La Lando de Nenio

Ĉu vi aŭdas pri la leĝo, kiu supoze protektas religiajn entreprenojn kontraŭ la livistoj (aŭ almenaŭ samseksamuloj)? La dekstristoj, kiuj skribis kaj subtenas tiun leĝon, evitas publikan atenton al si. Grandaj entreprenoj, malkuraĝuloj kiel ĉiuj komercistoj, fuĝas la Indianion timege.

La dekstristoj estas saĝaj farante tiel. Ili estas pravaj timi la furiozon de la livistoj. La livistoj estas kruelaj, eĉ al unu la aliaj. Tiu batalo interreta #Gamagato estas civila milito inter diversaj livistoj el 4ĉano kaj la artoj: Milito inter nemoralaj bestoj eĉ inkludanta la fialudon al kalsonet-ŝildo (#NeVia[Kalson]Ŝild). Fakte, tio estas bona defino de #Gamagato, car la profeto Jesajaĥo diris, ke homaj virtaj faroj estas kiel ficifonoj (64.6), kaj la faroj de #Gamagato estas vere malbonaj.

(Parenteze, la interreto estas nenio al la dekstristoj, krom fonto de enspezo kaj profito por la korporacioj kiel AT&T, Verizon kaj Komkast, kiuj donas al la dekstristoj multege da mono.)

La difekto ne estos tro serioza. Indianio estas la lumbo de la lando. (La stato de pugo de la lando apartenas al la Sudusono.) Indianio estas en ĉiama ekonomia depresio, kaj diplomitoj (kiel Leksi Duglaso) ĉiam forlasas ĉar estas nenio por ili tie. Tial bojkotoj faros nenion. La ŝtato estas plena de proletoj, ruĝkoluloj kaj maljunuloj pensionitaj, tiel dekstrismaj kiel la venonta nokta ŭielo kiam oni rigardas norden. La vorto klera signifas nenion al ili; do insulti ilin per la nomaĉo malklera faros nenion ajn.

La kriegoj de la livistoj ekplenigas la aeron kaj la radiondojn, kriegante pecojn de sensignifa historio kaj parte digestitaj konceptoj de rajtoj (de kiu ili vere signifas privilegojn kaj dezirojn). Tamen, ĉar Indianio estas la mizerokavo kun ne vera fono, en kien la kriegoj enfalos sen efiko. Kaj la livistoj ploros kaj grincigos siajn dentojn vane — provludo por iliaj vivoj en la venonta mondo.

Parenteze, oni povas elkrii gis onia vizago estas kolerege grizblua, Tamen … tamen … tio estas diskriminacio!! Procesu la registaron Indianian kaj la tribunalo pruvu tion. Elkrii kiel bebo solvas nenion. Ili ne aŭskultas.

Aldonŭ (1a de aprilo 2015)

La studenta ĵurnalo de mia dunganto lamentas la novan leĝon por la malpliaj burĝoj kaj kontraŭ samseksamuloj. Iom de ĝiaj babiloj estas malvere (ĜenKono ne ja forlasas ŭ dum nun); iom alie da la babiloj estas negrave (La marbordaj ŝtatoj bojkotas Indianion. Do kio?) Iuj studentoj kunvenis ĉirkaŭ la tendara fajro kaj kantis kantojn por varmigi iliajn korojn ŭ aŭ io kiel tio. Livistoj devas krii; malamantoj devas malami; neniam gravas.