La Fina Afiŝo pri Kontraŭindianiismo
Ĉi tiu afiso estas mia fina pri la nacia malamikeco kontraŭ la ŝtato Indianio.
senefikigo
La parlamento Indiania senefikigis la leĝon kontraŭ samseksamuloj pro teruro elverŝanta la interreton. La parlamento tial malsukcesis je la malpliaj burĝoj de Indianapolo kaj Indianio. La estinta ŝtato antaŭ la leĝo revenas: Mallicas al entreprenoj rifuzi servi samseksamulojn. Tiaj entreprenoj fermos aŭ fuĝos el pligranda Indianapolo (kaj aliaj universitataj urboj kiel Lafajeto kaj Blumintono) anstataŭ trakti samseksamulojn kaj la registaron protektantan je ili.
La livistoj kaj la parazitoj en la universitatoj estadas koleraj ĉar, kvankam la leĝo estas senefikigita, la leĝo efikis sole la partojn de Indianio, en kiuj estis jam malpermesoj kontraŭ rifuzi servi samseksamulojn. La livistoj deziras (probable vane) la malpermeson tra la tuta ŝtato.
rezultoj
Dume, la jenoj estas probablaj.
- Kromservo de edziĝo, inkluvize de planado, fotografio, provizo de manĝaĵoj kaj floroj, kaj eĉ pastrado, estiĝos tro multekosta kaj tro leĝe danĝera por la malgrandaj entreprenoj de la malpliaj burĝoj, ĉu ili volas servi samseksamulojn. Pro tio grandaj korporacioj provizos servon rilatan al edziĝo en pligranda Indianapolo.
- La pruvintaj malamikoj de Indianio — speciale Anĝizlisto kaj Sejlzforco, forlasas Indianion kaj neniam ajn revenos. Aliaj enterprenoj povos provizi servojn anstataŭ ili.
usona socio kiel kruelulo
La furioza batalo de la livistoj kontraŭ Indianio, kiel la furioza batalo inter la livistoj pri #Gamagato, provizas plu pruvon, ke la usona socio, almenaŭ en la urboj kaj antaŭurboj, estas kaj malamika kaj kruela. Eĉ esti respektinda civitano signifas nenion hodiaŭ:
ŝajnas ke la registaro preferas, ke homoj detruas indicojn de alies krimoj, anstataŭ esti respektindaj civitanoj. Tiu vojo rezultas al pli mallongaj daŭroj de malliberigo kaj malpli doloraj rezultoj. Certe, ni bezonas leĝojn por malhelpi la detruon de indicoj; tamen, pli ol tio, ni bezonas proponi pli bonan protekton por tiuj, kiuj libervole transdoni indicojn de krimo. Tamen, estas nenio apartigi inter la prezervado de indicon kaj akuzo de neleĝa posedado. La registaro sekurigas sin, traktante ambaŭ same, por eviti la eblecon de trompado de realaj krimuloj.
La stulta kaj korupta registaro, la armearo nevenktiva, la monavidaj komercistoj, la povavidaj politistoj, la vakkape kriegantaj livistoj kaj la malkompatindaj dekstristoj (ambaŭ kruelaj kaj malŝatindaj), la malkuragaj civitanoj infektigema je moralaj panikoj: Ĉiu aspekto de usona socio estas malbona kaj nelojalinda.
nia malĝoja stato
Estas malĝoje, ke la Usono estas en tiu stato de la nia. La procedoj, rezultante la nian staton, okazas jam longatempe, ja post la fino de la dua mondmilito. Tial la hodiaŭa Usono malsamas ol la originala (antau 2a MMo), nuligante iun ajn alvokon al la historio kaj tradiciojn de tiu lando. (Tiel la dekstristoj malgajnas.)
Tiuj, kiuj prognozis nian ŝtaton, forridis kiel maniuloj, frenezuloj, aŭ almenaŭ reakciuloj. Ili estis pravaj — sed ĉi tiam ne gravas plu. ŝanĝi estas tro malfrue. Ni ne povas savi nin el nia stato. Ni ne volas savi nin. Sole ia katastrofo, detruonte la usonan eliton, detruonte la registaron kaj bankaron, detruonte la interreton, rompos nian staton, liberigos nin kaj savos la Usonon.
aŭ ne. Probablas, ke tia katastrofo estos sekvota de la vendado, el la ĉielo, de rajdanto en sangokolora vestaro sur blanka ĉevalo. Kiam li aperos, la historio de ĉiu nacio — inkluzive de la Usono — finos.