Malmoralo post cent jaroj?
Mia respondo al la fina artikolo en la gazeto The Atlantic por junio 2015:
- Demando
- — Kiu aktuala kondukto estos malmorala post cent jaroj?
- Respondo
- — Peko. Ĉiuj scios, kion ili devos fari kaj kion ili neniam devos fari. Kaj, ĉiuj estos donitaj la forton por obei. Sen peko, estos nek krimo nek timo de krimo nek malliberejoj nek eĉ ŝlosoj en pordoj.
Nature, post cent jaroj Jeŝuo regos la Teron el Jerusalemo. Estos la epoko de la Judo, al kiu la Levantenio apartenos. Kaj la travivantaj nejudoj (ĉiuj aliaj estos mortaj) starigos novajn familiojn kaj novajn naciojn sur revivigita Tero.
Kaj, fine, la Usono estos tiel nekonata kiel Orienta Rumelio: Neniu volos memori nin.
Pri la aliaj respondoj:
- Estos ne πορνεια (miskoito inter tiuj ne geedzaj), kaj la deziro por koito estos mastrita, do naskoregulado ne estos necesa.
- Estos ne φαρμακεια (ia mizuso de drogoj), do ĉiuj frontos la vivon per malfermataj okuloj kaj klara menso.
- Estos ne petrolo (eluzita au elbrulita), do estos nek automobiloj nek avioj.
kontraŭ-Dennett
Fine, se la usonaj publikaj lernejoj ne estus malbonaj kaj kadukaj, trudate de ĉia perdanto (inkluzive de stultaj gepatroj kaj malkuraĝaj administoj), la pli bona speco de gepatroj ne bezonus instrui iliajn infanojn hejme. La usona publika lernejo aktuala estas pli malbona ol Liceo Laŭndalo de la televida serio Daria! Riparu la lernejojn au fermu vian buŝon, vi maljunega parazito!
La ironio de tiu ĉi? La filozofo plendas pri hejme-instruado, nepruve pretendante la malveran opinion pri la nelegivo, nekalkulivo kaj malklerado de hejme-instruitaj infanoj. La plendo estas en la sama gazeto kiel rubriko proklamanta, ke filozofoj estas hipokritoj. (The Hypocrisy of Professional Ethicists
, Emma Green, The Atlantic, June 2015)