstekon, terpomfingrojn, salaton, harikotojn, pomkaĉon, kaj pepsikolaon.

Antaŭ tio mi estis testata por alkreditiĝo kiel retadministo pri Novell NetWare 5.1. Mi ne sukcesis, sed la malsukceso ne estis tre malbona. Per iom da studado, mi povas sukcesi.

7a majo 2001

Vendrede mi aĉetis videokarton por Madoka. Ĝi funkciis bone, kaj lasis min preteriri la 640x480-bilderan barilon de la malnova videokarto.

Mi poste provis la novan videokarton (ATI XPERT/Rage 128) en mia vindoza komputilon. Ĝi paneis. Dimanĉo, la fina tago de mia ferio, estis pasigita de la reinstalado de ambaŭ komputiloj. La fino de mia ferio ne estis tre amuza.

Mia fratino reakiris la laseran presatoron de la riparejo post kiam (finfine) la anstataŭa parto venis de LexMark. La presatoro estas antikva, kaj tiaj partoj estas kreskante malabundaj, do la longa atendo ne miras min. Mia fratino, tamen, ne estas tre ĝoja.

Hodiaŭ mi revenis oficen. Nenio grava (krom paneo de komputilo en klientservo) estiĝis dum mia foresto. Mi havas kvin ceterajn komputilojn instali. Mi havas multe da retpoŝtoj legi. La oficiala sesa jarreveno de mia dungado venas la semajnon post morgaŭ.

9a majo 2001

Ofice nia plej orienta filio ricevis novan meblaron. Mi kondukis direkte al tiu filio (vojaĝo de unu horo kaj dek kvin minutoj). La meblaro estis supozita alveni je 8.30 atm. Ĝi fakte alvenis je unu horo poste. Mi pasigis la tempon per kontroli iom da la komputiloj.

Mia tasko tie estis restarigi komputilojn post la starigo de la skribtabloj kaj seĝoj. Mi ankaŭ restarigi la telefonojn kaj oficejajn ekipaĵojn. La malfruado de la meblistoj efikis, ke mi ne povis lasi al Muncio ĝis 1.30 ptm.

La instalado de la plej freŝe aĉetita group de komputiloj estas preskaŭ finita.

17a majo 2001

Madoka nun havas radojn! Mian linuksan servilon mi ekipis per subteno kun kvar radoj, por ke mi povu movigi la servilon anstataŭ treni ĝin.

Ofice la grupo de tridek komputiletoj, kiojn mi estis instalata dum la pasintaj du monatoj, estas finita krom unu komputileto. Tiu komputileto uzas specialajn programarojn, do mi devas elspezi multan tempon por instalado.

Dum pagtagoj licas al dungitoj vesti ĉemizojn, bluzojn kaj trikaĵoj kun la kompania simbolo. Mi havas trikitan veŝton kun la simbolo, sed ĝi estos tro nekomforta pro la venonta somero. Tial mi aĉetis ĉemizon kun la simbolo por la morgaŭa pagtago.

La dua piedfingro sur mia maldekstra piedo estas brulumita pro enkreskanta ungo. Mi elprenis la infektaĵon el la piedfingro kaj lavis ĝin per perhidrolo. Mi kusenis ĝin kontraŭ premo de la apudaj piedfingroj kaj de mia ŝuo. Hodiaŭ la parto ĉirkaŭ la ungo estas ankoraŭ hele ruĝa. Necesos al mi, ke mi vizitos piedkuraciston kiam mi trovos tian.

Mi freŝigis la sekcion televidan de la Caitlin Clarke Page. Iom da la listeroj estis aŭ malĝuste aŭ nekomplete. Por ĝustigi unun listeron mi devis serĉi tra ses monatoj de la magazineto TV Guide.

18a majo 2001

Pluvas jam dum la pastintaj tri tagoj. Matene la ĉielo estas tiel malluma kiel la nokto pro la dika ŝtorma nubego. En la posttagmezo kiam la suno brilas, la aero estas humida kaj nekomforta.

Hieraŭ vespere mi kondukis tra nebuloj apud la rivero Misisinevo pro la malsamo temperatura en la malseka varma tero kaj la malvarmiĝa aero. Hodiaŭ la pluvo portas inunadon al la malaltaj partoj de Muncio kaj ĉirkaŭaĵoj.

Dum la venonta semajnfino la vetero estos suna kaj malvarma. Tio estos bona ŝanĝo al tiu ĉi malseka vetero.

