La plej malgranda hodiaŭa formato de la komputila ĉeftabulo.
La plej grava parto de persona komputilo (mikrokomputilo) estas la ĉeftabulo (angle
De la inventado de la integra cirkvito, la tendenco estas jam al pli eta elektroniko. Detempe tiu ĉi tendenco estigas ne sole pli malgranda elektronikaĵo sed ankaŭ pli multaj kapabloj en elektronikaĵo samgranda. Fakte elektronikaĵo samkapabla duoniĝas grande, aŭ elektronikaĵo samgranda duobliĝas kapablece, post ĉiuj dek ok monatoj. Tiu ĉi nomiĝas la leĝo de Moore, post iu sciencisto de la korporacio Intel, kiu estigis la unuan ĝefprocezilon.
Jaro post jaro la ĉeftabulo estiĝas pli malgranda kun pli multa kapablo. Detempe de la originala IBM-PC je 1981, cxiu formato de la komputila ĉeftabulo gajnas pli multajn trajtojn en pli malgranda aspekto. De la formato AT de 1984 estas la Baby-AT, poste ATX, poste micro-ATX, kaj poste (je 2002) la mini-ITX.
Fabrikate de la tajvana kompanio VIA, la ĉeftabula formato mini-ITX estas 170 milimetrojn kvadrate kaj sorbas malpli ol cent ŭatoj de elektro. Tiu ĉi ĉeftabulo estas tiel kompleta, ke vi povas aldoni sole durdisko, memoron kaj elektro por havi tute funkcianta komputilo. Kaj la ĉeftabuloj estas malkaraj!
Pro ĝiaj malgrandeco, malkareco kaj uzifleksebleco, ĉeftabuloj de la formato mini-ITX estiĝis tre popularaj inter kromokupistoj. La tre malgranda formato lasis ilin kontrui komputilojn kun mirinda diverso de aspektoj kaj formoj. Ezemploj de tiaj komputiloj estas ĉe la vebejo mini-itx.com.
Tamen eĉ la mini-ITX malkreskas pro la tendenco de la leĝo de Moore. Je la printempe de 2004 VIA eldonis eĉ pli malgrandan formaton de komputila ĉeftabulo: la nano-ITX.
La ĉeftabulo mezuras sole 120 milimetrojn kvadrate. Ĝia procezilo, la Eden-N, estas tiel granda kiel usona cendo. Tamen la procezilo estas tre potenca, kaj ĝia kromflakaro donas al la nano-ITXo la kapablon de pli malnovaj kaj pli grandaj komputiloj. La formato estis projektita por amuzosistemoj kiel televidiloj kaj stereoiloj, kaj sekurtrajtoj de la Eden-N lasas cxifradon kaj kopirajtadminado. Tamen la nano-ITXo estas kompleta komputilo mem, kaj pliflorigos la diversajn komputilojn de la kromokupistoj.
Pro la grando de la formato nano-ITX, necesis al VIA forlasi pli malnovaj specoj de pordoj kaj tabulingoj. Estas ne plu apartaj pordoj por klavaro, musumo, modemo kaj presilo. Tamen la du pordoj USB 2.0 provizas kaj etendeblecon kaj pli rapidan traigivon. La memora tabuletingo estas por la speco uzita de tekkomputiloj; tia memoro estas granda kaj vaste havebla. Ekzistas la du normaj (IDE) pordoj por lumdiskoj, sed unu nova pli rapida pordo (seria ATA) por novaj, pli kapacitaj durdiskoj. Kaj la vido, sono kaj retkonekteco de la nano-ITX estas superaj.
VIA konatigis la formaton nano-ITX je aŭtuno 2003. Mi atendis longatempe por novaĵo pri kiam VIA eldonos ĉeftabulojn ĉi-formatajn. Mi kredis, ke la atendo estas finonta kiam mini-ITX.com anoncis la konatigon de la Nanode:
La Nanode estas planita sur la EPIA N-Serio Nano-ITX ĉeftabulo far VIA, kaj estas konstruita el altegrada precize-tranĉita aluminio, kaj montras elegantan tegaĵon de ceramika malbrilaĵo, kiu aldonos gracion al iu ajn ĉirkaŭaĵo loĝa aŭ ofica. La ĉarmo kaj allogo de la Nanode estas plibonigata de ĝia silenta funkcio kaj malgrando — nur 94 × 150 × 160 milimetroj — certigante, ke ĝi povas taŭgi en eĉ la plej space malvasta ĉirkaŭaĵo.
La provizora vebejo de la Nanode havas bildojn de la nova komputilo. La komputilo estas kaj ĉarma kaj impona. Mi atendas iom nepacience por la venonta eldono de la Nanode, por ke mi mem povu provi ĝin.
Unu jaro pasis, kaj la ĉeftabulo nano-ITX ne estas jam. La prokrasto de la formato, plus demandoj pri komerca markado kaj kvalito, estigis la forlason de la Nanode. Tamen la vebejo mini-ITX.com estas optimisma:
Ni anticipas la tabulojn nano-ITX esti fine haveblaj iam ĉi-jare — kaj ni havos multe da produktoj haveblaj por subteni ĝin!
Ankaŭ mi anticipas la venontan formaton. La nano-ITXo estas utila por servilo linuksa, kiu estas malgranda kaj netrudiva, kiun oni povas meti sur pli granda klienta komputilo. Mi atendas al la nano-ITX kun tiom pacienco, kiom mi havas dum la pasintaj du jaroj.