Nenio Festinda

ŝajnas esti mia ofico por ruinigi onian amuzon. Jen klarigo de iuj tvitereroj dum la 27a de junio:

Estas vane festi novan rajton se la ŝtato ne respektas delongajn rajtojn, mensogante kaj trompante al ni kaj direkte kaj per populara komunikilaro. La ŝtato, kaj la korporacioj kaj distroindustrio parazitaj je la ŝtato, malobservas tiajn rajtojn kiel libero de parolo, libero de gazeto, libero de religia praktiko, rajto de justa kaj rapida tribunalo, kaj rajto de vera reg-partopreno.

Rajto kreita de la Plejalta Tribunalo el nenio, valorate sole de la elito kaj ties parazitaj, ne estas vere rajto. Estas falsa rajto kiel ĉiu alia rajto kreita de la Plejalta Tribunalo el nenio ekde la fino de la dua mondmilito. Tiuj ĉi rajtoj — por kontrakto, kontraŭ publika religia praktiko, por privateco, por enuterskrapo, por domloĝado per la ŝtato, por kuracado per la ŝtato, kontraŭ malpermeso de samseksamo — ne estas vere rajtoj samaj kiel la liberoj kaj la rajtoj en la konstitucio, malgraŭ la decidoj de la Plejalta Tribunalo.

Ankaŭ la Plejalta Tribunalo povas malaperigi rajton samkiel tiu kreis la rajton. La Plejalta Tribunalo, ekzemple, deklamis la laŭleĝecon de la apartigo de la rasoj, kaj poste deklamis la apartigon kontraŭleĝe.

Ankaŭ la Plejalta Tribunalo eltiranta rajton el nenio signifas la volon de la aliaj partoj de la registaro observi tiun rajton. La polica kaj spiona partoj de la usona registaro rifuzas agnoski la rajton de privateco.

Ankaŭ sub la tiel-nomitaj militoj kontraŭ drogoj kaj Islamo teruro, la registaro malobservas la moralajn leĝojn kontraŭ murdo, ŝtelo, mensogado kaj maljusto. Kio bona estas rajto kiam, ekzemple, la registaroj kaj policoj de la urbegoj kiel Novjorko kaj ĉikago estas tiaj, ke tiuj urbegoj estas nun tro dangeraj kaj minacaj logi aŭ eĉ viziti?

Ne: Mi ne festas pri falsa rajto kiam niaj veraj rajtoj estas mortontaj. Mi ne festas la feliĉajn ventrojn kaj gonadojn, kiam niaj infanoj heredos nenion de niaj jam malfortikaj liberoj. Kaj mi ne aŭskultas pri malsanulejoj. Malsanulejoj malbonege traktas ĉiujn, ne nur vi!