La Poŝto Dismeo

Fajrfokso

La plej utila vebfoliumilo por la interreto.

Konatigo

Fajrfokso estas malpeza grafika vebfoliumilo havebla al multaj mastrumaj sistemoj. Ĝi estis bazita sur la malnova Netskapo Navigilo, sed rekodita por esti rapida, malpeza, intua kaj etendebla. Fajrfokso estas libera programaro estigita far centoj da kodumuloj aŭspicie de la Fondaĵo Mozilo. Ĝi estas ankaŭ senpage havebla per la vebejo Fajrfokso.

Fajrfokso estas baze la nova foliumila submaŝino Gekko (la unua projekto de la Fondaĵo Mozilo) kaj simpla etendebla vida interfaco. Per ties oni povas ŝanĝi la aspekton de la foliumilo kaj aldoni al ĝi pli multajn kapablojn.

Fajrfokso estas parto de la historio de la Vebo. Jen estas mallonga historio de la Vebo kaj ĝiaj foliumiloj.

Trajtoj

Fajrfokso lasas vin foliumi vebpaĝojn kaj rigardi bildojn pli rapide kaj pli sekure ol aliaj uzataj foliumiloj. Ĝi estas (aŭ baldaŭ estos) konforma al la plej lastaj vebnormoj kiel HTML, XHTML, XML, CSS, DOM, kaj Ĵavaskripto. Kaj estas haveblaj kromaĵoj por nevebaj formatoj kiel PDF, Realo, Kviktajmo kaj Flaŝo.

Inter la trajtoj de Fajrfokso estas:

Estontaj eldonoj de Fajrfokso inkludos:

Mesaĝo al vi

La interreto estas la via!

La interreto ne apartenas al la skribintoj de virusoj, spionaj programaroj, ŝprucaj reklamoj, aŭ al iu ajn alia, kiu volas trudi al via foliumado. La interreto ne apartenas al iu ajn ŝtato aŭ kompanio, ĉar neniu akaparas novigadon. La interreto apartenas al vi.

Per la efektivigo de la plej nova teknologio por plibonigi vian sekuron kaj estigivado, kaj por ŝanĝi por viaj bezonoj, Fajrfokso donas al vi liberon.

Fajrfokso estas la produkto de la neprofita Fondaĵo Mozilo kaj estas havigebla senpage ĉe www.GetFirefox.com.


Kopirajtite © 2006 de Andreo Ŭesto (Andy West). Ĉiuj rajtoj rezervitaj.