Ofice miaj tridek komputiletoj estas kompletaj. Mi povas ripozi, sed ne longe: Multaj komputiletoj estos mendotaj. Malnova komputilo en unu el la lokaj filioj estis mortonta. Post tri vizitoj de mi kaj miaj kundungitoj, mi decidis anstataŭi la maŝinon. Estis ne ĝeno: la ĝicetisto, kies komputilon mi anstataŭis, estas belformulino. [Ĉiam mi ĝojas helpi :-)].

21a majo 2001

La vetero de la semajnfino estis bela; hodiaŭ, tamen, la pluva griza ĉielo revenas.

Mi pensas refoje pri la reverkado de la skriptoj, kio montras la paĝojn legatajn de vi. Mi eltrovis la sekreton de la "ĉitiea dokumento" en PHP.

Ĉitiea dokumento estas multelinia signuma ĉeno, kio estas legita kaj asignita kiel ordinara ĉeno. La ĉitiea dokumento estas trovita en uniksaj ŝellingvoj, Perlo kaj PHPo. Ekzemple vidu la jenan PHPan kodon:


    $s = <<<EOT

    Nun estas la tempo

    por ĉiuj bonaj homoj

    veni al la helpo de

    la internacia lingvo.

    EOT;

    

Speciala ĉeno estas uzita por limigi la ĉitiean dokumenton; ĉi tie tiu ĉeno estas EOT (end-of-text = fino-de-teksto). Ĉioj inter la EOT-oj estas asignita al la variaĵo $s.

1a junio 2001

Ree la vetero estas malvarma, pluveta kaj griza.

Ofice hieraŭ la plej freŝa livero de novaj komputiloj venis. Kvardek kvin skatoloj da komputiloj estas konservita en neuzata oficejo. Tie ili restos ĝis mia departamento kalkulos tiujn, kiuj ricevos ilin.

Kaj ĝis mi kompletigos la plej freŝan projekton: Formul-letera programo por unu el la departamentoj, kio unike uzas WordPerfect.

Megano — la plej aĝa filino de mia fratino Tinjo — estiĝos abituriento la venontan dimanĉon. Mi veturos kun miaj gepatroj por ĉeesti ĉe la ceremonio abiturienta. La liceo de Megano estas en urbo apud la Miĉigan-Indiania limo, signifante longan vojaĝon. Mi devos surhavi kompleton kun kravato por tia grava okazo :-(. Mi devos bezoni barbiri mian hararon. Mi pensas, ke mi barbiros la hararon tre mallonga.

5a junio 2001

Mi ĵus revenis de ofica vojaĝo al la nordaj filioj. Iu havis malfacilon presantan, kion mi solvis. Alia ne havis la ĝustan agordon en ŝia ret-klienta programo. Ankaŭ mi solvis tion. La presatoro, al kio ŝi presas, faras bruojn frotantajn kaj iam ne kaptas paperon ene. Tion mi ne povis solvi ĉar mi ne havis la konvenajn anstataŭajn partojn. Espere tioj estos mendotaj por ke la venontan semajnon iu povos repari la presatoron.


Ĉiuj plendas pri la vetero. Dum la pasintaj pluraj semajnoj la vetero estas malvarma, griza kaj malseka. Ĉi tio estas vetero el sezono por malfrua printempo en Indianio. Mi mem ne plendas; varmega vetero al mi plaĉas. Tamen, homoj ĉi tie anticipas varman sunan veteron dum ĉi tiu tempo de la jaro.


La semajnfino pasinta ŝajnis tre mallonga.

Vendrede post ofico mi iris al Indianapolo, kie mi ĉeestis kunvenon de la ĉi-tiea klubo por Doktoro Kiu, la Whoosier Network.

Poste mi sekvis la klubon al picejo Bazbo (Bazbeaŭ). La picejo estas en reburĝigita kvartalo de Indianapolo apud la biblioteko, en kies kunvenejo la Who-Net tradicie kunvenas. Bazbo aspektas kiel ĝi estis konstruita ene de antikva loĝejo kompleta kun gipsaj muroj kaj kvercaj pordoj. Mi mendis unu el la specialaj picoj en la menuo.

Dimanĉe mi iris kun miaj gepatroj al plejnorda Indianio. Mia nepino Megano abiturientiĝis kun pli ol cent da ŝiaj kunklasanoj. Baze mi sidis sur strikta ligna benko en unu el la du ekzercejoj de la liceo dum pli ol unu horo, aŭskultante al tedaj paroloj kaj spektante bildojn de la novaj abiturientoj kiel beboj. Miaj gamboj doloris poste.

La solaj interesaj punktoj:

Mi aĉetis de Network Solutions la nomon de ĉi tiun vebejon sub la alian du regnojn: .com kaj .net. Nun eblas atingi mian vebejon per dysmey.org, dysmey.com, kaj dysmey.net. Mi uzados la domajnnomon dysmey.org kiel la oficiala vebadreso.

11a junio 2001

La semajnfina vetero estis bela. Tamen, mi ne povis elspezi la monon por vojaĝi ien ajn.

Mi atendas la venontan semajnfinon kaj iros al Fuorto Ŭejno. La urbo tenas bonan promeson en mia menso. La programado de la publika televida stacio WFWA estas pli diversa ol tioj en Indianapolo kaj Muncio. Ankaŭ mia fratino Tinjo kaj ŝiaj filinoj, kiuj ofte butikas en Fuorto Ŭejno, diras, ke la librovendejoj havas pli diversajn elektojn de libroj kaj vidbendoj. Kaj la bildstrilibro-butiko tie antaŭe aŭspiciis brodkasti Doktoro Kiu per WFWA ĝis la BBC ĉesi havebligi la programon.

Fuorto Ŭejno estas tro malgranda por imponi la kulturan eliton de Novjorko, kiel la kultura elito kaj burĝaro de Indianapolo penas. Ankaŭ Fuorto Ŭejno havas multe da inĝenieroj kaj programistoj, kiuj ignoremas elitan kulturon kaj faras sian kulturon.

Mi ne vizitis Fuorton Ŭejno por longatempe, kaj la venonta semajnfino estas bona tempo por fari tiel.


Mi aĉetis du animeojn: la kvina tra oka epizodoj de Nadia (Sekreto de la Blua Akvo), kaj la Fortaj Spacministoj (Mighty Space Miners).

La Spacministoj animeo finas kun la alvenado de la difektita asteroja kolonio al Tero kaj certa detruo. Kaj mi neniam scios, kio okazos poste: Sole tiuj unuaj du epizodoj estas haveblaj de la ADV Films, kio vendas ilin. Kia koleretigo!

20a junio 2001

Ofice mi funkciis kiel kuriero ĉi-posttagmeze. Baze mi portis dokumentojn inter la lokaj filioj kaj la ĉefa oficejo dum du horoj.

Mia aŭto ricevis ŝanĝon de oleo kaj lubraĵo dum mia tagmeza ripozo.

La vetero nun estas komuna por Indianio: varmega kaj humida kun vesperaj ŝtormoj.

29a junio 2001

La unuaj programoj, kiojn mi verkis dum mia unua programista ofico antaŭ dek du jaroj, estigis formulajn leterojn por esti sendite al klientoj.

Ĉi-monate mi verkis alian tian programon por unu el la departamentoj ofice. La programo ne estas tre malsimpla: El dosiero da klientaj rikordoj, ĝi legas rikordon, elektas konvenan formulan leteron, kaj unuigas ilin en tekston. Post la legado de ĉiuj rikordoj, la programo ŝutas la tekston en dokumenton de Mikrosoft Vorto 2000.

La programo ĝojigas tiun departamenton, ĉar ĝia malnova rimedo por estigi formulajn leterojn estis multepaŝa per WordPerfect. La nova rimedo estas nur unupaŝa: klaki la bildetan ligon al la programo, atendi iom, kaj bum! formulajn leterojn! La sola malfacilo estas nur unu dungito en tiu departamento povas uzi la programon: ŝi havas Vorto 2000 kiel mi, sed neniu plu.

Ĉi tiu projekto ŝvebis super mi dum la pasintaj du jaroj. La Mjuĉo bezonis ĝin, por ke ĝi forlasu WordPerfect favore de Mikrosoft Vorto. Ĉi-jare sole tiu departamento uzas ankoraŭ WordPerfect; dank' al mia nova programo, ni povas nun sekure forlasi WordPerfect en la tuta kompanio.

Notu: Ni ne povis prognozi la muron de la malbonfama Office XP, kio ĉesigos la freŝigon de niaj kopioj de MS Office.


La somero nun estas ĉi tiam, kaj ĝia varmego lacigas min. Ne gravas. Mi ricevas multe da ekzerco kiam mi transloĝigos min al la domo de mia fratino. Ŝi iros al aliaj instruaj ferioj dum la monato julio. Mi vartos ŝian domon kaj ŝiajn frenezajn katinojn. Ŝi ne foriros, tamen, ĝis post la kvara de julio.

Post ol mi transloĝiĝos, mi devos malplenigi mian ŝrankon sur mia tirkestaro. La pezo de la ŝranko kaj ĝiaj libroj kaj bagatelaĵoj difektas la tirkestaron. Kaj la tirkestaro difektis jam pro akvo el misfunkcianta fridujo. Miaj gepatroj riparos la tirkestaron dum mia foresto.